Geamikoj saluton,
Kiam mi estas 18-20 jaragxa, kiel multaj aliaj
junaj homoj mi tre sxatis scien-fikciajn verkojn
(kaj tiu sxato dauras gxis nun!). Mi havante
limigitajn monrimedojn provis acxeti cxiujn
scienc-fikciajxojn kiuj aperis en Irano. Tamen
bedaurinde en lando kiel Irano ekzistas
problemojn pli gravaj ol imagitajxoj por
traktigxi kaj pro tio tradukistoj ne multe emis
traduki tiajn verkojn. Aldone malmultaj
tradukistoj kiuj faris laborojn pri la
scienc-fikciaj lietarturajxoj ne riskis siajn
reputaciojn tradukante nekonatajn verkojn el
malpli konataj verkistoj. Tiel en la persa lingvo
mi sukcesis legi malmultajn verkojn el Isaac
Asimov, Rey Brudbery et Arthur C. Clark. Cxiuj
anglalingvaj verkistoj. Nun vi komprenas mian
egan intereson, kiam mi trovis scienc-fikcian
verkon el rusa verkisto. Enfakte gxi estas la
nura scienc-fikcia rusa verko kiun mi estas
leginta. Gxi estis Alita, princino de Marso.
Hodiau sur la interreto mi trovis ke ankau filmo
estas produktita surbaze de tiu libro (en la jaro
1924).
Mi estas certa ke pli junaj verkistoj skribas
multajn scienc-fikciajn literaturajxojn kaj mi
tre sxatas legi ilin. Se vi permesos mi skribos
iomete pli pri mia impreso legante tiun verkon.
Amike via, Behrouz
___________________________________________________________
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en franais !
Yahoo! Mail : http://fr.mail.yahoo.com
Je 02.59 atm 2003.11.17, Behrouz SOROUSHIAN skribis
>Geamikoj saluton,
>
>Kiam mi estas 18-20 jaragxa, kiel multaj aliaj
>junaj homoj mi tre sxatis scien-fikciajn verkojn
>(kaj tiu sxato dauras gxis nun!). Mi havante
>limigitajn monrimedojn provis acxeti cxiujn
>scienc-fikciajxojn kiuj aperis en Irano. Tamen
>bedaurinde en lando kiel Irano ekzistas
>problemojn pli gravaj ol imagitajxoj por
>traktigxi kaj pro tio tradukistoj ne multe emis
>traduki tiajn verkojn.
Tia sinteno al sciencfikcio trovigxis ankaux en Usono kiam mi estis knabo
(ecx ekzistis por gxi speciala malestima esprimo en la angla -- "that Buck
Rogers stuff", kiu aludas preskaux nekonatan romanheroon de la dudekaj
jaroj kiu farigxis iom populara heroo de la felietonaj filmoj en la
tridekaj jaroj). Sed sxajnas, ke la sciencfikcio grave kontribuis al la
vartado de almenaux unu generacio de sciencistoj kaj teknikistoj (efektive,
tiu, kiu ebligas la unuan vojagxon al la luno), instigante kaj kuragxigante
tiujn knabojn (mi dirus: "geknabojn", sed gxenerale ne trovigxis inter ili
knabinoj en tiu epoko). Gxi ankaux kontribuas al la gxenerala ideo (mito?)
pri "progreso" inter la logxantaro.
>Aldone malmultaj
>tradukistoj kiuj faris laborojn pri la
>scienc-fikciaj lietarturajxoj ne riskis siajn
>reputaciojn tradukante nekonatajn verkojn el
>malpli konataj verkistoj. Tiel en la persa lingvo
>mi sukcesis legi malmultajn verkojn el Isaac
>Asimov, Rey Brudbery et Arthur C. Clark. Cxiuj
>anglalingvaj verkistoj. Nun vi komprenas mian
>egan intereson, kiam mi trovis scienc-fikcian
>verkon el rusa verkisto. Enfakte gxi estas la
>nura scienc-fikcia rusa verko kiun mi estas
>leginta. Gxi estis Alita, princino de Marso.
>Hodiau sur la interreto mi trovis ke ankau filmo
>estas produktita surbaze de tiu libro (en la jaro
>1924).
Se vi volas legi alian (eble pli aktualan) rusan sciencfikciajxon en la
reto, mi povas direkti vin al
http://www.esperanto.mv.ru/Gravitavio/index.html , kie trovigxas la romano
"Gravitavio Carido" de Vjacxeslav Rybakov, laux Esperanta traduko de Jurij
Finkel. Ankaux trovigxas en la sama TTTejo cxe
http://www.esperanto.mv.ru/TRIZ/index.html kelkaj sciencfikciaj noveloj de
Genrihx Altsxuller kaj Valentina Nikolaevna Jxuravlova, ankaux tradukitaj
de Finkel. Pri tiu lasta (Jxuravlova) mi mem bele memoras, cxar kiam mi
estis en la universitato mi legis Esperantan tradukon de unu novelo sxia
(gxi aperis en "Norda Prismo"), tradukis gxin al la angla, kaj vendis la
tradukon al usona sciencfikcia / fantazia literatura revuo kontraux 25
$usonaj (mia gxis nun sola sukcesa aventuro en la mondo de la profesia,
t.e. pagoriceva, verkado).
Cetere, eble valorus aldoni tiujn ligojn al la "ligaro" de cxi tiu listo.
Se aliaj konas tauxgajn ligojn, bonvolu aldoni ankaux tiujn.
