Skip to search.

Breaking News Visit Yahoo! News for the latest.

×Close this window

spiritanutrajxo · Spirita Nutrajxo

The Yahoo! Groups Product Blog

Check it out!

Group Information

  • Members: 106
  • Category: Esperanto
  • Founded: Sep 6, 2003
  • Language: Other
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Hear how Yahoo! Groups has changed the lives of others. Take me there.

Messages

Advanced
Messages Help
Messages 135 - 164 of 513   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Messages: Show Message Summaries Sort by Date ^  
#135 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Feb 5, 2006 3:49 pm
Subject: FARU VIAN PROPRAN PARTON!
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
FARU VIAN PROPRAN PARTON!
"Kaj Josuo…batalis kontrau la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj Hxur supreniris sur la supron de la monteto. Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek. Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj Hxur subtenis liajn manojn… kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno. Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo" (Eliro 17:10-13).
Unu el la plej sxatataj kantoj de la baptista virina misia unio de Nigxerio estas jene angle: "If we work together, Together, together; If we work together, the happier we’ll be. Your work and my work, our work for the Lord; If we work together, the happier we’ll be." [Esperante: "Se ni laborus kune, Kune, kune; Se ni laborus kune, des pli felicxaj ni estas. Via laboro kaj mia laboro, nia laboro por la Eternulo; Se ni laborus kune, des pli felicxaj ni estas."] Iu okazajxo kiu okazis al la popolo Izraela dum gxi iris el Egipitujo, gxia lando de sklaveco, al Kanaan, gxia promesita lando konfirmas cxi tion. Survoje, la Amalekidoj decidis embuski kontrau ili. Estis neniu kialo donita por cxi tiu atako. Tamen, Moseo agis sendante Josuon kaj kelkajn virojn por iri kaj batali kontrau la Amalekidoj. Li ankau decidis fari sian propran parton je la batalo irante supre al monto por propeti por ili.
Josuo kondukis la batalantajn virojn al la batalo kontrau la Amalekidoj. Moseo ankau kondukis alijan du homojn, Aaronon kaj Hxuron, al iu monto kie li propetis por la batalantaj viroj. Ju pli li levis siajn manojn, des pli la Izraelidoj venkis, sed la Amalekidoj venkus kiam ajn li mallevis siajn manojn. Tiam, li lacigxis. Aarono kaj Hxur, tial, faris sian propran parton trovante sidlokon por Moseo kaj helpante lin levi siajn manojn, certigante ke la Izraelidoj havu tutan venkon.
Kvin malsamaj estuloj faris siajn proprajn partojn por doni al la Izraelidoj sukceson: 1) Josuo kiu atentis la ordonon de Moseo elektante kaj kondukante la batalantajn virojn; 2) la elektitaj viroj kiuj faris la batalon; 3) Moseo kiu iris por propeti por ili; 4) Aaron kaj Hxur kiuj tenis la manojn de Moseo kiam li lacigxis; kaj 5) Dio kiu donis la venkon. La rolo de neniu el cxi tiuj estuloj ne povas esti subtaskita.
Same, la moto de la unio aludita supre estas tauga cxi tie: "Cxar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio" (1 Korintanoj 3:9).
Dio jam etendis la inviton al laboro kun Li al ni. Cxu vi respondis al la invito? Eble, gxi estas cxe via loka pregxejo, je diservo kiel cxi tiu , au en alia loko. Cxu vi faras vian propran parton? Ne gravas kiel malgranda au nesignifa via parto eble estas, faru vian propran parton, kaj farun gxin fidele.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Yahoo! Mail - Helps protect you from nasty viruses.

#136 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Feb 12, 2006 5:11 pm
Subject: KIAM SUKCESO OKAZAS
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KIAM SUKCESO OKAZAS
"Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Sxur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara" (Eliro 15:22-23).
La popolo Izraela jxus havis grandan sukceson - Dio savis gxin tute de la premantaj Egiptanoj igante gxin trapasi la Rugxan Maron sur seka tero kaj tute dronigante gxiajn malamikojn en la maro (Eliro 14). Gxi konfesis cxi tiun venkon kantante kantojn de laudo al la Eternulo (Eliro 15:1-21). Tamen, tuj post forlaso de la Rugxa maro, malfacila tasko trafis gxin - vagado en la dezerto dum tri tagoj sen trovo de akvo. Ecx kiam la Izraelidoj finfine trovis akvon, ili ne povis trinki gxin cxar gxi estis maldolcxa. La reago de la popolo Izraela montris ke gxi ne povis regi sian sukceson nek povis fidi al la fonto de la sukceso. Tamen, la emfazo cxi tie ne temas pri la reago de la Izraelidoj, sed pri sekvo de la sukceso.
La Sankta Biblio estas plena de sekvoj de sukcesoj: Noa ne povis regi sin post la unua frukto de sia laboro post la diluvo (Genezo 9); oni postulis Abrahamon oferi la filon kiun li havis je sia maljuneco (Genezo 22); la popolo Izraela iris trans la Rivero Jordano sur seka tero en la atendantajn manojn de la malamikaj Kanaanidoj (Josuo 3-10); Gideon falis en la pekon de idolkulto post kiam Dio donis al li kal la popolo Izraela venkon super la premantaj Midianidoj (Jugxistoj 8:22-27); Samson malsukcesis regi siajn multajn sukcesojn super la furiozantaj Filisxtoj kaj finfine falis en iliajn manojn (Jugxistoj 14-16); Samuel estis sukcesa pastro de Dio, sed li ne povis instrui al siaj filoj la vojojn de Dio (1 Samuel 7:13-8:3); avidado venkis Saulon post lia sukceso super la Amalekidoj (1 Samuel 15); David falis en pekojn de adulto kaj murdo post kiam Dio starigis lian regnon (2 Samuel 11); malgrau sia sagxo, Salomono amis kaj edzigis multajn fremdajn virinojn je sia risko (1 Regxoj 11); notinda estis Uzijan kies sukceso igis lin iri kontrau la legxo de Dio (2 Kroniko 26:16-21). La listo ne povas esti elcxerpita.
Cxu vi scias ke sukceso ne estas la fino de la rakonto en via vivo? Cxu vi cxiam preparas vin regi la sekvojn de via sukceso? Kiam sukceso okazas, estu preta alfronti pluajn malfacilajn taskojn. Tiaj taskoj eble estos pozitivaj au negativaj. Pregxu ke Dio ebligu vin regi ilin sukcese.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Relax. Yahoo! Mail virus scanning helps detect nasty viruses!

#137 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Feb 19, 2006 4:01 pm
Subject: KIU RICEVAS LA LAUDON?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KIU RICEVAS LA LAUDON?
"Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Gxi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono" (Genezo 41:16).
"Daniel respondis al la regxo kaj diris: La kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon" (Daniel 2:27-28a).
Dio jam donis al cxiu el ni unu au pliajn kapablojn fari iojn. Lau homa naturo, ni kutime volas esti laudita pro ia bonajxo kiun ni faris per cxi tiuj kapabloj. Ni kutime atribuas honoron al ni mem pro tiaj kapabloj. Kelkfoje, ni ecx provas ricevi la laudon pro la bonajxoj kiun aliaj cxe ni faris. Cxi tiu homa naturo estas ofta en la vivo de tiu kiu ne tute cedis sian vivon al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito. Gxi igas homojn strebi por la laudo kaj aprobo de aliaj homoj, kaj ecx igas ilin fari cxian eblajxon cxe ili estri por ke homoj vidu ilin kiel iujn kiuj havas specialan kapablon kiun aliaj homoj ne havas. Cxi tiu jam farigxis la ruino de kelkaj estroj kiuj ne volas forlasi siajn poziciojn por aliaj homoj.
Jozef kaj Daniel estis homoj kiuj preferis lasi Dion, kaj ne sin, ricevi la laudon pro iliaj Dio-donataj kapabloj. Ili ambau havis similajn situaciojn. Faraono, la regxo de Egpitujo songxis du songxojn kiuj gxenis lin. Li trovis la interpreton de cxi tiujn songxojn cxe la sorcxistoj kaj sagxuloj de Egiptujo, sed neniu el ili povis interpreti la songxojn. Oni venigis Jozefon al la cxeesto de Faraono. Kiam la regxo penis laudi Jozefon pro lia kapablo, Jozef rapide donis la laudon al Dio (Genezo 41:1-16). Daniel faris same en Daniel 2:27-28 kaj ecx rifuzis akiri ian rekompecon por la kapablo en Daniel 5:17. Cxi tiuj du homoj humiligis sin kaj donis al Dio la laudon pro tio, kion ili faris, kaj Dio altigis ilin al altaj pozicioj en fremdaj landoj.
Kiu ricevas la laudon pro via kapablo kaj la potenco por fari tiujn bonajxojn kiujn vi faras? Cxu vi kutime donas la laudon al Dio? La Sankta Biblio diras, "Tiele diras la Eternulo: Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco; sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo" (Jeremia 9:23-24). Cedu vin tute al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito por esti ebla fari cxi tion.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dankon Dio pro viaj Dio-donataj kapabloj.
2. Pregxu ke vi posedu la humilan koron por kutime memori doni al Dio la laudon pro cxi tiuj kapabloj.
3. Pregxu ke Dio altigu vin dum vi donas al Li la laudon pro la kapabloj.
Estimataj,
KIU RICEVAS LA LAUDON?
"Kaj Jozef respondis al Faraono, dirante: Gxi ne dependas de mi; Dio respondos bonon al Faraono" (Genezo 41:16).
"Daniel respondis al la regxo kaj diris: La kasxitajxon, pri kiu la regxo demandas, ne povas malkasxi al la regxo la sagxuloj, nek la sorcxistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj; sed en la cxielo ekzistas Dio, kiu malkasxas kasxitajxon" (Daniel 2:27-28a).
Dio jam donis al cxiu el ni unu au pliajn kapablojn fari iojn. Lau homa naturo, ni kutime volas esti laudita pro ia bonajxo kiun ni faris per cxi tiuj kapabloj. Ni kutime atribuas honoron al ni mem pro tiaj kapabloj. Kelkfoje, ni ecx provas ricevi la laudon pro la bonajxoj kiun aliaj cxe ni faris. Cxi tiu homa naturo estas ofta en la vivo de tiu kiu ne tute cedis sian vivon al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito. Gxi igas homojn strebi por la laudo kaj aprobo de aliaj homoj, kaj ecx igas ilin fari cxian eblajxon cxe ili estri por ke homoj vidu ilin kiel iujn kiuj havas specialan kapablon kiun aliaj homoj ne havas. Cxi tiu jam farigxis la ruino de kelkaj estroj kiuj ne volas forlasi siajn poziciojn por aliaj homoj.
Jozef kaj Daniel estis homoj kiuj preferis lasi Dion, kaj ne sin, ricevi la laudon pro iliaj Dio-donataj kapabloj. Ili ambau havis similajn situaciojn. Faraono, la regxo de Egpitujo songxis du songxojn kiuj gxenis lin. Li trovis la interpreton de cxi tiujn songxojn cxe la sorcxistoj kaj sagxuloj de Egiptujo, sed neniu el ili povis interpreti la songxojn. Oni venigis Jozefon al la cxeesto de Faraono. Kiam la regxo penis laudi Jozefon pro lia kapablo, Jozef rapide donis la laudon al Dio (Genezo 41:1-16). Daniel faris same en Daniel 2:27-28 kaj ecx rifuzis akiri ian rekompecon por la kapablo en Daniel 5:17. Cxi tiuj du homoj humiligis sin kaj donis al Dio la laudon pro tio, kion ili faris, kaj Dio altigis ilin al altaj pozicioj en fremdaj landoj.
Kiu ricevas la laudon pro via kapablo kaj la potenco por fari tiujn bonajxojn kiujn vi faras? Cxu vi kutime donas la laudon al Dio? La Sankta Biblio diras, "Tiele diras la Eternulo: Ne fieru sagxulo pri sia sagxeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru ricxulo pri sia ricxeco; sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavorajxon, jugxon, kaj justajxon sur la tero; cxar cxi tio placxas al Mi, diras la Eternulo" (Jeremia 9:23-24). Cedu vin tute al la Sinjoreco de Jesuo Kristo kaj la gvideco de la Sankta Spirito por esti ebla fari cxi tion.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dankon Dio pro viaj Dio-donataj kapabloj.
2. Pregxu ke vi posedu la humilan koron por kutime memori doni al Dio la laudon pro cxi tiuj kapabloj.
3. Pregxu ke Dio altigu vin dum vi donas al Li la laudon pro la kapabloj.


