Kompreneble ni devas kunagi kun aliaj organizoj, kiel chiujn aliaj organizoj faras. Nia landa asocio estas membro de pluraj aliaj forumoj kiu donas al ni la okazon esti pli vaste konataj, kaj mi esperas ke la aliaj landaj asocioj faras same.
Amike
Ileana, DEA
----- Original Message -----From: Stefan MacGillTo: Zsofia Korody ; E--ins ; uea-membroj@yahoogroups.com ; komitato-de-uea@yahoogroups.com ; strategia-komisiono-de-uea@googlegroups.com ; ilei-estraro-2009 ; estraro-de-uea@googlegroups.com ; Dr Molnár Lajos ; Renato CorsettiCc: Germain Pirlot ; marc.vanden.bempt@... ; julian@... ; radojica.petrovic.rs@... ; persiko@... ; ilei.sekretario@... ; duncan.charters@...Sent: Thursday, February 09, 2012 2:48 PMSubject: [komitato-de-uea] Re: Kunagado kun ne-e-istaj medioj : eùropaj instruistoj
Karaj,Mi povas nur aldoni iomete al la trafa respondo de Zsofia: la nuna ILEI komprenas la gravecon uzi diversajn lingvojn por kontaktadi kun la eduka mondo. Tial ni de multaj monatoj laboregas starigi multlingvan retejon.Bonvolu ne makuligadi la reputacion de ILEI pere de la decidoj de homoj antau pli ol dudek jaroj! Vizitu www.ilei.inrfo por vidi la nunan vizaghon de nia ligo.La sola bremso che ILEI estas ghia kritika manko de kapablaj kaj laborpretaj kunlaborantoj, kaj la kompleta rifuzo de la pli largha movado fortigi ghian internan - kaj sekve la edukadan - laboron. Jam de pli ol jaro ni vane serchas iun prizorgi niajn eksterajn rilatojn (plus dekon da plia oficoj). Lau nia statuto, mi kiel prezidanto devus prizorgi eksterajn rilatojn, sed kun lavango da internaj problemoj konsumante chiusemajne multajn dekojn da horoj, mi neniel atingas la eksterajn taskojn (kiuj abundas, kaj facile listighas)!Se vi sopiras je ILEI, kiu elpashos plurlingve kaj aktive, proponu vin mem esti nia komisiito (au ekde julio 2012) nia estrarano pri la eksteraj rilatoj.
ILEI estas precize tiom forta kaj malforta, kiel la sumo de la homoj, kiuj pretas aktive labori ene de ghiahj kadroj! Ne imagu, ne atendu pli! Se vi deziras shanghon, kontribuu al tio!KoreStefan MacGillPrezidanto, ILEI
2012/2/9 Zsofia Korody <zsofia.korody@...>
Karaj,
jes, grava demando kaj solvenda tasko. Mi mem multe spertis, kiom
normale oni kondutas al ni, nia lingvo Esperanto neesperantistaj
fakuloj, se ni prezentas nian lingvon, niajn asociojn, niajn agadojn
samnivele, kiel oni profesie faras tion en aliaj lingvoj, nome de
aliaj organizajxoj.
Mi regule partoprenas konferencojn de ALTE, Asocio de Lingvotestistoj
en Europo kiel komisiito de UEA por la KER-ekzamenoj. Jes, dauxris iom
post mia unua apero, ke tiu 'normala' sinteno formigxu, sed gxusta la
reguleco, mia kontribuo al la gxenerala agado, faka laboro de tiu
asocio akceptigis min. Alparoloj dum la kunsidoj, sinprezentoj,
dumkonferencaj oficialaj kontribuoj, dumpauzaj paroladoj, kunportitaj,
prezentitaj, ekspoziciitaj materialoj, ktp. pruvis, ke Esperanto
vivas, taugas kiel internacia komunikilo, kreas valorajxojn, do
Esperanto ne plu estas strangajxo por la plejmulto de la gekolegoj.
Alia ekzemplo estas la partopreno en internaciaj projektoj por
lernejoj kaj plenkreskuloj: bone ellaboritaj europaj Comenius,
Grundtvig, Erasmus, ktp. projektoj ricevas subvenciojn el europaj
bugxetoj kaj en fakaj seminarioj ni ofte spertis, ke ekstermovadaj
fakuloj ne plu miras pri nia apero en tiuj medioj (esceptoj cxiam
estas, kompreneble, tiurilate gxuste la regula kontaktado helpas).
Same, ne estis facile atinge, ke en Herzberg la urba konsilio
kontentige informigxu pri la lingvo kaj pri la celoj de nia
Esperanto-agado, sed post tiu informiteco, plurjara bona kunlaboro jam
ne plu estas duboj pri la taugeco, rolo de Esperanto kiel vivanta,
mondvaste parolata lingvo.
Estas gxojiga la atingajxo, ke kelkaj organizajxoj, asocioj petas nin
traduki siajn materialojn, informojn al Esperanto (ekz. la Nacia Parko
Harz).
Ankaux en ILEI ni sentas la bezonon de tiu faka kontaktigxo kun
neesperantistaj organizajxoj, asocioj, pro tio la nun konstruata nova
retpagxaro de ILEI celas malfermigxon al la mondo, kaj jam montras la
unuajn gxermojn, ekz. materialojn pri FIPLV, kies membro ni estas.
http://ilei-mondo.info/page.php?pid=94047872
Bedauxrinde mankas homforto por regule flegi la kontaktojn, do ni
estas tre dankemaj pro cxiu tiurilata iniciato, helpo.
