Sukcesaj solidarecaj vojaĝoj tra Burkino kaj Togolando
En Burkino je 300 km nordokcidente de la ĉefurbo Ŭagadugo kaj precize en la vilaĝo St-Jean ĉiuj projektoj ekrealiĝas: agrikulturo, flegado, Esperanto… por konstruo de universala amikejo nome de Aurovillage lige kun Auroville en Hindujo. Tie ni, tio estas: Evelyne, Jean-Pierre, Françoise, Bergère de la asocio la Maraude el Francujo kaj Aicha, Kossi, Jean-Bosco kaj mi (Adjevi) el Togolando prezentis pri malsamaj fakoj el kiuj estis ankaŭ Esperanto, de la 8-a ĝis la 17-a de januaro 2012.
Rilate al Esperanto, ni havigis praktikajn informojn pri ĝi entute dum 10 horoj, kio konsistis el lingva kurseto, konversacia rondo, disdono de informiloj, lernado de kantoj kaj ludoj ĉefe sub mia gvido kun la helpo de Evelyne Rotellini. La kurso disvolviĝis ĉiun duan tagon po 2 horoj kaj en ĝi averaĝe partoprenis dudeko da gelernantoj el kiuj estas 13 geeŭropanoj kaj 6 lokuloj. Ĉiuj unuafoje tiel aŭdis pri nia lingvo kaj montris vervan deziron pri ĝia lernado.
La celo estis malkovrigi al la partoprenantoj pri la utileco de nia lingvo en la internacia kunlaboro kaj en solidarecaj interŝanĝoj kaj per tio, semi diversajn rilatojn ĉirkaŭ ni, por progresigi Esperanton, kaj evidente amikecon, fratecon inter ni kaj inter Togolando kaj la najbara landa kaj eĉ inter eŭropanoj mem. Ĉar ĉiuj partoprenantoj havis sufiĉe altan kleriĝon, ili atingis rimarkindan lingvo-scion post kelkaj kursoj. Tamen la flegadon de la konoj de eŭropanoj prizorgos Evelyne revenante Francujen, dum la plulernadon de lokuloj sekvas mi almenaŭ dekomence perkoresponde.
Sub la respondeco de s-roj SANOGO Souléymane (lerneja direktoro) kaj DIMZOURE Harouna, ambaŭ lokaj referenculoj ankaŭ pri Aurovillage, estis trandonitaj legomaterialoj (Junulkurso, lernu.net, Gerda Malaperis, Metodoj 11 kaj 12, Kiel traduki sesdek franclingvajn vortojn de André Andrieu, votaroj ktp.) kaj aŭdmaterialoj donacitaj de francaj esperantistoj pro klopodoj de la Maraude al la ĵus disvolviĝanta Esperanto-grupo de St Jean. Kaj al la gelernantoj de la loka elementa publika lernejo personaj donacoj kiel ŝuoj, vestaĵoj, lernataĵoj, ludiloj… iris. Loka informagentejo Sidwaya kovris la eventon kaj komentis pri ĝi.
Revenante al Togolando, en Ŭagadugo vizitis nin unu el la maloftaj esperantistoj, eble la sola, en Burkino Antoine DARGA. Kun li ni babilis kaj kuntrinkis en agrabla urba ĝardeno. Laŭ Antoine, li mem provas disvastigi Esperanton tra la lando per la perkoresponda kurso de s-ro Ferez kaj ankau kelkfoje per la ĉeestaj al proksimaj konatoj. En la ĵus pasintaj jaroj, li gastigis geesperantistojn el Japanio, Francio… Li entuziasmiĝas simple pro la plezuro renkonti samlingvanojn kaj legi revuojn en Esperanto.
Ni profitis el nia restado en Kanté (450 km norde de Lomeo) por komenci la unuajn demarŝojn pri la venonta projekto de nia asocio Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando (APETo) : enkonduko de Esperanto en la nordo por malenklavigi ĝin rilate al la ĉefurbo, kie multas esperantistoj. Ni efektive povis surloke starigi kelkajn kontaktojn kaj ni eĉ vizitis la prefekton kaj la duagradan publikan lernejo, kies direktorino tuj entuziasmiĝis pri Esperanto kaj ĝia instruado en la kolegio. Ni tenos vin informataj kompreneble pri la evoluo de tiu nia projekto ambicia.
En la suda parto togolanda, mi akompanis niajn francajn geamikojn viziti esperantistojn, esperanto-projektojn, klubojn en Klevé, Gliĝi, Anjronkope kaj en Lome. Kaj antaŭ revojaĝi hejmen post unumonata kunvivado la 10-an de februaro, ili transdonis librojn de Marie Cash, dekon da lumdiskoj donacitaj de Vinilkosmo mem, libron de André Andrieu al APETo, ĉe kiu kune kun deko da aliaj esperantistoj rigardis filmon sub mia reĝisorado.
Kompreneble, tiu ĉi nia komuna laboro donas novan elanon pri Esperanto kaj en Burkino kaj en Togolando nun. Sed ĝi ne estus okazinta sen la subteno de francaj geamikoj, kaj por Afriko kaj por Esperanto. Dankon kaj dankegon al ĉiuj, kaj mi esperas ke neniu bedaŭros siajn strebojn por la disvastigo de Esperanto kaj la plibonigo de la vivo en Afriko.
Raportas Adjevi Adje,
kunordiganto AK
renato corsetti
via del castello, 1, 00036 palestrina, italujo,
renato@...