Relax. Yahoo! Mail virus scanning helps detect nasty viruses!

#138 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Feb 26, 2006 5:58 pm
Subject: TIEL MALSANA, ANKORAU PLENA DE DANKEMO
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
TIEL MALSANA, ANKORAU PLENA DE DANKEMO
"Pregxu sencxese; pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi" (1 Tesalonikanoj 5:17-18).
Mia trijar-agxa filino surprizis min antau nelonge. Sxi estis tiel malsana ke sxi ne povis iri al lernejo. Sxi ecx vomis cxiun cxiun mangxajxon, trinkajxon kaj medikamentojn kiujn ni donis al sxi tiutage. Tamen, kiam mi petis sxin pregxi dum sxi estis dormonta tiunokte, sxi dankis Dion pro cxiu agado de la tago kiun sxi povis memori. Mirinde, sxi ne memoris pregxi ke Dio resanigu sxin.
Mi poste pregxis por dia resanigo por sxi, sed tiu pregxo de danko, ecx kiam sxi estis tiel malsana , tusxis min kaj igis min pensi pri mia pregxa vivo. Kiom da tempo mi memoras danki Dion pro Lia boneco supermi kiam mi estas en aflikto? Profeto Hxabakuk estis bona ekzemplo cxi tie. Li plendis pri kial la malvirtuloj prosperis dum la virtuloj suferis. Sxajnis ke Dio ne agas laux lia atendo.Ankorau, li finis sian profetajxon per lauxdoj al Dio cxar li sciis ke estas bonkora Dio malantau la sxajna cirkonstanco. Li prefere gxojis je Dio ecx en sia necerta situacio. Li finis sian profetajxon tiele: "Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19).
Ijob, en sia angoro lauxdis Dio. Kial? Li rememoris en siaj doloroj ke la celo de Dio estas cxiam bona. Auxskultu lin, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon." (Ijob 13:15); "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo. Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion" (Ijob 19:25-26); kaj "Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro" (Ijob 23:10).
Kiel vi trapasas? Cxu vi tiel malsana, tiel malricxa, tiel malgxoja, tiel malforta, au tiel kio? Laudu Dion! Li ankorau prozorgas por vi. La psalmisto fieris pri la zorgxo de Dio, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min" (Psalm 23:4). Estu plena de dankemo je cxiuj cirkonstancoj. Tio estas la volo de Dio por vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Yahoo! Mail
Use Photomail to share photos without annoying attachments.

#139 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Mar 5, 2006 5:11 pm
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 1)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 1)
Dum la sekvantaj sep semajnoj, ni diskutos pri la LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO - la signifoj kaj aplikoj por ni nuntempe. La kleruloj pri la Sankta Biblio ne konsentas pri la sinsekva arangxo de cxi tiuj deklaroj, tamen, ni sekvu unu el la eblaj arangxoj.
"Kaj Jesuo diris: Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras" (Luko 23:34).
Cxi tiu deklaro estas la plenumo de la profetajxo en Jesaja 53:12, "Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj KAJ PETIS POR LA KRIMULOJ." Jesuo Kristo diris cxi tiun pregxon por tiuj kiuj estis kulpaj pri Lia mortigo. Cxu Li aludis la "Judojn" au "la Romajn soldatojn" au ambau ilin, oni ne povas diri. Efektive, la Romaj soldatoj ne sciis tion kion ili faris; por ili, ili nur obeis la ordonon de siaj estroj. Tamen, la Judoj sciis ke Li estas senkulpa. Ili konspiris kontrau Li el jxaluzo ke Li asertis esti la promesita Mesio. Tamen, se ili scius ke Li estas la Mesio, kaj ke Li finfine levigxos de la mortintoj je la tria tago kiel Li antaudiris, ili ne krucumus Lin. Paulo atestis cxi tion en 1 Korintanoj 2:8, "Kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro." Signifas ke nek la Romaj soldatoj kiuj ekzekutis Lin nek la Judoj kiuj instigis la ekzekuton reale sciis tion kion ili faris - tial la deklaro.
La deklaro havas multajn aplikojn por ni nuntempe. Jesuo Kristo montris Sian instruon ke ni devas pregxi por niaj malamikoj, ecx dum ili penas vundi nin (Mateo 5:43-48; Luko 6:27-36). Paulo kaj Petro ankau konfirmis cxi tion en Romanoj 12:17-21 kaj 1 Petro 3:9. Cxi tio distingas Kristanismon de cxiuj aliaj religioj, cxar neniu alia religio instruas al homoj pregxi por la pardono al malamikoj. Homoj de la mondo trovas vengxon, sed la kristano eltenas riprocxon kaj persekutojn per pacienco, kaj pregxas ke Dio pardonu tiujn kiuj vundas ilin, kaj savu ilin de iliaj pekoj. Stefano sekvis cxi tiun instruon kiam li pregxis por tiuj kiuj sxtonmortigis lin (Agoj 7:60).
Cxu vi povas pregxi por viaj malamikoj, precipe tiuj pri kiuj estas evidente ke ili penas vundi vin? Cxu vi scias ke ili plenumas la celon de Dio en via vivo? Pregxu por viaj malamikoj cxar ili ne scias tion kion ili faras.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria studo rekte al mi au kopiu min cxe spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!


Relax. Yahoo! Mail virus scanning helps detect nasty viruses!

#140 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Mar 12, 2006 2:21 pm
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 2)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 2)
"Kaj Li diris al li: Vere mi diras al vi: Hodiau vi estos kun mi en Paradizo" (Luko 23:43).
Jen alia deklaro de Jesuo Kristo sur la kruco. Gxi estas respondo al peto farita de unu el la du krimuloj kiuj estis krucumitaj kun Jesuo. La alia krimulo insultis Jesuon Kriston kiel faris la amaso. Tamen, cxi tiu riprocxis lin cxar li sciis ke ili (la krimuloj) estis punitaj juste, sed Jesuo Kristo estis senkulpa. Tiam, li faris la peton, "Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon" (Luko 23:42). La peto sugestis ke li sciis kiu Jesuo Kristo estas, kaj li kredis je Li. Kvankam, oni ne scias kiam li unue renkontis Jesuon Kriston kaj kiam li pentis, sed li uzis la lastan oportunon kiun li havis peti la favoron de Dio en Lia regno.
La respondo de Jesuo Kristo signifas ke Li sciis kien Li estis ironta, kaj ke Li havas la povon preni aliajn homojn tien. Li deklaris ke je tiu tago la krimulo estos kun Li en Paradizo - la ripoza loko de escepta beneco, felicxo,kaj gxojo kie la animoj de la justuloj estas ricevitaj gxis la relevigxo de ilia korpo.
Unu el la aplikoj de cxi tiu deklaro estas ke ecx dum Jesuo travivis suferon, Li ankorau savis aliajn. Cirkonstancoj ne devas malhelpi nin de helpo al tiuj cxe nia atingo ol kiuj ni ankorau estas pli bonaj. Alia apliko estas ke la plej grandaj pekuloj povas akiri pardonon kaj favoron de Dio kiam ili venas al Li kun pentanta koro. Plue, estas neniam tro malfrue por penti, sed ni devas ne atendi gxis la lasta minuto por fari tiele cxar neniu scias sian lastan minuton kaj ni eble ne havos tian oportunon de pento kiel tiu petanta krimulo. Estas pli bone sercxi la vizagxon de Dio nun! "Cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; JEN NUN LA TEMPO DE FAVORO; JEN NUN LA TAGO DE SAVO" (2 Korintanoj 6:2).
Alia apliko de cxi tiu deklaro estas ke morto ne estas la fino de homo. La animo ekzistos aparte de la korpo tuj post morto. La animoj de la justuloj estos faritaj felicxaj. Ili sentos ke ili estas sekuraj; ili estos akceptitaj inter la justuloj justulojn; kaj ili havos la certigon de glora senmorteco. Tiu stato estos malsimila ol la stato de la malvirtuloj. La parabolo de la ricxulo kaj Lazaro en Luko 16:19-31 ilustras cxi tion.
Kie vi estos post morto? Cxu vi estos kun Jesuo Kristo en Paradizo au la Diablo en infero?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi jam verkis ampleskan artikolon pri kien la mortintoj iras en la angla. Se al vi interesus havi la artikolon, skribu retke al mi cxe spiritualdigest@.... Kommentoj kaj reagoj pri la studo estas bonvenaj. Dio benu vin!


Yahoo! Mail
Bring photos to life! New PhotoMail makes sharing a breeze.

