Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Marta bulteno pri AT

Expand Messages
  • Helio Jaques
    Saluton karaj geamikoj Lastmonate mi ne povis sendi la monatan bultenon pri AT, cxar mi devis vojagxi dum la komenco kaj fino de Februaro, kaj mi ne sukcesis
    Message 1 of 10 , Mar 1 3:01 PM
    • 0 Attachment
      Saluton karaj geamikoj

      Lastmonate mi ne povis sendi la monatan bultenon pri
      AT, cxar mi devis vojagxi dum la komenco kaj fino de
      Februaro, kaj mi ne sukcesis trovi tempon por redakti
      la tutan vortliston kiun mi prezentis je januaro. Gxi
      estas nun, felicxe, preskaux finita.

      1. AT nuntempe havas 1361 terminojn kaj 8709
      tradukojn. Tradukojn al hispana, franca kaj pola estas
      tiuj kiuj plej aldonitis februare, dank'al laboro de
      Hanna kaj al kvinlingva eletronika vortaro pri
      astronomio (+25000 nocioj), kiun mi acxetis el
      nederlanda eldonejo. Ankoraux grave mankas al li itala
      kunlaboranto k/aux kontrolleganto.

      2. Ankoraux estas sercxata la libro "Astronomia
      Terminaro", de Sekiguchi (1952). Se iu el la membroj
      de AEK havs gxin, aux scias kie gxi povas esti
      trovita, bv. skribu al mi.

      3. Mi jam komencis legi kaj preni cxiujn vortojn
      astronomi-rilatajn el la kolekto Homo kaj Kosmo,
      almenaux el la jam skanitaj numeroj de nia biblioteko.

      4. Jen la listo de terminoj aldonotaj en Marto (bv.
      legu poste la komentojn kaj pridiskutojn rilate al
      kelkaj el tiuj terminoj)

      4.1. el Comprehensive English-Esperanto Dictionary
      (CEED), de Benson

      4.1.1. Lumelektra cxelo

      4.2. el Scienca Revuo (SR)

      4.2.1. fotocxelo = lumelektra cxelo
      4.2.2. antiprotono
      4.2.3. korpusklo = partiklo
      4.2.4. mezono
      4.2.5. lunmovo (cxiu el regulaj sxangxoj de luno, kiel
      translacio, rotacio, nutacio, ktp)
      4.2.6. metriko
      4.2.7. svisfromagxa modelo (universomodelo proponita
      de Belinfante, esperantisto-fizikisto)
      4.2.8. eklipsigxo (de duopaj steloj)
      4.2.9. eklipsigxantaj steloj
      4.2.10. surmarsigxo
      4.2.11. surterigxo
      4.2.13. survenusigxo

      4.3. el Fotometria Atlaso de la Sunospektro (FASs)

      4.3.1.diafragmo
      4.3.2. unua ordo (de interfero aux difrakto)
      4.3.3. dua ordo (de interfero aux difrakto)
      4.3.4. turoteleskopo
      4.3.5. sxtuparo-absorbilo (parto de spektroskopo, en.
      step-weakener)
      4.3.6. alfalanta lumo = incidanta lumo
      4.3.7. ultrarugxa = infrarugxa
      4.3.8. nulolinio (de intensodiagramo)

      4.4. el Plena Ilustrita Vortaro

      4.4.1. jonigxi
      4.4.2. maljonigxi
      4.4.3. atmosfero (en la senco de premunuo)
      4.4.4. pozitono
      4.4.5. propulsi
      4.4.6. anomalio
      4.4.7. areolo
      4.4.8. potencialo
      4.4.9. reziduo

      4.5. el Esperanta Terminaro de Fiziko (ETF)

      4.5.1. atmosfera premo
      4.5.2. helintensa temperaturo (en. brightness
      temperaturo)
      4.5.3. hiperfajna strukturo de spektra linio
      4.5.4. pozitrono = pozitono
      4.5.5. retrokomuniko
      4.5.6. perkutondo (en. shock wave)
      4.5.7. bruo (en. noise)
      4.5.8. viskozeco

      4.6. el Esperanta Bildvortaro (EBv)

      4.6.1.unua sxtupo = unua etagxo (de raketo)
      4.6.2. centrocela forto = alcentra forto
      4.6.3. plursxtupa raketo = pluretagxa raketo
      4.6.4. cellorno = celilo
      4.6.5. celilo
      4.6.6. provbesto
      4.6.7. esplorsatelito
      4.6.8. sondobalono
      4.6.9. dusxtupa raketo = duetagxa raketo
      4.6.10. apartiga punkto (punkto de raketorbito kie la
      etagxoj apartigxas)
      4.6.11. polusa auxroro

      4.7. el Homo kaj Kosmo (HkK)

      4.7.1. kosma objekto
      4.7.2. sxipo = kosmosxipo
      4.7.3. stela medio
      4.7.4. finohava
      4.7.5. astronomo-fakulon (evi.) = profesia astronomo
      4.7.6. suneliro
      4.7.7. stelo-giganto (evi.) = giganta stelo
      4.7.8. kosmospaco
      4.7.9. balono = sondobalono
      4.7.10. fajra ringego (popularscienca nomo de iu
      teratmosfertavolo malkovrita dum la unuaj persatelitaj
      esploradoj)
      4.7.11. zonoj de van allen
      4.7.12. okulfrape = nudokule (?)
      4.7.13. surplanedigxo

      4.8. el Pri Astro-Fiziko (PrAF)

