Kara Hori Jasuo, kaj aliaj geamikoj,
Kiel aldono al mia mesagho mi sendas nun pli detalan mesaghon de niaj amikoj kaj
kunlaborantojn en Esperanto-urbo Herzberg, kaj skizon de mia propra parolado al
la EEU-kongreso. Kiel vi povas legi, la kongreso antau kelkaj semajnoj estis
ech pli impona kaj sukcesa ol multaj imagas. Mi elkore gratulas Zsofia Korody,
Peter Zilvar kaj chiuj aliaj el la elstaraj laborantoj en Herzberg.
Kompreneble mi cheestos kaj kundiskutos pri la europa agado dum la UK. Mi jam
invitis mian kolegon, la slovaka diplomato Jozef Reinvart, kiu trankvile kaj
nerimarkite faras dauran elstaran laboron en Bruselo. Tamen, mi havas ankau
devon efike uzi mian energion. Klaras ke ne estus efika ke mi komencu ripeti
aferojn kiujn mi jam sendis, kaj kiuj jam estas legeblaj en la Europa Bulteno,
kaj kiujn ni jam detale diskutis en Herzberg antau kelkaj semajnoj.
Partoprenantoj en la diskuto en Bjalistoko chiuj havas devon bone informighi
antaue, kaj tiel ne "re-inventi la radon" dum la diskuto. Estas sufiche da
laboro por chiuj, sed la plej granda eraro kiun mi povus imagi estus starigi
paralelojn strukturojn en la 27 EEU-landoj. En unueco estas forto, kaj la
Esperanto-movado en Europo certe ne estas sufiche forta por havi 2 europajn
organizojn. Tio estus la plej bona metodo konfuzi kaj malfortigi la nunan
agadon. Eble la europaj landoj kiuj ne estas en EU bezonas plian kunordigon,
sed ene de la 27 landoj, EEU simple bezonas pli aktivajn helpantoj en la landaj
asocioj, kaj ne aldona kaj superflua strukturo. Kompreneble chiu rajtas
kritiki la nunan agadon de EEU, sed mi kun granda intereso atendos klarigon pri
kiun aldonan laboron li au shi intencas mem fari, por plibonigi la agadon. EEU
bonvenigos la helpon.
Desupra agadon oni bezonas organizi .... desupre, en chiu unuopa lando. La
estraro de EEU povas stimuli tion, kaj jam estas faranta tion, sed ni bezonas
pli da naciaj kaj regionaj agantoj kiuj libere agadu en sia regiono, sed atendi
instruojn el Bruselo. EEU havas siajn proprajn vidpunktojn, kaj tio estas efika
kiam temas pri kontaktoj kun EU-organoj. Oni bezonas flekseblecon por alfronti
la malsamajn kondichojn de la diversaj kontinentoj - por vidi la efikojn de tro
da centra kontrolo, ni bezonas nur konsideri la fiaskon de Sovetunio.
Chi-jare EEU ricevas neniun financan subtenon de EU, malkiel dum la lastaj 2
jaroj. Pro tio, la estraranoj de EEU pagas siajn proprajn vojaghojn kaj
hotelojn, kiel ni jam faris dum multaj jaroj (por citi nur 1 ekzemplon: mia
partopreno en la Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando, en 2007, kostis al mi
persone pli ol €600, kaj tio estis nur unu el la multaj vojaghoj kiujn mi
faris tiujare). EEU daure kunlaboras kun EU, kaj esperas ricevi subtenon denove
venontjare. Tamen, kun subteno au sen ghi, la laboro daurigos, ni fosos nian
sulkon.
Amike.
Seán Ó Riain
----- Original Message -----
From: <esperanto-zentrum@...>
To: <zilvar@...>
Sent: Tuesday, July 07, 2009 11:36 PM
Subject: Kelkaj informoj ankorau pri la komuna kongreso de GEA kaj EEU 2009 en
Herzberg
Germana Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo
Kara leganto,
la komuna kongreso de GEA kaj EEU en Herzberg - la Esperanto-urbo finigxis
antaux unu monato kun bonaj rezultoj, postsekvoj. Krom pluraj tujaj amasmediaj
informoj (multaj gazetartikoloj, radio-raportoj, intervjuoj), nun ankau en la
E-aj gazetoj aperadas fotoj kaj informoj. Sur la titolpagxoj de
'Esperanto-aktuell' kaj 'REVUO ESPERANTO' oni povas vidi fotojn dum la parado
(procesio) tra la nova Esperanto-urbo Herzberg (dank' al Alfred Schubert kaj
Stano Marcek).