Kun multaj salutoj,
Zsofia Korody
estrarano de ILEI
2012/2/8 Germain Pirlot <gepir.apro@...>:
--> Saluton, Marc,
>
> Por via parolado de la 25-a de februaro en Leuven pri "kluba strategio" jen
> alia ekzemplo de "personaj agadoj", kiu povus eventuale veki intereson, char
> tio povus okazi sine de aliaj medioj.
>
> Temas pri spertoj, kiujn mi havis sine de Eùropa Asocio de Instruistoj,
> al kiu mi anighis jam antaù ol konatighi kun Esperanto.
>
> Avantagho de agado sine de tia asocio estas ke eblas partopreni en
> internaciaj aranghoj, sen esti devigita organizi ilin. Sufichas anighi kaj
> aktive partopreni laù la proponita programo. E-partoprenantoj neniel tedu,
> tedegu, la aliajn per chiama alparolado pri Esperanto. Sufichas nur paroli
> la lingvon inter e-istoj por veki intereson kaj simple respondi al
> eventualaj demandoj tiurilate.
>
> Sed legu chi-suban teskton. Mi ja restas je via dispono por eventualaj
> klarigoj kaj demandoj tiurilate.
>
> Kore,
>
> Germain
> =========
> P.S. - Mi sendas kopion al ILEI-estraranoj informcele.
>
> =================== [El raporto pri personaj agadoj]
>
>
> Hazarde trovita ĉe :
>
> http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-050.htm
>
>
>
> Kial esperantistoj ne deziras kunlabori kun ne-esperantistoj?
>
> =============================================================
>
>
>
> 20-jara sperto konkludigas al mi, ke la plej grava malamiko de Esperanto
> estas la sektismo. Ofte ŝajnas, ke esperantistoj malŝatas uzadon de la "kara
> lingvo" por nemovadaj celoj! Jen mallonge ekzemploj, kiujn mi spertis kun la
> Esperanto-movado en la jaroj 1970 :
>
>
>
> Eŭropa Semajno de Eŭropa Asocio de Instruistoj
>
> ------------------------------------------------
>
> Dank’ al Patro Busse, lernejestro en Hannut, Esperanto iĝis laborlingvo apud
> la franca, la germana kaj la nederlanda dum ĉiujara Eŭropa Semajno; tio
> okazis en Hannut (Belgio) kaj en Freiburg (Germanio). Bedaŭrinde, kaj
> malgraŭ antaŭavertoj, samideanoj kondutis sekte kaj tedegis aliajn
> partoprenantojn per senĉesaj klopodoj por esperantigi ilin.
>
>
>
> Konkludo: la Eŭropa Semajno pluiris sen Esperanto !
>
>
>
> =================
>
>
>
> Eŭropa Dokumentaro
>
> -------------------
>
> Post preskaŭ 2-jara kontakto kun estro de eŭropa centro, s-ro Goovaerts,
> instruisto pri fremdlingvoj, eblis aperigi Esperanto-version de la bulteno
> "Eŭropa Dokumentaro", sed neniam eblis trovi en Bruselo samideanon por helpi
> pri korespondado en Esperanto (ĉ. 3 horoj monate); mi mem devis iri el
> Oostende por prizorgi ĝin, ĝis kiam la eldonon transprenis "Eŭropa Klubo" en
> Paderborn (Germanio).
>
>
>
> ==============
>
>
>
> Rilatoj ILEI / Eŭropa Asocio de Instruistoj (EAI)
>
> --------------------------------------------------
>
>
>
> a) Tradukreto :
>
> S-ro Kech, ataŝeo ĉe la franclingva Ministerio pri Edukado kaj eŭropa
> prezidanto de EAI, petis starigon de tradukreto pere de Esperanto por EAI.
> Sed la tiama ĝen. sekr. de ILEI, d-ro Dazzini, rifuzis kunlabori pro
> strangaj kialoj!
>
> Kiel EAI-ano mi funkciigis tian reton, al kiu kunlaboris esperantistaj
> kolegoj el kelkaj landoj, i.a. el Germanio, Grekio kaj Italio.
>
>
>
> b) Rilatoj ILEI/EAI :
>
> ILEI petis kunlabori kun EAI kaj tiurilate mi partoprenis 3-tagan kunvenon
> en Parizo, kie mi reprezentis ILEI-n kun s-roj James Fairbank (Francio),
> Grahame Leon-Smith (Britio) kaj Claude Piron (Svisio). Ni trafis kontentigan
> rezulton, sed, tiam, estraranoj de ILEI (d-ro Mario Dazzini kaj s-ro Helmut
> Sonnabend) aldonis nepran kondiĉon, ke Esperanto estu LA ununura laborlingvo
> por ĉiuj rilatoj.
>
>
>
> Konkludo: la tuto fiaskis kaj EAI ne plu interesighis pri Esperanto !
>
>
>
> ===============
>
>
>
**********************************************
Esperanto-kursoj, ekzamenoj, biblioteko
Interkultura Centro Herzberg
DE-37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6
Tel: 0049-(0)5521-5983
http://esperanto-urbo.de
--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.455 / Virus Database: 271.1.1/4198 - Release Date: 02/07/12 20:17:00