      4.8.1. rubanda spektro (evi.) = benda spektro
      4.8.2. jondisigi (evi.) = jonigi
      4.8.3. jondisigo (evi.) = jonigo
      4.8.4. deflankigxo (evi.) = aberacio de lumo
      4.8.5. vidlinio

      4.9. el Meteologia Terminaro (MeT)

      4.9.1. akrecio = alkreskado
      4.9.2. areolo
      4.9.3. fluso = alta tajdo
      4.9.4. malfluso = malalta tajdo
      4.9.5. persona ekarto = persona mezurekarto
      4.9.6. planedaro (kun la senco de sunsistemo)

      4.10. miaj proponoj, ordigoj, ktp

      4.10.1. termovado
      4.10.2. termovo
      (mi bazigxis sur la termino LUNMOVO de SR8.
      Termovado celus la "translokigxo de tero en la spaco",

      tamen Termovo celus "cxiu el la regulaj sxangxoj
      en pozicio k orientigxo de planedo tero", t.e.
      rotacio,
      translacio, ktp. Kion vi pensas?)
      4.10.3. planedmovo (en la sama ideo de termovo kaj
      lunmovo)
      4.10.4. lumfasko (en. light beam)
      4.10.5. ordo de difrakto
      4.10.6. ordo de interfero
      (ambaux bazitaj sur UNUA ORDO kaj DUA ORDO, de
      FASs)
      4.10.7. Euxropo
      4.10.8. Fobo
      4.10.9. Dejmo
      4.10.10. Nerejdo
      4.10.11. Tritono
      4.10.12. Hxarono
      4.10.13. Karono = Hxarono; kaj aliaj satelitnomoj...
      (el niaj antauxaj diskutoj)
      4.10.14. vera anomalio (ordigopropono pri la specoj
      de anomalio)
      4.10.15. meza anomalio (ordigopropono pri la specoj
      de anomalio)
      4.10.16. persona mezurekarto
      4.10.17. spaca velocito

      ---------------------------------------------------

      5. Mi havas kelkaj duboj pri la jenaj nocioj:
      * cellorno/celilo/sercxolorno
      * anomalio
      * spaca velocito/spaca rapido, ktp
      * eklipso/eklipsigxo

      5.1. cellorno, celilo aux sercxolorno?

      EBv havas kaj celilon kaj cellornon por la eta
      grandkampa lorno kiu estas uzata por helpi la
      direktigon de
      grandaj teleksopoj. El tiuj du ambaux, mi opinias
      CELILOn la plej placxa. Sed, el niaj antauxaj
      diskutoj, antaux la legado de EBv, oni favoris
      Sercxolorno, kiu estis ankaux en la listo de vortoj
      kiujn David sendis al la projekto, en februaro de
      2000.

      Kion vi pensas pri tiu triopo? Mi mem ne scias cxu
      CELILO estas uzata ankaux por la parto de armoj kiu
      permesas la celadon. Inter CELLORNO kaj SERCXOLORNO mi
      ne havas preferon. Ili same tauxgas por mi.
      La nura komento estas ke CELLORNO aperas presita je
      grava libro (EBv), sed SERCXOLORNOn mi ankoraux ne
      trovis ekster la listo de David.

      Mi deziras legi viajn opiniojn.

      5.2. anomalio

      La nocio Anomaly (en.) en astronomio, estas pri angulo
      kiu difinas la pozicion de suncxirkauxanta astro, en
      cxielmehxaniko. Tiu nocio havas nenian rilaton kun la
      PIVa difino de Anomalio (devio de normaleco cxe iu
      fenomeno).

      Mi pensis pri uzi Anomaliangulo por la astronomia
      difino (cxar la astronomia nocio rilatas al la angula
      devio de la atendata pozicio de astro, se la orbito
      estus cirkla), sed la tradicio cxe alilingvaj tradukoj
      igas min plikonsideri Anomalio-n kiel la traduko.
      Tamen mi ankoraux dubas. Sxajnas al mi ke traduki
      lauxsence (ANOMALIANGULO) estus pli esperanteca rimedo
      ol traduki, kiel en aliaj lingvoj, lauxvorte
      (ANOMALIO).

      Kion vi opinias?

      5.3. spaca velocito/spaca rapido, ktp

      ETF proponis la vorton VELOCITOn kiel fizika nocio,
      malsama al RAPIDO. El la malgranda rimarko de la
      auxtoroj, la ekspliko pri la du terminoj sxajnas esti
      ke VELOCITO estu la vektoro, kaj RAPIDO la skalaro.
      Tamen, tio distingo estas iom konfuza en kelkaj aferoj
      rilate al astronomio, kaj mi ne sukcesis trovi la
      solvon.

      La problemo okazas nuntempe pri la terminoj space
      velocity kaj space velocities. En Galaksia Astronomio,
      Space Velocity estas la vektoro kiu indikas la
      translokigxo de stelo ene de Galaksio. Gxi povas esti
      malkomponigita je tri vektoroj U, V, W. En la angla
      kaj aliaj lingvoj, cxiu el tiuj vektoroj estas nomataj
      plurale "space velocities".

      Nu, cxiu vektoro havas magnitudon (t.e. skalara
      grando). Se ni uzus la proponon de ETF, al la skalaro
      de vektoro Space Velocity, ni uzus Spaca Rapido. Sed,
      kiel pri la skalaroj de komponantaj vektoroj U, V kaj
      W? Cxu "spacaj rapidoj"?

