Skip to search.
landa-agado · Landa Agado de UEA/TEJO/ILEI kaj IFEF

Group Information

  • Members: 281
  • Category: Countries
  • Founded: Feb 5, 1999
  • Language: English
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Messages

  Messages Help
Advanced
La looonga nokto de la muzeoj   Message List  
Reply Message #5899 of 17318 |
Karaj,

La noktomezo jhus pasis - kaj ni chi tie en la Esperanto-Muzeo (nia gasto
Katalin Kovats, Christian Cimpa kaj mi) estas sufiche lacaj - sed ankau sufiche
kontentaj.

La trian fojon ni partoprenas en la longa nokto de la Muzeo, t.e. speciala
arangho de austraj muzeoj, kiuj prezentas sin dum unu nokto (de la 18-a vespere
ghis la 1-a nokte). Tamen chi-jare estis rekordo: venis ghis nun pli ol 600
(lastjare 350) kaj chirkau 240 personoj partoprenis en la 40-minuta fulmokurso
de Esperanto, kiu okazas je chiu plena horo. (Jhus nun okazas la lasta, kiu
finighos iom antau la unua horo).

Chiu-jare la arangho evoluas ali-maniero: Chi-foje estas atentinde, ke
partoprenas preskau nur junuloj de 12 ghis 30 jaroj (proksimume 90% estas tiel
junaj). Pro tio la etoso estas speciale vigla kaj entuziasma. Kaj oni ne audas
antaujughojn kontrau Esperanto, oni kvazau nature akceptas la ideon de
planlingvo.

Nia speciala danko iras al Katalin Kovats, kiu kun nelacigebla vervo amuzas la
homojn instruante Esperanton.

Bonan nokton!

Kore

Herbert
- - - - - - - -- - -
Nu, je la unua ni scias la finan nombron de la patroprenintoj: 675!!!

Kore

Herbert



HR Mag. Herbert Mayer
Sammlung für Plansprachen und
Internationales Esperanto-Museum
der Österreichischen Nationalbibliothek
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN
Tel.: 0043/1/ 535 5145

Internacia Esperanto-Muzeo
Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 VIENO

Homepage und Plansprachendatenbank TROVANTO:
Hejmpagho kun la elektronika katalogo TROVANTO:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm




Sun Sep 21, 2003 5:12 am

apmarks@...
Send Email Send Email

Message #5899 of 17318 |
Expand Messages Author Sort by Date

Karaj, La noktomezo jhus pasis - kaj ni chi tie en la Esperanto-Muzeo (nia gasto Katalin Kovats, Christian Cimpa kaj mi) estas sufiche lacaj - sed ankau...
Leopold Patek
apmarks@... Send Email
Sep 21, 2003
5:15 am
Advanced

Copyright © 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help