Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.
 
  • Back
  • About Group

  • Join Group
No activity in last 7 days

Group Description

[Por legi la tekston, bonvole uzu la liter-enkodigon UTF8.]

Kofi Annan, antaŭa UNO-a Sekretario-Ĝenerala, unufoje diris, "Kunkune, Ni la Popoloj estas la fina povo." Sed nur kunkune! Izolite, ni estas senpovaj, kaj, memevidente, estas nur per unuanimeca klopodado ke ni povos savi niajn futuron kaj planedan ekologion, nun detruatajn en la nomo de komercaj profitoj kaj naciaj "fremdaj politikoj."

Por fari tion, ni devas rekoni ke ni kaj ĉiuj aliaj viv-estaĵoj devas ekzisti daŭripove kunkune en unu biosfera Ter-Komunumo kaj ke, ne nur simbolece sed eĉ laŭjure, ni jam estas publikaj Membro-Civitanoj de la Unuiĝinta Naciaro kun ago-povoj kaj universalaj homaj rajtoj kiel individuoj kaj grupoj.

Kiel ĉampionoj kaj herooj de nia Ter-Komunumo, do, ke ni centriĝu je, ekzemple:

* La konceptoj de daŭripova evoluigado de la ekonomio (specife, la kursoj de Jeffrey Sachs ĉe www.coursera.com) kaj de ne-adversulaj metodoj de estro-elektado kaj homa decid-farado kaj mem-regado;
* Esperantujo kiel miniatura Ter-Komunumo;
* La globalizado de homaj rajtoj, civitaneco, kaj publika/privata mond-respondeco;
* "Daŭripova komunikado," lingva kaj kultura justeco, kaj la rajto komuniki sen lingvaj baroj;
* Reformoj al la sistemo de internaciaj institucioj;
* La movado al tutmonda nacia demokratio;
* Kiel pligrandigi pozitivajn rolojn de religioj en la evoluigado de Ter-Komunumo;
* La Ter-Komunuma Kalendaro de Tutmondaj Specialaj Eventoj kaj ties uzo por Ter-Komunuma aktivismo;
* Alternativaj energioj;
* La "interna ideo" de Esperanto kaj projektoj uzantaj Esperanton en la globalizado de junuloj; kaj
* Pliforta subteno al Esperanto fare de aliaj grupoj kun mondfamiliaj valoroj.


Herooj kaj ĉampionoj de Ter-Komunumo, leviĝu! Ke ni kunmetu niajn kapojn kaj korojn kiel mondfamilianoj por atingi la "gloron celitan" kaj por krei daŭripovan, kreeman, kaj pli bonan estontecon por ĉiuj.

Group Website

Group Information

  • 37
  • Esperanto
  • Jan 29, 2003
  • English

Group Settings

  • This is a restricted group.
  • Attachments are permitted.
  • Members cannot hide email address.
  • Listed in Yahoo Groups directory.
  • Membership requires approval.
  • Messages are not moderated.
  • All members can post messages.

Message History