      Eble mi ne estas sukcesanta bone ekspliki. La problemo
      estas unue:
      * en la angla, unu vektoroj kaj ties komponantoj estas
      nomataj sendisinge per la sama nomo
      * en la angla, kaj la skalaro de la vektoro kaj tiuj
      de la komponantoj ankaux estas nomataj per la sama
      nomo de la vektoro.

      Mi deziras legi viajn opiniojn pri tio, kiel vi
      distingus: la vektoro, la vektoro-komponantoj, la
      magnitudo de vektoro, kaj la magnitudo de
      vektoroj-komponantoj.

      5.4. Eklipso/eklipsigxo

      SR uzas eklipsigxo por la eklipsoj okazantaj cxe
      binaroj.
      Mi dubis multe pri tio, sed nun mi kredas ke
      eklipsigxo estas bona. La motivo estas ke, nudokule,
      la duopaj steloj estas vidate kiel unu stelo. Tial la
      profesiuloj uzas la terminon binaro, sen pluralo, por
      la stelduopo. Do, el vidpunkto de observado, la
      "stelo" mem eklipsigxas.

      Mi kredas ke la termino eklipso devas esti uzata nur
      por la eklipsoj kiel ni vidas en la sunsistemo, kaj ke
      por duopaj steloj ni uzu eklipsigxo.

      Kion vi pensas?

      Amike via

      Helio

      __________________________________________________
      Do You Yahoo!?
      Get email at your own domain with Yahoo! Mail.
      http://personal.mail.yahoo.com/
    • Helio Jaques
      Saluton Mi finfine aldonis cxiujn terminojn el la lasta listo, krom kelkaj pri kio duboj kaj reagoj aperis (ekz. velocit-derivitaj terminoj). Mi decidis sendi
      Message 2 of 10 , Apr 16, 2001
      • 0 Attachment
        Saluton

        Mi finfine aldonis cxiujn terminojn el la lasta listo,
        krom kelkaj pri kio duboj kaj reagoj aperis (ekz.
        velocit-derivitaj terminoj).

        Mi decidis sendi apartajn dubojn en plia mesagxo, kaj
        ne plu en la fino de la la listo, kiel mi iam faris.
        Bv. atentu pri ambaux mesagxoj.

        Jen kutimaj informoj:

        * AT havas nuntempe 1488 terminoj (kresko de 1%) kaj
        9229 tradukojn (kresko de 6%). Tradukojn al hispana
        kaj franca estas tiuj kiuj plej aldonitis marte.

        * Ankoraux grave mankas al ni itala kunlaboranto k/aux
        kontrolleganto.

        * cxiu leganto de aeko-listo kiu volas kunlabori en
        AT, bv. skribu al mi aux al Lars S�zu�r
        (soezueer@...).

        * Ankoraux estas sercxata la libro "Astronomia
        Terminaro", de Sekiguchi (1952). Se iu el la membroj
        de AEK havs gxin, aux scias kie gxi povas esti
        trovita, bv. skribu al mi.

        * D-ro Jozefo Kavka (sekretario de ISAE) skribis al
        Alex Mikishev por lauxdi nian almanakon kaj klubon.
        Kaj samtempe por kritiki kelkajn elektojn de terminoj
        de ni faritaj por la nomoj de konstelacioj. Kavka
        proponas la jenajn anstatauxigojn:

        Kocxero > Auxrigo
        Unukornulo > Monocero
        Arieso > Arieto
        Librao > Libro
        Ofiuko > Ofiuhxo

        Escepte de Ofiuhxo, pri kio lia argumentado sugestas
        ke ni uzu Hx kiel en la aliaj okazoj, lia sugestoj
        montras preferon al latina transskribado, ecx se la
        rezultanta formo neniam aperis en la literaturo.
        Malgrauxe, liaj proponoj ne konsideras aliajn
        konstelacinomojn kiel Paradizeo (la. Apus), Amforo
        (la. Aquarius), Flugfisxo (la. Volans), pri kiuj li ne
        pledas por latina transskribado.

        Sxajnas al mi, ke Kavka ne komprenis la celon de la
        listo de konstelacinomoj, ke gxi ne intencis krei
        nomojn por la konstelacioj el la latina nomo, sed
        traduki la latinan nomon per esperantaj vortoj. Mi
        skribos tiun al li.

        * Jen la listo de terminoj aldonotaj dum Aprilo, kaj
        kredeble parto de Majo. Kiel kutime, bv. indiku viajn
        kritikojn, opiniojn, ktp, rilate al tiuj terminoj
        kiujn vi trovas negxustaj.

        1. el Scienca Revuo (SR)
        1.1. dukorpa problemo
        1.2. rapido de apekso
        1.3. kaptita kometo
        1.4. perioda orbito
        1.5. koherenta (evi.) = samfaza
        1.6. mikrometro
        1.7. garbo (de lumradioj) = fasko
        1.8. spektroskopiisto
        1.9. longperioda kometo

        2. el Astronomia Almanako 2000 (AA1)
        2.1. hidrostatika ekvilibro

        3. el Esperanta Bildvortaro (EBv)
        3.1. homportanta raketo
        3.2. esplora artsatelito

        4. el la esperanta resumo de tezo A Evolu��o do Disco
        Gal�ctico (EDG)
        4.1. stelformigxa historio
        4.2. stelformigxa kadenco
        4.3. galaksia interago
        4.4. frutipa stelo (en. early-type star)
        4.5. fintipa stelo = malfrutipa stelo
        4.6. discentra (en. eccentric)
        4.7. galaksia centro
        4.8. stela vivodauxro
        4.9. galaksicentra radiuso
        4.10. hxemia evoluado (de galaksio)

