$)C
Kara amiko Yutao,
cel @[<:GT:
> Tre bedauxras, ke ghis nun neniu el ili ricevis la invitilojn el LKK.
> Pro tio ni jam trifoje letere kontaktis kun LKK, tamen neniu respondis.
> Nun la kongrestempo urghe proksimighas, por chinaj partoprenantoj
> postulantaj pasportojn, devas unue havi oficialan invitilojn el
> Vjetnamio. Sen tio, ili nenion povas fari. Do ni petas vin peri nian
> peton al LKK kaj laux eble plej baldaux sendu la invitilojn al la
> pagintoj.
Dankon pro via letero. Mi tuj sendos fakson al LKK en Hanojo kaj petegos
ilin laueble rapide sendu la invitilojn. Pardonon pro ilia ne rapida reago,
tio estas kauzinta eble pro manko de spertoj au de teknikaj metodoj. Iom pli
atendi mi petas, kaj mi certe urghigos ilin.
> Krome, CHEL sendos du reprezentantoj al la Kongreso. Ili estas YU Tao
> kaj WANG Hanping. S-ro YU estas KAEMano, kaj s-ro WANG estas raportisto
> el EPCH, chu ili ankaux devas pagi la kotizojn?
Chiuj KAEM-anoj ne pagas alighkotizojn lau la interkonsento kun LKK kaj
KAEM.
Do, s-ro Yu Tao ne bezonus pagi kotizon, sed bedaulinde s-ro Wang Hanping
devus pagi kotizon, char chiuj alilandaj reprezentantoj same kaj egale pagas
la kotizon.
Sed se s-ro Wang Hanping estas ne reprezentanto de CHEL, sed simpla
raportisto de EPCH, eble KAEM povos konsilighi kun LKK ne pagigi al li la
kongres-alighkotizon. Char raportistoj (au jhurnalistoj), kiuj estas
sendataj de iu maskomunika kompanio pure por labora celo, sed ne por ghui la
kongreson, eble povus esti esceptoj pagi la kotizon. Tio estas nun persone
mia opinio, kaj do mi certe interkonsilighos kun LKK kaj poste mi certe
informos vin pri la afero.
Nunmomente mia konsilo chi-rilate estas ke CHEL sendu du KAEM-anojn senpage
(Yu tao,kaj Wang Jianbing) kaj s-ro Wang Hanping venu al Hanojo kiel
raportisto de EPCH por esti senpaga.
(Kompreneble nur temas pri alighkotizo, kaj chiuj -inklude KAEM-anojn- devas
mempagi loghon kaj manghon dum la kongreso.)
via
puramo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kara estimata Isino, kaj aliaj KAEM-anoj,
Mi tre bonorde kaj dankeme ricevis la liston de landaj asocioj en Azio.
Same kiel s-ino Syozi, mi estas mirinta trovante multe da landaj asocioj
en nia reigono.
Do mi decidis dissendi tiun karan liston al chiuj KAEM-anoj por via
referenco kaj por via eventuala utiligo estonte.
Mi tre alte taksas JEI kaj s-ron Isino pro ilia posedo de tia listo, kaj
mi estas ege scivolema kiamaniere ili akiris la liston. Ekzemple, la
adresoj de Malejzia, Singapura, Filipina asocioj ne troveblas en
jarlibro de UEA. La konscio pri ekzisto de tiuj landaj asocioj ebligas
al KAEM starigi novan strategion pri nia movado en Azio. Mi ja baldau
provos kontakti kun respektivaj asocioj.
via sincere
puramo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
estimata,
mi retpoSte sendas liston de 16 landaj asocioj en azio. mi timas, ke oni bezonos ordigon.
via, isino yosio (sekretario de jei)
Chinio China Esperanto-Ligo P.O. Kesto 825, CN- 100037 Beijin (Pekino) +86-1-832-6682 +86-1-832-1808 LA
Tajlando Tajlanda Esperanto-Instituto Marcel Perray/ G.P.O. Box 1846, Bangkok 10501 Israelo Esperanto-Ligo en Israelo P.O.K. 1289, IL-61012, Tel-aviv Honkongo Honkonga Esperanto-Asocio Margaret Fidow /Tak Chee Yuen, Block 5, Flat 4 A, 88 Tat Chee Avenue, Kowloon Tong LA/ VD de UEA en 1997. Oni kunvenas che shi.
Korea Respubliko Korea Esperanto-Asocio Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350, Mapo-ku, Seoul +82-2-614-5784 +82-2-614-5785 LA
Pakistano Pakistana Esperant-Asocio (PakEsA) 2-Asghar Mall Road, Rawalpindi-46000 051-453898 LA/ 95.7.6: malnova/ P.O. Kesto 549, PAK-60 000 Multan
Uzbekio Uzbeka Esperanto-Asocio E¥µgeno S. Perevertajlo/ 700000 Taskent, a/j 140 +7-3712-57-24-87
Singapuro Singapura Esperanto-Asocio Tanglin PO Box 663, SG-912423 Nepalo Nepala Esperanto-Asocio P.O.Box 3565, Durbar Marg, Katmandu +977-1-222985 fakso: +977-1-228194 LA/ 95.7.6 malnova: 4098
Filipinoj Filipina Esperanto-Asocio Teng S. UBAN/ P.O. Box #570, Cotabato City 9600 Mongolio Mongola Esperanto-Asocio pk. 1136 Ulaanbaatar LA
Hindio Federacio Esperanto de Barato 5, Archana Corner, Sahyadri Park, Salunkhe Vihar Road, Kondwa, PUNE 411 048 0212-662323 LA/ E-mail helpo@giaspo01.vsnl.net.in
Vjetnamio Vjetnama Esperantista Asocio 105 A, str. Quan Thanh, Hanoi 4-254-547 Turkio Turka Esperanto-Asocio s-ro Enver Yalcin/ p.k. 1328 Sirkeci, TR-34438 Istanbul Banglade¥¡o Banglade‡Â Esperanto-Asocio Ashok Kumar Sinha / 65 Sukrabad, Building 2 Floor 4, 1207 Dhaka LA delegito de UEA
Malajzio Malajzia Esperanto-Asocio p/a Raja Zainal Abidin bin Zahid, 71 Jalan Setiakasih, Bukit Damansara, MY-50490 Kuala Lumpur LA
Estimata s-ro Puramo,
Saluton!Akceptu nian dankon kaj respekton al vi pro via multaj laboroj
al la 2-a Azia Kongreso de E-o.
Nun estas 17 personoj kiuj pagis la kotizojn por la Azia Kongreso pere
de CHEL, kaj ni informighas, ke iom da personoj jam mem pagis al LKK.
Tre bedauxras, ke ghis nun neniu el ili ricevis la invitilojn el LKK.
Pro tio ni jam trifoje letere kontaktis kun LKK, tamen neniu respondis.
Nun la kongrestempo urghe proksimighas, por chinaj partoprenantoj
postulantaj pasportojn, devas unue havi oficialan invitilojn el
Vjetnamio. Sen tio, ili nenion povas fari. Do ni petas vin peri nian
peton al LKK kaj laux eble plej baldaux sendu la invitilojn al la
pagintoj.
Krome, CHEL sendos du reprezentantoj al la Kongreso. Ili estas YU Tao
kaj WANG Hanping. S-ro YU estas KAEMano, kaj s-ro WANG estas raportisto
el EPCH, chu ili ankaux devas pagi la kotizojn?
P.S. Ni jam sendis la fotoj de chinaj kaemanoj al LKK. Dankon pro via
kunlaboro.
Yu Tao kaj Wang Jianbing, por China Esperanto-Ligo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Karaj Puramo kaj la komisiitoj,
Hiera`u ^ce JEI mi konfirmis ke la sekretario sendis la mesa^gon
de Puramo pri la 2a Azia Kongreso bonorde al 16 esperantaj
asocioj en Azio. Por la unuafojo mi vidis liston de 16 landaj
asocioj de Azio. Se vi interesi^gas pri ^gi, bv. kontakti s-ron
Isino, la sekretario de JEI.
Nur informe, Sy^ozi Keiko
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kara estimata Renato Corsetti,
Mi ja danke kaj bonorde ricevis vian poshton, en kiu mi trovis leteron
pri Tajlando kaj pri foliaro.