#141 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Mar 19, 2006 4:23 pm
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 3)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 3)
"Jesuo, rigardante Sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun Li amis, diris al Sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la discxiplo: Jen via patrino!" (Johano 19: 26-27).
La virinoj kiuj jam estis kun Jesuo Kristo ekde la tempo kiam Li estis en Galileo staris cxe la kruco. Inter ili estis Lia patrino. Kiam Li vidis sxin kaj la discxiplon kiun Li amis, Li faris cxi tiun deklaron, "Virino, jen via filo! ...Jen via patrino!" La deklaro estas esprimo de prizorgo por la patrino, ecx sur la kruco. La fakto ke Jesuo aludis Sian patrinon kiel "virino" kaj ne "patrino" jam igis kelkaj el Liaj kritikantoj akuzi Lin pri malhonoro al Sia patrino. Tamen, la esprimo estis kutima je Lia epoko kaj oni neniam rigardis gxin kiel signon de malhonoro. Lia respekto por Sia patrino igis Lin transdoni sxin al unu el Siaj fiditaj discxiploj por deca zorgo. Li volis ke sxi vidu la discxiplon kiel sian filon kaj la discxiplo vidu sxin kiel sian patrinon, kaj tial prizorgu sxin. La discxiplo komprenis Lin kaj tuj prenis sxin en sian propran domon.
La apliko de cxi tiu deklaro estas ke infanoj devas prizorgi siajn gepatrojn, ecx kiam estas malfacile por ili fari tiele. Jesuo Kristo jam antaue kondamnis la agon de malzorgo de oniaj gepatroj dum oni servas Dion (vidu: Mateo 15:4-6;Marko 7:10-13). La kvina legxo jam ordonis devigon al gepatroj kiel religian devigon (Eliro 20:12; Readmono 5:16). Por infano ne prizorgi siajn gepatrojn precipe dum ili estas maljunaj estas peko.
Jesuo Kristo prizorgis Sian patrinon je Sia mortanta tempo. Cxu vi prizorgas viajn gepatrojn? Cxu ili povas pregxi por vi kaj beni vin je siaj mortantaj tempoj pro via prizorgo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dio, helpu min por ke mi povu prizorgi miajn gepatrojn je ilia maljuneco.
2. Helpu miajn infanojn por ke ili povu prizorgi min je mia maljuneco.
PS
Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria studo rekte al mi au kontaktu min cxe spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!


Yahoo! Mail
Bring photos to life! New PhotoMail makes sharing a breeze.

#142 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Mon Mar 27, 2006 11:58 am
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 4)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 4)
"Kaj cxirkau la naua horo Jesuo ekkriis per lauta vocxo, dirante: Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas: Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?" (Mateo 27:46).
Je la punkto dum la doloro estis neeltenebla por Jesuo Kristo sur la kruco, Li faris cxi tiun deklaron. Gxi estas la plenumo de Psalmo 22:1. Sxajnis al Jesuo Kristo ke Dio jam forlasis Lin tie. Efektive, Dio ja lasis la malamikojn de Jesuo Kristo (la Judojn) kaj Satanon plenumi ilian volon kauzi tian severan doloron sur Jesuo. Estis profetita en Genezo 3:15 ke la serpento (Satano) pikados la kalkanon de la idaro de la virino (t. e. Jesuo Kristo). Satano uzis la oportunon grande.
Estas notinda ke kvankam Jesuo Kristo pensis ke Dio jam forlasis  Lin, Li ne neis Dion. Li ankorau aludis Lin kiel "Mia Dio." Li sciis ke gxi estis por iu celo – efektivigi la laboron de nia eterna savo (Romanoj 5:6, 8; Hebreoj 2:14-15; 5:9; 10:5-10).
Kia situacio vi trapasas? Cxu vi pregxis kaj Dio ne respondis al viaj pregxoj? Cxu sxajnas kvazau Dio jam forlasis vin? Cxu homoj cxirkau vi mokas vin pro via malfacilajxo? Nu, DIO NE FORLASIS VIN! Legu cxi tion: "Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis. Cxu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? Ecx se ili forgesos, MI VIN NE FORGESOS. Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas cxiam antau Mi. Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi. Levu cxirkauen viajn okulojn, kaj rigardu: cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauligos vin per ili kiel fiancxino. Cxar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj. Viaj malaperintaj infanoj ankorau diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi. Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?" (Jesaja 49:14-21).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS:
Mi direktu vin al du el miaj antauaj mesagxoj "Cxu Dio Forgesas Min?" kaj Cxu Dio Forlasis Min?" por legi plue pri la faroj de Dio kun la homoj kiam sxajnas ke Dio jam forlasis nin. Se vi ne povas akiri ilin facile, skribu rekte al mi cxe spiritualdigest@.... Mi resendos ilin al vi. Komentoj kaj reagoj pri la studo estas bonvenaj.


Yahoo! Messenger with Voice. Make PC-to-Phone Calls to the US (and 30+ countries) for 2¢/min or less.

#143 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Mon Apr 3, 2006 8:26 am
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 5)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 5)
"Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris: Mi soifas" (Johano 19:28).
Ordinare, kiam oni piediras, kuiras au laboras dum longa tempo, oni devas travivi soifon. Restante sur la kruco pli ol ses horoj, Jesuo Kristo jam perdis multe da sxvito kaj sango, tial Li soifis. La lacigxo kiun Li travivis, la aflikto kiun Li sentis, la varmo de la tago, kaj la perdo de sango, estis la naturaj kauzoj de cxi tiu soifo. Li ja soifis. Soifo estas unu el la plej cxagrenaj cirkonstancoj dum la krucumado. Li ekkriis ke Li soifas. Tamen, cxi tiu krio estis por plenumi la profetajxon en Psalmo 69:21, "Kaj ili donis al mi por mangxo galon, kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron."
Estas evidente ke Li ne plendis pri la maljusteco kiun ili faris al Li batante Lin, kronante Lin per dorna krono, kaj ecx alnajlante Lin sur la kruco. Cxi tiu esprimo de soifo, kvankam reala por Li, ne estis plendo. Sed, Jesuo Kristo soifis je la glorado de Dio, kaj la efektivigo de la laboro de nia savo. Li montris Sian respekton por la Skribo farante cxi tiun deklaron por ke cxio antaudirita pri Li je la Skribo havu sian tutan plenumon en Li.
Estas fascine ke Li kiu antaue deklaris, "Cxiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos; sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo" (Johano 4:13-14), soifis sur la roma kruco (vidu ankau: Johano 6:35; 7:38). Tamen, Li soifis fizike sur la kruco por ke iu kiu kredas je Li ne soifu spirite kaj eterne.
Unu grava apliko de cxi tiu deklaro estas ke iu kiu ne volas soifi spirite kaj eterne devas kredi je Jesuo Kristo. Cxu vi jam kredas je Li? Cxu la riveroj de vivanta akvo fluas de vi?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria studo rekte al mi au kontaktu min cxe spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!


How low will we go? Check out Yahoo! Messenger’s low PC-to-Phone call rates.

#144 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Apr 9, 2006 4:21 pm
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 6)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 6)
“Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, Li diris: Estas finite” (Johano 19:30).
La sinsekvo de la kvina deklaro elprenis cxi tiun sesan deklaron. Post kiam li ricevis la vinagron kiun oni donis al Li post kiam Li kriis ke Li soifas, Li faris cxi tiun deklaron: “Estas finite.”
Iu klerulo pri la Sankta Biblio indikis kelkajn aplikojn de cxi tiu deklaro. Unue, la malico kaj la malamikeco de Lia persekutantoj jam finigxis. Dio permesis ke ili faru cxion kiun ili volis fari. Due, la konsilo kaj ordono de Lia Patro pri Liaj suferoj nun estis plenumitaj. Li sciis ke estis la volo de Dio por Li travivi cxi tiun aflikton sur la kruco. Li jam antaue diris en Johano 4:34, “Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.” (Vidu ankau Johano 5:36; 6:33, 38; 17:4.) Nun Li jam finis la laboron. Trie, cxiuj simbolojkaj profetajxoj de la Malnova Testamento, pri la nasko, vivo, kaj suferoj de la Mesio, estis efektivigitaj kaj responditaj. Kvare, la ceremonia legxo estas aboliciita. La esenco nun venas, kaj cxiuj ombroj estas forigitaj. Paulo klarigis gxin pli bone en Efesanoj 2:14-16, “Cxar nia paco estas li, kiu unuigis ambau kaj rompis la intermuron de disigo, en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon; kaj por kunakordigi ambau en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon.” Kvine, peko estas finita. Cxi tio plenumis la profetajxon en Daniel 9:24, “Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovrigxu la kulpo, sigeligxu la pekoj, kaj pardonigxu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeligxu la vizio kaj profetajxo, kaj sanktoleigxu Plejsanktulo.” Kaj sese, Liaj suferoj nun estis finitaj, kaj tiuj de Lia animo kaj tiuj de Lia korpo. La sxtormo finigxas, la malbonajxo estas for; cxiuj Liaj doloroj estas je la fino, kaj Li estas ironta al Paradiso, komenconte la gxojon starigitan antau Li.
La sesa apliko estas kuragxiga precipe por tiuj kiuj suferas por Kristo, kaj kun Kristo, ke momente ili ankau diros, “Estas finite.” Estas tiele cxar, “...nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro” (2 Korintanoj 4:17). Tial, ne gravas la situacio kiun vi trapasas, vi ankau baldau deklaros, “Estas finite!”
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu viajn komentojn kaj rimarkojn pri cxi tiu seria studo rekte al mi au kontaktu min cxe spiritualdigest@.... Dio benu vin!!!


Talk is cheap. Use Yahoo! Messenger to make PC-to-Phone calls. Great rates starting at 1¢/min.