        5. el Pri Kometo V�is�l� (PrKV)
        5.1. sercxefemerido
        5.2. efemerida tempo

        6. el La Kosmo kaj Ni (KkN)
        6.1. haltopunkto (de surcxiela planeda sxajnorbito)
        6.2. eklipse variaj steloj = eklipsigxantaj steloj
        6.3. lumrugxigxo

        7. el Esperanta resumo en T�htitaivas (T�h)
        7.1. okultacio (evi.) = kasxigo
        7.2. grandkampa
        7.3. polusalteco

        8. el Prelegoj de Hans Maitzen, en UK (PrelMai)
        8.1. gaststelo (hazarda astro en la cxiela sfero,
        en cxina astronomio)
        8.2. impaktloko (de meteorito)
        8.3. lumstrio (de meteoro)
        8.4. molekulnubo
        8.5. korotacia radiuso (evi.) = samrotacia radiuso

        9. el Pri Astro-Fiziko (PrAF)
        9.1. rando = limbo (de planedo)
        9.2. deflankiga konstanco (evi.) = konstanto de
        aberacio
        9.3. sunsfero (en ptolomea sistemo)
        9.4. kolorskalo (diferenco inter sxajna kaj
        fotografa magnitudo)

        10. el Scienca Bukedo en Francio vol. 3 (SB3)
        10.1. efekto doppler-fizeau (evi.) = efiko doppler
        10.2. streko (evi.) = spektra linio
        10.3. rilato de Tully-Fischer
        10.4. elsendstreko (evi.) = emisilinio
        10.5. radia rapido (evi.) = radiala rapido
        10.6. sorbi (evi.) = absorbi
        10.7. multgalaksia amaso = ricxa galaksiamaso
        10.8. Supera Loka Amaso (evi.) = Loka Superamaso

        11. el Katalogo de Meteoritaj Krateritoj (KMK)
        11.1. krateramasigxo
        11.2. impaktostrukturo
        11.3. tektito (vitra meteoritero)

        12. el Astronomia Fotoatlaso (AFa)
        12.1. stela kampo
        12.2. Rozeto (nomo de nebulozo)
        12.3. Ringa Nebulozo
        12.3. Konuso (nomo de nebulozo)
        12.4. astronomia fotoatalaso
        12.5. Stefana Kvinteto (evi.) = Kvinopo de Stephan

        13. el Prelego de Amri Wandel en la UK de 1985
        (PrelAm)
        13.1. granda eksplodo (evi.) = praeksplodo

        14. el Monato (Mon)
        14.1. praknalo (evi.) = praeksplodo

        15. el Totala Suneklipso (TSe)
        15.1. eklipsodauxro

        16. miaj proponoj, ordigoj, resumo el diskutado
        16.1. galaksia bulbo
        16.2. bulbo = galaksia bulbo
        16.3. trikorpa problemo
        16.4. plurkorpa problemo
        16.5. mallongperioda kometo
        16.6. mezperioda kometo
        16.7. nano A (kaj ceteraj: F, G, ktp)
        16.8. cxielsfero
        16.9. efemerida jaro
        16.10. malfrutipa stelo
        16.11. meztipa stelo
        16.12. rugxa nano
        16.13. nigra nano
        16.14. kolorindico (en. colour index)
        16.15. asteroideca satelito (luno kiu similas al
        asteroido)
        16.16. bluensxovigxo
        16.17. frutipa galaksio
        16.18. malfrutipa galaksio
        16.19. konstanto de aberacio
        16.20. sfera astronomio
        16.21. diurna paralakso
        16.22. dua kosma rapido
        16.23. unua kosma rapido
        16.24. tria kosma rapido
        16.25. kometa vosto
        16.26. spacoteleskopo
        16.27. fundamenta astronomio
        16.28. instrumenta astronomio
        16.29. astronomia telegramo
        16.30. astronomia instituto
        16.31. galaksia kontrauxcentro (en. galactic
        anticenter)
        16.32. grajno
        16.33. insterstela spaco
        16.34. ekvatora konstelacio
        16.35. auxstrala konstelacio
        16.36. boreala konstelacio
        16.37. cxirkauxpolusa konstelacio
        16.38. diagramo de Hetzsprung-Russell
        16.39. longviva stelo
        16.40. mallongviva stelo
        16.41. malgrandkampa
        16.42. stela maso
        16.43. stela temperaturo
        16.44. diska stelo
        16.45. haloa stelo
        16.46. dikdiska stelo
        16.47. maldikdiska stelo
        16.48. bulba stelo
        16.49. blanka truo
        16.50. griza truo
        16.51. praa nigra truo
        16.52. masega nigra truo
        16.53. supermasega nigra truo
        16.54. stela nigra truo
        16.55. nigra truo de Schwarzschild
        16.56. fontopunkto (de meteorpluvo)


        Amike via

        Helio

        __________________________________________________
        Do You Yahoo!?
        Get email at your own domain with Yahoo! Mail.
        http://personal.mail.yahoo.com/
      • Donald J. HARLOW
        Je 10:14 atm 4/16/01 -0700, Helio skribis ... Bele! Gratulojn kaj dankojn! ... Unu interesa penso (por la estonteco), kaj eble Lars povus diri ion pri gxia
        Message 3 of 10 , Apr 16, 2001
        • 0 Attachment
          Je 10:14 atm 4/16/01 -0700, Helio skribis

          >Mi finfine aldonis cxiujn terminojn el la lasta listo,
          >krom kelkaj pri kio duboj kaj reagoj aperis (ekz.
          >velocit-derivitaj terminoj).