Mi devas dankegi vin pro via energia agemo por nia movado. Tio certe
estas por ni modelo.
Mi aprobas vian planon, ke UEA/KAEM dissendu la foliojn (preparitajn de
vi/UEA) al aziaj landoj por diskonigi ekziston de KAEM/UEA, instigi la
esperantistojn agi en la kadro de la asocioj kaj, fine, varbi monon por
la fondajho Azia.
Mi atente tralegis la enhavon de tiu folio kaj sentas ghin bonege
farita.
Mi tamen dissendos ghian kopion al aliaj KAEM-anoj por ke ili ankau
informighu pri tiu projekto.
Vi scias, ke KAEM estas ne persona, sed grup-gvida sistemo, do mi chiam
kutime demandas opiniojn de aliaj KAEM-anoj kaj kune diskutas kaj
decidas.
Eble vi ankau scius, ke en chiu jaro okaze de Japana kongreso, japanaj
esperantistoj kolektas mondonacojn speciale por Azia fonduso, kaj la
mono necesa en aziaj E-movadoj chefe devenas de tiu fonduso kolektita en
japana kampanjo. Korea E-asocio ankau sekvas la modelon de Japanio, kaj
fine chiuj aziaj landoj devas kune partopreni en tiu monkolektado.
Pri la letero de Tajlando;
Mi dankas vin pro via prizorgo. Mi mem tuj rekte skribos al tiu pastroro
en Tajlando, kaj montros la pretecon de KAEM chiel helpi lin brughonigi
E-movadon tie.
Mi konscias, ke la ekzisto-kialo de KAEM estas por akceli kaj aktivigi
nian movadon en Azia regiono. Ni do devas chion malavare fari por
realigi kaj plenumi ghian celon.
Chiokaze mi nur mallonge raportu al vi, ke nuntempe jam bona auguro
ekaperas rilate al la E-movado en azia regiono. En Hongkongo nia movado
nun jam sufiche viglas tiom, kiom ili gastigas tiel grandan internacian
eventon, kiel IJK venontjare.
En Tajvano refoje ekviglas nia movado. Dum dek jaroj tajvanaj
esperantistoj chesis kontakton kun UEA, sed nun ili refoje komencis
ekagi kaj lastatempe ili eldonis sian unuan organon, Tajvana
Esperantisto.
En Mongolio nove estas fondita en tiu chi jaro Mongola E-Centro kaj
ekkomencis okazigi kursojn por komencantoj. Ili nun fervore laboradas
por nia movado.
KAEM serioze diskutos la rimedojn por helpi tiujn movadojn. Ni estas ech
pretaj proprakoste flugi al tiuj landoj por renkontighi kaj diskuti kun
tieaj aktivuloj. Sur tia doktrino, KAEM ankau traktos la aferon de
Tajlando.
kun refoja danko pro via prizorgo por azia movado,
plej sincere
puramo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kara Puramo,
Koran dankon pro via tuja reago! Temas pri la fakkunsido
de esperantaj libroj, mi ekagos post "Ora semajno", la unua
semajno de majo, kiam okazos "Tutlanda Kunlo^gado" en Tokio.
Pri tio mi raportos al vi poste.
^Gis venonta kontakto, amike salutas, Sy^ozi Keiko
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kara s-ino Syozi,
> en Hanojo decidi^gis ke nome de KAEM ni aperigu
> anoncon pri la 2AK, en kiu ni varbu fakkunsidojn, kies
> limdato estas fino de aprilo.
Mi ja faris tion. Certe aperos la oficiala anonco pri la 2a AK reklamo-forme
sur la gazeto, Esperanto, en la numero de Majo (Duonpaghe). Mi jam du foje
kontaktis kun Istva'n pri la afero, kaj li certigis, ke tio estas en ordo.
Kompreneble mi skribis sur tiu anonco pri la fakkunsidoj, sed mi aparte
sendos mesaghon pri organizado de fakunsidoj al mondaj fakaj organizoj, pere
de interreto. Mi tuj baldau ordigos la liston de fakaj organizoj, kiuj certe
okazigos fakkunsidojn dum kongreso en Hanojo.
> En la lasta retmesa^go mi proponis la 2an fakkunsidon
> de libroj post la 1a AK. Se vi bonvolus konsenti, mi ^satus
> ekagi por preparo, kontaktante landajn asociojn.
Nu, mi petas vin ekagi!
> Laste, pri la UK en Berlino. Estus tempo por KAEM mendi
> fakkunsidojn de "Azia Agado", ^cu ne? Necesus "fermita KAEM",
> "fermita KAEM kaj la landaj asocioj" kaj malfermita Azia Agado.
Pri supra afero mi jam mendis al UEA (al Nikola Rasic) antau unu, du
monatoj.
via
sincere
puramo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kvankam jam tro malfrue, mi haste petas de vi jenajn aferojn: De la
2a g^is la 5a de majo okazos en Tokio la 32a Tutlanda Kunlog^ado
intensiva kursaro) de Esperantistoj organizita de JEI. Kaj
konsiderante pri A.K., c^ijare oni dume arang^os malgrandan
simpozion pri Esperanto-movado en Azio. Mi, kunordiganto de la
simpozio, ege deziras havigi al mi fres^ajn novaj^ojn pri la
esperanta agado en via lando. Mi intencas lau~eble pretigi
materialojn el la artikoloj en Esperanto en Azio kc, tamen la plej
fres^aj novaj^oj el aziaj landoj sendube faros ilin pli ric^aj.
Certe mi devis peti vin pli frue, sed mi multe vin dankas se vi
retpos^te provizos al mi antau~ la 1a de majo ec^ mallongan kaj
koncizan novaj^on, kiu estos utila tiucele. Denove vin antau~dankas
via Takeuti Y.
------------------------------
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Per CRI PUBLIC USER s-ro Yu Jiangchao skribis al Takeuti:
> Tamen ni ricevis lian proponon (:nome de s-ro Chong. noto far
> Takeuti ) pri interkonsiligho rekte kun LKK pri la kotiza problemo
> kaj arangho de nia fakkunsido. Tamen al ni mankas la retposhta
> adreso de LKK de A.K. , ni do ne povas rapide informi ghin pri niaj
> petoj. Chu vi bonvolus prezenti al ni rimedon por kontakti ghin plej
> baldau, por ke nia fakkunsido estu aranghita en la programon de la
> kongreso?
Bedau~rinde nek LKK nek VEA havas retpos^tan adreson. Sola rimedo ilin
kontakti estas fakso, kies numeron vi vidas en la Unua Bulteno, nome
84 4 8432756. Iliaj reagoj estas ne c^iam rapidaj, jen kial mi
konsilas al vi ankau~ serc^i alian rimedon. Ekzemple estus bone, se iu
kompetenta c^ino, kiu log^as en Hanojo kaj havas retadreson, estos por
vi peranto. KIel mi skribis al vi, okupi lokon por fakkunsido
espereble povas esti senpage, sed akcepti du reporterojn tute je ilia
kosto estas problemo rapide diskutenda en la flanko de LKK. Mi esperas
ke vi rapide informos LKK-on pri via bonega intenco kaj nia prezidanto
Chong tion helpos al vi, c^ar vi estas sola radiostudio en Azio, kiu
per nia lingvo diskonigas al la mondo pri nia agado . Via Takeuti
Yosikazu.
> I
--
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Karaj Puramo Chong kaj aliaj membroj de KAEM,
Anta`u tagoj mi ricevis aprilan numeron de "
Esperanto", tamen ne trovi^gas en ^gi anonco pri la
2a Azia Kongreso. En la lasta preparkunsido por la
2AK en Hanojo decidi^gis ke nome de KAEM ni aperigu
anoncon pri la 2AK, en kiu ni varbu fakkunsidojn, kies
limdato estas fino de aprilo. Tia oficiala anonco ege
gravas, ^car sen anonco homoj ne informi^gas pri fakkunsidoj.