#145 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Mon Apr 17, 2006 2:05 pm
Subject: LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 7)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA VORTOJ DE JESUO KRISTO SUR LA KRUCO (Parto 7)
"Kaj kriinte per lauta vocxo, Jesuo diris: Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton" (Luko 23:46).
Cxi tiu estas la lasta deklaro de Jesuo Kristo sur la kruco. Gxi estas simila deklaro al tiu de David en Psalmo 31:5, tial plenumante alian parton de la Skriboj. Lia morto estis konscia kaj propravola. Li forsendis Sian spiriton al la Patro. Neniu prenis gxin el Li. Li surmetis gxin lauxcele sur la kruco. Li jam frue diris cxi tion en Johano 10:17-18, "Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gxin reprenu. Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. Cxi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro." Li demetis Sian spiriton en la manojn de la Patro atendante la tagon de relevigo. Gxi estas kiel rezervo de mono en banko atendante la tagon kiam oni uzos gxin. Cxi tiu deklaro estas pruvo de la nematerieco de la animo, kaj gxia aparta ekzisto dum la korpo estas mortinta.
Estas multaj aplikoj de cxi tiu lasta deklaro sur la kruco. Unue, Jesuo Kristo mortis kun la skribo en Sia busxo. Ni ankau devus lerni kiel uzi la vortojn de Dio je nia cxiutagaj agoj. Due, surmetinte Sian vivon por ni, Li jam efektivigis la laboron de nia savo. Trie, Jesuo Kristo propravole donis Sian vivon al Dio pro ni, ni ankau "devus demeti nian vivon pro la fratoj" (1 Johano 3:16). Kvare, ni devus montri ke ni estas libere pretaj morti, ke ni firme kredas en alia vivo post cxi tiu, kaj havas deziron al gxi, dirante, "Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Dank'al Dio pro la konkludo de la seria studo de la sep deklaroj de Jesuo Kristo sur la kruco. Mi dankas la malmulton kiu reagis al la studo. Viaj komentoj kaj rimarkoj pri cxi tiu seria studo estas ankorau bonvenaj. Sendu rekte al mi au kontaktu min cxe spiritualdigest@.... Se al vi mankus iu parto informu min. Dio benu vin!!!


Blab-away for as little as 1¢/min. Make PC-to-Phone Calls using Yahoo! Messenger with Voice.


Love cheap thrills? Enjoy PC-to-Phone calls to 30+ countries for just 2¢/min with Yahoo! Messenger with Voice.

#146 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Mon Apr 24, 2006 7:00 am
Subject: CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?
"Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (2 Regxoj 20:1-3).
Regxo Hxizkija de Judujo estis unika el la aliaj regxoj de Judujo. Dum multaj el la aliaj regxoj ne havis bonajn atestojn je iliaj rilatoj kun Dio, li "agadis bone, juste, kaj vere antau la Eternulo, lia Dio" (2 Kroniko 31:20). Dio reciproke donis al li sukcesojn super multaj fortaj regxoj de lia epoko. Kiam estis tauge por li forlasi la scenejon, li estis terure malsana ecx je la punkto de morto. Je cxi tio, Dio sendis al li profeton Jesajan por anonci lian okazontan morton. Tiu estis la absoluta volo de Dio por li. Dio volis ke li forlasu la scenejon dum la ovacio estis plej lauta. Tamen, li malakceptis la absolutan volon de Dio. Li pregxis al Dio por Lia permesema volo, kaj Dio aldonis al lia vivo aliajn dek kvin jarojn. Bedaurinde, la aldonaj jaroj farigxis lia risko. La Sankta Biblio diras, "Hxizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontrau li kaj kontrau Judujo kaj Jerusalem" (2 Kronikoj 32:25). Parto de lia fiero estis la montro de lia potenco al la vizitantaj senditoj de iu Babilonia regxo – ago kiun Dio vigle kondamnis (2 Regxoj 20:16-18; 2 Kronikoj 32:31). Ecx la nasko de lia malvirta filo kaj sekvanto, Manase, okazis dum tiuj aldonaj jaroj. Hxizkija havus puran raporton se li akceptus la absolutan volon de Dio por sia vivo.
Jesuo Kristo preskau falis en la kaptilon de permesema volo de Dio kiam Li alfrontis Siajn suferon kaj morton. En la gxardeno de Getsemano, Li pregxis, "Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via" (Luko 22:42). Li akceptis la absolutan volon de Dio. Li ecx kriis sur la kruco montrinte la agonion de la volo de Dio (Marko 15: 34). Tamen la nea respondo de Dio donis al Jesuo la nomon super cxiuj nomoj (Filipianoj 2: 7-11). Tiu ago de Jesuo Kristo jam donis al cxiu Kristano la esperon kiu estas preter ia alia espero ke se ni mortos hodiau, ni iros por regi kun Li.
Kio estas via reago kiam Dio malkovras Sian absolutan volon por vi kaj tiu volo ne estas "bona"? Cxu vi ankau malakceptas la absolutan volon de Dio kaj petas por Lia permesema volo? Cxu estas preta akcepti la "negativan" respondon de Dio al la deziro de via koro? Memoru, "…por tiuj, kiuj amas Dion…, cxio [ecx morto] kunlaboras al bono" (Romanoj 8: 28).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Talk is cheap. Use Yahoo! Messenger to make PC-to-Phone calls. Great rates starting at 1¢/min.

#147 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Apr 30, 2006 7:06 pm
Subject: PRIZORGU VIN MEM!
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
PRIZORGU VIN MEM!
"Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj" (1 Timoteo 5:23).
La supra eltirajxo el la Sankta Biblio jam farigxis unu el tiuj kiujn oni misinterpretas kaj misaplikas. Efektive, gxi estas unu el tiuj debateblaj versoj de la Sankta Biblio. Ebriuloj kaj tiuj kiuj estas emaj trinki tro da vino kaj alkoholaj trinkajxoj estas rapidaj aludi al la verso por subteni sian agadon. Tamen, dum mi cxeestis Dimancxan Lernejan klason iun dimancxon, mi trovis malsimilan aplikon al la konsilo de Paulo al Timoteo: Timoteo devis prizorgi sin. La rimedo de faro de cxi tio estis uzo de iom da vino. Aliaj lokoj kie la Sankta Biblio aludas vinon kiel ian medikamentan substancon estas: Dua Samuel 16:2 kie oni diris ke gxi revivigas la lacigxantojn; Sentencoj 31:6 kie oni diris ke gxi estas tauga kiel sedativo por homoj kiuj havas suferantajn animojn; Luko 10:13 kie la Samariano surversxis oleon kaj vinon sur la vundojn de la vundita vojagxanto; kaj Mateo 27:34 kaj Marko 15:23 kie oni miksis gxin kun galo por mildigi suferadon.
Nu, cxi tiu prediko ne temas pri subteno au ne subteno de la uzo de vino, sed por substreki la gravecon de onia prizorgo. Paulo estis zorga pri la bonsano de Timoteo, kaj li rekomendis rimedon de lia prizorgo. Sendube, Timoteo sekvis cxi tiun konsilon je sia bono.
Oni jam donis al multaj homoj medicinajn kaj aliajn konsilojn nuntempe, sed multaj homoj ne sekvas tiajn bonajn konsilojn je ilia malprofito. Cxu vi estas unu el tiaj homoj kiuj ne sekvas medicinajn, profesiajn, pastrecajn kaj aliajn specialigitajn konsilojn pri via sano, komerco, familio au aliaj klopodoj? Parto de prizorgo de vi estas sekvo de tiaj bonaj konsiloj.
"Auskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu sagxa" (Sentencoj 19:20).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro)


How low will we go? Check out Yahoo! Messenger’s low PC-to-Phone call rates.

#148 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun May 7, 2006 3:57 pm
Subject: LA ETERNULO ESTAS BONA
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LA ETERNULO ESTAS BONA
"Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; felicxa estas la homo, kiu Lin fidas" (Psalmo 34:8).
La psalmisto deklaris, "Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo" (Psalmo 34:8). La kialo estas ke li provis Lin kaj eltrovis ke la Eternulo ja estas bona. Li substrekis siajn kialojn jene: li sercxis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li; la Eternulo savis lin de cxiuj liaj dangxeroj; tiuj, kiuj rigardas al la Eternulo, ricevas lumon, kaj ilia vizagxo ne kovrigxos per honto; la mizerulo vokis, kaj la Eternulo audis lin; la Eternulo savis lin de cxiuj liaj mizeroj; la angxelo de la Eternulo postenas cxirkau tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas; felicxa estas la homo, kiu Lin fidas; kaj kiuj sercxas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
Mi jam provis kaj vidis la bonecon de Dio en mia vivo. Li estas bona al mi. Li cxiam protektas miajn familianojn kaj min. Li provizas por ni. Li savas mian vivon gxis nun. Efektive, la Eternulo estas bona al mi!
Cxu vi jam provis la bonecon de Dion? Kiel vi atestas ke la Eternulo estas bona? Sercxu la Eternulon, timu Lin kaj fidu tute je Li. Li montros Sian bonecon en via vivo.
"Cxar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauras Lia fideleco" (Psalmo 100:5).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


New Yahoo! Messenger with Voice. Call regular phones from your PC and save big.

#149 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun May 14, 2006 4:31 pm
Subject: "HO BAAL, AUSKULTU NIN!"
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
"HO BAAL, AUSKULTU NIN!"
"Kaj ili prenis la bovon, kiun li donis al ili, kaj pretigis, kaj vokadis al la nomo de Baal de la mateno gxis la tagmezo, dirante: Ho Baal, auskultu nin! Sed aperis nenia vocxo nek respondo. Kaj ili saltadis cxirkau la altaro, kiun ili faris" (1 Regxoj18:26).
La rakonto de la konkurso inter Profeto Elija kaj la profetoj de Baal sur la Monto Karmel por decidi la la veran Dion estas fascina. La popolo Izraela sub la estreco de Regxo Ahxab kaj lia malvirta edzino Izebel jam forlasis la adorservon de la vivanta Dio por Baal, unu el la fekundaj dioj de Kanaan (vidu: 1 Regxoj 16:30-33). Izebel ecx klopodis ekstermi cxiujn profetojn de la vivanta Dio el la lando (vidu: 1 Regxoj 18:4). Post kiam Dio pruvis per Elija ke estas nur Li kiu povas alporti fekundecon, Elija defiis la profetojn de Baal al konkurso por decidi la veran Dion. La konkurso estis ke cxiu flanko pretigus oferajxon kaj vokus al sia dio (au Dio) por sendi fajron konsumi la oferajxon. Pro sia granda nombro, la profetoj de Baal unue faris sian vicon. Ili vokis Baalon, sian dion, por respondi al ili ekde mateno gxis vespero, sed estis nenia respondo. Ecx la sxercoj de Elija ne povis igi lin savi liajn sekvantojn de la honto de iliaj vivoj. Elija siavice ne multe taskis sin post kiam li riparis sian altaron kaj plenigis gxin per akvo antau ol la vivanta Dio respondis al li kaj konsumis lian oferajxon per fajro.
Multaj el ni agas kiel tiuj profetoj de Baal nuntempe. Ni jam forlasis la vivantan Dio por la mondajxoj, kaj ni esperas ke tiuj ajxoj donu al ni tion kion nur Dio povas doni. Ni atendas ajxojn kiel monon, oficon, tempon, sportojn, plezuron, rekonon, pozicion, infanojn, edz(in)on, aux ecx nian vivon anstatau Dion por doni al ni gxuon, protekton kaj sekuron. Ni metas prioritaton je tioma grado ke Dio estas jam forsendata.
al la obskuro. Kaj ni povas fari ion ajn por akiri tion kion ni volas de cxi tiuj "Baaloj" kvankam multfoje ili trompas nian esperon je la grava tempo de nia vivo.
Se vi ne volus ke cxi tiuj "Baaloj" trompu viajn esperojn, cxesu voki ilin ka turnu vin al Dio. Li estas la ununura "rifugxejo kaj forto, helpo en mizeroj, rapide trovata" (Psalmo 46:1).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


New Yahoo! Messenger with Voice. Call regular phones from your PC and save big.