Estis bone, ke la Esperanto-movado iom forlasis sian kutime fermitan
kongresejon. Multaj homoj en Herzberg vidis amason da esperantlingvaj
parolantoj, bonan varbefikon havis la kunportitaj naciaj kaj verdaj E- flagoj,
same la okulfrapaj varbombreloj kun la blankaj literoj ESPERANTO (dankon al la
E-grupo "Unterweser").
La raportojn, bildojn ni kolektas sur la kongresa hejmpagxo, bv. viziti:
http://gek-eek.esperanto-urbo.de/page.php?pid=61051313
Se vi estis partoprenanto, memoru la kongresajn eventojn, se ne, vidu, kion vi
maltrafis!
Jen resumaj raportoj el la vidpunktoj de:
1. Prelegoj, fakaj temoj dum GEK/EEK
- Prelego pri Kubo, Juan Besada
- Prezentado pri Kuba historio: Juan Besada
- Lumbildoj pri Esperanto-rondvojaĝo tra Azio: Mireille Grosjean
- Jim la migrulo: Libroprezentado far prof-ro Rüdiger Sachs kaj informoj pri
Serengeti-nacioparko
- Pri la gazeto Juna amiko: Stefan MacGill
- Naciaj stereotipoj kaj eŭropa identeco Zbygniew Galor
- Esperanto kiel mapilo inter du kulturoj kadre de trilingva temovortaro: D-ino
Ilona Koutny
- Aktivecoj de Germana Esperanto-Junularo: Julia Hell
- Prelegoj: 20 jaroj post la murfalo En la jaro 1989 falis la muro inter
oriento kaj okcidento.
- Festprelego:D-ro Sean O`Riain
- Strategio de EEU en poresperanta agado en Eŭropa Unio: Zlatko
Tiŝljar
- Informoj pri AIS, D-ino Verá Barandovská-Frank
- La vojo al la unuiĝo de la du Germanaj Esperanto-Asocioj en la 90aj
jaroj: d-ro Rudolf Fischer
- Personaj spertoj el nia iama limoregiono: Peter Zilvar
- Ĉu interkompreniĝo eblas malgraŭ miskomprenoj inter
okcidentanoj kaj orientanoj? Elisabeth Schwarzer
- Kiel ŝanĝiĝis la percepto pri orienta Eŭropo ĉe la
esperantlingvaj okcidentanoj? Giorgio Silfer
- Ekstermovada aplikado de Esperanto: Zdzislaw Glajcar
- Kaiserslautern la venontjara kongresurbo sin prezentas
- Purakore poemaro de hungara poeto Attila József: Imre Szabó
- Nova universitata Esperanto trejnado en Szeged, Hungario: dr. Újvári Edit
- Lernu.net: Peter Balaz
- Seminario pri E@I: Peter Balaz
- Trejnseminario pri Vikipedio: Yves Nevelsteen
- Komputeko: Yves Nevelsteen
- Retvortaro: pastro Albrecht Kronenberger
- Prelego pri filmado: Sebastian Kirf
- Eŭro en Ĉeĥio & ĉeĥa prezidentaĵo en EU
- Prelego pri libro Esperanto per rekta metodo: Stano Marcek
- Informoj pri la saniga efiko de ginsengo: Harald Schicke
- Vojaĝoj al ambaŭ koreaj landoj: Harald Schicke
- Fakprelego pri biero kun biergustumado: Harald Schicke
- Verduloj & Esperanto / Verda Ekonomio: Dr. Manfred Westermayer
- Homeopatio (mirakla sanigo): Kees Ruig
- Informoj pri GEK/EEK 2009 & Esperanto-urbo kaj EEU: Peter Zilvar, Zsófia
Kóródy
- Komuna elkonstruo de Herzberg la Esperanto-urbo. Forumo kun diskutado,
gvidas: Peter Zilvar, Zsófia Kóródy.