Ver^sajne VEA/LKK ankora`u ne donis ta`ugan informon pri
la AK kaj fakkunsidoj al la landaj asocioj. Mi estus tre danka,
se Puramo Chong iniciatas kaj kunordigas informadon pri la
Azia Kongreso. Bv. skribi, ekzemple en "Esperanto en Azio",
pri nova^joj tiurilate.
En la lasta retmesa^go mi proponis la 2an fakkunsidon
de libroj post la 1a AK. Se vi bonvolus konsenti, mi ^satus
ekagi por preparo, kontaktante landajn asociojn.
En la unua semajno de majo okazos "Tutlanda Kunlo^gado" de
JEI, en kiu mi disdonos 8-pa^gan informilon pri JEI-karavano al
Hanojo kun provizora programo de la kongreso. ^Gi estas sola
nova^jo pri la 2AK nuntempe. Kiel mi skribis anta`ue, ^c. 1400
membroj de JEI ricevos ^gin kun la maja organo.
Laste, pri la UK en Berlino. Estus tempo por KAEM mendi
fakkunsidojn de "Azia Agado", ^cu ne? Necesus "fermita KAEM",
"fermita KAEM kaj la landaj asocioj" kaj malfermita Azia Agado.
Mi kore anta`udankas reagon de Puramo, nia prezidanto.
Amike salutas, Sy^ozi Keiko
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Karaj KAEM-anoj;
Jen mi transsendas mian leteron al tajvana esperantisto por via
referenco.
Mi ghojas, ke en Tajvano ekburghonas E-movado nuntempe, kaj ili eldonis
unuan numeron de sia aocia bulteno.
Se vi havas liberan tempon, bv vi ankau persone skribi al li (vi vidas
lian retadreso supre) por kuraghigi lin kaj lian asocion.
via sincere
Puramo
PS: Al KAEM@... apartenas chiuj KAEM-anoj plus s-ino DOI Chieko,
redaktoro.
Do se vi klakas ghin, vi ne plu bezonus individuajn adresojn de ni.
Krome se vi volas sendi konfidencan leteron individue, nur tiam vi
klakos individuan adreson.
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kara amiko Zhong Qiyao;
Hierau, tuj post kiam mi sendis retleteron al vi, mi ricevis vian
poshtajhon, en kiu mi ghoje trovis la bultenon de via asocio, Tajvana
Esperantisto.
Mi unue gratulas vin kaj vian asocion, kiu eldonis la unuan ok paghan
numeron de via bulteno. Mi trovis, ke la bulteno enhavas bonan informon
kaj estas bone redaktita. Mi trovis vian nomon kiel la chefredaktiston.
Nun mi komprenas, ke vi estas eble chefa motoro de via movado same kiel
Bill Mak en Hongkongo. La vigla movado en Hongkongo estos bona modelo
por vi, tajvanaj esperantistoj.
Mi alte taksas, ke vi lastatempe lanchis komputilretan korespondan
kurson, kaj tio certe farighos unua pasho por naski tajvanajn
komencantojn.
Mi ja scias, ke Joachim Verdin gvidis kurson en via lando antau dek
jaroj. Mi nur bedauras, ke la kurso intertempe ne dauris kaj tiel la
movado ankau stagnis. Se vi serioze konsideras refoje okazigi novan
E-kurson por civitanoj iam estonte, KAEM serchos la rimedon por helpi al
vi kaj via asocio. Char KAEM ekzistas por la celo disvastigi E-movadon
en aziaj landoj.
Kiel mi jam petis en mia lasta ret-letero, bv. verki iun malgrandan
artikolon pri via movado, ekzemple pri la historio, pri la motivo de
revigligho, pri nuna stato kaj ankau pri via estonta plano, bezono,
postulo ktp. Ni aperigos ghin sur venonta numero de nia gazeto de KAEM,
Esperanto en Azio.
KAEM estas chiam preta kontakti kun vi kaj kune diskuti pri nia movado
ktp.
via sincere
Puramo CHONG
Prez. KAEM
Kara estimata Yu Jianchao;
Mi transricevis vian leteron pere de s-ro Takeuti, kaj ghoje informighis, ke CRI
jam planas sendi du raportistojn al Hanoja
kongreso kaj , ke CRI okazigos kunsidon de auskultantoj dum la kongreso.
KAEM interkonsilighos kun LKK, ke du CRI-raportistoj povos partopreni en la
kongreso sen pago de kongresa kotizo.
> Pri la okazigo de la kunsido por viaj auskultantoj mi informos al LKK, sed mi
petas vin, ke vi samtempe ankau sendu petilon
> pri via intenco pri kunsido rekte al LKK por ke ili enmetu vian programeron en
la kongresa programon.
kun kora saluto,
via sincere
Puramo
Prez. KAEM
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Estimata prezidanto,
Mi multe s^uldas dankojn al vi pro via rapida kaj g^usta ordigo de
la afero, kio ankau~ min ege trankviligis. C^ar mi mem levis
opiniojn en la nomo de la japanaj KAEM-anoj kaj Internacia Fako de
JEI, mi simple skribos dankajn vortojn al VEA pro g^ia serioza
reago. Lau~ mia privata opinio, oni ne bezonus por fakkunsidoj nepre
uzi c^ambrojn en la kongreseja hotelo se tio estas tro multekosta al
LKK, sed ankau~ estas alternativo uzi por ili malpli kostan lokon,
kiu trovig^as proksime de Horison. Kompreneble c^io dependas de la
Sag^a politiko de LKK por sukcesigi la Kongreson. Mi nur opinias, ke
oni ne postulu kroman pagon de la organizantoj de la fakkunsidoj,
kiuj estas aprobitaj de KAEM kaj LKK pro ilia volontuleco kaj
neu~traleco. Ties bezonon mi klare vidis ankau~ en la letero de
C^ina Radio Internacia, kiun mi plu sendis al vi hierau~. Denove
koran dankon. Takeuti Y.
P.S. Kiuj el la kolegoj jam alig^is al egroups.com?
--
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Al s-ro Nguyen Dinh Hien, prez. de VEA (fakso: 84-4 8.432.756)
Kopie al la kolegoj de KAEM
Estimata prezidanto de VEA
Mi informig^is de s-ro Puramo Chong, prezidanto de KAEM, ke vi
rekonsideros pri la enhavo de Dua Bulteno lau~ niaj proponoj kaj
lau~ la modelo de S^anhaja Kongreso. Mi esprimas al vi mian plej
koran dankon pro via tiel sincera kaj rapida reago malgrau~ ke tio
postulos de vi multa da peno kaj tempo en la nuna serioze grava
situacio. Hierau~ mia malnova franca amiko skribis al mi ke li tiel
sopiras partopreni al nia Kongreso kaj atendas detalajn informojn
pri antau~- kaj postkongresaj ekskursoj. Kaj fakte antau~ tri jaroj
li estis en S^anhajo. Sukceso de nia Kongreso estas atendata de ne
nur azianoj sed ankau~ de samideanoj en la aliaj regionoj de la
mondo. Do,bonan kurag^on kaj samideanan kunlaboron inter ni! Kiam
vi havos problemojn, iam ajn sciigu tion al ni pere de la prezidanto
Chong, au~ rekte al ni se tio plejparte rilatos al japanoj. Sincere
via Takeuti Yosikazu, membro de KAEM kaj vicprezidanto de estraro de
Japana Esperanto-Instituto.
--
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Karaj KAEM-anoj;
Hodiau mi ricevis respondon de LKK, en kiu s-ro Nguyen klare skribis, ke
ili shanghos la enhavon de dua bulteno lau nia propono.
Mi dankas al LKK pro ilia tuja reago.
Mi do respondos al ili per fakso la suban tekston, kiun mi sendas por
via referenco;
***************************************************************************
Kara estimata prez. Nguyen Dinh Hien;
Mi kore dankas vin pro via tuja pozitiva reago, kiu ja min trankviligis.
Mi kune re-sendas la kopion de mia antaulasta letero (99-04-18), char vi
skribis, ke vi ne ricevis ghin.
1. KAEM deziras havi du kunsidojn pri azia agado dum la kongreso, unu
por fermita, en kiu partoprenos nur KAEM-anoj kaj reprezenatntoj de
landaj asocioj, kaj la alia por malfermita, en kiu partoprenas libere
chiuj interesatoj.