          Bele! Gratulojn kaj dankojn!

          >Mi decidis sendi apartajn dubojn en plia mesagxo, kaj
          >ne plu en la fino de la la listo, kiel mi iam faris.
          >Bv. atentu pri ambaux mesagxoj.
          >
          >Jen kutimaj informoj:
          >
          >* AT havas nuntempe 1488 terminoj (kresko de 1%) kaj
          >9229 tradukojn (kresko de 6%). Tradukojn al hispana
          >kaj franca estas tiuj kiuj plej aldonitis marte.

          Unu interesa penso (por la estonteco), kaj eble Lars povus diri ion pri
          gxia plenumebleco: sistemo, per kiu oni povus elekti la kaplingvon
          anstataux simple uzi Esperanton. Tiel la terminaro farigxus ne nur eo->{pt,
          en, ktp} sed ankaux {pt, en, ktp}->{eo, pt, en, ktp}; do utila ne nur al
          esperantistoj.

          >* Ankoraux grave mankas al ni itala kunlaboranto k/aux
          >kontrolleganto.

          Cxu oni sercxas cxinan tradukanton? Certe la cxina (lingvo de 21-22% el la
          monda logxantaro) meritas esti reprezentata.

          >* Ankoraux estas sercxata la libro "Astronomia
          >Terminaro", de Sekiguchi (1952). Se iu el la membroj
          >de AEK havs gxin, aux scias kie gxi povas esti
          >trovita, bv. skribu al mi.

          Cxu vi retmesagxis al UEA por demandi, cxu ili povas provizi al vi
          fotokopion? Laux mia memoro, ili havas servon, kiu ebligas tion. (Mi iam
          mendis de ili fotokopion de "Alico en Mirlando" -- la malnova traduko --
          por konata usona verkisto.)

          >1. el Scienca Revuo (SR)
          > 1.5. koherenta (evi.) = samfaza

          Mi ne komprenas, kial oni proponis tiun neniologismon. Ekzistas
          (neoficiale) la vorto "koher/i" PIV, p. 521), kiun kreis Zamenhof; do oni
          povas skribi "kohera", ev. "koherAnta". Tamen, ankaux al mi placxas "samfaza".

          > 1.6. mikrometro

          Oficiale, temas pri mezurilo (PIV p. 695; OA 2). Cxu tiu estas la senco cxi
          tie, aux cxu rilatas al 10E-6 metroj?

          >2. el Astronomia Almanako 2000 (AA1)
          > 2.1. hidrostatika ekvilibro
          >

          Trovebla ankaux en PIV (p. 389). Tamen mi iomete dubas, cxar la vorton
          "hidrostatiko" oni difinas samloke kiel "parto(n) de la fiziko, kiu studas
          la ekvilibron de likvajxoj"; do la -IK- estas efektive la neoficiala
          sufikso, kiun oni ofte uzas por montri sciencon. Tiukaze, la esprimo devus
          esti "hidrostata ekvilibro".

          > 4.4. frutipa stelo (en. early-type star)
          > 4.5. fintipa stelo = malfrutipa stelo

          Mi ankoraux iom dubas pri tiuj terminoj, sed momente ne povas elpensi pli
          bonajn.

          > 4.6. discentra (en. eccentric)

          PIV ankaux proponas la zamenhofan "ekscentra" (p. 221), sed simple difinas
          gxin kiel "=discentra.

          > 4.10. hxemia evoluado (de galaksio)

          Ankaux al mi placxas la Fundamenta "hxemio", sed cxu hodiaux iu ajn uzas
          gxin anstataux "kemion"???

          >8. el Prelegoj de Hans Maitzen, en UK (PrelMai)
          > 8.1. gaststelo (hazarda astro en la cxiela sfero,
          >en cxina astronomio)

          Gxenerale temis pri supernovao, cxu ne?

          > 8.2. impaktloko (de meteorito)

          Tamen, la radiko "impakt'" sxajne ne ekzistas en Esperanto. "trafloko" de
          meteorito? (Mi tamen vidas, malsupre, la saman radikon, el alia fonto, do
          eble ...)

          > 8.4. molekulnubo

          Al mi iom pli placxus "molekularnubo", kiu iom memorigas pri la angla
          "molecular cloud" sed fakte signifas "nubon konsistantan el aro da molekuloj".

          > 8.5. korotacia radiuso (evi.) = samrotacia radiuso

          Ecx kiel evitindajxon mi emus ellasi gxin.

          >13. el Prelego de Amri Wandel en la UK de 1985
          >(PrelAm)
          > 13.1. granda eksplodo (evi.) = praeksplodo

          Kie mi auxdis la terminon "praknal(eg)o"?


          >14. el Monato (Mon)
          > 14.1. praknalo (evi.) = praeksplodo

          Ha. Tie.

          Cetere, cxu vi jam havas la libron "Sciencaj studoj" kun gxiaj du
          priastronomiaj artikoloj? (Y. Vaisala, "Pri simplaj astronomiaj
          objektivoj", kaj Bojx Popovicx, "Senpera korektado de la vektoraj elementoj
          de planedetorbitoj")


          -- Don HARLOW
          http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

          Branæetoj nudaj
          Antaý æiel' lazura
          Lunon a¼uras.