#150 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun May 21, 2006 4:30 pm
Subject: KREDU LIAN VORTON
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KREDU LIAN VORTON
"Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. Dum li ankorau malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas" (Johano 4:50-51).
La filo de iu kortegano estis malsana. La viro ne volis ke la filo mortu, tiel li iris al esuo Kristo por ke Li venu kaj mirakle resanigu la malsanan filon. Jesuo Kristo sciis ke li volis ke miraklo estu farita je sia filo, sed Li volis ke li faru ian kred-ateston je Li. Anstatau sekvi lin por meti Sian manon sur la malsanan infanon, Jesuo diris al li iri kaj kredi ke la filo estas viva. Cxi tiu kortegano kredis je Jesuo Kristo. Li reiris hejmen kaj trovis sian finon sana. Kiam li pridemandis la horon kiam la filo resanigxis, li eltrovis ke gxi estis la sama tempo en kiu Jesuo diris al li ke lia filo estas viva. Kia efika kredo!
Kio estas via problemo? Kiel vi au iu kara al vi estas malsana? Cxi tiu eble ne estus fizika malsano. Gxi eble estas emocia, financa, au ecx spirita malsano. Cxu vi jan venis al Jesuo Kristo por miraklo? Cxu vi ankau kredos Lian vorton hodiau?
Lazaro la frato de Maria kaj Marta estis tre malsana. La espero de la du fratinoj estis ke Jesuo Kristo venus kaj venos kaj resanigos lin. Ili sendis por Jesuo sed Li atendis gxis Lazaro mortis. Marta kaj Maria akuzis Jesuon pri malfrua alveno, sed Li certigis ilin ke Lazaro estos viva. Ecx dum Li estis levonta Lazaron el la mortintoj, Marta debatis kun Jesuo. Tial "Jesuo diris al sxi: Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40).
Se vi ankau povus voki al Li hodiau, kiel Li promesis en Mateo 7:7-8, "Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite," kaj kredi je Li, vi vidos la gloron de Dio (Mateo 18:19; 21:22; Marko 11:24; Johano 14:13; 16:24). Kredu Lian vorton!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Talk is cheap. Use Yahoo! Messenger to make PC-to-Phone calls. Great rates starting at 1¢/min.

#151 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun May 28, 2006 3:28 pm
Subject: NE ESTU KULPA
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
NE ESTU KULPA
"Vi deziras, kaj ne havas…. Vi ne havas, cxar vi ne petas" (Jakobo 4:2).
Miaj infanoj kutime akiras arojn de biskvitoj cxiumatene dum ili iras al lernejo por refresxigajxoj krom la mangxo kiun ili portas por ilia mantenmangxajxo. Mia edzino kaj mi forgesis donis al ili la biskvitojn unu tagon, kaj neniu el ili memoris rememorigi nin kiel ili kutime faras. Kiam ili revenis de la lernejo, la maljuna, mia filo, akuzis nin, siajn gepatrojn, cxar tiuj ne donis al ili biskvitojn tiun tagon. Mia respondo estis, "Cxu vi petis por tio?" Li ne povis defendi sin cxar li sciis ke li ankau estis kulpa pro forgeso pri la kutimaj aroj de biskvitoj dum li estis ironta al lernejo.
Estas spirita leciono je cxi tiu okazajxo. Nia cxiela Patro havas multajn benojn kaj provizojn kiujn ni estas ricevontaj. Li jam donas al ni cxi tiujn benojn kaj Li dauxrigos doni al ni ilin. Dum Li ne estas forgesema Patro kiel ia monda patro, tamen Li volas ke ni petu de Li tion kion ni volas. Jesuo Kristo diris, "Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon; au se li petos fisxon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajojn al tiuj, kiuj petas de Li?" (Mateo 7:7-11).
Cxu vi bezonas ian bonajxon? Venu kuragxe al trono de graco kaj petu (Hebreoj 4:16). Johano diris, "Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li" (1 Johano 5:14-15).
Ne estu kulpa nepetante. Audu Jesuon Kriston ree, "Gxis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Do you Yahoo!?
Everyone is raving about the all-new Yahoo! Mail Beta.

#152 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jun 4, 2006 3:06 pm
Subject: KIO ESTAS LA FONTO DE VIA RICXAJXO?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KIO ESTAS LA FONTO DE VIA RICXAJXO?
"La beno de la Eternulo ricxigas, kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi" (Sentencoj 10:22).
Kiam oni priparolas ricxajxon, onia penso rapide iras al la populara signifo de la vorto "ricxajxo" kiun iu vortaro donas kiel "(posedo de) granda kvanto de mono, posedajxo, ktp." Alia signifo de iu enciklopedio estas "amasigo de varoj havantaj ekonomian valoron." Tamen, cxi tiu verko temas pri la largxa signifo de la vorto - granda kvanto da io. Cxi tio eble povas esti eduko, scio, kompreno, sagxo, lerto, talento, sperto, inteligenteco, ktp.
Iu joruba proverbo lauvorte estas jene: la fonto de ricxajxo estas malpura. Oni estas devigita konsenti kun cxi tiu proverbo se oni pensus pri akiro de ricxajxo nuntempe. Esti ricxa au mona au materia termuni au ecx gxenerala termino ne estas facilajxo. La malbeno de Dio sur homon post la falo en la Edena Gxardeno estas parto de cxi tiu malfacilajxo en akiro de ricxajxo (vidu: Genezo 3:17-19). Tiuj kiuj estas ricxaj klarigos plibone tion kion ili trapasis antau ol ili farigxis tiuj kiuj ili estas hodiau. Efektive, oni ne povas nudigi la fonton de la ricxajxo de multaj ricxuloj hodiau pro gxia malpureco morale.
Tamen, la proverbo estas en granda kontrasto kun la instruoj de la Sankta Biblio. Malgrau la malbeno kiu igas aferojn malfacilaj por homo, la Sankta Biblio diras, "Ricxeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super cxio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas cxion grandigi kaj fortikigi" (1 Kroniko 29:12). Dio diris al la popolo Izraela, "...memoru la Eternulon, vian Dion, cxar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon" (Readnomo 8:18). Estas cxi tiu speco de ricxajxo kiu elvenas de la beno de la Eternulo al kiu Li aldonas nenian malgxojon. La fonto de tia ricxajxo ne estas malpura. Gxi estas pura kaj dia. Iu ajn kiu havas gxin gxuas gxin plene. Sed la monda ricxajxo cxiam alportas nesatigeblan deziron por plua kiu igos tiun kiu havas ne gxui gxin.
Kia estas la fonto de via ricxajxo? Cxu gxi estas malpura au dia? Dum vi aspiras farigxi ricxa finance, materie au en aliaj aferoj, kio placxus al vi esti la fonto de via ricxajxo? Petu por la benoj de Dio kiu alportas ricxajxon kun nenia malgxojo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com


#153 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jun 11, 2006 2:37 pm
Subject: CXU VI KONSENTAS AL ILI?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
CXU VI KONSENTAS AL ILI?
"Kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankau konsentas al la farantoj de ili" (Romanoj 1:32).
Dum mi redaktis iun verkajxon por unu el la eldonajxoj de mia konfesio por la venonta jaro, mi vidis cxi tiun proverbon kiun la verkinto uzis por subteni punkton: "Li kiu ne mangxas raton ne devus uzi siajn dentojn dividi gxin por la infanoj." La proverbo amuzis min. Tamen, dum mi pripensis gxin plue, mi konstatis ke multaj kristanoj estas kiel tiu proverba homo. Ili ne volas fari ion, precipe malbonajxon, sed ili konsentas al tiaj aferoj kiam aliaj homoj faras ilin.
Regxo Salomono gxuis aligentajn virinon dum Dio malpermesis al la popolo Izraela ne fari tiele (Readnomo 7:3-4). La Sankta Biblio diras, "La regxo Salomono amis multajn aligentajn virinojn.el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, cxar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aligxis per amo" (1 Regxoj 11:1-2). Cxi tiuj aligentaj virinoj iom post iom gvidis lin for de Dio. Kelkaj bonaj regxoj de Judujo havis difekton - "nur la altajxoj ne estis forigitaj" (1 Regxoj 22:43; 2 Regxoj 12:3; 14:4; 15:4, 35). Oni rakontis pri cxi tiu difekto kontrau Jehosxafat, Jehoasx, Amacja, Azarja, kaj Jotam. Ilia problemo de ne forigo de la altajxoj eble estis ke ili konsentis al ili.
Estas absurde ke kelkaj homoj en ka la kristana kredo konsentas al aferoj kiuj kontrauas la vorton de Dio. Bona ekzemplo de cxi tio estas la debatebla ordinado de samseksemuloj cxe kelkaj kristanaj konfesioj. Mi miras pri la mesagxoj kiujn tiaj konfesioj volas ke la nekredantoj havu.
Kiu estas tiu malbonaj kaj maljustaj aferoj al kiuj vi konsentas? Kiel vi konsentas al tiuj kiuj faras tiajn malbonajn kaj maljustajn aferojn? Zorgu ke vi ne konsentu al malbonaj kaj maljustaj aferoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
http://mail.yahoo.com