Bv.konsideri chi rilate la jaman decidon, kiun LKK kaj KAEM kune decidis
en nia lasta preparkunsido.
2. Pri videobendo, kiun oni prezentos en distra programo, mi certe petos
UEA (au ELNA , se bezonas) kopie sendi (au donaci) al LKK antau la
kongreso.
3. Vi ne menciis pri la bankedo, chu ghi okazos ne shanghite en la fina
nokto de kongresa semajno, au ghi okazos, lau nia propono, en la komenca
parto de la kongreso?
4. Ni atendos vian informon pri la rezulto de negoco kun hotelo Horison
rilate al pagigo por fakkunsidaj salonoj. Mi certigas, ke LKK devas
dekomence prunti ne nur grandan salonon (por inauguro ktp),
dormchambrojn sed ankau la apertenantajn salonetojn por pli mal pli
grandaj renkontighoj, kiujn ni mem travidis en la lasta preparkunsido.
kaj tio estas normala kazo kaj negoco.
Chiaokaze mi atendos vian respondon post la negoco kun hotelo, kaj KAEM
estas preta pli diskuti kun vi pri tiu chi problemo. Mi jam anticipe
dankas, ke vi skribis, ke LKK principe sekvos la modelon en Shanhajo.
5. Mi atendas de vi ankau aliajn respondojn, kiujn mi demandis en mia
antaua fakso (99-04-18).
kun kora saluto,
via sincere
Puramo CHONG
Prez.KAEM
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Mi plusendas la mesa^on de C^RI, kiu deziras okazigi fakkunsidon por
^giaj au~skultantoj. Takeuti Y.
------------------------------
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Estimata,
Ni dankas vin pro via atentigo pri la fakkunsido dum la dua
Azia Kongreso de Esperanto.(CEL informis nin pri tio) Jes, ni
volas havi kunsidon de auskultantoj dum la Kongreso.
Ni planas sendi du raportistojn al la Azia Kongreso, kaj ni volas
scii, cu la Kongreso povus permesi nia(j)n raportisto(j)n partopreni
en la Kongreso ne donante kotizon, kiel ni partoprenas en UK lau
la interkonsento kun UEA? Car, vi certe jam scias, ke antau la Azia
Kongreso, okazos nia landa kongreso en Guangxi, ni do havos
financan problemon.
Ni tre gojas , ke vi pli viglas kaj pli elstaras en nia movado
post la malgojaj tagoj.
Refojan dankon!
Dezirante ankorau pli intiman kunlaboron kaj pli profundan
amikecon, vin salutas
sincere via
Yu Jianchao
Esperanto-Sekcio de CRI
Kara kaj estimata Puramo
Koran dankon pro via rapida reago, kiu multe min tus^is. Kiel s-ro
Syo^zi skibis, nek mi nek s^i ricevis Duan Bultenon el Vjetnamio.
Nur JEI g^in havigis al si post malfacilaj kontaktoj al LKK pro la
bezono pretigi informojn en La Revuo Orienta pri karavano kaj pri la
konciza skizo de kongresaj programoj.
Hodiau~ s-ro YAMASAKI Seiko^ skribis al mi, ke li volas procedi por
jenaj fakkunsidoj : SAT kaj IKEF. Li baldau~ sin anoncos rekte al
vi tiurilate. C^iuokaze komence de majo, nome post la limdato, mi
informos pri la fakkunsidoj, kiujn okazigi iniciatas japanoj. Kiel
mi skribis en mia mesag^o, mi estas preta kunlabori kun vi ankau~
en la negocado al LKK. Via Takeuti Y.
--
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
S-ro YAMASAKI Seiko^ skribis:
> Mi volas organizi fakkunsidojn de SAT kaj IKE (ekonomiko kaj
> komerco). C^u mi povas komenci procedi kaj mendi salonojn? Se
> ankorau~ ne, edde kiam mi agu?
>
>
> Koran dankon pro via rapida ekago. Bonvolu informi pri la afero
> Puramon Chong, kunordiganton de fakkunsidoj. Takeuti Y.
>
>
>
>
>
>
> --------------------------
> YAMASAKI Seiko^
> syama@...
--
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Kara amiko Joseph Truong
Mi petas vian pardonon pro mia iom malfrua respondo. Fakte mi estis iom okupata
dum lastaj tagoj, kaj jen hodiau mi respondas al vi rilate al via peto rekomendi
TEJO-estraranon el azia regiono.
Plej tauga persono por la estrarano de TEJO por azia regiono estas Bill Mak el
Hongkongo, kiun mi ofciale rekomendas. La fono de mia rekomendo venas de jenaj
faktoroj.
Unue, mi opinias, ke li estas plene kvalifikita por esti estrarano, char mi jam
bone scias lian personan kapablon. Li estas unu el aktualaj iniciatintoj por
Hongkonga Esp-movado. Li estis ghenerala sekretario de HongKonga E-Asocio, kiun
li lastatempe transdonis al alia por esti direktoro, kaj nun li estas prezidanto
de Hongkonga E-Junularo.
Due, li jam aktivas por junulara movado ne nur en sia urbo, sed ankau en la
tereno de azia regiono.
Li iniciatis organizi junulan movadon en aziaj landoj, kiun li faris kune kun
junaj aktivuloj de koreio, japanio kaj chinio en la okazo de komuna seminario de
tri landoj. Nun tiu movigho konkretighas en la nomo de JAM (Juna Azia Movado).
Chu vi iam informighis pri tio?
Trie, li vivas en Hongkongo, la chefa centra loko de azio, kiu povas esti la
centro de trafiko. Krome li laboras en la aviadila kompanio, Cathay Pacific, kiu
ebligus relative facilan vojaghon al internaciaj renkontighoj kiel estrarano.
Laste, lia agho (25 jara,chi jare) estas en la limo de TEJO-regularo. Li havas
sufiche junan aghon por labori por la junulara movado.
Mi renkontighis kun Bill Mak en la lasta semajno, char li vojaghis al mia lando
speciale por diskuti pri la juna movado en azio. Li estas tiom fervora je nia
movado. En nia renkontigho mi konsilis lin en kelkaj punktoj.
JAM (Juna Azia Movado, kiun li inicialtis) devas esti ligita al TEJO, kaj ghi ne
estu memstara movado au organizo eksterkadre de TEJO. Plej prefere JAM farighu
oficiala azia labo-parto de TEJO, char TEJO estas jam monda organizo, kiu kovras
tutmondan junulan movadon. Kvankam en la komenco JAM ekestis per si mem inter
aziaj junaj aktivuloj, ghi devas fine ligighi al TEJO.
Por esti JAM autoritata instanco en la tereno de azia juna movado, ghin konsistu
ne individuoj sed aktualaj reprezentantoj de landaj junularaj movadoj. Same kiel
KAEM au UEA nur eletktitaj reprezentantoj en landoj partoprenu en ghi kiel
repondecaj gvidantoj. Nur tiel JAM povas farighi reale autoritata kaj oficiala
instanco.
Tiuj chi du punktoj estas mia konsilo al la movado JAM dum mia renkontigho kun
li.
Mi esperas, ke vi komprenos min kiel UEA-anon, kaj vi, kiel prezidanto de TEJO
trovos bonan rimedon por aktivigi azian junan E-movadon.
Se vi havas demandojn, mi estas chiam preta reagi.
via sincere,
Puramo CHONG
Prez. KAEM
Estimataj Atilio kaj Puramo,
TEJO elektos novan Estraron cxi-auxguste dum la 55a IJK en Hungario por
1999-2001. Sekve, ni sxatus peti vian helpon rekomendi tauxgajn junajn
aktivulojn el Latinameriko kaj Azio kandidatigxi por la nova estraro.
Inter la nepraj kondicxoj por kandidatigxi estas, ke la kandidato estu
malpli ol 30 jaragxa je la momento de la elekto, sx/li bone regu la skriban kaj
parolan Esperanton, kaj estu kapabla bone plenumi sian laboron en la Estraro.
Kompreneble, estas tre konsilinde, ke la kandidato i.a. ankaux jam havu
necesajn organizajn spertojn, cxu per la nacia (Esperanta) junularo, laboro,
ktp.