          Se vi seræas...
          Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
          Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
          Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/
        • Helio Jaques
          ... Sxajnas ke Lars nuntempe vojagxas. Ekde lasta semajno mi ne trovas lin en la reto. Wolfram estas la plej klera persono por informi pri tio ebleco. Sxajnas
          Message 4 of 10 , Apr 17, 2001
          • 0 Attachment
            > Unu interesa penso (por la estonteco), kaj eble Lars
            > povus diri ion pri
            > gxia plenumebleco: sistemo, per kiu oni povus elekti
            > la kaplingvon
            > anstataux simple uzi Esperanton. Tiel la terminaro
            > farigxus ne nur eo->{pt,
            > en, ktp} sed ankaux {pt, en, ktp}->{eo, pt, en,
            > ktp}; do utila ne nur al
            > esperantistoj.

            Sxajnas ke Lars nuntempe vojagxas. Ekde lasta semajno
            mi ne trovas lin en la reto.

            Wolfram estas la plej klera persono por informi pri
            tio ebleco. Sxajnas al mi ke iom da programado
            necesus, sed tio estas ebla.


            > Cxu oni sercxas cxinan tradukanton? Certe la cxina
            > (lingvo de 21-22% el la
            > monda logxantaro) meritas esti reprezentata.


            Ni havas unu kunlaborantinon kiu ankoraux atendas iom
            da modifoj en la programaro por komenci la laboron.
            Versxajne, la hodiauxa VoKo-ilaro ne bone traktas
            cxinajn tiparojn, laux informo al mi donita de Lars.
            Cetere, cxiu lingvo povas havi tradukojn en la
            projekto, kondicxe ke estas kunlaboranto por gxi. La
            itala estas nuntempe unu el la plej bezonataj lingvoj,
            cxar jam ekzistas pli ol 50% da tradukoj al gxi, sed
            neniu kontrolleganto.

            >
            > >* Ankoraux estas sercxata la libro "Astronomia
            > >Terminaro", de Sekiguchi (1952).
            >
            > Cxu vi retmesagxis al UEA por demandi, cxu ili povas
            > provizi al vi
            > fotokopion? Laux mia memoro, ili havas servon, kiu
            > ebligas tion.

            Mi jam faris tion, sed atendas respondon.


            > > 1.6. mikrometro
            >
            > Oficiale, temas pri mezurilo (PIV p. 695; OA 2). Cxu
            > tiu estas la senco cxi
            > tie, aux cxu rilatas al 10E-6 metroj?

            Tie cxi temas pri malgrandangul-mezurilo.


            > >2. el Astronomia Almanako 2000 (AA1)
            > > 2.1. hidrostatika ekvilibro
            > >
            >
            > Trovebla ankaux en PIV (p. 389). (...)
            > kiun oni ofte uzas por montri sciencon.
            > Tiukaze, la esprimo devus
            > esti "hidrostata ekvilibro".

            Mi esploros la aferon en PIV kaj aliaj vortaroj, eble
            estus bone kompari aliajn fizikajn terminojn
            tiaspecajn.


            > > 4.10. hxemia evoluado (de galaksio)
            >
            > Ankaux al mi placxas la Fundamenta "hxemio", sed cxu
            > hodiaux iu ajn uzas
            > gxin anstataux "kemion"???

            Mi uzas :) kaj laux mia scio ankaux Lars, Jozefo
            Kavka, eble Renato, k.a. Hxo-anoj.

            Cetere tie cxi mi distingas galaksia evoluADo elde
            stelevoluo. Sxajnas al mi ke la termino stelevoluo
            priskribas teorio pri la modifo de iu stelo (de
            komenco al fino), sed rilate al galaksioj, oni studas
            gxian evoluigxon estante ene de evoluigxanta galaksio,
            tiel la dauxra sufikso -AD-. Sed tiu estas nur detalo,
            oni certe povas diri galaksian evoluon aux
            stelevoluadon, depende de la signifo.

            >
            > >8. el Prelegoj de Hans Maitzen, en UK (PrelMai)
            > > 8.1. gaststelo (hazarda astro en la cxiela
            > sfero,
            > >en cxina astronomio)
            >
            > Gxenerale temis pri supernovao, cxu ne?

            ankaux kometoj, novaoj, meteoroj.

            > Cetere, cxu vi jam havas la libron "Sciencaj studoj"
            > kun gxiaj du
            > priastronomiaj artikoloj? (Y. Vaisala, "Pri simplaj
            > astronomiaj
            > objektivoj", kaj Bojx Popovicx, "Senpera korektado
            > de la vektoraj elementoj
            > de planedetorbitoj")

            Mi ne havas, kaj ecx ne konis. Se vi povas skani la
            artikolojn, aux tralegi kaj skribi la astronomiajn
            terminojn el gxi, mi dankegas.

            Amike

            Helio

            __________________________________________________
            Do You Yahoo!?
            Yahoo! Auctions - buy the things you want at great prices
            http://auctions.yahoo.com/
          • Lars Soezueer
            ... Principe estas tehxnike plenumebla cxio, kio estas klare priskribebla. Sed mi ne certas, pri kio vi efektive pensas. Bonvolu klarigi detale. Lars -- Lars
            Message 5 of 10 , Apr 19, 2001
            • 0 Attachment
              Je la 16-a de aprilo 2001, Donald J. HARLOW skribis:

              > Unu interesa penso (por la estonteco), kaj eble Lars povus diri ion pri
              > gxia plenumebleco: sistemo, per kiu oni povus elekti la kaplingvon
              > anstataux simple uzi Esperanton. Tiel la terminaro farigxus ne nur eo->{pt,
              > en, ktp} sed ankaux {pt, en, ktp}->{eo, pt, en, ktp}; do utila ne nur al
              > esperantistoj.

