Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Neuxtrina pulsaro

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    Laux lastatempa hipotezo, ni devus povi vidi radifaskojn de neuxtrinoj TeVaj (TeV = duiliono [10^12] da elektronvoltoj) kiuj elvenas el iuj pulsaroj en la
    Message 1 of 1 , May 12 3:21 PM
    • 0 Attachment
      Laux lastatempa hipotezo, ni devus povi vidi radifaskojn de neuxtrinoj
      TeVaj (TeV = duiliono [10^12] da elektronvoltoj) kiuj elvenas el iuj
      pulsaroj en la cxielo. Pulsaro estas rotacianta neuxtronstelo kiu posedas
      fortajn magnetajn kampojn kaj sercxlumece elsxprucigas energion, kutime
      observatan laux radioaparataj ondlongoj. Laux Bennett LINK de la Sxtata
      Universitato de Montano [sxtato en nordokcidenta Usono], la potenca naturo
      de juna, rapide rotacianta neuxtronstelo -- kiu eligas la energion de nia
      suno, el surfaco 5-miliardoble malpli granda, rontgenradie -- kreas
      elektrajn kampojn de eksterordinara forteco, kun gxis 10^15 voltoj. Tiuj
      kampoj akceligos cxeajn protonojn gxis energioj PeVaj (10^15
      elektronvoltaj). Kiam tiaj protonoj kolizias kun la rentgenradioj eligataj
      de la stelo, povas kreigxi delto-partikloj (efektive, pezaj protonoj). Kiam
      tiuj poste disfalas, kreigxas energioplenaj neuxtrinoj. Tiu tuta
      produkto-mekanismo -- protona akceligado, delta kreado, rezultaj neuxtrinaj
      eljxetoj -- cxirkauxbalaas kiel la radio-ondoj kutime vidataj cxe pulsaro.
      Pere de tauxga detektilo, la pulsaro rivelus sin pere de siaj neuxtrinoj.
      Se tia neuxtronstelo estus samdistanca kiel nia suno, la tero ricevus
      proks. milionon da 50-TeVaj neuxtrinoj en cxiu kvadrata centimetro
      cxiusekunda. Link tamen taksas, ke trovigxas proks. 10 neuxtrinaj pulsaroj
      pli proksimaj al la Tero ol 15 000 lumjaroj [proks. 4 500 parsekoj]. Li
      kredas, ke tiuj energioplenaj fontoj rezultigos eble 10 neuxtrinajn
      detektojn jare en kvardratkilometra detektilo, kiu estas la efektiva
      grandeco de la tiel nomata IceCube-instalajxo nun konstruata. Neuxtrinaj
      pulsaroj povus esti la plej brilaj kontinuaj grandenergiaj neuxtrinaj
      fontoj en la universo kaj ilia detektigxo helpus pligravigi la ideon de
      neuxtrina astronomio. (Link kaj Burgio, Physical Review Letters, 13an de
      majo 2005; laux Physics News Update 731)

      Por fari cxi tiun tradukon mi utiligis la jenajn: Astronomia Terminaro (
      http://www.esperanto.org/AEK/AT/ ); "Esperanta Terminaro de Fiziko" de
      Katsumori, Makino kaj Yamamori; kaj, kompreneble, PIV2005.


      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
      Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
      Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
      Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.