Malgraux la tre malfrua sciigo de cxi tiu informoj, mi esperas, tamen, ke
la pasxo povos kunporti fruktojn en la estonteco, kiam pli da junuloj en
Latinameriko kaj Azio per cxi tiu unua pasxo ekhavos pli da intereso engagigxi
sin kaj siajn kontinentojn en TEJO, kaj inverse. Cetere, proponi plurajn
kandidatojn el Azio kaj Latinameriko eble ankaux konsciigos al la ceteraj
Komitatanoj de TEJO, ke ankaux azianoj kaj latinamerikanoj interesigxas pli
aktivigi en TEJO.
Kompreneble, mi restas disponebla por viaj demandoj kaj reagoj, kaj jam
antauxdankas vin pro via kunlaboro.
Sincere,
Joseph Truong
Prez., TEJO
Estimata s-ro Chong,
Jen estas la Propono pri Somera Kurso de Esperanto en Guangzhou. Antaue ni
esperas ke pli da lokoj povos utiligi la okazon. Sed post pridemando al
Zhongshan kaj Zhanjiang, neniu pozitiva reago trovigxis. Do, tiu estas propono
nur de Guangzhou.
Sukceson al via laboro!
sincere via Sauxkio ZHANG
________________________________________________
»¶ÓÄúʹÓÃ163µç×ÓÓʾÖÃâ·Ñ·þÎñ http://www.163.net
163³¬¼¶¿áÈ«¹ú×î´óµÄÃâ·Ñ¸öÈËÖ÷Ò³»ùµØhttp://cool.163.net
PROPONO PRI SOMERA KURSO DE ESPERANTO EN GUANGZHOU
Celoj-----------------------------
esti ne profitiga instruado
doni lecionojn por altigi la auskultan kaj parolan kapablon de lokaj
esperantistoj en Guangzhou.
Instruisto------------------------
prefere europa instruisto sendota de KAEM kadre de Projekto B (sendi
kompetentajn
instruistojn al landoj kie ne ekzistas la movado au kie estas bezonataj
altanivelaj instruistoj pri Esperanto)
loghigo: dulita ekonomia chambro en gastigejo de Televida Universitato. la
Asocio pagas RMB$ 70 chiutage
manghado: trifoje chiutage RMB$ 50, la instruisto pagas; unufoje senpaga
bankedo donota de la gvidantoj de la Asocio
trafiko: la Asocio pagas la al-nia-urban veturon kaj en-urbajn veturojn, ne
pagas la internacian veturon.
poshmono: la Asocio pagas la instruiston RMB$ 200 chiutage
ekskursoj: vizitoj al vidindejoj en/chirkau urbo unufoje senpage
Lernolibro/Lernantoj--------------
Esperanto Ne Estas Nur Lingvo ¡ª dek lecionoj
Chirkau pli ol dek lernantoj en Guangzhou, kiuj konsistas el
1.Komencantoj
2.Aktivuloj de la Asocio
3.Alighantoj de la 4a China Kongreso (08-16~20) kaj la 2a Azia Kongreso
(08-22~25)
Tempo-----------------------------
la kurso prefere okazos en somera ferio de 07-10 ghis 08-15
Plano 1:
dum tuta semajno che la komenco de augusto, chiuvespere 2-3 horojn en laboraj
tagoj, tuttage en feriaj tagoj (sabate kaj dimanche)
Plano 2:
po du tagoj en Honkongo kaj Guangzhou chiusemajne dum 4 semajnoj
Loko------------------------------
en Guangzhou Televida Universitato
klaschambro luota
GUANGDONG-A JUNULARA ESPERANTO-ASOCIO
1999.04.17
Kara Puramo,
Mi sxatus enkonduki vin al S-ro Zhong Qiyao kiu estas unu el la cxefaj
aktivuloj en Tajvano kaj la refondigxintoj por Tajvana E-Asocio.
Ni esperas ke la kontakto inter Cxinio, Honkongo kaj Tajvano povus
pliintimigxi pere de kunlaboro. Kaj kun la subteno de KAEM, la granda
Cxinio certe multe kontribuas al la E-movado de tiu-cxi regiono.
Kara Zhong,
D-ro Puramo Chong estas la prezidanto de KAEM (Komisiono por Azia
Esperanto-Movado). Gxi faris kaj faras multajn indajn projektojn por la
Azia E-movado. Bv. ligigxu kun KAEM por ke aliaj Aziaj E-organizoj
informigxu pri la agado en Tajvano.
Cetere cxu vi ricevas la informplena bulteno de KAEM, eldonita de Doi
Cieko?
Pri mia vizito, tre versxajne mi venos fine de Majo por personaj aferoj.
Gxis tiam.
Sincere via,
Bill Mak
>>> <zhong@...> 31-03-99 11:38 AM >>>
Bill!
Mi telefon-numero en Xinzhu estas +886-3-577-0270 ene 628 (tage)
kaj +886-3-572-7174 (vespere). En Tajvano premu 03 anstatau +886-3.
Kion vi faros en Tajpeo?
Qiyao
----------------------------------------------------------------------
ZHONG Qiyao, Kompanio Zhibang/Accton, Xinzhu, Tajvano ~{VSFtR"~}
Merkredon, Gregoria 1999-03-31, Nordekvinoksa 1999-01-11
----------------------------------------------------------------------
Kara Puramo,
Pardonu min pro mia malfruega sendo de tiu-ci informo pri nia organizo.
Dum la faka kunsido pri Azia movado en la 85-a Japana
Esperanto-Kongreso en Kanazawa mi informis pri la fondigo de la Mongola
Esperanto Ligo. Post mia reiro al Mongolio en decembro ni sukcesis
oficiale registri gin kiel NRO kaj ricevis la licenzon. Sed tamen ni
sangis la nomon.La nuna nova nomo de nia organizo estas Mongola
Esperanto Centro. En februaro mi gvidis kurson ce la Stata Pedagogia
Universitato.Nun mi estas en japanio por daurigi mian studadon. La
kurson nun gvidas S-ro C.Dogsuren.
Mi estis elektita kiel la prezidanto. Dum mia foresto S-ro D.Ganbaatar
anstatauas min.
Mi havas peton al UEA kaj mi petas vin transdoni mian mesagon al ili.
Mi aligis al la Berlina UK kaj ricevis konformilon sed kiel mi bezonas
vizon mi petas UEA sendi al mi invitleteron ankau. Mia kongresa numero
estas 02136.
Alia peto: Estus bone se mi ricevus la revuon Esperanto al mia adreso
en Japanio. Jen estas mia nova adreso : 207-0013, Tokyo-to,
Higashiyamato shi, Mukohara 6-936-6, Coop Chiuwa 202. JAPAN
Mi dankas vin kaj gis baldaua rekontakto Altan
_________________________________________________________
Do You Yahoo!?
Get your free @yahoo.com address at http://mail.yahoo.com
> Kara s-anoj,
>
> Pro la subite sxangxita dato de UK. La LKK decidas lauxeble sxangxi la
> daton de IJK2000. Cxar versxajne KS19 okazos kadre de IJK2000, ni
> konsultos ankaux la opiniojn de CxJEA/JEJ/KEJ, por ke la maksimumo da
> E-junuloj, kaj aliaj s-anoj, precipe tiuj de la proksimaj landoj, povos
> senkonflikte partopreni IJK2000.
>
> Bv. sciigu al ni la preferatan daton antaux Apr 23,1999 (tiam okazos
> alia LKK-kunsido). Ni devos kontroli la disponeblon de la kongresejo kaj
> anoncos la korektojn al la amaskomunikilaro, turisma asocio, ktp.
>
> Por via informo, la propono de Sjoerd cxisube - ke ecx se IJK kaj UK
> okazus samtempe, ion interesan ni povos fari.
>
> Sincere via,
> Bill
Kara Bill Mak,
Dankon por la mesagho. CHJEA proponas ke IJK 2000 okazu 7-10 tagojn post la
UK en Tel-Avivo. Tiel iuj povos post UK veni ankau al IJK, ech se iuj
deziras viziti aliajn lokojn en Chinio, ekz. Pekino, Shanhajo, Kontono, ili
havos iom da tempo por ne tre hasti.