>Mi estas certa ke pli junaj verkistoj skribas
>multajn scienc-fikciajn literaturajxojn kaj mi
>tre sxatas legi ilin. Se vi permesos mi skribos
>iomete pli pri mia impreso legante tiun verkon.
Bonvene!
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
Je 04.20 atm 2003.11.15, Lorenzo TOMEZZOLI skribis (en listo "kreado")
>pri Teodoro Sturgono
>en la noveleto tripagxa "koro"?
>tremas pri sekretariino de koronero (polic'estro Usona)
>kiu ekamas viron
>kies koro estas malsana ...
>fimfine sxi ek-malamas ties malsanan koron
>tiel ke sxi mense detruas gxin.
>
>fakte sxi ekkonsciis pri la afero
>kiam sxi metie tajpis
>la raporton pri la morto
>de la viro
>
>la koronero diris al sxi, ke
>la mortinto ecx ne plu havis koron
>sed ke ne estas eble oficiale tiel skribi tion ...
>
>mi tre sxatas la auxtoron
>tamen estas la romano
>"songxanta kristalo"
>kiu, el ties verkoj,
>plej plezurigis min
Theodore Sturgeon, kiu plej multe verkis en la 1940aj-1950aj jaroj (kaj
ankaux en la 1960aj, sed ne tiom), estis ege estimata SF-verkisto de sia
periodo. Cxiam la sciencfikcio pli-malpli traktis homojn, ajxojn kaj
sciencon je egala nivelo; sed Sturgeon kaj kelkaj aliaj verkistoj, kiuj
aperis fine de la 30aj jaroj, sxajnis pliemfazi la homan aspekton ol la
ajxan kaj sciencan aspektojn.
Al mi plej placxis lia romano "Pli ol Homo" (originale romaneto "Bebo Estas
Trijara") pri la evoluo de unusola novspeca estajxo, "Homo Gestalt", kiu
konsistis el kelkaj homaj korpoj kaj mensoj sed efektive unu homa animo, en
nia societo -- gxiajn partojn kompreneble emis delogi la individuemo de la
ordinaraj homoj.
En Usono lastatempe aperis nova (sed ne vaste reklamata) eldono de la
noveloj de Sturgeon. Tio malgraux la fakto, ke la verkajxoj de mortintaj
verkistoj nun suficxe rapide malaperas (pro la novaj kopirajtaj legxoj,
sxajne) se ili ne estas suficxe profitodonaj.
Mi kopias cxi tiun mesagxon ankaux al per-esperanto-SF.
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
Saluton al cxiuj samlistanoj!
Mia nomo estas Batzaya kaj mi estas
eks-jxurnalisto.Kiel amanto de SF,mi
salutas ankaux aliajn cxiujn samhobiulojn.Mi estas vere gxoja ke,
tiu speciala gxenro de literaturo havas sian propran diskutliston.
Mi estas gxoja iom post iom pliricxigxas la novaj aliaj diskutlistoj ene de
Esperanto-komunumo
Mi volas informigxi,cxu jam tradukitaj
en Esperanto,la SF-beletroj el Joul Verne,Stanislav Lem,gefratoj verkistoj
Strugackij,Aleksander Beljaev,Kobo Abe
kaj Karel Ch(Cx)apek?
Mi mem ege sxatas legi la verkajxon de
Joul Verne kaj Strugackij.
bedauxrine,la Sciencfikciaj verkoj ne
suficxe tradukitaj en mongollingven.
Sed ene de mongoloj ekzistas SF-verkistoj.Poste mi provos traduki
la verkojn de mongolaj SF-verkajxojn
por cxi-tiu diskutforumo.Sed mi nur provos por traduki,cxar ankoraux mia
lingvonivelo ne estas tiom perfekta,
pardonon!
Kun amikaj salutoj, Batzaya
batzaya@...
mia alia ret-adreso estas:
batzaya@...
[Non-text portions of this message have been removed]
>Mi volas informigxi,cxu jam tradukitaj
>en Esperanto,la SF-beletroj el Joul Verne,Stanislav Lem,gefratoj verkistoj
>Strugackij,Aleksander Beljaev,Kobo Abe
>kaj Karel Ch(Cx)apek?
De la fratoj Strugackij estas tradukitaj al Esperanto pluraj verkoj, kaj
plejparto de la tradukoj estas jam eldonitaj - en Moskvo, far la eldonejo
"Impeto", dum lastaj 12 jaroj. Cxiuj akireblas en bonaj libroservoj.
Amike,
Nikolao Gudskov
nikolao@...
www.nikolao.narod.ru
Je 12.01 ptm 2003.11.18, Batzaya skribis
>Saluton al cxiuj samlistanoj!
>Mia nomo estas Batzaya kaj mi estas
>eks-jxurnalisto.Kiel amanto de SF,mi
>salutas ankaux aliajn cxiujn samhobiulojn.Mi estas vere gxoja ke,
>tiu speciala gxenro de literaturo havas sian propran diskutliston.
>Mi estas gxoja iom post iom pliricxigxas la novaj aliaj diskutlistoj ene
>de Esperanto-komunumo
>Mi volas informigxi,cxu jam tradukitaj
>en Esperanto,la SF-beletroj el Joul Verne,Stanislav Lem,gefratoj verkistoj
>Strugackij,Aleksander Beljaev,Kobo Abe
>kaj Karel Ch(Cx)apek?
>Mi mem ege sxatas legi la verkajxon de
>Joul Verne kaj Strugackij.
>bedauxrine,la Sciencfikciaj verkoj ne
>suficxe tradukitaj en mongollingven.
Saluton!
Responde al via demando ...
