Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [aeko] Re: La plej fora planedo?

Expand Messages
  • Donald J. HARLOW
    Je 12.04 atm 2004.04.23, Lars skribis ... Jes, tio estus por mi interesa ekzerco, kaj mi tion faros -- sed unue, iom pli pripensinte tiun terminon, mi
    Message 1 of 1 , Apr 25, 2004
    • 0 Attachment
      Je 12.04 atm 2004.04.23, Lars skribis
      >Donald J. HARLOW <donh@...> skribis:
      > > >Temas pri novvorto por
      > > >'ekstersunsistema planedo', planedo ekster
      > > >nia sunsistemo, rivoluanta cxirkaux alia stelo
      > > >ol nia Suno.
      > >
      > > Dankon. Gary jam indikis la saman al mi en privata letero.
      > > Kio iom
      > > seniluziigis min, cxar mi ja esperis,
      > > ke temas pri mallongigo de "ekzota
      > > planedo". Sed sxajne "ekstera planedo"
      > > estas la plej proksima.
      >
      >Bela ideo, tamen tiu esprimo estas jam okupita.
      >Laux AT:
      >ekster/a planed/o = Planedo el la ekstera Sunsistemo
      >(Fonto: La Kosmo kaj Ni; mankas tamen en AT difino de
      >'ekstera Sunsistemo')
      >
      > > ("alistela
      > > planedo" eble estus bona traduko.)
      >
      >Jes, tiu propono placxas al mi, ecx pli ol tiuj
      >kiujn ni jam registris, cxar malpli ambigua:
      >ekster/sun/a planed/o (fonto: AA2 kaj vd.malsupre)
      >ekster/sun/sistem/a planed/o (sen fonto)
      >
      >Cxu vi emas aldoni gxin kaj fari el la cxi-supraj
      >sinonimoj?

      Jes, tio estus por mi interesa ekzerco, kaj mi tion faros -- sed unue, iom
      pli pripensinte tiun terminon, mi scivolas, cxu "ekster/sun/sistem/a
      planedo" kaj "ali/stel/a planedo" estas identaj. La dua traktas planedojn,
      kiuj rivoluas cxirkaux sunoj aliaj ol la nia; sed la unua traktas ankaux
      eventualajn sensunajn planedojn (kiuj eble ne ekzistas; nu, ni almenaux
      scias nek kiel sercxi nek kiel trovi ilin ...). Mi volis demandi pri vi kaj
      Helio pri tio. (Mi cetere afisxas ankaux al aeko-at, cxe kiu eble pli
      konvenus respondi ...)


      -- Don HARLOW
      http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
      Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
      Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
      Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.