Ni deziras, ke via kunveno en Apr. 23 sukcese solvos la problemon.
Amike salutas,
YU Tao, prezidanto de China Junulara E-Asocio
Wang Jianbing, vicprezidanto de CHJEA
Karaj KAEM-anoj;
Por via referenco mi transdonas la suban leteron de s-ro Bill Mak,
Hongkong-a aktivulo. La letero helpos vin ekkompreni nunan staton de
aziaj junuloj.
Por via referenco, mi ankau transdonas aliajn leterojn inter mi kaj
Josepj Truong, prez. de TEJO por ke vi komprenu la situacion rilate al
juna E-movado en Azia regiono.
via sincere,
Puramo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
Seko Riutaro, Nakamura Daishin kaj Isozumi Tadashi,
Reveninte de Koreio kaj diskutinte kun Puramo, la nuna prezidanto de
KAEM, jen estas la proponoj. Lauxeble ni rapide faru por ke JAM povas
farigxi diskut-temo dum la venonta TEJO-estrara kunsido kaj certe por
KS18.
I. JAM kaj Rilato inter Aziaj Landaj Junulara E-Asocioj
Tiu rilato oficialigxu. JAM povas farigxi kvazaux alianco por
CN/HK/JP/KR kiel Kvinpetalo por la nordikaj Junularaj E-ascioj, aux ecx
plitrafe, kiel KAEM, sed por junuloj. Eventuale JAM havu rilaton kun
TEJO kiel tia inter KAEM kaj UEA.
Mi verkis la unuan proponon je la fino. Ni sxatas disdoni al la landaj
asocioj kaj la JAM-anoj. Antaux ol mi faros tion, eble ni povas diskuti
inter ni unue kaj plibonigi la detalojn, cxar Nakamura kaj mi jam
suficxe diskuti. Poste, ni petas la opiniojn de cxiuj.
Espereble, la landaj asocioj povos oficiale subskribi la proponon de
aliancigxo antaux KS18. Se ne, ni povos tion fari dum KS18 k ecx fari
ceremonieton. Kio estas via opinio? Verdire restas ankoraux muton por
diskuti - kiel landaj asocioj reprezentigxas en JAM, financa respondeco,
eventuala rilato kun TEJO, ktp (bv vd suben).
II. Rilato inter JAM kaj TEJO
Sxajnas al mi ke JAM devos unue konkretigxi inter CN/HK/JP/KR. Poste
estraranoj de JAM diskutu pri la strategio kiel rilatu kun TEJO. Ekz.
cxu JAM povas farigxi kiel KER por europo, komisiono pri landa agado kaj
estraranoj de JAM auxtomate farigxas komisionanoj aux ecx estraranoj de
TEJO.
Sxtupon post sxtupo, se ni sukcesas fari 'I', 'II' farigxos la cxefa
laboro de JAM dum KS18.
via,
Bill
P.S. Pri IJK2000, la dato sxangxigxas laux opinioj de diversaj kaj
versxajne estos cxirkaux la 1a aux 2a semajno de Aug. Nia varba kampanjo
lancxos en Julio. Espereble, niaj komitatanoj povos veni al KS18 por
tion fari.
----------------------------------------------------------------------
Al: CxJEA,JEJ,HKJEA,KEJ
JAM (Junulara Azia Movado)
Propono por kunlaboro inter Aziaj Junularaj E-Asocioj
i.Historio kaj Fono
Dum 17a Komuna Seminario en Beijing, Cxinio (Julio 1998), E-aktivuloj el
cxinio,Japanio kaj Koreio diskutis kiel progresigi nian movadon en
tiu-cxi regiono de la mondo kaj kiel intimigi la rilatojn inter la
E-junuloj de la tri landoj kiuj situas proksime de unu la aliaj. Je la
fino de la seminario, dek aktivuloj el la tri landaj junularaj E-asocioj
(CxJEA kun HKJEA, JEJ kaj KEJ) faris komunan deklaracion de JAM.
Ekde tiam, la 10 JAM-anoj neoficiale diskutas pri diversaj kunlaboroj
eblecoj inter la tri landoj. La nombro de interesitoj kreskas gxis 20:
Originalaj subskribantoj dum KS17: 10 (3CN, 3JP, 1HK, 3KR)
Interesitoj/JAManoj post KS17: 8 (3CN, 2JP, 2HK, 1KR)
Internaciaj interesitoj: 2
La JAM-anoj intersxangxis opiniojn per ret-posxto kaj letero. Ekde
Januaro 1999, per realtempa ret-klacxejo, kelkaj JAM-anoj kunvenas
cxiusabate. Oni nomas la renkontigxon 'GAJA SABATO'. Ekde Aprilo,
JAM-anoj starigas kaj ekfunkcias ICQ-klacxejon kun komuna JAM-konto
(33717134).
ii.Rolo/laboro de JAM Interrilato inter Aziaj Junularaj E-asocioj
La 20 JAM-anoj farigxas kvazau neofiala reto de aziaj E-aktivuloj.
Ties roloj estis/as (kaj dauxre estos post la oficiala fondigxo):
- informi al E-junuloj pri la agado de JAM
- varbi novajn JAM-anoj en sia lando
- iniciati indajn projektojn inter JAM-anoj
De diversaj JAM-anoj, la proponitaj kunlaboroj inter la tri landoj
inkludas (aldonu se mi ne menciias ion ajn de VI!)-
- gvidlibro pri junulara e-movado en Azio (historio kaj aktuala
historio)
- kontakt-listo de JAM-anoj kaj aliaj aktivuloj
- JAM faru rubrikon en la bulteno de KAEM
- intersxangxo de asociaj bultenoj
- komuna bulteno
- kunveno dum KS
- oficialigi la rilaton inter JAM kaj la organizado de KS
Por ke cxiuj klopodoj de JAM fruktedonas, JAM kaj landaj asocioj devas
havi oficialajn rilatojn. Esence, landaj asocioj devas starigi la
oficialan "JAM" kaj tauge reprezentigxas en JAM.
iii. Strukturo kaj administrado de JAM
(a) Principo
JAM devas esti la vocxo precipe kaj cxefe de junaj E-aktivuloj de Azio
(JAM mem devos difini kiuj landoj apartenas al Azio). Samtempe,
interesitoj pri la la Aziaj junulara movado povas representigxi en JAM.
(b) Strukturo kaj funkcioj
1. Estraro (8):
Du estraranoj de cxiu partoprenantaj landaj junularaj E-asocioj estu
nomumitaj de sia asocio. La Estraro respondecas pri cxiuj eksteraj kaj
publikaj rilatoj kaj aprobas cxiuj siaj agadoj.
2. Labor-komitatanoj (n):
E-junuloj de la partoprenantaj landoj kiuj interesigxas pri la agado de
JAM kaj pretas kunlabori. Tiuj povas esti aux ne esti membroj de la
landaj asocioj, sed por farigxi komitatanoj, ili devos sinanoncas al la
estraro, plenuminte la postulojn de la estraro.
3. Konsilantaro (n):
Eminentaj E-istoj aux ne-istoj kiuj subtenas la agadon de JAM
4. Observantoj Internaciaj (3)
(c) Elektado kaj roloj de la Estraro
- JAM estraro estu elektitaj cxiujn du jarojn dum la Komuna Seminario.
- Post la nomumo de la estraranoj, la nove elektitaj estraranoj nomumu
unu la aliajn por la jenaj postenoj:
Prezidanto - Oficiala reprezentanto de JAM
Vic-Prezidanto, interna - Aktivado de JAM, internaj rilatoj
Vic-Prezidanto, externa - Eksteraj rilatoj kun TEJO kaj aliaj
ne-Esperantistoj junularaj instancoj
Gxenerala Sekretario - Komunikado (posxta) kaj gxenerala publika rilato
Vic-sekretario - Komunikado (retposxta, GAJA sabato, bulteno)
[jen cxio, bv korektu k komentu/bm]
Karaj Puramo kaj KAEM-membroj,
Koran dankon pro viaj mesa^goj!
Mi kun la sekretario de JEI plene okupi^gis pri Vjetnama
afero -organizi JEI-karavanon al Hanojo. Unue ni devis
disdoni informojn pri la Azia Kongreso al 1400 membroj
de JEI, dum LKK ne respondis al niaj demandoj kaj petoj.