#154 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jun 18, 2006 3:12 pm
Subject: KIAM DIO DIRAS "NE"
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
Mi estas tre malfelicxa dum mi sendas mian semajnan mesagxon al vi cxi-semajne. La kialo estas ke Dio diris ne al mi denove pasintsemajne pri unu el miaj plej dezirataj celoj. Mi ankorau penas konsoli min kaj laudi Dion pro Lia boneco super mia vivo malgrau la rifuzo de mia deziro. Cxi tio igas min resendi al vi la mallongigitan tekston de unu el miaj predikoj. Homoj kiuj estas en miaj dissendlistoj dum la pasintaj tri jaroj memoros la predikon. Gxi denove venis en mian penson dum mi meditis pri la travivajxo. Jen gxi:
KIAM DIO DIRAS "NE"
(2 Samuel 7:1-28)
"Se Jesuo diras ‘jes’, neniu povas diras ‘ne.’" Sendube, cxi tiu dirajxo estas prava. Neniu povas nei tion kion Dio aprobas. Tamen, kio okazas se Dio neus ideon, peton, aux demandon? Cxu iu ajn sxangxas gxin? Iu opinias ke Dio respondas al niaj pregxoj per unu el la tri rimedoj, jes, ne, aux atendu. Kiam Dio diras "NE," kio estus via reago? Ni vidu situacion en la Sankta Biblio kie Dio diris "NE."
Regxo David estis unika viro - viro lau la koro de Dio (Agoj 13: 22). Li estis viro kiu servis kiel bona modelo por la sekvantaj regxoj post li pro sia justeco antaux Dio. Li estis tia regxo kiu faris nenion ne petante Dion. Dio siaflanke faris lin sukcesa en cxiuj liaj klopodoj, sed nur en unu, Dio diris "NE."
David havis ripozon en cxiuj siaj klopodoj starigante sian regnon, kaj vivis pace en sia palacego. La deziro de lia koro estis konstrui konvenan domegon por Dio. Kutime, li petis de la Dio pri siaj petoj al Dio li informis Profeton Natanon - la viron de Dio liatempe. Profeto Natan aprobis la la la planon konstrui domon por Dio, sed Dio diris "NE."
Oni miras kial Dio diris "NE" al tia bona kora deziro de David. Ni konsideru la plenan respondon de Dio en 2 Samuel 7: 5-16: "Iru, kaj diru al Mia servanto David: Tiele diras la Eternulo: Cxu vi konstruos al Mi domon por Mian logxado? …la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo. Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon…. Li konstruos domon al Mia nomo…."
Dio ja diris "NE" al la aspiro de David. Tamen, la "NE" respondo estis kun promeso (vidu versojn. 11b-16). Kiam Dio diras "NE" al nia peto, Li havas ion pli bonan por ni. La kialo estas, :Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj" (Jesaja 55:8-9), kaj "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11).
Hxizkija ne akceptis la nean respondon de Dio dum Dio diris al li ke li mortos anstataux resanigxi. Li pregxis kontraux la volo de Dio, kaj Dio aldonis kvindek pluajn jarojn al lia vivo. Tiuj aldonaj jaroj estis la malbonaj por li (vidu: 2 Regxoj 20).
Jesuo Kristo akceptis la nean respondon de Dio dum Li pregxis ke Dio formetu la kalikon de la kruco for de Li (Luko 22: 44). Li ecx kriis sur la kruco montrante la angoron de la nea respondo de Dio al Lia pregxo (Marko 15:34). Tamen la nea respondo de Dio donis al Jesuo la nomon super cxiuj nomoj (Filipianoj 2: 7-11).
Kio estas via reago kiam Dio diras "NE" al viaj petoj? Cxu vi akceptos la nean respondon de Dio? Memoru, "…por tiuj, kiuj amas Dion…, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8: 28).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Yahoo! Groups gets better. Check out the new email design. Plus there’s much more to come.

#155 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jun 25, 2006 2:22 pm
Subject: "CXI TIO ESTAS MIA KORPO"
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
"CXI TIO ESTAS MIA KORPO"
"Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li gxin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Cxi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi" (Luko 22:19).
Luko 22:7-23 kaj aliaj paralelaj tekstoj de la Sankta Biblio rakontas la lastan vespermangxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kun Lia disxciploj. Sendube, la vespermangxo estis tre signifa por Jesuo Kristo cxar Li sciis tiam ke gxi estos Sia lasta antau Siaj morto kaj relevigxo. Tial, Li prizorgis doni kelkajn instruojn dum ili mangxis gxin. Unu el tiuj instruoj estas ke gxi devas farigxi memoriga okazajxo kiun ili devos fari je Lia honoro. Cxi tu okazajxo jam farigxis unu el la ritoj kiujn ni observis nuntempe. Tamen, gxia ripeto jam igis multajn homojn perdi gxian signifon.
Jesuo Kristo diris, "Cxi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi..." (Luko 22:19), signifante Lian okazontan oferan morton sur la kruco por homaro. Cxi tiu ofera donado de si estas manka en la vivoj de multaj homoj nuntempe. En sia unua epistolo, Johano diris, "Per cxi tio ni konas amon: cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontrau li, kiel la amo de Dio restas en li?" (1 Johano 3:16-17). Gxi eble ne necese signifas morti por aliaj, sed gxi eble temas pri io kio kostas al ni kare. Gxi eble estas sindonema servo, io de kiu ni ne akiros tujan rekompencon au iun alian aferon, per kiu nur Dio povas rekompenci.
La Sankta Mangxo rememorigas nin pri la ofera amo de Jesuo Kristo. Ni ankau montru gxin unu al la aliaj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Do you Yahoo!?
Next-gen email? Have it all with the all-new Yahoo! Mail Beta.

#156 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jul 2, 2006 3:47 pm
Subject: VIVU VIVON DE AMO
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
VIVU VIVON DE AMO
"Iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo" (Efesanoj 5:2).
"Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio" (1 Johano 4:7).
Kristanoj estas petataj vivi vivon de amo kiel Jesuo Kristo vivis kaj donis Sian vivon por ni sur la kruco. Paulo, en Efesanoj 4:25-5:2, evidentigis kiel ni povas vivi cxi tiun vivon de amo: ni devas formeti malveron kaj paroli veron kun niaj proksimuloj; ni ne devas permesi al la diablo utiligi nian koleron; anstatau sxteli la posedajxojn de aliuloj, ni devas labori per niaj manoj kaj esti pretaj dividi niajn posedajxojn kun aliaj homoj; ni devas formeti cxian akrecon kaj indignon kaj koleron kaj vocxbruadon kaj kalumnion inter ni, kune kun cxia malico; ni devas esti bonfaraj kaj bonkoraj unu al aliaj; ni devas esti pretaj pardoni tiujn kiuj ofendas nin; kaj ni devas esti imitantoj de Dio "kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn" (Mateo 5:45). Jen la amo en ago.
Cxu vi vivas vivon de amo? Neniel vi povas nomi vin Kristano au infano de Dio se vi ne vivus vivon de amo kiu montras la emfazitajn punktojn supre.
"Se iu diras: Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton - tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis. Kaj la jenan ordonon ni havas de Li: ke kiu amas Dion, tiu amu ankau sian fraton" (1 Johano 4:20-21).
Vivu vivon de amo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Want to be your own boss? Learn how on Yahoo! Small Business.

#157 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jul 9, 2006 2:34 pm
Subject: KION VI UNUE CELAS?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KION VI UNUE CELAS?
"Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33).
Cxu vi povas imagi iun kiu volas acxeti ion en la vendejo kies cxefa intereso estas la aldonajxo kiun la vendanto donus al li pro lia negoco? Au cxu vi povas imagi iun kiu interesigxas plie pri la nesignifa aldonajxo de donajxo prefere ol la aktuala donajxo? Cxi tio estas tio kiun multaj homoj faras en sia traktado kun Dio. Ili prefere volas ke Dio faru ion ajn alian por ili dum ili forlasas la cxefan aferon. Multaj homoj estas pretaj pasigi multe da tempo petante Dion por materialaj kaj financaj benoj dum ili forlasas la plej gravajn spiritajn benojn kiujn Li estas preta doni al tiuj kiuj petas por ili. Multaj faras cxion ajn por akiri tion kion ili volas de Dio dum ili rifuzas fari tion kion Dio volas de ili.
La supra biblia verso sumigas gxi: "Sed celu unue [la regnon de Dio] kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Ni devas unue celi la regnon de Dio. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Unue celu esti justa, kaj estu interesita pri Lia favoro, kaj oni aldonas al vi cxiu la necesajxon. Li regas super cxio, kaj Li povas doni al vi tion kion vi bezonas. Li DONOS al vi tion kion LI opinias la plej por vi." Kiam ni unue celas Dion kaj vivas lau Liaj ordornoj, ordonoj Li donos al ni ecx la mondajxojn por kiuj ni ne petas.
Regxo Salomono estas bona ekzemplo cxi tie. Dio demandis lin peti por ion ajn de Li. Anstatau peto por mondajxoj por sia egoisma gajno, li petis por la sagxo de Dio, kaj Dio ne nur donis al li neegalan sagxon, Li ecx donis al li tiujn mondajxojn por kiuj li ne petis (Vidu: 1 Regxoj 3:1-15).
Estas bone peti de Dio materialajn kaj financajn benojn. Cxiu bezonas ilin. Tamen, la unua afero kiun oni devas celi de Dio estas la sagxo por fari Lian volon. La psalmisto diras, "Sercu plezuron cxe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro" kaj "La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, kaj ilian krion Li audas kaj helpas ilin" (Psalmaro 37:4; 145:19. Vidu ankau: Psalmaro 34:9-10; 37:18, 19, 25; 84:11; Marko 10:29-30; 1 Timoteo 4:8).
Multaj homoj ne havas au/kaj gxuas materialajn kaj financajn benojn pro sia mislokita prioritato. Kion vi celas unue?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dio, helpu min celi vin kaj vian regnon unue en cxiuj miaj klopodoj.
2. Dum mi celu vin unue, Dio, aldonu al mi materialajn kaj financajn benojn.


Yahoo! Messenger with Voice. Make PC-to-Phone Calls to the US (and 30+ countries) for 2¢/min or less.