              Principe estas tehxnike plenumebla cxio, kio estas klare priskribebla.
              Sed mi ne certas, pri kio vi efektive pensas. Bonvolu klarigi detale.

              Lars

              --
              Lars S"oz"uer |B"uro: DESY HERA-B Geb.61 Zi.116
              Max-Zelck-Str. 11 | Notkestr. 85
              D-22459 Hamburg | D-22603 Hamburg
              Deutschland | Tel.: 040/8998-4849
              Tel.: 040/58917303| Fax: -4018
              e-mail: soezueer@...
              Web-Seite: http://www.desy.de/~soezueer
            • Donald J. HARLOW
              Je 02:44 ptm 4/19/01 +0200, Lars skribis ... Efektive temas pri la ebleco aperigi kapvortindekson (en la maldekstra kolumno) laux elektebla lingvo, kaj ne nur
              Message 6 of 10 , Apr 19, 2001
              • 0 Attachment
                Je 02:44 ptm 4/19/01 +0200, Lars skribis

                >Je la 16-a de aprilo 2001, Donald J. HARLOW skribis:
                >
                > > Unu interesa penso (por la estonteco), kaj eble Lars povus diri ion pri
                > > gxia plenumebleco: sistemo, per kiu oni povus elekti la kaplingvon
                > > anstataux simple uzi Esperanton. Tiel la terminaro farigxus ne nur eo->{pt,
                > > en, ktp} sed ankaux {pt, en, ktp}->{eo, pt, en, ktp}; do utila ne nur al
                > > esperantistoj.
                >
                >Principe estas tehxnike plenumebla cxio, kio estas klare priskribebla.
                >Sed mi ne certas, pri kio vi efektive pensas. Bonvolu klarigi detale.

                Efektive temas pri la ebleco aperigi kapvortindekson (en la maldekstra
                kolumno) laux elektebla lingvo, kaj ne nur laux la Esperantaj vortoj. Do
                ekzemple se mi volus trovi la Esperantan, aux portugalan, ekvivalencon de
                la angla "Milky Way", mi povus elekti "English" el menuo, kaj la naviga
                kolumno tuj aperigus la anglajn vortojn laux alfabeta ordo (samformate kiel
                nun aperas la Esperantaj), kaj mi povus iri al 'M' kaj klaketi sur "Milky
                Way" kaj trovi la Esperantan, portugalan ktp ekvivalentojn.

                Plej bona metodo, laux mi, estus havi apartan programon, kiu foje
                trasercxus la diversajn rikordojn kaj gxisdatigus diversajn datumarojn (cxu
                verajn, cxu dosierajn), po unu por cxiu lingvo, kun la kapvortoj laux
                alfabeta ordo; tiam iu CGI programo aux eventuale servileto povus
                lauxbezone krei la koncernan HTMLan indekson laux la datumaro por la
                elektita cxeflingvo. Evidente, laux la strukturo de la rikordoj Esperanto
                devus resti la sxlosila lingvo.


                -- Don HARLOW
                http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

                Branæetoj nudaj
                Antaý æiel' lazura
                Lunon a¼uras.

                Se vi seræas...
                Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
                Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
                Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/
              • Helio Jaques
                ... Sxajnas ke tio jam okazas. Vi devas alklaki sur la nomo de la elektita lingvo, elde la komenca pagxo. Mi kredis ke vi deziris havi la kapvorton de
                Message 7 of 10 , Apr 19, 2001
                • 0 Attachment
                  > Efektive temas pri la ebleco aperigi kapvortindekson
                  > (en la maldekstra
                  > kolumno) laux elektebla lingvo, kaj ne nur laux la
                  > Esperantaj vortoj. Do
                  > ekzemple se mi volus trovi la Esperantan, aux
                  > portugalan, ekvivalencon de
                  > la angla "Milky Way", mi povus elekti "English" el
                  > menuo, kaj la naviga
                  > kolumno


                  Sxajnas ke tio jam okazas. Vi devas alklaki sur la
                  nomo de la elektita lingvo, elde la komenca pagxo.

                  Mi kredis ke vi deziris havi la kapvorton de artikolo,
                  en la dekstra framo, skribitan laux la etnolingvo.

                  Cetere, dankon pro la skano.

                  Kore

                  Helio

                  __________________________________________________
                  Do You Yahoo!?
                  Yahoo! Auctions - buy the things you want at great prices
                  http://auctions.yahoo.com/
                • Donald J. HARLOW
                  Je 03:33 ptm 4/19/01 -0700, Helio skribis ... Diable! Vi pravas! Kial mi ne rimarkis tion? Sendube temas pri mia agxigxo ... Malatentu miajn antauxajn
                  Message 8 of 10 , Apr 19, 2001
                  • 0 Attachment
                    Je 03:33 ptm 4/19/01 -0700, Helio skribis

                    > > Efektive temas pri la ebleco aperigi kapvortindekson
                    > > (en la maldekstra
                    > > kolumno) laux elektebla lingvo, kaj ne nur laux la
                    > > Esperantaj vortoj. Do
                    > > ekzemple se mi volus trovi la Esperantan, aux
                    > > portugalan, ekvivalencon de
                    > > la angla "Milky Way", mi povus elekti "English" el
                    > > menuo, kaj la naviga
                    > > kolumno
                    >
                    >
                    >Sxajnas ke tio jam okazas. Vi devas alklaki sur la
                    >nomo de la elektita lingvo, elde la komenca pagxo.
                    >
                    >Mi kredis ke vi deziris havi la kapvorton de artikolo,
                    >en la dekstra framo, skribitan laux la etnolingvo.

