_R_E_G_U_L_A_R_O_
de la diskugrupo <
kreado@yahoogroups.com>
lasta modifo: 02 apr 2008
La diskutgrupo <
kreado@yahoogroups.com> estas destinita por parolado pri
literatura verkado en Esperanto, tradukado al Esperanto kaj el Esperanto.
Antaux ol sendi leteron al la diskutgrupo, bonvolu legi tiun cxi regularon
kaj konsideri ties postulojn.
1. Gxenerale
~~~~~~~~~
1.1. Laborlingvo de la diskutgrupo estas Esperanto. Alilingvaj tekstoj
povas esti senditaj, se temas pri ties traduko al Esperanto.
1.2. Por elmeti leteron al la diskutgrupo, sendu gxin per retposxto al
<
kreado@yahoogroups.com>
1.3. Por aligxi al la diskutgrupo, sendu malplenan mesagxon al
<
kreado-subscribe@yahoogroups.com>, por malaligxi - sendu malplenan
mesagxon al <
kreado-unsubscribe@yahoogroups.com>. Aligxo estas
libera por cxiu uzanto de retposxto.
1.4. Oni povas modifi la regximon de sia abono cxe la hejmpagxo:
http://groups.yahoo.com/group/kreado
1.5. Por kontakti administranton de la diskutgrupo, sendu leteron al
<
kreado-owner@yahoogroups.com>
1.6. Oni rajtas libere reprodukti, elektronike aux surpapere,
ajnan materialon, aperintan en "kreado", indikante la auxtoron
kaj ne sxangxante la enhavon (certe, eblas mallongigi, sed lauxeble
ne dissxiri frazojn - ke la frazoj ne sxangxu sencon). Se vi ie
publikigis materialon el nia listo - bonvolu informi pri tio.
2. Eblecoj
~~~~~~~~~~
2.1. La arkivo de mesagxoj estas libere legebla por cxiuj ret-uzantoj,
ankaux por nemembroj de la grupo:
http://groups.yahoo.com/group/kreado/messages
2.2. La listo enhavas ricxan kolekton de utilaj ligoj al retpagxoj
koncernaj Esperanto-literaturon:
http://groups.yahoo.com/group/kreado/links
(por atingi gxin suficxas elekti respektivan punkton sube de dissendataj
leteroj aux premi "Links" en maldekstra kolumno, se vi legas
tra WEB). Se vi volas aldoni ligojn al pliaj pagxoj -- skribu al la
grup-administranto.
2.3. Ekzistas ankaux aliaj publikaj servoj, kutimaj cxe yahoogroups:
kalendaro, vocxdonado, realtempa babilejo ktp. Cxiuj grupanoj
povas libere uzi ilin; lauxbezone konsultu la grup-administranton.
3. Rekomendoj
~~~~~~~~~~~~
3.1. Uzu por transdono de cxapelitaj literoj h- au x- transskribmanieron
(x preferindas pro pli facila auxtomata tekstoprilaboro).
Aliaj transskribmanieroj ne estas bonvenaj pro teknikaj kauxzoj.
Por cirila alfabeto uzu la kodigon KOI-8 aux latinan transliterigon.
Ne uzu Unikodon, cxar plejparto de posxtaj programoj gxin ne subtenas!
Uzu la formaton "plain text", sed ne "html" -- tiaj mesagxoj pli oportune
riceveblas kaj malpli ampleksas.
3.2. En respondoj citu nur vere necesajn fragmentojn, ke viaj mesagxoj
estu pli kurtaj k sekve pli oportune legeblaj, sen balasto. Nepre forigu
ripetigxantan reklamon. Faru pli kurtajn liniojn, cxar post respondo
longaj linioj aspektas "kombile". Zorgu, ke la temlinio konformu al la
enhavo, forigu ripetojn de "Re" kaj list-nomo.
3.3. Antaux ol skribi respondon, legu cxiujn haveblajn leterojn -- eble iu
jam diris tion, kion planis diri vi.
3.4. Por eviti trosxargxon de posxtkestoj kaj preventi disvastigon de virusoj,
la listo auxtomate forigas alkrocxitajn dosierojn. Bonvolu lokigi cxiujn
tekstojn en la mesagxo mem. Se vi opinias nepre necesa publikigon de
neteksta (*.doc, *.html ktp.) dosiero, elmetu gxin al tiucela sekcio:
http://groups.yahoo.com/group/kreado/files/dokumentoj
kaj anoncu pri tio en la listo mem.
Nepre kontrolu la dosieron antaux elmeto per kontrauxvirusa programo,
tamen ankaux ricevantoj post elsxuto lauxeble faru tion.
Ne malfermu dosierojn, pri kies enhavo vi nenion scias!
Pri eventualaj problemoj skribu persone al la grup-administranto.
4. Estas malpermesitaj
~~~~~~~~~~~~~~~~~~
4.1. Diskuto pri agoj de administranto de la diskutgrupo. Ajna
korespondo kun la administranto devas esti farata per persona retposxto.
4.2. Diskuto pri personaj trajtoj de la grupanoj.
4.3. Ofendaj kaj krude sakraj vortoj pri io ajn.
4.4. Truda reklamo, precipe anglalingva.
4.5. Paroloj pri politiko, se tio ne rilatas al konkreta literatura verko.
(Por politikaj diskutoj ekzistas apartaj listoj).
4.6. Paroloj pri religio kaj ateismo. Se klarigo de religiaj problemoj estas
laux via opinio absolute necesa por kompreni la diskutatan literaturan
verkon, sendu la klarigon al la administranto, ke li plusendu gxin al la
diskutgrupo. (Se la administranto ricevos klarigojn de kelkaj personoj,
li sendos al la konferenco nur unu gxeneraligitan leteron). Diskutado pri
religiaj temoj estas malpermesita sen ajna escepto.
4.7. Se iu persono sendis al la diskutgrupo falsan informon, kaj la
informo estas ekster celoj de la diskutgrupo, vi ne rajtas tamen mem
sendi korektantan leteron al la diskutgrupo. Anstatauxe, sendu la
leteron al la administranto (same, kiel en p. 4.6).
4.8. Oni rajtas fari kurtajn demandojn pri konkretaj temoj ne tusxantaj
la celojn de la listo (se oni urgxe bezonas informon kaj ne scias kie gxin
akiri). Al tiaj demandoj oni respondu kurte kaj ne ripetante alies
respondojn (vidu p.3.3.). Se jam aperis tri respondoj, sed la temo ne
estas elcxerpita, sendu mesagxojn al la administranto.
5. Moderigo.
~~~~~~~~~~
5.1. Al persono, malobeanta la regulojn pp. 1.1; 4.1-4.8 kaj/aux plurfoje
sendanta balastajn mesagxojn (ekstertemajn, fusxe kodigitajn, erare
readresitajn, malplenajn, identajn kopiojn de la sama mesagxo ktp.),
povas esti aplikita regximo de moderigo -- liaj leteroj aperos en la listo
nur post aprobo de la administranto.
Normale tio dauxros dum monato, sed se la persono dum tiu tempo
plu malobeos la regularon, la regximo estos prolongata.
5.2. Kontrauxregulaj kaj balastaj leteroj estas forigataj el la arkivo.
6. Administro
~~~~~~~~~~
La grup-administranto estas Valentin Melnikov, Moskvo,
membro de Cxefa Atesta kaj Lingva Komisiono
de Rusia Esperantista Unio:
<
kreado-owner@yahoogroups.com>
Dum kelkaj jaroj kunadministranto estis Donald Harlow, Usono.