- Privilegia vojo: Persistema klerigado far GEA-filio en Herzberg (kiel akiri
valorajn fakdiplomojn de GEA), Peter Zilvar + Zsófia Koródy
- Nova ĉeha Esperanto-muzeo: d-ro Petro Chrdle
- Ekonomia Esperanto: Hans Welling
- Ĝenerala kono de Esperanto en Francio: Cyrille Hurstel
- Ekspozicio pri Esperanto-filatelio kaj raraj E-kolektobjektoj (absoluta pinto,
eksterordinara evento!), Stany Rynduch
- Esperanto-ekspozicio en la kavalira salono de la Kastelo (Kun speciala
Esperanto-kolektaĵo de filatelisto Kurt Zietz el Herzberg)
2. Kunsidoj
EEU-kunsido, EEU-asembleo
- Jarĉefkunveno de Germana Esperanto-Asocio (GEA)
- GEA: Landaj Ligoj (LALI): diskuto pri la estonto de la germana
Esperanto-movado
- Jarĉefkunveno de E. Landa-Ligo en Malsupra Saksio (EMAS) Thomas Heberlein
- Kunsido de Landa Ligo REVELO
- Kunsido de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI): Zsófia Kóródy
- ILERA + AREF (Esperanto-Kolektanoj kaj Filatelistoj)
3. Ekskursoj
- Ekskurso per aŭtoj al Unukornulo-Groto (Einhornhöhle) en Scharzfeld
- Gvidado tra la Esperanto-urbo kun vizito de la kastela muzeo kaj de la
speciala Esperanto-ekspozicio
- Gvidata promenado sur la rondvojoAkvo-8
- Matenaj kur-horoj kun Henryk Wenzel
- Busekskurso tra la Harz-montaro al Goslar, urbo de mondkulturheredaĵo
- Busekskurso al la Eŭropa Rozario en Sangerhausen, poste vizito al la
grandega Kyffhäuser-Monumento
- Komuna trajnekskurso al Braunschweig kun gvidado, vizito de muzeoj kaj
historia malnovurbo
Kromaj rekomendoj estis:
komunaj ekskursoj, ekz. al la Rhume-fonto kaj al la historia urbo Duderstadt (20
km) aŭ Göttingen (35 km). Migrado sur la proksima monto Knollen, al
Hanskühnenburg ĉe Lonau.
4. Kulturaj kaj distraj programofertoj
- Boule-ludado ĉe la Boule-ludejo apud Jues-lago
- Interkona Vespero sub gvidado de kantisto Ralph Glomp
- Grekaj kantoj de German-Greka Koruso el Herzberg
- La internacia Esperanto-Koruso kantas, (projekto Vielfalt tut gut -
Bunteco bonas) sub gvido de Otto Kern
- Muzikgrupoj de la gimnazio (lerneja koruso: Christian Gödeke; instrumenta
grupo: Gitta Ammer)
- RYTMIX Infana Dancensemblo el Toruno prezentas sin
- SZENÁ-TOROK La hungara parlamenta koruso kantas
- Georgo Handzlik la Esperanto-bardo kantas
- Speciala junulara muzikprogramo en la urba junulardomo kun la diskĵokeoj
Erik & Leo, junularprogramo sub gvidado de Julia Hell, GEJ-prezidantino
- Filatelista evento, aparta poŝtstampo pro la E-kongreso
- Ekspozicio pri Esperanto-filatelo en la urba biblioteko
- Ekumena Diservo, pastro Albrecht Kronenberger kaj pastoro Peter Bäß, Sankta
Jozefo-Kirko
- Bunta kulturvespero -
Ulrich Mattke Pianoludado
Alfons Hoffmann Kantado
Harzklub Pöhlde prezentas sin
Ralph Glomp, fama E-kantisto el Hamburgo (elstara 90-minuta programo)
Klezmorim Sennomaj sub gvido de Peter Bäß el Berlin
- Komuna kantado de Internacia Esperanto-Koruso kun cx. 100 infanoj &
plenkreskuloj sur bazara placo apud la urbodomo, (projekto Vielfalt tut gut
- Bunteco bonas) sub gvido de Otto Kern
- Partopreno ĉe la urba festparado, kun kostumoj, flagoj, varbombreloj
- Teatra Vespero: Münchhausen la vera kazo. Teatra spektaklo (90-minuta):
Christoph Frank
- Aŭkcio de libroj kaj brokantaĵoj je favoro de Esperanto-urbo
- Bunta adiaŭa vespero (gvidis: Stany Rynduch)
Dancprezentado de la premiita grupo Baby Jagi el Toruno, PL
Georgo Handzlik la Esperanto-bardo kantas
Unuopuloj kaj grupoj prezentas sin
- Adiaŭa piroteknikaĵo
kaj kaj kaj
----- Original Message -----
From: HORI Yasuo
To: komitato-de-uea@yahoogroups.com
Sent: Tuesday, July 07, 2009 1:51 PM
Subject: Re: [komitato-de-uea] Regionaj Agadoj dum la UK
Kara Seán Ó Riain,
Dankon pro la mesag^o. Mi legis la raportojn de EEU kaj altetaksas g^ian
laboron.