Mi ne scias pri eventualaj verkajxoj de Jules Verne en Esperanto (kvankam
lastatempe okazis iom da diskutado, kaj eble disputado, pri traduko de
malfrua verkajxo, en kiu Verne uzis Esperanton).
Ekzistas fragmentoj el Stanislaw Lem. Vi povas trovi tradukon de lia
"Surloka Esploro" cxe http://www.esperanto.mv.ru./Lem/ .
Nikolao jam menciis la romanojn de la Fratoj Strugackij, kiuj aperis cxe
"Impeto". La koncernaj titoloj estas, se mi bone memoras: "Malfacilas esti
dio"; "Vojranda pikniko"; La dua invado de la marsanoj"; kaj "La fora
cxielarko".
Pri Beljaev kaj Abe mi ne scias.
Trovigxas diversaj tradukajxoj el Cxapek. Aparte menciindaj estas la romano
"Milito kontraux salamandroj" kaj la du teatrajxoj "La blanka pesto" kaj
"R.U.R." (el tiu lasta venis la pli-malpli internacia vorto "roboto",
kvankam fakte tiun vorton ne kreis Karel Cxapek, sed lia frato, laux lia
atesto). Tiujn tri verkajxojn vi povas trovi cxe
http://www.esperanto.se/eLibrejo , en formato PDF.
Eble valoras mencii la fabelistojn, kiuj trovigxas en Esperanta vestajxo.
Krom la kutimaj el Euxropo (H. C. Andersen, diversloke en la reto, kaj la
Fratoj Grimm) mi atentigas pri la japano Miyazawa Kenzi (mem esperantisto,
kvankam li verkis siajn fabelojn japanlingve), de kiu almenaux kvar
fabelaroj estas lastatempe tradukitaj; mi mem posedas tri el ili ("La
gxemelaj steloj", "Goosx la 'cxelisto" kaj "Nokto de la galaksia fervojo"
-- la cxefa fabelo en la lasta certe trovigxas en filma versio, kiu ankaux
utiligas Esperanton).
>Sed ene de mongoloj ekzistas SF-verkistoj.Poste mi provos traduki
>la verkojn de mongolaj SF-verkajxojn
>por cxi-tiu diskutforumo.Sed mi nur provos por traduki,cxar ankoraux mia
>lingvonivelo ne estas tiom perfekta,
>pardonon!
Nu, ni cxiuj suferas de tiu problemo, cxu ne? (Krom se temas pri
denaskuloj, kaj laux la spertoj en la etnaj lingvoj, ankaux ili bezonas
redaktantojn ... ;<)
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
Saluton!
> Nikolao jam menciis la romanojn de la Fratoj Strugackij, kiuj aperis cxe
> "Impeto". La koncernaj titoloj estas, se mi bone memoras: "Malfacilas esti
> dio"; "Vojranda pikniko"; La dua invado de la marsanoj"; kaj "La fora
> cxielarko".
Preciza titolo de la dua kaj tria romanoj estas "Pikniko cxe vojrando" kaj "La
dua invado de marsanoj". (La diferenco ne estas granda, sed mi sxatas
precizecon.)
_____________________
Garik Kokolija
Je 10.59 atm 2003.11.18, Garik KOKOLIJA skribis
>Saluton!
>
> > Nikolao jam menciis la romanojn de la Fratoj Strugackij, kiuj aperis cxe
> > "Impeto". La koncernaj titoloj estas, se mi bone memoras: "Malfacilas esti
> > dio"; "Vojranda pikniko"; La dua invado de la marsanoj"; kaj "La fora
> > cxielarko".
>
>Preciza titolo de la dua kaj tria romanoj estas "Pikniko cxe vojrando" kaj "La
>dua invado de marsanoj". (La diferenco ne estas granda, sed mi sxatas
>precizecon.)
Dankon pro la gxustigoj! (Mi mem povus citi pli precize, se mi diligente
vizitus mian dormocxambron kaj rigardus la titolojn sur la spinoj de la
koncernaj libroj anstataux simple provi rememori ilin, sed ... ;<)
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
Karaj samlistanoj!
Kiel SF-amanto kaj libro-amanto, tiu cxi listo jam tre sxatas al mi.
Sed mi scias tre malmulte pri Esperanta SF. Mi antauxatendas lerni
multe ekde niaj diskutoj.
Sed mi jam auxskultis iomete pri la Serio "Sferoj" -- Kio estas via
opinio de tio serio? Kaj Sferoj 1-3?? -- Sferoj 4-10 sxajnas aktuale
mendeblaj. Kial ne Sferoj 1-3? Eble listano scias pri kio temas tiuj
volumoj?
Dankon!
Donald Jacob UITVLUGT
PS -- Behrouz, kiam vi finos vian unuan tradukon, tiam jam, mi
certas, vi trovos multajn avidajn legantojn!! :)
Saluton!
Cxu iu havas opinion pri la triopo de "La Matrico"? Kiu el la tri
plej placxas al vi? Mi plej sxatas la unuan.
Se oni analizas je "La Matrico", oni vidas elementojn de variaj
religioj: Budhismo, Hinduismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Islamo.
Oni nur rimarkas tion se oni iom lernis pri tiuj religioj.
Fakte, "La Matrico" estas tre religia verko, cxu?
En la tria, mi plej sxatas la scenon en kiu Neo eniras la Masxinan
Urbon. La urbo tre bele aspektas...
--Viktoro
Je 05.56 ptm 2003.11.18, Donald Jacob UITVLUGT skribis
>Karaj samlistanoj!
