La nova jaro jam kunportis malbonan novajxon por nepala Esperanto-movado.
Apsana Giri, la 26-jara estinta prezidanto de NEJO forpasis hieraux
kiam sxi veturis per auxtomobilo en Usono. Sxi ekde sptembro studis
biologikan sciencon en Bowling Green State Universitato de Usono.
Mi ne memoras kiam sxi alvenis al nepala movado, sed mi miris ke sxi
tre bone parolis Esperanton, inter la grupo de junuloj, kie apenaux iu
komunikas. Kaj, dum mallonga tempo, sxi estis en koroj de
esperantistoj, pro sxia gxentileco kaj lerteco je lingvo-nivelo. Estis
sxia ideo eldoni "Templo"n, la revuo de NEJO, kiun mi povis redakti.
Ni estis kune dum nia vojagxo al Japanio kaj sxi rekte flugis al Usono
por plu-studi. Ni esperis ke sxia reveno al Nepalo donos novan
dimension por la junulara movado de Esperanto. Sed tio ne ebleos nun.
Tre tre bedauxrinde, nepala movado perdas la perlon kiun la maro ne
ofte donas al ni. Mi petas sxi restu en paco, cxe niaj koroj.
Mi sxokigxis kiam Poshraj subite telefonis al mi cxirkaux je 3.30a
horo. Ili planis viziti sxian hejmon por kondolenci. Bedauxrinde, mi
ne povis atingi al la oficejo de Indu je gxusta tempo kaj ne povis
iri.
La jxurnaloj hodiaux raportis ke du studentoj, kune kun nepalanino
estis mortita kaj kvin aliaj vundigxis kiam la auxtomobilo igxis
preter kontrolo sur negxa Indiana Toll Road kaj trafis cxe Ohio
sxtatlimo en Usono.
Oficisto de la universitato Teri Sharp diris ke la auxtomobilo portis
internaiciajn studentojn de iu vojagxo al Chicago dum la ferio. La
akctidento okazis malfrue nokte cxe Interstate 80/90 Indiana Turnpike
proksime al Indiana-Michigan line, cxirkaux 15 mejloj de la Ohio
sxtatlimo. La auxtomobilo estis veturanta oriente kiam gxi ruligxis
kelkfoje kaj surterigxis sur gxia tegmento proksime.
Bv trovi detalon pri la akcidento en la angla cxe:
http://www.toledoblade.com/apps/pbcs.dll/
article?AID=/20080103/NEWS01/801030399
http://www.sentinel-tribune.com/default.asp?sourceid=&smenu=139&twindow
=Default&mad=No&sdetail=15728&wpage=1&skeyword=&sidate=&ccat=
&ccatm=&restate=&restatus=&reoption=&retype=&repmin=&repmax=&rebed=
&rebath=&subname=&pform=&sc=1895&hn=sentinel-tribune&he=.com
http://www.chicagotribune.com/news/local/sns-ap-van-crash,1,3859804.storyhttp://www.bgsu.edu/offices/mc/news/2008/news43062.htmlhttp://www.wtol.com/Global/story.asp?S=7565580http://www.ohio.com/news/break_news/12982847.htmlhttp://www.wdtn.com/Global/story.asp?S=7568148&nav=menu590_1http://www.sentinel-tribune.com/default.asp?sourceid=
&smenu=139&twindow=Default&mad=No&sdetail=15781&wpage=
1&skeyword=&sidate=&ccat=&ccatm=&restate=&restatus=
&reoption=&retype=&repmin=&repmax=&rebed=&rebath=
&subname=&pform=&sc=1895&hn=sentinel-tribune&he=.com
--
********************************************************************************\
****
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL