Search the web
Sign In
New User? Sign Up
spiritanutrajxo · Spirita Nutrajxo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Want your group to be featured on the Yahoo! Groups website? Add a group photo to Flickr.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
ATENTU PRI VIA ELEKTO!   Message List  
Reply | Forward Message #313 of 334 |
ATENTU PRI VIA ELEKTO!

Estimataj,

ATENTU PRI VIA ELEKTO!

"Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxikauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxarderno de la Eternulo, kiel la lando Egipita, gxis Coar. Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten…" (Genezo 13:10-11).

La pasxtistoj de Abraham kaj tiuj de lia nepo, Lot, kverelis pri la rimedoj subteni la brutaron de siaj sinjoroj. Abraham cxesigis cxi tiun malpacon. Li lasis Loton elekti lauxvole iun ajn lokon kaj prenis la restajxon. Lot elektis tion, kion vidis per sia pekdifektita vido - "akvumata kiel la gxardeno de la Eternulo." Tamen la "bona" loko faris "malluman pasejon" en lia vivo. Li estis malliberigita kun la popoloj de la loko. Abraham farigxis lia savinto. Des pli malbone, jxus antaux la detruo, la angeloj forpelis lin el la loko lasinte kunpreni neniom da posedajxo. Kia rezulto de lia elekto!

Same, homoj elektadas la bonajxojn de cxi tiu mondo sen pripensi la rezulton de sia elekto. Ili preferas gxui la preterpasajn bonajxojn de cxi tiu mondo ol fari la gxustan eternan elekton. Aliaj elektas esti iu, aux fari ion sen peti la gvidadon de la Sankta Spirito. Multaj elektas edz(in)on per eksteraj kvalitoj - beleco, ricxeco, famo, ktp. La Sankta Biblio diras, "Iufoje vojo sxajnas gxusta al homo, kaj tamen gxia fino kondukas al la morto" (Sentencoj 14:12).

Lau la opinio de multaj homoj, la savon havigas bonfaroj, servoj, aliaj personoj aux kredoj. Tamen, la ununure gxusta elekto de savo estas Jesuo Kristo. Li estas la pordo (Johano 10:7, 9). Li konsilas, "Eniru tra la mallargxa pordo, cxar largxa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra gxi eniras. Cxar mallargxa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj gxin trovas" (Mateo 7:13-14).

Ne cxio, kio brilas, estas oro. Kiam la mondo proponas al vi ion, elektu sole tion kio validas poreterne. Atentu pri via elekto!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).



Sat Jun 13, 2009 10:59 pm

spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #313 of 334 |
Expand Messages Author Sort by Date

Estimataj, ATENTU PRI VIA ELEKTO! "Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxikauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran,...
Adebayo Afolaranmi
spiritualdigest@...
Send Email
Jan 25, 2004
4:16 pm

Estimataj, ATENTU PRI VIA ELEKTO! "Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxikauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran,...
Bayo Afolaranmi
spiritualdigest
Offline Send Email
Jun 13, 2009
11:17 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help