Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Nomo de cxeflunoj de Jupitero?

Expand Messages
  • aaron_irvdel
    Saluton, Hieraux novajxe oni diris ke se trovigxas vivo en la akvo de lago Vostok, tiam povus esti ecx vivo en la oceano de Euxrop(a)o. Tio pensigis min pri la
    Message 1 of 1 , Feb 10, 2012
      Saluton,

      Hieraux novajxe oni diris ke se trovigxas vivo en la akvo de lago Vostok, tiam povus esti ecx vivo en la oceano de Euxrop(a)o.

      Tio pensigis min pri la nomoj de la Galilejaj lunoj. Certe eblas gxenerale ke unu nomo povas esti multsignifa, sed por io tiom grava kiom luno, mi sentas bezonon por klareco.

      http://at.komputilo.org/
      http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADropo_%28luno%29
      http://eo.wikipedia.org/wiki/52_E%C5%ADropo
      http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalistoo
      http://eo.wikipedia.org/wiki/Galilejaj_satelitoj

      Sxajne wikipedia estas redaktinda pri tio. Sed kio gxustas? Mi emus al:
      * Euxropo = tuteuxropo/euxropunio
      * Euxropio = elemento 63
      * Euxropao = Euxropa Luno
      * Euxropeto :-) = asteroido 52
      (Aldone, mi emus al Kalisto, kaj ne multe al Kalistoo.)
      (Ioo kaj Ganimedo jam en ordo.)

      Kion vi pensas? Esperanto povus esti maksimume klara se ni atingus konsenton pri la nomoj.

      amike,
      Aaron
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.