Nur hiera`u ni preska`u finaran^gis 8-pa^gan anoncon pri
la karavano kun malneta programo de la kongreso, kiu aperos
en la maja numero de La Revuo Orienta.
La informon pri la dua bulteno ne ricevis s-ro Takeuti
nek mi, nur JEI ricevis kontra`u fojfojaj petoj, ^car sen
^gi ni ne povus organizi karavanon, kaj la anonco pri la
karavano nepre devos aperi en la maja numero. Ni havis
kelkajn problemojn, sciinte ke la programeroj anta`ue
diciditaj malaperis inkluzive de postekskurso 4, en kiu
nia grupo intencis partopreni. Mi foje telefonis al kelkaj
LKK-anoj rekte, tamen tio ne bone funkciis sen koncernatoj.
Tial mi proponis kunsidon por diskuti pri la programo
almena`u japanflanke, kiel s-ro Takeuti skribis al vi.
^Ci tie mi proponas ke okazu fakkunsido pri esperantaj-
libroj post la 1a Azia Kongreso (kompreneble sen la lu-
kotizo), same kiel Tago de libroj en UK. Se vi bonvolus
konsenti, mi skribos al la landaj asocioj nome de KAEM,
por ke ili prezentu librojn kiuj aperis post la 1a AK.
Libroj formas parton de la esperanta kulturo, des pli mi
beda`uras ke nur malmultaj libroj el Azio prezenti^gas
en UK.
S-ro Takeuti skribis ke mankas sekretario al Puramo.
Sed ^cifoje estas vicprezidanto, kiu ne trovi^gis okaze de
la 1a AK. La kondi^co estas preska`u sama, kaj mi deziras
ke ni kunlaboru harmonie/negocie kun LKK por la sukceso de
la AK.
^Gis venonta kontakto, Sy^ozi Keiko
PS al Puramo,
1) ^Cu balda`u aperos anonco pri la AK en "Esperanto" de UEA?
2) Mi ali^gis al "kaem@egroups.com" tuj post via invito.
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaemhttp://www.eGroups.com - Simplifying group communications
C^ar mi ne scias c^u bone funkcias eGruoups.com, por hodiau~ sendas
g^in al c^iu adreso respektive.
Al s-ro Nguyen Dinh Hien, prezi. de VEA (fakso: 84-4 8.432.756)
ges-roj Puramo Chong, prez., Pak Whajong, Syo^zi Keiko, Wang
Jiangbing, Yu Tao
por KAEM.
s-ino Doj C^ieko, redaktoro de E. en A..
s--ro Isino Yosio, sekr. de JEI,
s-ino Tahira Masako, membro de internacia fako de JEI
Estimataj,
La 17an de aprilo okazis kunsido en la oficejo de Japana
Esperanto-Instituto, kiu konsistis el la japanaj KAEM-anoj kaj
membroj de la internacia fako de JEI, kiuj c^eestis ankau~ la
estraran kunsidon de JEI okazigitan en la sama tago. Kunsidis
Takeuti Yosikazu, Syo^zi Keiko, Doj C^ieko, Tahira Masako kaj Isino
Yosio. Ili c^iuj sentis bezonon haste levi la opiniojn traleginte la
malnetan tekston de Dua Bulteno, kvankam ili estis tiel dankemaj al
la vjetnamaj samideanoj, kiuj c^iutage klopodas perfektigi la
preparadon de la Kongreso. Jen estas la komunaj opinioj kaj proponoj
de la kunsidintoj. Mi esperas, ke LKK kaj prezidanto Chong samideane
kaj atente konsideros pri ili
.
1. Esperanto en Azio redaktos kaj eldonos sian specialan numeron
post la finig^o de la 2a Azia Kongreso. Por faciligi kaj sukcesigi
la aferon KAEM alvoku al la landaj organizoj ke ili aligu al la
kongreso almenau~ unu sian reprezentanton, kaj ke la reprezentantoj
nepre anticipe preparu raporton pri la landa agado kaj lasu la
raporton al la redaktoro de E. en A.. Kaj por la respondeculoj de
fakkunsidoj KAEM au~ LKK preparu ian formulaj^on, por ke ili skribu
nombron de c^eestantoj, c^efan enhavon de la kunsido kc.
2. En c^iu vespero de la kongresa sesio ni vidas nur opciajn
programojn, kio estas iom da devojig^o de nia interkonsento en
Hanojo. Konsekvence de tio malaperis ekzemple Internacia Arta
Vespero, kiu estas grava evento por levi amikecan etoson de la
kongresanoj. Kiel mi jam sciigis al LKK, du junaj japanaj virinoj
estas pretaj prezenti sian preskau~ profesian arton lau~ nia
interkonsento en la prepara kunsido. KAEM devas alvoki en ajnaj
gazetoj ke c^iu nacio pretigu po du prezentojn por la Arta Vespero,
c^u ne? Kvankam ni ne intencas senprudente s^ovi nian nazon en la
laboron de LKK, ni tamen sincere opinias, ke s^ajne ne bezonus tri
vesperoj por opciaj programoj. Almenau~ unu vesperon ni disponu al
komunaj kaj agrable distraj kaj artaj arang^oj por c^iuj
kongresanoj, sen kiuj multe da ili estos malkontentaj pro manko de
la etoso, kiun konas nur ni esperantistoj. Cetere ni interkonsentis
en Hanojo arang^i por ne partoprenantoj al la opcioj ian paralelan
kaj senpagan programon kiel prezenton de videobendoj. Kiel do tio
rezultis? Ni esperas ke LKK almenau~ arang^os lokon, kie ion
pozitivan faros tiuj kiuj vespere emas resti en la kongreseja hotelo
pro diversaj kau~zoj. Kaj KAEM estu preta kunlabori tiurilate.
3. La 24an de au~g. estas kunsido pri azia agado fere de KAEM kaj
landaj asocioj. Ni opinias ke necesas du kunsidoj, nome kunsido por
la asocioj oficiale agnoskitaj de UEA, kaj ankau~ kunsido kiu
inkluzivas ankau~ la asociojn ne alig^intajn al UEA..
Ni petas la prezidanton Chong oficiale sendi alvokon en la nomo de
KAEM al c^iuj landaj asocioj c^u alig^intaj c^u ne alig^intaj al
UEA, ke ili sendu sian oficialan delegiton espereble kun mandato de
la asocio al la respektiva kunsido pri azia agado. En S^anhajo la
kunsido estis iom malpreciza lau~ la karaktero tiel ke g^in c^eestis
ankau~ la personoj, kiuj reprezentis oficiale neniun landan asocion.
Por la g^enerala publiko ni bezonas alian kunsidon kiel en UK.
4. Temas pri fakkunsido. Ni interkonsentis en Hanojo jene:
ke organizi lau~eble multe da fakkunsidoj garantios la sukceson de
la Kongreso. kaj LKK kaj KAEM klopodas organizi ilin surbaze de la
atingoj en S^anhajo kvante kaj kvalite. kaj
ke iniciatantoj de fakkunsido sin anoncu al KAEM antau~ la fino de
aprilo. KAEM kunordigos la aferon en la interkonsilig^o kun LKK. Ni
do esperas ke Puramo estos kunordiganto en la organizado.
Min ege konsternis jenaj vortoj en la letero de Puramo, nia
prezidanto, en 19 apr. : Lau~ LKK la lukosto por 1 salono por havi
fakkunsidon estas prks. 100 USD. Se LKK tiel decidos kaj neniel
cedos, jam okazos neniu fakkunsido, kaj multaj seriozaj kaj
iniciatemaj samideanoj g^isfunde malesperig^os al la Dua Azia
Kongreso! Kaj pli bedau~rinde estas ke nur per la letero de Puramo
eksciis tiun gravan aferon kaj la japanaj KAEM-anoj, kiuj kunsidis
en Hanojo, kaj JEI, kiu aligis jam pli ol 150 personojn al la
Kongreso. Kiel Puramo g^uste kaj prave diras, ke en Hanojo ni tute
ne havis tian interkonsenton, sed male mi ofte akcentis, ke la
kunsido estu organizita surbaze de la atingoj en la S^anhaja
Kongreso. Mi tute samideane kaj sincere deziras al LKK, ke LKK bone
kaj serioze konsideru la karakteron de fakkunsidoj, en kiuj oni ne
intencas profiti por ajna privata celo, sed publike montri la
praktikan atingon de nia lingvo en diversaj kampoj kaj medioj. Iuj
japanaj iniciatantoj pretigos dokumentoj por la kunsido, afrankos
por sendi alvokon tute je sia propra kosto. Ili tute ne profitos sed
malprofitos en la organizado de la kunsido, sed ili kontente kaj
g^oje laboras por la prestig^o de nia lingvo kaj nia Kongreso.
