La kulturkluba listo "per-esperanto-kulturo", kiu pro tradicio estas tre poeziema, estas organize sendependa ejo por ĉiuj aktivaj esperantistoj, kie kulturemuloj, poetoj kaj verkistoj povas prezenti siajn tekstojn. Ĉi tie oni povas diskuti pri poezio, literaturo, arto kaj aliaj kulturtemoj. Ankaŭ la datoj de kulturaranĝoj, alvokoj je kultura kunlaboro ks... estas bonvenaj.