Mi estas g^oja, ke EEU-anoj partoprenos en la kunsido de Europa Agado.
C^u
vi povos raporti pri la agado de EEU?
Europo estas la fokuso de la tutmonda movado, do raportoj en la kunsido
donos grandan kurag^on kaj lecionojn al la partoprenantoj, precipe al
ekstereuropaj partoprenantoj.
G^is Bjalistoko,
HORI Jasuo (s-ro)
Estrarano de UEA (landa kaj regiona agadoj)
<hori-zonto@...>
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio
----- Original Message -----
From: "Suzanne & Seán Ó Riain" <sean2suz@...>
To: <komitato-de-uea@yahoogroups.com>
Sent: Tuesday, July 07, 2009 7:34 AM
Subject: Re: [komitato-de-uea] Regionaj Agadoj dum la UK
Gekaraj,
En http://europo.eu/index.php?art=4 oni povas regule, monaton post monato,
legi pri la agado de EEU, kiu estas ege vigla. Ekzemple, mi kopiis la
jar-raporton de EEU en la germana lingvo (ni devas raporti al EU en unu el
la oficialaj EU-lingvoj) al Ulrich Brandenburg, germana ambasadoro al NATO
kaj denaskula parolanto de Esperanto. Li skribis ke "estas simple
nekredeble ke tiom malmulte da homoj tiom grandegan laboron faras". Mi ne
komencas chi-tie ripeti informojn pri la multegaj vojaghoj de estraranoj de
EEU al kongresoj de landaj asocioj chie en la EU-landoj. Ni jam rimarkis ke
kelkaj landaj asocioj estas multe pli agemaj ol aliaj.
Krome antau nur 5 semajnoj ni havis tre sukcesan kongreson de EEU, kun pli
ol 400 partoprenantoj el 28 landoj, en la Esperanto-Urbo Herzberg, Germanio.
Baldau estos raporto pri ghi disponebla - jam aperis mallonga raporto de
Stano Marcek en la revuo "Esperanto", ech sur la kovrilo de la julia numero.
La lokaj germanaj gazetoj aparte bone kaj pozitive raportis pri la kongreso,
kaj pluraj germanaj politikistoj parolis dum la oficiala inauguro. La
urbestro de Herzberg ech faris kompletan dulingvan paroladon, en Esperanto
kaj la germana, kaj Claude Nourmont portis mesaghon de la prezidanto de UEA,
Probal Dasgupta. Multaj, ankau kelkaj estraranoj de EEU, faris la
Esperanto-ekzamenojn lau la komuna europa kadro je la niveloj C1 kaj B2.
Tre gravas subteni tiujn ekzamenojn, char ili estas oficiala agnosko de
Esperanto fare de la ne-esperantista Konsilio de Europo, kiu ja havas multe
pli da landoj ol la 27 landoj de EU.
