La listo "uea-membroj" estas diskutejo pri la agado kaj funkciado de Universala Esperanto-Asocio. Nur membroj de UEA rajtas aliĝi al la listo. La diskuto okazas nur en Esperanto. La liston posedas Universala Esperanto-Asocio. Pri la administrado de la listo decidas la listanoj.
Personaj insultoj en la listo estas strikte malpermesitaj. La administranto rajtas ĉesigi diskuton pri temoj, kiuj evidente ne rilatas al la agado aŭ funkciado de UEA. Oni ne rajtas sendi al la listo ĉenleterojn aŭ sezonajn gratulojn. Oni evitu sendi la saman mesaĝon al pluraj listoj. Oni ne citu la tutan mesaĝon al kiu oni respondas.
Diskuto pri la funkciado kaj administrado de la listo okazas ne en la listo mem, sed en alia listo kreita speciale por tiu celo, uea-membroj-priliste. La kompleta regularo troviĝas en la sekcio files.