>
>Kiel SF-amanto kaj libro-amanto, tiu cxi listo jam tre sxatas al mi.
>Sed mi scias tre malmulte pri Esperanta SF. Mi antauxatendas lerni
>multe ekde niaj diskutoj.
>
>Sed mi jam auxskultis iomete pri la Serio "Sferoj" -- Kio estas via
>opinio de tio serio? Kaj Sferoj 1-3?? -- Sferoj 4-10 sxajnas aktuale
>mendeblaj. Kial ne Sferoj 1-3? Eble listano scias pri kio temas tiuj
>volumoj?
Sxajnas al mi, ke ankoraux haveblas cxe ELNA n-roj 3-10. 1-2 estas
elcxerpitaj cxe la eldoninto (Grupo NIFO).
El la dek, tri aux eble kvar enhavas novelojn verkitajn originale en
Esperanto; en la ceteraj trovigxas tradukajxoj el diversaj lingvoj kaj
kulturoj (Anglalingvio estas bone, sed ne eksterordinare, reprezentita).
Krom la dek numeroj en la serio "Sferoj", venis de la sama eldonanto ankaux
unu numero de "Orbito Nula" (almanako dedicxita al tradukajxoj) kaj unu
aparta sciencfikcia romano "La imperio Ornaks", sxajne tradukita laux
hispanlingva originalo.
>PS -- Behrouz, kiam vi finos vian unuan tradukon, tiam jam, mi
>certas, vi trovos multajn avidajn legantojn!! :)
Jes, ankaux mi!
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
Je 07.10 ptm 2003.11.18, Viktoro skribis
>Saluton!
>
>Cxu iu havas opinion pri la triopo de "La Matrico"? Kiu el la tri
>plej placxas al vi? Mi plej sxatas la unuan.
Ankaux mi. La dua tamen enhavis kelkajn bonajn trukefektojn. En la tria
(kiun mi vidis pasintsemajnfine kun mia filino kaj sxia edzo), la takto
estis tiel misa, ke mi preskaux ekdormis en la frua parto de la filmo.
>Se oni analizas je "La Matrico", oni vidas elementojn de variaj
>religioj: Budhismo, Hinduismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Islamo.
>Oni nur rimarkas tion se oni iom lernis pri tiuj religioj.
>Fakte, "La Matrico" estas tre religia verko, cxu?
Post apero de la dua filmo, mi legis unu-du recenzojn, kiuj provis ligi la
filmon kun la Gnostikismo.
>En la tria, mi plej sxatas la scenon en kiu Neo eniras la Masxinan
>Urbon. La urbo tre bele aspektas...
Por vegetaranoj kaj mediprotektemuloj (kvankam ili malpli ol aliaj bezonas
gxin) mi povas rekomendi la pasticxan filmon cxe http://www.themeatrix.com/
. (Gxi estas anglalingva ...)
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
La 'Posta Skribo'-n en mia mesagxo mi intenciis ne al Behrouz sed al
Batzaya. :( Mi tre humile pardopetas por tiu nomintersxangxo...
Tamen se Behrouz volus sendi al la listo eron aux du de *irana* SF
(aux fantazio), mi ne pri tio plendus... :)
Cxio bona!
Donald
Je 08.04 ptm 2003.11.18, Donald Jacob UITVLUGT skribis
>La 'Posta Skribo'-n en mia mesagxo mi intenciis ne al Behrouz sed al
>Batzaya. :( Mi tre humile pardopetas por tiu nomintersxangxo...
>
>Tamen se Behrouz volus sendi al la listo eron aux du de *irana* SF
>(aux fantazio), mi ne pri tio plendus... :)
Nu, antaux kelkaj tagoj mi vidis, en alia listo, specimenon de la
projektita (ne-SF-a) romano de Behrouz, do mia aldono estis eble pli bone
motivita.
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
Saluton, Viktoro.
Mi povas nur diri, ke mi sxatis la unuan "Matricon". La sekvajn mi ne
spektis, cxar mi ne fidas al la "sekvajxoj" kaj krome, la plejmulto el miaj
konatuloj jam diris al mi, ke gxi, krom enhavi bonajn trukojn, havas nenion
mirindan.
Sed mi povas konsenti, ke gxi apelacias al simileco kun religiaj aferoj.
Neo estas nomata "La Elektito", same kiel en la kristana, juda kaj islama
religioj.
Cetere, gxi sxajnis al mi tre interesa historio.
Elmer Escoto
San Pedro Sula, Honduro
"Viktoro 9" <vixcafe@...> on 11/18/2003 09:10:20 PM
Please respond to per-esperanto-SF@yahoogroups.com
To: per-esperanto-SF@yahoogroups.com
cc:
Subject: [per-esperanto-SF] La Matrico
Saluton!
Cxu iu havas opinion pri la triopo de "La Matrico"? Kiu el la tri
plej placxas al vi? Mi plej sxatas la unuan.
Se oni analizas je "La Matrico", oni vidas elementojn de variaj
religioj: Budhismo, Hinduismo, Kristanismo, Judaismo, kaj Islamo.
Oni nur rimarkas tion se oni iom lernis pri tiuj religioj.
Fakte, "La Matrico" estas tre religia verko, cxu?
En la tria, mi plej sxatas la scenon en kiu Neo eniras la Masxinan
Urbon. La urbo tre bele aspektas...