                    Diable! Vi pravas! Kial mi ne rimarkis tion? Sendube temas pri mia agxigxo ...

                    Malatentu miajn antauxajn afisxojn!

                    >Cetere, dankon pro la skano.

                    Ne dankinde. Mi provos sendi al vi la alian cxisemajnfine.


                    -- Don HARLOW
                    http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

                    Branæetoj nudaj
                    Antaý æiel' lazura
                    Lunon a¼uras.

                    Se vi seræas...
                    Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
                    Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
                    Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/
                  • Lars Soezueer
                    ... Se mi ne miskomprenis vin, tiam vi povas gxuste tion jam nun fari: En la maldekstra kadro, klaku sur angla . Aperos la unua literindekso de la anglaj
                    Message 9 of 10 , Apr 20, 2001
                    • 0 Attachment
                      Je la 19-a de aprilo 2001, Donald J. HARLOW skribis:

                      > Efektive temas pri la ebleco aperigi kapvortindekson (en la maldekstra
                      > kolumno) laux elektebla lingvo, kaj ne nur laux la Esperantaj vortoj. Do
                      > ekzemple se mi volus trovi la Esperantan, aux portugalan, ekvivalencon de
                      > la angla "Milky Way", mi povus elekti "English" el menuo, kaj la naviga
                      > kolumno tuj aperigus la anglajn vortojn laux alfabeta ordo (samformate kiel
                      > nun aperas la Esperantaj), kaj mi povus iri al 'M' kaj klaketi sur "Milky
                      > Way" kaj trovi la Esperantan, portugalan ktp ekvivalentojn.

                      Se mi ne miskomprenis vin, tiam vi povas gxuste tion jam nun fari:
                      En la maldekstra kadro, klaku sur 'angla'. Aperos la unua literindekso
                      de la anglaj tradukoj (tiukaze 'a'), kaj kape kaj piede en gxi estas
                      ligoj al la aliaj literoj. Do elektu 'm', kaj en la listo vi vidos jam
                      la tradukon por 'Milky Way' al Esperanto. Por aliaj lingvoj, vi klaku la
                      koncernan ligon por aperigi la artikolon 'Lakta Vojo' en la dekstra
                      kadro.

                      > Plej bona metodo, laux mi, estus havi apartan programon, kiu foje
                      > trasercxus la diversajn rikordojn kaj gxisdatigus diversajn datumarojn (cxu
                      > verajn, cxu dosierajn), po unu por cxiu lingvo, kun la kapvortoj laux
                      > alfabeta ordo; tiam iu CGI programo aux eventuale servileto povus
                      > lauxbezone krei la koncernan HTMLan indekson laux la datumaro por la
                      > elektita cxeflingvo. Evidente, laux la strukturo de la rikordoj Esperanto
                      > devus resti la sxlosila lingvo.

                      Vi jam bone komprenis, kiel la sistemo funkcias. Gxuste tian programon
                      mi lancxas cxiun fojon kiam alvenis kaj traktigxis redaktoj kaj novaj
                      artikoloj.

                      Se io en la sistemo tamen ankoraux ne placxas vin, mi gxojas pri
                      sugestoj.

                      Lars

                      --
                      Lars S"oz"uer |B"uro: DESY HERA-B Geb.61 Zi.116
                      Max-Zelck-Str. 11 | Notkestr. 85
                      D-22459 Hamburg | D-22603 Hamburg
                      Deutschland | Tel.: 040/8998-4849
                      Tel.: 040/58917303| Fax: -4018
                      e-mail: soezueer@...
                      Web-Seite: http://www.desy.de/~soezueer
                    • Donald J. HARLOW
                      Je 05:49 ptm 4/20/01 +0200, Lars skribis ... Evidente ne suficxe bone. Bonvolu malatenti mian antauxan peton, cxar -- kiel Helio jam klarigis al mi -- la
                      Message 10 of 10 , Apr 22, 2001
                      • 0 Attachment
                        Je 05:49 ptm 4/20/01 +0200, Lars skribis

                        >Vi jam bone komprenis, kiel la sistemo funkcias. Gxuste tian programon
                        >mi lancxas cxiun fojon kiam alvenis kaj traktigxis redaktoj kaj novaj
                        >artikoloj.

                        Evidente ne suficxe bone. Bonvolu malatenti mian antauxan peton, cxar --
                        kiel Helio jam klarigis al mi -- la sistemo jam funkcias gxuste kiel mi
                        deziras.

                        >Se io en la sistemo tamen ankoraux ne placxas vin, mi gxojas pri
                        >sugestoj.

                        Miaj malkontentoj rilatas cxefe al enhavo (ekz-e, manko de cxinaj
                        tradukoj), kaj pri tio nek vi nek Helio nek iu alia povas fari ion ajn. Pri
                        la funkciado, mi estas tute kontenta (almenaux, gxuste nun -- certe post
                        iom da tempo mi trovos ion, pri kio mi povos malkontenti, cxar tia estas la
                        ordinara homa pensmaniero ...).


                        -- Don HARLOW
                        http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

                        Branæetoj nudaj
                        Antaý æiel' lazura
                        Lunon a¼uras.

                        Se vi seræas...
                        Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
                        Poemojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Poezio/
                        Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/
                      Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.