#158 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jul 16, 2006 2:39 pm
Subject: KIA KONSOLANTO ESTAS VI?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KIA KONSOLANTO ESTAS VI?
"Mi audis multe da similaj aferoj; tedaj konsolantoj vi cxiuj estas" (Ijob 16:2).
Mi kutime kompatas la viron Ijob kiam ajn mi legas la libron de la Sankta Biblio kiu portas lian nomon. Jen viro kiu perdis cxion kion li posedis je sama tago. Oni afliktis lin per malsano, kaj lia edzino konsilis lin blasfemi Dion kaj morti. Por pli malbonigi liajn problemojn, liaj tiel nomataj amikoj kiuj venis por konsoli lin farigxis "tedaj konsolantoj." Ili "afliktadis kaj turmentadis" lin per vortoj dum ili kulpigis lin pro liaj angoroj. Ili devus atenti la konsilon de Ijob, "Ho, se vi silentus, tio estus sagxeco de via flanko" (Ijob 13:5. Vidu ankau: verso 13; 16:3; 18:2; 19:2; 21:2-3). Ju pli Ijob avertis ilin konsideri sian malfelicxon des pli ili riprocxis lin pro lia sankt-afekteco. Ili ja estas "senutilaj kuracistoj" (Ijob 13:4).
Travivajxoj jam pruvis ke silento estas la plej bona rimedo por konsoli iun kiu estas funebranta. Homo eble havas malsaman opinion, precipe homoj kiuj estas korelversxemaj. La amikoj de Ijob faris bone kiam ili unue venis al li por restado "kun li … dum sep tagoj kaj sep noktoj" (Ijob 2:13), sen parolo de ecx unu vorto. Tio estas kunsentado.
Anstatau esti plena de vortoj, estas pli bone esti plena de ago - tio kion oni povas faras por mildigi au ecx solvi la problemon se gxi estus solvebla. Cxi tio estas tio kion Jesuo Kristo faris je cxiuj kazoj kiam Li levis iun el la mortintoj (vidu: Luko 7:11-17; 8:49-56; Johano 11:17-44). En cxiuj kazoj, Jesuo ne parolis multe. La apostoloj ankau sekvis cxi tiun ekzemplon (Agoj 9:36-43; 20:7-12).
Vi eble ne povas fari kiel Jesuo Kristo au la apostoloj solvante tute iun problemon, sed vi povas atenti cxi tiun admonon, "Gxoju kun gxojantoj, ploru kun plorantoj" (Romanoj 12:15). Ne estu konsolanto kiel unu el la amikoj de Ijob. La Sankta Biblio diras, "Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo; kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio" (2 Korintanoj 1:3-4). Kia konsolanto estas vi?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Bonvolu sendi vian reagon al cxi tiu mesagxo retke al mi au kopii min cxe <spiritualdigest@...>. Dio benu vin!


Yahoo! Messenger with Voice. Make PC-to-Phone Calls to the US (and 30+ countries) for 2¢/min or less.

#159 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jul 23, 2006 2:54 pm
Subject: CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
CXU VI POVAS FARI KIEL IJOB?
"Ho, se iu auskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron, Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon, Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo" (Ijob 31:35-37).
Mi devas prediki denove pri Ijob cxi-semajne. Mi multe estimas cxi tiun virtan viron. Lia lasta defendo en Ijob 31 estas pensiga. Ni konsideru la defendon: li komencis la lastan parton de sia defendo deklarante sian decidon ne avide alrigardi virinojn (verso 1). Li ripetis cxi tion en verso 9 ke lia koro neniam forlogigxis al virino. Kia seksa pureco! Li atestis pri sia senkulpeco pri malvero kaj trompo en versoj 5-8. Ankau li parolis pri kiel li ne traktis siajn geservistojn maljuste cxar li sciis ke la sama Dio kreis lin kaj cxi tiujn geservistojn (versoj 13-15). Plie, li povis fanfaroni pri sia donacemo al la bezonantoj (versoj 16-23). Cxi tiu grandanimeco estis plivastigita al la anoj de lia tendo plus fremduloj (versoj 31-32). Li ankau senkulpigis sin pro fido al materialaj posedajxoj au ia ajn idoleco (versoj 24-28). Li povis diri ke li neniam "gxojis pri malfelicxo de [sia] malamiko" nek malbenis kontrau lia animo (versoj 29-30). Li ecx asertis sian justecon al senanimajxoj kiel tero (versoj 37-40). En cxiuj kazoj, li pregxis por severaj konsekvencoj se li farus alie. Sendube, li povis apelacii pri sia kazo al la Plejpotenculo (versoj 35-37).
Kiu surtere nuntempe povas fari kiel Ijob faris - esti kuragxe suficxe alvoki homojn por pridemandi lian/sxian honestecon kaj justecon? Cxu ni viroj ne avide rigardas aliajn virinojn, kaj estas allogitaj je ili? Cxu virinoj ankau ne faras tion kio igas virojn avidi ilin per iliaj vestadoj. Kiel senkulpaj estas ni rilate al malvero kaj trompo? Cxu ni ne traktas tiujn kiuj estas niaj subuloj per maljusteco? Kiel grandanimaj estas ni al la bezonantoj kaj aliaj cxe ni? Cxu vi ne fidas je materialaj posedajxoj kaj aliaj mondajxoj kiel nia fonto de sekureco? Cxu cxi tiuj ajxoj ne jam farigxis niaj malgrandaj dioj? Kio estas nia sinteno al viaj sxajnaj malamikoj? Cxu ni ne gxuas pro ilia malfelicxo kaj exc pregxas por malbeno por ili? Kiel justaj estas ni al bestoj kaj senanimajxoj cxe ni? Cxu ni sincere povas pregxi ke Dio rekompencu nin lau niaj faroj?
Homoj eble kulpigas Ijobon pro lia sankt-afekteco, sed lia vivo estas tiu pri kiu ecx Dio povis fanfaroni (Ijob 1:8; 2:3). Cxu vi povas esti kiel Ijob, kaj cxu vi povas fari kiel li faris?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Groups are talking. We´re listening. Check out the handy changes to Yahoo! Groups.

#160 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Jul 30, 2006 2:55 pm
Subject: VI ANKAU POVAS SUKCESI!
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
VI ANKAU POVAS SUKCESI!
"Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino" (Hebreoj 6:11).
"Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito, konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo" (Judas 20-21).
Mi antau nelonge legis historion de iu populara joruba dramisto en tutlanda gazeto kiu tusxis mian koron. Temas pri 60-jara dramisto kiu, kun sia dua filo en la sama lekciejo, akiris sian bakalauron de 49 jaroj, sed nun li estas doktoro kaj lekciisto en unu el la superaj universitatoj en Nigxerio. Li povis viziti unuagradan lernejon pro la deviga senpaga eduko en la tiama Okcidenta Regiono de Nigxerio. Krom speco de post-unuagranda edukado tiam konata kiel "moderna eduko", la viro ne povis viziti duagradan lernejon pro malricxeco de siaj gepatroj. Per rezoluteco post agado kiel dramisto kaj sur scenejo kaj en kinofilmoj dum pli ol tri jardekoj, li farigxas altlerneja profesoro kaj autoritato en sia elektita profesio - la teatro. Lia vivo estas instigo por multaj el ni.
Cxu vi jam perdis esperon ke vi ne plu povas sukcesi en iu klopodo? Ne perdu esperon! Daurigu persisti per rezoluteco ke, iutage, vi sukcesos. Cxu homoj malestimas vin pro via modesta kondicxo au via sxajna malsukceso en viaj klopodoj? Ne faru al vi zorgon pri ili. Daurigu la lukton. Memoru tiun malnovan proverbon "Daura lukto, certa venko." Venko estas certa se vi ne perdus esperon. Alia populara dirajxo estas jena, "Sukcesantoj neniam forlasas (bonan klopodon); forlasantoj (de bona klopodo) neniam sukcesas."
Paulo la apostolo admonis, "Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos" (Galatanoj 6:9), kaj "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58).
Vi ankau povas sukcesi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Yahoo! Messenger with Voice. Make PC-to-Phone Calls to the US (and 30+ countries) for 2¢/min or less.

#161 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Aug 6, 2006 2:39 pm
Subject: VI POVAS HELPI
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
VI POVAS HELPI
"Kaj ŝi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus ĉe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron" (2 Regxoj 5:3).
La historio de la vivo de Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, ne estas kompleta sen la rolo de Izraelida sklavineto kiu estas lia servistino. Namaan estis tia granda homo antaŭ sia sinjoro pro sia milita braveco. La Sankta Biblio diras, "ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed [li estis] leprulo" (2 Regxoj 5:1). Tiu lasta komento pri li igis la sklavinon rilata en lia vivo. Bandoj de la Siria armeo iam eliris taĉmente kaj kaptis iun Izraelan malgrandan knabinon. Sxi farigxis sklavino kaj servistino de la edzino de Naaman. Sendube, sxi jam perdis sian estimecon, kaj nur Dio scias la tipon de traktado kiun sxi travivs en la hejmo de Naaman. Tamen, cxi tiu knabino vidis sin kiel kanalon de helpo al la problemo de la hejmestro, kaj sxi volonte prezentis la helpon. Sxi diris al sia mastrino pri la eblo de rimedo al la problemo. En sia kaptiteco, sxi kredis je la efiko de la potenco de sia Dio, kaj sxi volis ke cxi tiu estu montrita en la vivo de sxia mastro. La mastro atentis sxian konsilon "kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura" (2 Regxoj 5:14).
Iu proverbo estas jene, "Via proskimulo estas tiu ajn kiun vi povas helpi, helpu lin." Jesuo Kristo subtenis cxi tion kiam iu legxisto volis scii al kiu li povis montri sian amon. Jesuo diris al li parabolon pri iu vundita viro kiun iu Samariano helpis kaj konkludis ke la "neamata kaj nebezonata" Samariano estis la proskimulo de la vundita Judo ansatau la "piaj" pastro kaj Levido kiuj rifuzis helpi (Luko 10:25-37).
Kiun vi povas helpi hodiau? Cxu la persono estas malamikema al vi, au cxu li estas via sxajna malamiko? Cxu vi helpas la personon? Ecx tiuj kiujn vi amas kaj estas intimaj al vi, cxu vi helpas ilin? Ne diru ke vi povas fari nenion. Vi povas helpi, ecx al via plej malbona malamiko. La Sankta Biblio diras, "Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo" (Romanoj 12:20. Vidu ankau: Eliro 23:4-5; Readmono 22:1-4; Sentencoj 25:21-22; Mateo 5:44; Luko 6:27-28; 1 Tesalonikanoj 5:15). Cxiam pensu pri manieroj kiam vi povas helpi al homoj cxe vi ne gravas la situacio.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Do you Yahoo!?
Next-gen email? Have it all with the all-new Yahoo! Mail Beta.