--Viktoro
Por malaboni, sendu retleteron al:
per-esperanto-SF-unsubscribe@yahoogroups.com
Atentu ankaux aliajn literaturajn listojn: kreado@yahoogroups.com,
per-esperanto-literaturo@yahoogroups.com
Your use of Yahoo! Groups is subject to http://docs.yahoo.com/info/terms/
--- In per-esperanto-SF@yahoogroups.com, eescoto@g... wrote:
>
> Sed mi povas konsenti, ke gxi
> apelacias al simileco kun religiaj aferoj.
> Neo estas nomata "La Elektito",
> same kiel en la kristana, juda kaj islama
> religioj.
>
Saluton Elmer!
Fakte, ekzistas multaj religiaj simboloj en "La
Matrico". "Trinity", la amantino de Neo, aludas al la Triopo, eble
Kristana aux Hindua. "Zion", la homa urbo, aludas Jude. La "Unu"
aux Neo aludas al Alaho, la Unu. La metafizika ideo, en kiu la
realeco (la tielnomata "matrico") estas nur iluzia aux vida, aludas
al la "Maya" de la Hinduoj aux la "Sunyata" de la Budhanoj. En la
tria episodo, oni menciis je "karma" kaj tiel plu.
Por sciencfikcia filmo, gxi estas tre religia...
--Viktoro
Geamikoj saluton,
Unue responde al kelkaj komentoj pri la romanoj
verkote de mi au unu alia el niaj amikoj
(Batzaya), mi devas diri ke mi mem iam estas
skribinta kelkajn scienc-fikciajn skizojn sed
iliaj kvalitoj hodiau sxajnas al mi tra malaltaj
(kaj ecx iomete infanaj).
Due mi volas starigi alian temon pri
scienc-fikciajxoj. Kaj gxi estas sentimento de
sekureco kaj dangxero en la imagite estonta
mondo. La plej interesa inter ili estas serio da
verkoj prilaborite de Isaac Asimov pri la
robotoj. Li en cxi tiu serio starigas tri
regulojn pri sinkondutoj de robotoj:
1- Neniu roboto rajtas meti en dangxero vivon de
homojn au permesi per sia ago au senfaro ke vivo
au sano de homo metigxu en dangxero.
2- Cxiu roboto devas protekti sin kontrau
dangxeroj escepte de tiam kiam cxi tiu protekto
necesigas rompadon de la unua regulo.
3- Cxiu roboto devas obei ordonojn de homoj
escepte de tiam kiam cxi tiuj ordonoj rompigos la
unuan kaj la duan regulojn.
Tamen ekzemple en "la nuda suno" - The Naked Sun
(The Robot Series), Isaac Asimov, Format: Mass
Market Paperback, ISBN: 0553293397, Pub. Date:
October 1991, Publisher: Bantam Books,
Incorporated - li antaumetas situacion en kiu
roboto igxas ilo por mortigi homon sen rompigxo
de iu el tri reguloj (au pliprecize misprofitante
tiujn cxi regulojn pere de konata fiulo). Do cxu
la risko nulo ekzistas? Se ne, cxu ne estas vana
cxiu legxo kaj regulo? Gxis kiu grado ni devas
sekurigi nin per protektiloj? Cxi tiu serio pri
robotoj estas plene de instruajxoj.
Behrouz
___________________________________________________________
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en franais !
Yahoo! Mail : http://fr.mail.yahoo.com
--- In per-esperanto-SF@yahoogroups.com, Behrouz Soroushian
<behrouz_fr@y...> skribis:
Mi faris eraron la pozitcio de reguloj 2 kaj 3 estas inverse. Tio
signifas ke robotoj devas protekti sin escepte de tiam kiam tiu cxi
protekto necesigos endangxermetigxon de sano au vivo de homo au gxi
necesigos malobeadon de ordono donite de homo.
> Li en cxi tiu serio starigas tri
> regulojn pri sinkondutoj de robotoj:
> 1- Neniu roboto rajtas meti en dangxero vivon de
> homojn au permesi per sia ago au senfaro ke vivo
> au sano de homo metigxu en dangxero.
> 2- Cxiu roboto devas protekti sin kontrau
> dangxeroj escepte de tiam kiam cxi tiu protekto
> necesigas rompadon de la unua regulo.
> 3- Cxiu roboto devas obei ordonojn de homoj
> escepte de tiam kiam cxi tiuj ordonoj rompigos la
> unuan kaj la duan regulojn.
>
Je 05.41 atm 2003.11.20, Behrouz SOROUSHIAN skribis
>Geamikoj saluton,
>
>Unue responde al kelkaj komentoj pri la romanoj
>verkote de mi au unu alia el niaj amikoj
>(Batzaya), mi devas diri ke mi mem iam estas
>skribinta kelkajn scienc-fikciajn skizojn sed
>iliaj kvalitoj hodiau sxajnas al mi tra malaltaj
>(kaj ecx iomete infanaj).
Nu, vi certe ne estas sola en tiu sintakso. Antaux du-tri tagoj mi legis
forumon, en kiu la konata usona SF-verkisto Jack VANCE parolas pri siaj
noveloj kaj romanoj responde al demandoj de legantoj, kaj li mem diris, ke
li iom hontas pri siaj fruaj verkajxoj (gxis, eble, 1963 aux 1964). Tio
kompreneble ne malhelpus reeldonon se iu estus preta pagi al li por la
rajto reaperigi ilin en libro "The Worst of Jack Vance" (La Plej Malbonaj
Jack-Vance-ajxoj). ;<)
>Due mi volas starigi alian temon pri
>scienc-fikciajxoj. Kaj gxi estas sentimento de
>sekureco kaj dangxero en la imagite estonta
>mondo. La plej interesa inter ili estas serio da
>verkoj prilaborite de Isaac Asimov pri la
>robotoj. Li en cxi tiu serio starigas tri
>regulojn pri sinkondutoj de robotoj:
>1- Neniu roboto rajtas meti en dangxero vivon de
>homojn au permesi per sia ago au senfaro ke vivo
>au sano de homo metigxu en dangxero.