Mi povas jam informi ke EEU ricevis inviton de la urbestro de Galway (urbo
de 72,000 loghantoj en okcidenta Irlando) okazigi la 9-an kongreson de EEU
en Galway fine de majo 2011. Ni tuj invitis niajn britajn kaj skotojn
samideanojn kunkongresi kun EEU en Irlando en 2011, kaj mi tre ghojas ke
ili konsentis. EEU partoprenos la movadan foiron dum la UK la 25-an de
julio, kaj ni celas jam havi afishon pri la venonta EEU-kongreso. Ni ankau
havos raporton pri la agado de EEU dum 2008, sed ghi estas tiom ampleksa ke
malmultaj legos ghin.
Mirejo faras bonan punkton ke EEU estas kunordiga organizo de la landaj
asocioj en la 27 EU-landoj. Krome EEU havas observantojn de aliaj landoj
kiel Svislando, Kroatio, kpt.kiuj ech pli sisteme pagas la etan alighmonon
al EEU ol kelkaj landaj asocioj en la EU-landoj. Sed fakte neniu organizado
okupighas sisteme pri la europaj landoj kiuj ne estas en EU.
Mi mem estos en Bjalistoko dum la tuta UK, kaj pretas partopreni diskuton
pri la europa agado jhaude la 30.7. Ankau estos aliaj estraranoj de EEU en
Bjalistoko dum la UK, kiel Flory Witdoeckt, Georgo Handzlik, Petro Balaz.
Kompreneble mi ne intencas ripeti la multegajn aferojn kiuj jam estas
legeblaj en http://europo.eu/index.php?art=4 , sed mi esperas ke chiuj
partoprenantoj estos leginta ghin, kaj tiel venos al la kunveno almenau iom
informitaj pri la tre vigla agado kiu nun okazas la tutan tempon.
Amike,
Seán Ó Riain
Prezidanto de EEU
----- Original Message -----
From: Ileana Schrøder
To: komitato-de-uea@yahoogroups.com
Sent: Monday, July 06, 2009 6:48 PM
Subject: Re: [komitato-de-uea] Regionaj Agadoj dum la UK
Ankau mi vidas la rolon de EEU kiel Renato mencias, char ni ne bezonas
plurajn organizojn en Europo.
Amike
Ileana
----- Original Message -----
From: Renato Corsetti
To: komitato-de-uea@yahoogroups.com
Sent: Monday, July 06, 2009 5:11 PM
Subject: [komitato-de-uea] Regionaj Agadoj dum la UK
HORI Yasuo:
>
> Kaj sen iliaj kunlaboroj kun mi, mi eterne estos nominala
> "respondeculo" pri landa kaj regiona agadoj, sen frukto, kaj mi
malaperos
> sen spuroj post mia laborperiodo. Mi volas veki ion en la movado.
>
Mi kredas, ke vi pravas rilate al via deziro kunlabori kun la
kontinentaj komisionoj. Ni esperu ke ĉi tiu kunveno en Bjalistoko estos
komenco de kunlaborado tra la tuta jaro. Oni ne devas kunlabori nur dum
la UK-semajno.
Rilate al la eventuala Eŭropa Komisiono, mi kiel aliaj pensas, ke ni
devos multe pli baziĝi sur EEU. EEU nun vidas sin kiel organizanto de
aferoj en Bruselo, sed ĝi devas iĝi ankaŭ Eŭropa Komisiono preta subteni
la landajn asociojn, kiuj vivtenas ĝin. Paŝoj al tiu direktoj jam
komenciĝis. Do, mi neprte invitus reprezentantojn de EEU, ĉeesti tiun
kunvenon.
Pri la rimarko de Amri rilate al la situacio de la Komisiono Pri Meza
oriento kaj Norda Afriko mi tute konsentas. Ĝi ne estas brila. Ĉefe
mankas helpantoj (ekster la arabaj landoj) por la semado tien. Kiu
disponas pri tempo por tio (ne nepre necesas koni la araban), bonvolu
kontakti min.
Amike
Renato
[Non-text portions of this message have been removed]
[Non-text portions of this message have been removed]
----------------------------------------------------------
No virus found in this incoming message.
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.386 / Virus Database: 270.13.7/2222 - Release Date: 07/07/09
05:53:00
[Non-text portions of this message have been removed]