Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

Re: [aeko-at] magnitudo

Expand Messages
  • David Galadí-Enríquez
    ... Plej eble, brilo kaj brileco samsignifas. Aliflanke, chu la tradicia esperanta vorto por tiu chi koncepto ne estas rango au stelrango ? Bv. konsulti
    Message 1 of 6 , Jul 3, 2000
    • 0 Attachment
      Andrzej Cwaliñski (Mon, 26 Jun 2000):

      > estas
      > magnitudo - Logaritma mezurunuo de brilo de astro.
      >
      > cxu estas mezurunuo de brilo aux brileco?
      >

      Plej eble, "brilo" kaj "brileco" samsignifas.

      Aliflanke, chu la tradicia esperanta vorto por tiu chi koncepto ne estas
      "rango" au "stelrango"? Bv. konsulti PIV.


      ----------------------------------
      David Galadí-Enríquez
      Centro de Astrobiología
      INTA, edificio S-18
      Carretera de Ajalvir, km 4
      E-28850-Torrejón de Ardoz (Madrid)
      tlf/fax (+34) 915 201 074
      ----------------------------------
      dgaladi@..., galadied@...
      ----------------------------------
    • Helio Jaques
      ... Mi trovis en PIV kaj PIV2 rangon nur kiel traduko de la portugala grandeza , kaj itala grandezza . Tiu estas, rango signas nur la entjeran valoron de
      Message 2 of 6 , Jul 3, 2000
      • 0 Attachment
        > Aliflanke, chu la tradicia esperanta vorto por tiu
        > chi koncepto ne estas
        > "rango" au "stelrango"? Bv. konsulti PIV.

        Mi trovis en PIV kaj PIV2 rangon nur kiel traduko de
        la
        portugala "grandeza", kaj itala "grandezza". Tiu
        estas, rango signas nur la entjeran valoron de
        absoluta magnitudo, ne la magnitudo mem.

        Oni parolas pri kvinrangaj steloj, sed ne steloj
        havantaj rango 5.01 aux 5.32, ekzemple. Krome, se mi
        ne eraras, rango estas en PIV kiel ekzemplo (en stelo,
        helo, aux alia vorto, mi ne scias kiun), sed magnitudo
        estas en la suplemento kaj en PIV2 kiel kapvorto.

        Amike

        Helio

        __________________________________________________
        Do You Yahoo!?
        Kick off your party with Yahoo! Invites.
        http://invites.yahoo.com/
      • Donald J. HARLOW
        Je 08:15 atm 7/3/00 +0100, David Galadí-Enríquez skribis ... brilo kaj brileco _ne_ samsignifas. Sed la distingo estas relative malgranda kaj malgrava
        Message 3 of 6 , Jul 3, 2000
        • 0 Attachment
          Je 08:15 atm 7/3/00 +0100, David Galadí-Enríquez skribis

          >Andrzej Cwaliñski (Mon, 26 Jun 2000):
          >
          > > estas
          > > magnitudo - Logaritma mezurunuo de brilo de astro.
          > >
          > > cxu estas mezurunuo de brilo aux brileco?
          > >
          >
          > Plej eble, "brilo" kaj "brileco" samsignifas.

          "brilo" kaj "brileco" _ne_ samsignifas. Sed la distingo estas relative
          malgranda kaj malgrava (nu, almenaux por parolantoj de okcidentaj lingvoj).

          "brilo" estas gxenerala kvalito aux koncepto. "brileco" estas ... nu,
          "eco", kaj kutime apartenas al io. Estas vere nur unu "brilo", sed povas
          esti multaj "brilecoj" (ekz-e tiu de la suno kaj tiu de Siriuso).

          Mi mem emus diri cxi tie "logaritma mezurunuo de brilECo de astro", cxar
          evidente temas pri mezuro de iu _eco_.


          -- Don HARLOW
          http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

          Se vi seræas...
          Novelojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Noveloj/
          Recenzojn, http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Recenzoj/
          Kaj la reto donas novan vivon al Sherlock Holmes en Esperanto:
          La aventuro de la dancantoj, http://members.tripod.com/~dbooton/dancantoj/
          La aventuro de la kriplulo,
          http://www.best.com/~donh/Esperanto/Literaturo/Revuoj/MondaKulturo/Somero65/
          kriplulo.html
          La aventuro de la malaperinta trikvarono,
          http://members.tripod.com/~booton/mtk/index.html
          La mararmea traktato, http://esperanto.online.fr/esperant61/mararmeu.htm
          La Musgrava rito, http://members.tripod.com/~booton/musgravo/
          Studo en skarlato (elæerpa¼o),
          http://www.geocities.com/Athens/Academy/1475/hackett/
          La sangofagoj, http://members.tripod.com/~booton/sango/
          La viro kun la tordita lipo, http://members.aol.com/sylvanz/tl1.htm
        Your message has been successfully submitted and would be delivered to recipients shortly.