Oficialaj Informoj de Akademio de Esperanto,
numero 12 - 2009.05.04.
Listo de Rekomendataj Landnomoj
-------------------------------
En 1989 la Akademio de Esperanto publikigis dokumenton kun la nomo Listo de
Normaj Landnomoj (Oficialaj Informoj de la Akademio de Esperanto, n-ro 9).
Tiu cxi Listo de Rekomendataj Landnomoj estas gxisdatigita kaj reviziita
versio de tiu dokumento. Tiu cxi nova versio anstatauxas la malnovan.
Same kiel la malnova versio, tiu cxi listo ne estas deviga. Gxi estas
rekomendo. Sed gxi enhavas kelkajn nomojn kun landaj aux popolaj radikoj
oficialaj aux ecx Fundamentaj. Pri tiuj nomoj oni atentu speciale.
La Listo de Rekomendataj Landnomoj ne konsistigas oficialigon de landnomoj
aux popolnomoj. La Akademio povas je bezono revizii kaj gxisdatigi la
liston.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Gxenerala Vortaro,
Bertilo Wennergren
-------------------------
Tiu ci Listo de Rekomendataj Landnomoj estis aprobita de la Akademio en
Marto 2009. Vidu la Oficialajn Informojn Numero 11 - 2009 04 15.
Bv. noti, ke sendependeco de lando ne estis kriterio por enmeti landon en
tiun cxi dokumenton. La listo enhavas cxiujn nomojn de membrosxtatoj de
Unuigxintaj Nacioj kaj aldone ankaux la nomojn de kelkaj aliaj landoj, sed
tio nenion diras pri la eventuala sendependeco de tiuj landoj. Fakte pluraj
el la landoj, kiuj aperas en la listo, ne estas sendependaj, ekzemple
Siberio kaj Anglujo, sed pri tiaj demandoj la Akademio de Esperanto ne
alprenas starpunkton.
La dokumento en formato pdf estas trovebla cxe:
http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_lan\
dnomoj/Oficialaj_Informoj_de_AdE_-_numero_12_2009_-_Listo_de_Rekomendataj_Landno\
moj.pdf
laux [AdE-oficialaj-informoj]
-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu