Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 

Paperversio de AT - unua provo

Expand Messages
  • Lars Soezueer
    Estimataj! Dum la pasintaj semajnoj sxajnis ke nia projekto de Astronomia Terminaro dormis - la enhavo apenaux sxangxigxis, cxar la cxefa kontribuanto
    Message 1 of 1 , Nov 21, 2001
      Estimataj!

      Dum la pasintaj semajnoj sxajnis ke nia projekto
      de Astronomia Terminaro dormis - la enhavo apenaux
      sxangxigxis, cxar la cxefa kontribuanto translogxigxis
      al alia kontinento.

      Tamen malantaux la kulisoj, mi eksperimentadis pri
      surpaperigebla versio. La aktualan staton de tiu laboro
      vi cxiuj povas rigardi vizitante
      http://www.esperanto.org/AEK/AT/

      Elektu en la maldekstra kadro sub 'aliaj indeksoj' la ligon
      'elsxuto', kaj poste 'surpaperigebla versio'.
      Tiu ligas al dosiero en PostScript-Formato,
      kunpremita al 802 kB en formato gz.

      Se vi ne povas elpaki tiun formaton,
      bonvolu respondi kiun formaton vi preferas.
      Provizore vi povas en tiu kazo elsxuti ne-kunpremitan
      dosieron je 4,0 MB el
      http://esperanto.warande.uu.nl/AT/tar/AT-tuta.ps

      Se ankaux la formato PostScript ne tauxgas por vi,
      bonvolu respondi kiun formaton vi preferas por surpaperigo.

      Se vi deziras pagxo(j)n kun nur certa(j) artikolo(j),
      mi povas facile produkti tiajn por vi, skribu.

      La dosiero ampleksas 189 pagxojn. Sur cxiu pagxo mi
      aperigis en la fono tekston 'MALNETO de ...' por
      malhelpi ke pagxoj el tiu provo cirkulos kvazaux nia fina produkto.
      Gxi enhavas cxiujn niajn artikolojn, sed nenion pli.

      Mi sukcesis aperigi cxiujn latinajn, cirilajn, grekan,
      japanan/cxinan kaj korean skribon. Ankoraux mankas
      la hebrea kaj la araba/persa. Tiujn mi ankaux jam povas aperigi,
      sed ial ne kune kun la aziaj. Mi ankaux jam povas aperigi
      faksimbolojn anstataux la provizoraj 'SFE','OPT' ktp.,
      sed ial ne kune kun la supersignoj sur diversaj latinaj skriboj.

      Kiuj aliaj problemoj kaj taskoj restas, tion vi legu en nia
      laborplano (titolpagxo->por redaktantoj->laborplano).

      Mi petas vin cxiujn rigardi la aferon, kaj reagi kio
      al vi placxas kaj kio ne. Tio rilatas ne nur la enhavon
      (kiu estas la sama kiel la TTT-a versio), sed precipe
      la aspekton. Konsideru ke iam en la estonto ni aperigos
      nian verkon en presformo. Tial jam nun indas rigardi
      cxu cxiuj literoj de cxiuj skriboj aperas gxuste,
      cxu la supersignoj cxiam estas en la gxusta loko
      cxu tauxgas la spaco inter la literoj kaj inter la vortoj,
      cxu en cxiuj lingvoj vortoj estas disigitaj gxuste,
      cxu la grandecoj kaj tiparoj estas tauxge elektitaj,
      cxu la arangxo de la artikoloj konvenas ktp. ktp.

      Kaj mi petas vin skribi cxi-forume ne nur pri tio,
      kion vi proponas sxangxi, sed nepre ankaux pri tio,
      kio jam placxas al vi, kaj kion vi jam kontrolis.

      Salutas vin

      Lars

      --
      Lars S"oz"uer |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
      Max-Zelck-Str. 11| Notkestr. 85
      D-22459 Hamburg | D-22603 Hamburg
      Germanujo | +49-40-8998-4849
      +49-40-58917303 | Fakso -4018
      ret-posxto: soezueer@...
      TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
      En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
      ICQ#50186069
    Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.