>2- Cxiu roboto devas protekti sin kontrau
>dangxeroj escepte de tiam kiam cxi tiu protekto
>necesigas rompadon de la unua regulo.
>3- Cxiu roboto devas obei ordonojn de homoj
>escepte de tiam kiam cxi tiuj ordonoj rompigos la
>unuan kaj la duan regulojn.
Laux mia kompreno, la unua, kiu tiel difinis tiujn regulojn, estis John W.
CAMPBELL, la redaktoro de la sciencfikcia revuo "Astounding Science
Fiction". Laux li, ili estis implicitaj en la fruaj robot-noveloj de Asimov
(kiuj poste kolektigxis en la novelaro "I, Robot"), sed Asimov mem ne
eksplicite deklaris ilin. Post kiam Campbell montris tion al Asimov, Asimov
kompreneble ne hezitis uzi ilin en tiu formo en postaj noveloj kaj romanoj.
>Tamen ekzemple en "la nuda suno" - The Naked Sun
>(The Robot Series), Isaac Asimov, Format: Mass
>Market Paperback, ISBN: 0553293397, Pub. Date:
>October 1991, Publisher: Bantam Books,
>Incorporated -
Ekzistas du "klasikaj" romanoj en tiu serio -- "La kavernoj el sxtalo" kaj
"La nuda suno" -- kaj mi rekomendas ilin, se vi povas trovi ilin en via
lingvo. Jarojn poste, Asimov aldonis du-tri aliajn parencajn romanojn, sed
laux mi ili ne estis tiel bonaj.
>li antaumetas situacion en kiu
>roboto igxas ilo por mortigi homon sen rompigxo
>de iu el tri reguloj (au pliprecize misprofitante
>tiujn cxi regulojn pere de konata fiulo). Do cxu
>la risko nulo ekzistas? Se ne, cxu ne estas vana
>cxiu legxo kaj regulo? Gxis kiu grado ni devas
>sekurigi nin per protektiloj? Cxi tiu serio pri
>robotoj estas plene de instruajxoj.
Oni devas demandi -- kial roboto mortigus homon? Laux mia memoro (kaj via
priskribo) oni uzis la roboton same kiel oni en la nuna tempo uzas pafilon
por murdi. Tio certe eblus, kun aux sen la tri reguloj; do certe ekzistas
ia risko. En usona societo nuntempe oni disputas pri la sama demando rilate
pafilojn: gxis kiu grado ni devas sekurigi ilin per protektiloj (sxlositaj
pafilujoj, specialaj sxloseblaj cxanoj, pafiloj kiuj ne funkcios se la
fingro sur la cxano ne havas la spuron de la lauxlegxa posedanto ...). La
demando, kiel cxiam, estas: kiom da peno ni faru por minimumigi (sed neniam
nuligi) riskon?
Alia demando estas, cxu roboto proprainiciate murdus homon. Tion mi dubas.
Pli grava (sed ne tuja) dangxero, laux mi, estas, estas la ekologia: ke
robotoj farigxos pensantaj estajxoj, kaj tiam konkuros (eble pli efike) kun
ni por tiuj necesaj rimedoj, kiujn ambaux grupoj bezonos. Mi dubas, cxu tio
detruus la homaron (cxar evidente robotoj ne bezonos la samajn nutrajxojn,
kiujn ni mangxas), sed gxi certe povus havi negativan efikon je nia civilizo.
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
En 2004 versxajne aperos nova usona kinofilmo, en kiu oni uzos Esperanton
kiel lingvon de iu usona urba kvartalo (gxi kompreneble ne estas la sola,
aux efektive tre grava, lingvo en la filmo, cxar la filmo celas vastan
dismontrigxon en Usono, sed la lingvo estos uzata kaj skribe kaj -- laux
mia kompreno -- parole, ankaux de la cxefrolanto). Mi mencias tion cxi tie,
cxar temas pri SF- (efektive, fantasto-) filmo.
Mi hezitas nun mencii la nomon de la koncerna filmo -- oni diris al mi, ke
ne temas pri vera sekreto, sed mi iom timas riveli tion sen aparta permeso
de la homo, kiu helpas la regxisoron pri Esperanto. Temas pri la tria (kaj
sxajne fina) filmo en meze populara filmserio pri vampiroj.
Espereble, la regxisoro permesos, ke oni lernu bone elparoli la lingvon
antaux uzi gxin. (Laux informo, ankaux la regxisoro, kiu mem mallonge
aperos en la filmo, same kiel siatempe Alfred Hitchcock, parolos Esperanton.)
Mi informigxis pri tio kiam mi hieraux vizitis la oficejon de ELNA kaj
rimarkis, sur bultentabulo super la direktora skribtablo, tute novan
auxtografan fotajxon, kun la nomo de la direktoro, de la cxefrolanto en tiu
filmserio. ;<)
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
saluton!
mi komencis verki
pri sciencfikciajxo
kies titolo povus esti "revivigistino"
mi uzas plumnomo
jen komenco, reagoj estas bonvenaj
por kuragxigi min dauxrigi
Lorenzo el Burgonjo
..........................................................
REVIVIGISTINO Luiĝi Morando 1 DP 1
ĉapitro 1-a DUMPOZA PAŬZO
( Sandrina, skulptisto Luiĝi, decembre)
Jam ĝi daŭris de pli ol kvarono de horo, la nuda pozo : originala, sed
malfacile longe eltenebla. La pozistino, virino pli malpli 35-jara, komencis
suferi en sia karno mem pro la ĉirkaŭstaranta malvarmo; Nek la elektraj
radiatoroj kaj iliaj varmigaj blovoj, nek la spotegoj per ilia varma lumo,
sukcesis kontaŭi la insidan premon de malvarmegaj muroj de la ateliero; la
ĉi-jara terura decembro laŭvorte glaciigis la korpon de Sandrina; kaj, krome,
scivolemeo voris ŝin...
[Non-text portions of this message have been removed]
Sinjoro Harlow,
Mi havis demandon kiu iomete senrilatas la
scienc-fikcion tamen rilatas al estonta tutmonda
lingvo en la literaturajxoj. Cxu la unua persono
kiu imagis tutmondigxon de ia dialekto de la
angla estis George Orwell en 1984 au antau li iuj
aliaj verkistoj ankau imagis tutmondigxon de iu
lingvo en la venontaj jardekoj?
Dankon, Amike salutas,
Behrouz
--- "Donald J. HARLOW" <donh@...>
skribis:
En 2004 versxajne aperos nova usona kinofilmo, en
kiu oni uzos Esperanton
kiel lingvon de iu usona urba kvartalo (gxi
kompreneble ne estas la sola,
aux efektive tre grava, lingvo en la filmo, cxar
la filmo celas vastan
dismontrigxon en Usono, sed la lingvo estos uzata
kaj skribe kaj -- laux
mia kompreno -- parole, ankaux de la
cxefrolanto). Mi mencias tion cxi tie,
cxar temas pri SF- (efektive, fantasto-) filmo.
Mi hezitas nun mencii la nomon de la koncerna
filmo -- oni diris al mi, ke
ne temas pri vera sekreto, sed mi iom timas
riveli tion sen aparta permeso
de la homo, kiu helpas la regxisoron pri
Esperanto. Temas pri la tria (kaj
sxajne fina) filmo en meze populara filmserio pri
vampiroj.
Espereble, la regxisoro permesos, ke oni lernu
bone elparoli la lingvon
antaux uzi gxin. (Laux informo, ankaux la
regxisoro, kiu mem mallonge
aperos en la filmo, same kiel siatempe Alfred
Hitchcock, parolos Esperanton.)
Mi informigxis pri tio kiam mi hieraux vizitis la
oficejon de ELNA kaj
rimarkis, sur bultentabulo super la direktora
skribtablo, tute novan
auxtografan fotajxon, kun la nomo de la
direktoro, de la cxefrolanto en tiu
filmserio. ;<)
-- Don HARLOW
___________________________________________________________
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en franais !
Yahoo! Mail : http://fr.mail.yahoo.com
Je 11.24 atm 2003.11.21, vi skribis
>Sinjoro Harlow,
"Don"
>Mi havis demandon kiu iomete senrilatas la
>scienc-fikcion tamen rilatas al estonta tutmonda
>lingvo en la literaturajxoj. Cxu la unua persono
>kiu imagis tutmondigxon de ia dialekto de la
>angla estis George Orwell en 1984 au antau li iuj
>aliaj verkistoj ankau imagis tutmondigxon de iu
>lingvo en la venontaj jardekoj?
Kara Behrouz,
Jam pasis multaj jaroj de kiam mi legis "1984", sed sxajnas al mi, ke fakte
la dialekto angla "Newspeak" _ne_ estis tutmonda en tiu romano. Se mi bone
memoras, ekzistis en la mondo de la libro tri malsamaj totalismaj
diktaturoj en la mondo; tiu de "Granda Frato" estis nur unu, kaj sxajne la
du aliaj ("Euxrazio" kaj "Orientazio", cxu ne?) eventuale uzis aliajn
lingvojn (tion ni ne vidis en la romano).
Certe antaux 1948 (la aperdato de tiu romano) multaj anglalingvaj
SF-verkistoj almenaux _akceptis_ (por eviti la necesecon diskuti la lingvan
problemon, almenaux), ke la angla farigxos la mondlingvo. Bedauxrinde, mi
ne vivis antaux tiu tempo (nu, almenaux mi estis iom tro juna por multe
legi en la SF-mondo), sed evidente tiu tradicio estas longtempa. Sed eble
tio meritas esploradon.
(Nur unu-du jarojn post 1948 aperis la romano "Sxtoneto sur Cxielo" de
Isaac Asimov, en kiu homo el Chicago de la 20a jarcento akcidenta jxetigxas
kelkdek mil jarojn en la estontecon, kaj iu arhxeologo povas paroli kun li,
cxar tiu rekonas la anglan lingvon, kiun oni trovis sur skribajxoj de
antaux kelkdek mil jaroj -- evidente, neniu alia lingvo estis suficxe
disvastigxinta por lasi spurojn ...)
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
--- In per-esperanto-SF@yahoogroups.com, "Donald J. HARLOW"
<donh@d...> wrote:
> ekzistis en la mondo de la libro tri malsamaj totalismaj
> diktaturoj en la mondo; tiu de "Granda Frato"
> estis nur unu, kaj sxajne la
> du aliaj ("Euxrazio" kaj "Orientazio", cxu ne?)
> eventuale uzis aliajn
> lingvojn (tion ni ne vidis en la romano).
>
La Fratega lando estis "Oceanio", mi kredas...
--Viktoro
Saluton al cxiuj!
