Saluton!
Bezonatas via helpo pri testado de la nova traduksistemo de E@I, pere de kiu
eblos ne nur traduki E@I-projektojn, sed ankaux iujn viajn proprajn
tekstojn. Kiu interesigxas pri tio, povas legi dauxre.
ENKONDUKO
------------ --------- ---
E@I produktas multajn aferojn, por kiuj bezonatas tradukado: pagxarojn,
KD-ojn, informilojn ks. Tradukado estas tre grava por bona reklamado de
Esperanto. Gxis nun ni uzis traduksistemon, kiu estis kreita antaux kelkaj
jaroj. Dank' al gxi lernu! estas tradukita en multegajn lingvojn. Sed iom
post iom la nombro de multlingvaj pagxaroj kreskis kaj por cxiu necesis
instali apartan tradukejon. Tradukejoj cxe kk projektoj, ekz. cxe lernu! iom
progresis kaj igxis pli oportunaj por uzado, sed cxe kelkaj ili restis en la
sama stato kiel antaux kk jaroj. Inter multaj tradukejoj estas malfacile
orientigxi kaj tradukemuloj simple forgesas sekvi aferojn en cxiuj eblaj
lokoj. Krome ofte E@I havis bezonojn traduki iujn ne tro longajn tekstojn.
En tiaj okazoj ni devis aux instali apartan traduksistemon aux ni simple
ligis tekstojn al iu projekto, kiu jam havis tian sistemon. Ambaux variantoj
ne estis tre belaj. Do delonge jam ekzistis deziro krei sistemon, kiu povus
igxi la centra loko, kie povus funkcii tradukado por cxiuj eblaj aferoj.
Laboroj pri tiu sistemo dauxris longe, sed finfine la unua beta-versio estas
preta. Ni kreis unuan version de la sistemo, pere de kiu estonte eblos
traduki cxiujn niajn pagxarojn kaj alsxuti tekstojn, por kiuj bezonatas
tradukado. Nun necesas bone testi la sistemon kaj poste iom post iom ni
komencos ligi niajn antauxajn pagxarojn al tiu cxi nova ejo.
FUNKCIOJ DE LA SISTEMO
------------ --------- ---
- Al la projekto eblas aldoni novajn pagxarojn, sed tion fari rajtas nur
E@I-administrantoj.
- Estas eblo aldoni apartajn tekstojn, por kiuj bezonatas tradukoj. Aldoni
tekston povas iu ajn registrita uzanto. Bonvolu atenti pri tiu cxi nova
eblo, vi povas tradukigi homojn pri viaj propraj tekstoj.
- Ne ekzistas eblo registrigxi cxe la projekto, cxar ni volas, ke la novan
sistemon uzu nur tiuj uzantoj, kiuj jam registrigxis cxe iuj niaj pagxaroj.
Por tiaj uzantoj ne bezonatas aparta registrigxo, ili povas ensaluti per la
samaj datumoj, kiujn ili uzas cxe aliaj pagxaroj, ekz. cxe lernu!
- En la sistemo eblas vidi liston de laste aldonitaj projektoj kaj liston de
la plej aktivaj tradukantoj.
- La projekliston eblas filtri laux diversaj parametroj.
- Cxiu projekto enhavas plurajn statistikajn informojn, ekz. nombron de
simboloj, vortoj kaj cxenoj.
- Eblas redakti la datumojn pri la projektoj.
- Cxe cxiu projektpagxo eblas vidi liston de lingvoj, al kiuj jam
komencigxis tradukado; ankaux eblas vidi, kiom da procentoj oni jam tradukis
en tiun lingvon.
- Cxe cxiu lingvo en cxiu projektpagxo videblas nomoj de tradukantoj por
cxiu lingvo.
- Se la projekto estas finita, la administrantoj de tiu projekto povas
sxlosi la projekton, por ke neniu traduku gxin dauxre.
- Cxe la sistemo ekzistas sistemo pri tradukrajtoj. Aldonante novan
projekton, eblas indiki, cxu la projekto estu malfermita aux fermita.
Malfermita projekto signifas, ke gxin traduki povas iu ajn registrita
uzanto, cxe la fermitaj bezonatas unua aprobo de tradukrajtoj por cxiuj
lingvoj.
- Por cxiuj projektoj eblas indiki, cxu bezonatas tradukado en ajnan lingvon
aux cxu bezonatas nur iuj konkretaj lingvoversioj.
- Tradukado funkcias simile kiel cxe antauxaj traduksistemoj de E@I. Oni
vidas multajn cxenojn kaj tradukas ilin. Eblas filtri cxenojn laux diversaj
parametroj: vorto, modulo, stato ks.
- Eblas tuj facile vidi, kiel la saman tekston oni tradukis en aliajn
lingvojn, foje tio estas tre utila.
- Ekzistas eblo vidi historion de sxangxoj por cxiu unuopa cxeno. Oni povas
vidi, kiam estis farita cxiu sxangxo kaj kiu faris gxin. Ankaux facile
videblas, kio gxuste estis sxangxita.
- Cxe cxiu cxeno ekzistas eblo komenti gxin. Do se vi ne bone komprenas
sencon aux volas atentigi pri io aliajn tradukantojn, vi povas facile tion
fari.
- La administrantoj de tekstoj povas facile vidi rezulton de tradukado kaj
povas gxin elsxuti en diversaj formoj, ekz. html aux txt.
PLANOJ
------------ --------- ---
Ekzistas jam multaj ideoj pri tio, kiel eblas plibonigi la projekton. Estas
deziro aldoni abon-eblon de sxangxoj, RSS-fluojn, detalan statistikon ks.
Sed antaux tio estus bone unue profunde testi la sistemon. Kaj poste necesos
iom post iom aldonadi al la sistemo la jam ekzistantaj multlingvaj projektoj
de E@I.
KIEL VI POVAS HELPI?
------------ --------- ---
La plej granda peto estas simple testi la sistemon. Nuntempe al gxi estas
aldonitaj nur ekzemplaj tekstoj. La sistemo estos testata gxis la 15a de
julio kaj tiam ni purigos cxion kaj komencos aldoni verajn tekstojn. Do gxis
la 15a vi povas skribi en la sistemo ion ajn, gravas bone testi la sistemon.
Se vi rimarkos iun cimon, bv. atentigi min pri tio.
Se vi volas helpi alimaniere, ankaux tio eblas. Ekzemple estus bone verki
helpopagxojn por la projekto aux eble ecx krei iun prezento-filmeton, per
kiu oni povus facile instrui al novaj tradukantoj cxiujn eblojn de la
sistemo.
KIE TROVI?
------------ --------- ---
La tuta projekto trovigxas cxe
http://tradukejo. ikso.net/ . Kiel mi skribis
en la supra teksto, por ensaluto uzu la samajn datumojn kiel cxe lernu!.
Atentu, ke temas pri beta-versio, do povas esti, ke iuj aferoj misfunkcios,
eble iuj funkcios ne tre bone. :-) Testado helpos nin kapti cxiujn gravajn
cimojn.
Amike, Jevgenij