Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 
  • Back
  • About Group

  • Join Group
No activity in last 7 days

Group Description

En 2012, Esperanto estiĝis 125 jaraĝa! Gratulojn al la Verda Lingva Movado!

Unitariana Universalismo (UU-ismo) estas religio de persona mem-globalizado en la sanktan spiriton de viv-inkluzivema Ter-Komunumo. Ĝi ekestiĝis el liberpensema Kristanismo sed evoluis en la 1960-oj al teologie neŭtrala tutmonda kunularo de etikaj progresemuloj.

UU-ismo jesas la valoron de ĉiu individuo kaj helpas plifortigi ties voĉon kaj rolon kiel Ter-Komunumano kaj Membro-Civitano de la Unuiĝinta Naciaro.

La UU-a UN-a Oficejo (UUUNO), 777 UN Plaza, NY (www.uu-uno.org), estas la oficiala U*U-a voĉo ĉe la UN-o kaj nun estas parto de UUA (www.uua.org). Ĝi:

* Savas orfojn en Ganao per la programo "Ĉiu Infano Estas Nia Infano";

* Subtenas, interalie, la UN-ajn Jarmilajn Evoluadajn Celojn, la UN-ajn Tagojn, Jarojn, kaj Jardekojn, la Tutmondan Movadon por Kulturo de la Paco de UNESKO, kaj la programon "La Homo kaj la Biosfero" de UNEP;

* Defendas la universalajn homajn rajtojn de LGBT-anoj tra la mondo;

* Edukas pri reformado de la UN-o kaj por pli bonaj Usonaj kaj alilandaj politikoj al la UN-a sistemo;

* Reprezentas la U*U-an movadon en UN-aj kaj aliaj konferencoj.

La UU-a Esperantista Ni-Kuno laboras por la samaj celoj sed aldone:

* Apogadas Esperanton inter U*U-aj gepatroj kaj religiaj edukistoj por helpi al la mem-globalizado de U*U-aj junuloj;

* Tradukas UU-an, UN-an, kaj rilatan informon en Esperanton; kaj

* Pli vaste diskonigas U*U-ismon kaj sian inkluziveman spiriton ĝenerale inter la tutmonda Esperantistaro.

La agadoj de la UU-a Esperantista Ni-Kuno dependas je via energio kaj entuziasmo. Ni ŝategus havi vin kiel nian plej novan samideanon!

Ankaŭ, ni invitas vin aniĝi en nia rilata publika Esperanta diskutgrupo, http://groups.yahoo.com/group/Per-Esperanto-al-Ter-Komunumo.

Idoj de Ter-Komunumo, Vi estas la 99.99 Procento! Kunlaboru por justeco kaj por savi la futuron.

Group Information

  • 34
  • Esperanto
  • Mar 22, 2004
  • English

Group Settings

  • This is a restricted group.
  • Attachments are permitted.
  • Members cannot hide email address.
  • Listed in Yahoo Groups directory.
  • Membership requires approval.
  • Messages are not moderated.
  • All members can post messages.

Message History