#162 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Aug 13, 2006 2:45 pm
Subject: JESUO KRISTO REVENOS!
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
JESUO KRISTO REVENOS!
"Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos cxiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj cxiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen" (Apokalipso 1:7).
"Cxi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la cxielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la cxielon " (Agoj 1:11).
La imperiestro vojagxis. Multaj el liaj subuloj pensis ke li ne revenos. Efektive, ili jam planis kroni alian personon kiel la imperiestron de la regno. Tamen, estis pluraj homoj kiuj estis lojalaj al li, kaj avertis la ribelemajn subulojn pri la okazonta reveno de la imperiestro. La imperiestro finfine revenis kaj jugxis la ribelemulojn laue.
La reveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo estas certa. Li revenos ne kiel Savinto, sed kiel Jugxisto. Estas ridinde ke kelkaj kredas ke JesuoKristo revenos por ke Li vivu normalan vivon denove, edzigxante kaj naskante infanojn! La Sankta Biblio je multaj lokoj atestas la duan venon de Jesuo Kristo precipe por veni kaj jugxi homaron (vidu: Mateo 24:30; 26:64; Agoj 1:9-11; Apokalipso 1:7; 14:14-16). Li venos je sia gloro.
Cxu vi estos kiel unu el tiuj ribelemuloj kiuj ne volis ke ilia imperiestro revenu? Cxu vi estas preta por la jugxo de Jesuo Kristo kiam Li revenos? Jesuo Kristo ja revenos por jugxi. Kian jugxon Li donos al vi? Cxu Li laudos vin au kondamnos vin? Vi povos ricevi Lian laudon nur se vi kredus je Li kaj daurigus plenumi Liajn ordonojn. Lia kondamno estas certa por tiuj kiuj ne kredas je Li (Johano 3:18, 36).
Jesuo Kristos ja revenos!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


_______________________________________

Bayo Afolaranmi (Pastor).
+234 805 515 9591
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

"I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


Get your email and more, right on the new Yahoo.com

#163 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Aug 20, 2006 2:41 pm
Subject: KIAM VI FARIGXIS KRISTANO?
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KIAM VI FARIGXIS KRISTANO?
"Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:12-13).
"Ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed lau Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito" (Tito 3:5).
Mi scias ke multaj homoj eble versxajne estos surprizitaj au ecx koleraj pro cxi tiu simpla sed profunda demando. Necesas ke mi demandu de vi la demandon kaj pridiskutu tion kio signifas esti kristano. La neceso devenas el la ideo/kredo de multaj homoj, kaj ecx kelkaj konfesioj, ke iu povas esti kristano ekde nasko, eble cxar oniaj gepatroj estas konfesantaj kristanoj. Tiaj homoj/konfesioj kredas je tio kiun iuj nomas "biologia regeneracio."
Kristana deveno eble estas rimedo de farigxante kristano, sed gxi ne estas la celo. Oni ne povas heredi savon per nasko. Estas nenia biologia savo. La fakto ke gepatroj estas savitaj ne garantias la savon de iliaj infanoj. Ne! La infanoj ankau devas kredi je, kaj akcepti Jesuon Kriston kiel ilian Savinton kaj Sinjoron. La spirita nasko estas la rimedo de eniro en la regnon de Dio (Tito 3:5). Johano la Baptisto avertis la Izraelidojn kies patricioj estis Dio-timantaj: "Donu do fruktojn taugajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham" (Luko 3:8). La Sankta Biblio diras ke infanoj de Dio ne estas tiuj "kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:12-13).
Multaj aliaj homoj bazas sian estante kristano sur membreco de eklezio. Membreco de eklezio estas bona, sed oni ne povas anstatauigi gxin por savo. Via nomo eble estas en la registrolibro de iu eklezio, sed gxi eble ne estas en la eterna Registrolibro - la libro de vivo! Estante fidela membro de iu "vivanta" eklezio estas alia rimedo de savo, sed ne la celo de savo.
Cetere, la faro de savo ne estas per agadoj. Ne! La faro de savo estas FARITA. Gxi ne estas tio FARI. Bona faro ne povas igi nin akiri savon. La Sankta Biblio intsruas: "Cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem: gxi estas dono de Dio; ne el faroj, por neniu fanfaronu" (Efesanoj 2:8-9. Vidu ankau: Tito 3:5 cititan supre). Vi eble volas protesti pri tio kiun Jakobo diris en Jakobo 2:14-26, sed verso 10 de Efesanoj 2 klarigas tion por ni: "Cxar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauarangxis Dio, por ke ni iradu en ili." Tial, ni estas savitaj por fari bonajn farojn, ne ke ni estas farantaj por ke ni savigxu. Cxi tio konfirmas la ordono de Paulo al la Filipianoj por daure ELLABORI, ne labori por, ilian savon (vidu: Filipianoj 2:12). Se vi volus savigxi, akceptu tion kiun Jesuo Kristo jam FARIS por vi, tiam, vi povos fari ion por Dio.
Estas multaj aliaj falsaj esperoj de savo kaj multaj aliaj ideoj/kredoj sur kiuj homoj bazas ilia estante kristano. Tamen, oni devas kredi je Jesuo Kristo en sia koro kiel sia persona Savinto kaj Sinjoro, kaj konfesi per sia busxo antau ol li/sxi povas savigxi (Johano 1:12, 13; Romanoj 10:9-11). Alivorte, oni devas esti renaskita (Johano 3:3-7; 1 Petro 1:3, 23). Cxi tiu sperto estas persona pri kiu oni devas havi definitan ateston. Tio estas kiam oni farigxas kristano.
Kiam vi travivis cxi tiun vivo-sxangxan personan sperton? Kiam vi farigxis kristano?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


_______________________________________

Bayo Afolaranmi (Pastor).
+234 805 515 9591
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

"I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


How low will we go? Check out Yahoo! Messenger’s low PC-to-Phone call rates.

#164 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sun Aug 27, 2006 4:21 pm
Subject: LAUDU DION, MI ANKORAU VIVAS! (Atesto)
spiritualdigest
Send Email Send Email
 
Estimataj,
LAUDU DION, MI ANKORAU VIVAS! (Atesto)
“La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn; La dekstra mano de la Eternulo estas alta, la dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn. Mi ne mortos, sed mi vivos, kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo” (Psalmo 118:15-17).
Estas prediko kiun mi intencis sendi al vi hodiau. Cxi tiu mesagxo jam estis preparita je kelkaj semajnoj antaue. Tamen, mi devas sxangxi mian intencon por diri al vi cxi tiun ateston por ke vi ankau laudu Dion kun mi pro la konservo de mia vivo gxis cxi tiu tempo.
Mi vekigxis pasintan jaudon la 24-an de augusto, 2006 fortike kaj sane. Mi iris al mia laborejo kaj laboris kiel ian alian tagon gxis la laborofina horo. Survoje hejmen, mi decidis viziti la patrinon de la pastoro de mia loka pregxejo kiu estas enhospitaligita en unu el la plej grandaj hospitaloj en Afriko situata en la urbego Ibadan kie mi logxas. Mi promenis de la eniro de la hospitalo al la fako kie la virino estas. Kiel pastoro, oni permesis al mi eniri la fakon malgrau la fakto ke mi estis tridek minutojn tro frua al la vizita horo. La pastoro de mia loka pregxejo kaj mi staris apud la lito de lia patrino kaj pridiskutis sxian situacion kaj la rimedojn por akiri monon por la nesecaj medicinaj testoj kaj aliaj elspezoj. Dum ni diskutis, mi cxirkaurigardis en la cxmabro por vidi aliajn pacientinojn sur iliaj litoj kaj dankis Dion pro la bona sano kiun Li jam donis al mi. Subite, mi ne plu povis fari ion ajn. Mi audis tion kion mia kolego parolis al mi, kaj mi pensis ke tiu kapturno estos portempa. Efektive, mia penso estis ke mi forlasu la lokon cxar eble la vido de tiuj pacientinoj krize kusxantaj sur iliaj litoj kauzis la kapturnon, sed kiel mi interruptu nian diskuton kaj subite forlasu la lokon sen ecx pregxado por la malsana patrino kiun mi venis viziti? Cxiuj cxi tiuj okazajxo kaj pensojn okazis dum unu minuto. La sekva okazajxo kiun mi vidis estis gekuracistoj, flegistinoj kaj aliaj homoj kiuj cxirkauis min kusxantan sur la nura planko. La gekuracistoj jam faris plurajn testojn je mi por scii la kauzon de mia subita falo. Mi sentis grandan doloron je la malantaua parto de mia kapo sur kiun mi falis. Estis kvazau mi songxis. La gekuracistoj ne povis eltrovi ian ajn problemon je mia korpa sistemo. La nura afero kiun ili povis eltrovi estis ke mi ne trinkis multe da akvo tiutage.
Dum mi kusxis tie sur la nura planko, mia timo estis ke oni tuj enhospitaligos min. Kiel vizitanto al malsanulino en hospitalo povas farigxi paciento? Multaj aliaj pensoj venis en mian animon. Tamen, ili ne havis ian kialon por enhospitaligi min. Post aplikante kelkajn unua-helpajn kuracojn, kolego akompanis min al kie mi eniris auton hejmen. Ekde tiam, mi jam resanis de la doloro sur mia kapo rezulte de la subita falo.
Jen mia atesto. Kio se mi mortis rezulte de tiu subita falo? Kio se oni enhospitaligis min tiutage kaj mi restas sur malsanula lito gxis nun? Mi dankas Dion ke mi mem povas doni cxi tiun ateston. Koincide, antau ol mi forlasis hejmon tiutage, Psalmo 118 estis parto de la cxapitoj de la Sankta Biblio kiujn mi meditis kiel parto de miaj klopodoj legi tra la tuta Biblio cxiujare. Tiuj versoj cititaj supre venis en mian penson dum ni gxuis, ridis kaj sxercis pri tiu okazajxo en mia hejmo je vespero tiutage.
Mia kanto (en joruba) ekde tiu tago jam estas: “O se o, Baba; O se o, Jesu. Oba ti ko je n d’oku; Oba ti ko je n d’ofo; Oba ti ko je n f’ile bora bi aso. O se o, Baba.” (Esperante: Dankon Patro; Dankon Jesuo. La Regxo kiu ne permesis ke mi mortu; la Regxo kiu ne permesis ke oni funebru pri mi; la Regxo kiu ne permis ke oni entombigu min. Dankon Patro.)
Jen miaj pregxoj por vi dum vi legas cxi tion: vi ne mortos, sed vivos, kaj rakontos pri la boneco de Dio en via vivo; la vocxo de triumfo kaj de venko sonos en via hejmo; kaj la Eternulo cxiam faros heroajxojn en via vivo pri kiuj vi cxiam atestos je la nomo de Jesuo Kristo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Laudu Dion pro mia ebligo rakonti cxi tiun ateston.
2. Konfidu min al la prizorgo de Dio ke mi ne mortu june sed vivu longan vivon por esti fluejo de Liaj benoj al miloj de homoj tra la mondo. Pregxu cxi tiun pregxon por vi mem ankau.
3. Konfidu la patrinon de pastoro de mia loka pregxejo al la prizorgo ke sxi havu dian kuracon kaj rapidan resanigxon de sia malsano.


_______________________________________

Bayo Afolaranmi (Pastor).
+234 805 515 9591
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/

"I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST AND TO DIE IS GAIN" (Philippians 1:20-21, NIV).


Yahoo! Messenger with Voice. Make PC-to-Phone Calls to the US (and 30+ countries) for 2¢/min or less.

Messages 135 - 164 of 513   Oldest  |  < Older  |  Newer >  |  Newest
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright © 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help