Loading ...
Sorry, an error occurred while loading the content.

19887Hungara esperantisto instruas Esperanton en Koreio.

Expand Messages
  • leejungkee
    May 9, 2014

      D-ro Gabor Markus el Hungario instruas Esperanton en Koreio en la budhisma universitato 'Indramang'.

      Li estis invitita de la univ. kiel Esperanto-instruisto de la 7-a de aprilo kurantjare. Lia kurso-gvido daŭros ĝis la fino de junio. Li gvidas Esperanton ne nur en tiu budhisma lernejo sed ankaŭ en pluraj Esperanto-kursejo kiel invitita preleganto aŭ instruisto vizitante plurajn urbojn en Koreio de elementa lernejo ĝis universitata kurso.

      Lia ĉeesto en la Esperanto-klasoj donas freŝan motivon al koreaj komencantoj kaj gajnigas, ke Esperanto estas vivanta kaj utila lingvo. En lasta monato aprile, japana esperantistino s-ino Huĝimoto Hideko vigle movadis en Koreio kiel d-ro Gabor dum 12 tagoj kaj en majo s-ino Ilia Sumilfia Dewi, prezidantino de Indonezia Esperanto-Asocio restos en Koreio dum 9 tagoj por amikiĝi kun koreaj esperantistoj kaj viziti tri Esperanto-kursojn, kiuj okazas en univ.