> Mi havis demandon kiu iomete senrilatas la
> scienc-fikcion tamen rilatas al estonta tutmonda
> lingvo en la literaturajxoj. Cxu la unua persono
> kiu imagis tutmondigxon de ia dialekto de la
> angla estis George Orwell en 1984 au antau li iuj
> aliaj verkistoj ankau imagis tutmondigxon de iu
> lingvo en la venontaj jardekoj?
se mi ne eraras, la tutmondigxon de la tiel nomata fonetika angla supozis
Herbert Wells en sia romano "dormanto Vekigxas". Kun sincera estimo Tatjana
Je 01.10 ptm 2003.11.21, Tatyana & Vadim Muhamedshin skribis
>Saluton al cxiuj!
>
> > Mi havis demandon kiu iomete senrilatas la
> > scienc-fikcion tamen rilatas al estonta tutmonda
> > lingvo en la literaturajxoj. Cxu la unua persono
> > kiu imagis tutmondigxon de ia dialekto de la
> > angla estis George Orwell en 1984 au antau li iuj
> > aliaj verkistoj ankau imagis tutmondigxon de iu
> > lingvo en la venontaj jardekoj?
>
>
>se mi ne eraras, la tutmondigxon de la tiel nomata fonetika angla supozis
>Herbert Wells en sia romano "dormanto Vekigxas". Kun sincera estimo Tatjana
Tio rememorigas min, ke en sia "Aferoj okazontaj" (Things to Come) Wells
antauxvidis la sukceson de Basic English. Cxu mi eraras pri tio?
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri i tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
>mi komencis verki pri sciencfikciajxo kies titolo povus esti
"revivigistino"
mi uzas plumnomo
>jen komenco, reagoj estas bonvenaj por kuragxigi min dauxrigi
Kara Lorenzo,
tro malgranda teksto por gustumado, tamen dauxrigu!
Amike,
Miguel
>En 2004 versxajne aperos nova usona kinofilmo, en kiu oni uzos Esperanton
....
>Mi informigxis pri tio kiam mi hieraux vizitis la oficejon de ELNA kaj
rimarkis, sur bultentabulo super la direktora skribtablo, tute novan
auxtografan fotajxon, kun la nomo de la direktoro, de la cxefrolanto en tiu
filmserio. ;<)
Kara Don, mi sidas sur pingloj!
Amike,
Miguel.
REVIVIGISTINO Luiĝi Morando
1 DP 1
ĉapitro 1-a DUMPOZA PAŬZO
( Sandrina, skulptisto Luiĝi, decembre)
Jam ĝi daŭris de pli ol kvarono de horo, la nuda pozo : originala, sed
malfacile longe eltenebla. La pozistino, virino pli malpli 35-jara, komencis
suferi en sia karno mem pro la ĉirkaŭstaranta malvarmo; Nek la elektraj
radiatoroj kaj iliaj varmigaj blovoj, nek la spotegoj per ilia varma lumo, nek
la fajro en la kameno mem, sukcesis kontaŭi la insidan premon de malvarmegaj
muroj de la ateliero; ĉar la ĉi-jara terura decembro laŭvorte glaciigis la
korpon de Sandrina; kaj, krome, scivolemeo voris ŝin...
- Ĉifoje, diris ŝi al si mem, nepre mi devigos la skulptiston
surtabligis tiun aferon, kaj detale rakonti absolute ĉion!
Fakte, ŝi firme intencis ne rezigni ĝis kiam ŝi atingos sian celon, ĉion
ekscii. Glit-surmetis ŝi sian banmantelon (peignoir) kaj poste rapidis, por
revarmigi kaj malstreĉigi sian korpon, ĝis antaŭ la ĝoj-varmega fajro de la
kameno. Dancantaj flamoj kraketadis braĝajn branĉetojn olivarbaj ; ŝi
sidiĝis sur malnova seĝo, kies pajlo estis pli ol laca :
- bonvolu diri pli pri tiu "revivigistino" al kiu hieraŭ vi aludis ;
kie vi renkontis ŝin ?
La maljuna skulptisto malĝojete pensis, ke prefere li estus dirinta nenion ;
sed hieraŭ estis hieraŭ, kaj diritaĵo bedaŭrinde jam dirita ; sed pripensi
tiun evidentaĵon eĉ ne amuzis lin ... Nevere temis pri nevolo ĉion malkaŝi.
Nur malfacilego organizi tiel sensinksekvan rakonton malhelpis, ke la pozistino
je kiu li plene fidis, jam sciis ĉion.
Tamen Luiĝi provetis laŭgramatikan ŝajnan eviton :
- ĉu "revivigistino"? Jen stranga metio! Ŝajnas al mi, ke eĉ la vorto
ne ekzistas en nia lingvo !
Sandrina kunkulpe ridedis :
- se ne temis pri revivigoj, pri kio temis do ?
- mi konsentas, sed tio estas nek metia nek kutima ; pro tio la radiko
"ist" iomete ĝenas min ;
- tamen vi jam vidis ŝin kaj eble ĉestis dum iu el siaj "mirakloj" !
- ŝin mi jam plurfoje renkontis, sed mi nur aŭdis ŝin rakonti pri
siajn mir-agoj...
- kaj vi opinias, ke ŝi ne mensogas!
- jes, ja mi estas certa, ke ŝi diris la veron al mi ; la cirkonstancoj
mem ne ebligas alimanieraĵojn ...
La pozistino pripense silentis dum kelkaj minutoj :
- do, kiam okazis tiun renkonton ?
[Non-text portions of this message have been removed]