Mi proponas ke okupi lokon por fakkunsido estu senpage escepte en la
okazo, ke la kunsido havas ian komercan kaj profitcelan karakteron.
LKK kaj KAEM rajtas prijug^i la aferon tiurilate. Memoru, ke
japanaj kaj koreaj c^eestantoj proponis en Hanojo, ke LKK luigu kun
pago budon al la grupoj, kiuj intencas ion vendi au~ propagandi en
la kadro de la kongresaj arang^oj kompreneble kun la permeso de
LKK.. Mi kredas ke tio estas bona ideo. Sed tio tute ne signifas ke
ni postulu de la organizantoj de ordinaraj fakkunsidoj tiom multe da
kroma pago. Mi kredas, ke sukcese organizi unu fakkunsidon ebligos
al la Kongreso alig^on de minimume 5 g^is 10 personoj kun pago de
plena kotizo. Kaj LKK cetere ne bezonas nepre disponi apartan
c^ambron al c^iu kunsido, sed tiel povas arang^i ke en la sama
c^ambro kunsidos du au~ pli da malgrandaj grupoj lau~ la kapacito de
la disponita c^ambro. Mi denove diras, ke tiu problemo estas tiel
grava por teni la prestig^on de la Kongreso. Ni, japanaj
organizantoj, serioze atendas respondon de LKK kaj petas la
prezidanton de KAEM iniciate kunordigi la aferon.
Nuntempe ni informig^is de japanoj pri jenaj anoncoj rilate al
fakkunsidoj: SAT, IKEF, eldonistoj, Grupo por Komuna Lernolibro pri
Historio, kursgvidantoj, kaj eventuale Oomoto. Kaj cetere s-ro Wang
Jiangbin skribis al mi ke c^inajn samideanoj okazigos jenajn
kunsidojn: legantoj de El Popola C^inio, au~skultantoj de C^ina
Radio Internacia, fervojistoj kaj junuloj, pri kiuj informos
oficiale la c^inoj mem. Sendube la c^inaj samideanoj kredas ke LKK
disponigos al ili la likon senpage kiel en S^anhajo.
5. Strange estas ke post la fermig^o de la Kongreso okazos bankedo,
oficiala arang^o. Multaj japanoj eble ne povos c^eesti g^in. Se
temas karavano de JEI, lau~ la itinero nur 50 personoj povas reiri
al japanio tra Hongkongo la 26an de au~g., sed kromaj personoj devas
flugi tra Ho-Chi-Ming-urbo jam forlasinte Hanojon tuj post la solena
fermo. Fakte mi unuafoje vidis, ke la bankedo ne okazos dum la
kongresa sesio. Lau~ la interkonsento en Hanojo la ferma soleno
devas okazi antau~tagmeze de la 25a kaj posttagmeze c^io estos tute
libera. C^iuokaze LKK sciu, ke malmultig^os c^eestoj de japanoj.
Lau~ mia opinio eblas okazigi bankedon en iu vespero same kiel en
S^anhajo, ekzemple en la vespero, kiam okazos Internacia Arta
Vespero kiel nia interkonsento.
Jen estas la komuna opinio de la c^eestintoj en la kunsido, kiu
okazis la 18an de c^i tiu monato en JEI. Mi sincere petas ke LKK
bone kaj grandanime komprenos nian intencon sen ofendig^o, c^ar
kunlabore kun vi ni ja c^iutage klopodas brile sukcesigi la
Kongreson kaj tiel altigi la prestig^on de nia afero. La celo kaj
esenco de la Kongreso estas unuavice varti amikan senton en la koro
de kongresanoj per liberaj inters^ang^oj de pensoj kaj opinioj en
variaj programoj. Do, la tasko de la organizantoj estas arang^i por
tio la lokon en lau~eble favora kondic^o, kaj lau~ miaj spertoj tio
alportos post c^io ankau~ la financan sukceson. Sincere via
Takeuti Yosikazu, vicprezidanto de estraro de JEI.
e
--
Takeuti Yosikazu
Takatuki-si, Noborimati 5-A35-402
569-0046 Japanio
Tel/fax 81 (0)726 71 3773
takeuti@...
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/group/kaem
Free Web-based e-mail groups by eGroups.com
Karaj KAEM-anoj kaj koncernatoj;
Mi sendas tiun chi mesaghon kaj al adreso KAEM@... kaj al chiuj
respektivaj adresoj de niaj membroj, char mi ne scias, chu nun
KAEM@egropus bone funkcias au ne. Ghisnun nur s-ro Takeuti konsentis uzi
ghin, kaj mi ankorau ne ricevis viajn konsentojn, kaj mi petas vian
simplan respondon, chu nun vi bonorde ricevas la ret-mesaghojn
adresitajn KAEM@egroups.com por ekde venontfojo ne ripeti la saman
aferon.
Mi tre bone kaj danke legis la leteron de s-ro Takeuti, kaj mi antau
chio dankas lin pro via skribo kaj atentigo. Fakte nun mi ekkomprenas la
situacion; Mi ghisnuhn ne ricevis ajnan dokumenton pri malneto de la dua
bulteno el Vietnamio, kaj pro tio mi tute ne sciis, ke la estonta dua
bulteno havas aron da problemoj. (Mi ne scias, kial LKK ne sendis ghin
al mi.)
Do kvankam mi ne legis ghin, mi ja komprenas la problemojn,kiujn japanaj
KAEM-anoj levis en sia lasta kunsido en Tokio.(kiun s-ro Takeuti
repreznente skribis al mi.)
Plej unue mi diru, ke mi tute samopinias kun vi, kaj tute aprobas, ke vi
estas pravaj. Do mi tuj sendos la suban leteron al LKK;
**********************************************************
Kara estimata prez.Nguyen Dinh Hien,kaj LKK-anoj;
Mi esperas, ke vi jam ricevis mian fakson, kiun mi sendis antau 4 tagoj
(99-04-18).
Kvankam mi ankorau ne ricevis vian respondon, mi hodiau haste refoje
skribas, char hodiau mi informighis de japanaj KAEM-anoj, ke la malneto
de la dua bulteno havas kelkajn problemojn, urghe korektendajn.
Mi unue diru, ke mi ankorau ne ricevis kaj legis la malneton de la dua
bulteno, kiun tamen vi, LKK sendis al japanaj KAEM-anoj. Mi volas kredi,
ke eble iu poshta problemo okazis intertempe. Nun pro la letero de s-ro
Taekuti mi ekkonsiciis, ke oni devas serioze pripensi korekti la enhavon
de la dua bulteno.
1. Lau la kongresa programo en malneto de dua bulteno, oni NE enmetis
ARTAN VESPERON, kaj anstataue oni metis chiuvespere opciajn programojn.
Mi klare volas indiki, ke tio estas kontrau nia interkonsento en la dua
preparkunsido inter LKK kaj KAEM, okazinta en lastjata novembro en
Hanojo.
En mia "Raporto pri la dua preparkunsido"(kiun mi faris reveninte hejmen
post preparkunsido kaj poste sendis al vi kaj al chiuj KAEM-anoj) ni,
LKK kaj KAEM klare decidis, ke okazos unu nokta NACIA KAJ ARTA VESPERO,
kie komune partoprenos vietnamaj kaj alilandaj artistoj.(Vidu Raporton
3,4-1)
Kaj ni kune decidis, ke la programo okazos en la 24a de Aug.je 8;00
nokte. (Vidu Raporton 3,4-5)
Mi ne scias kial LKK unuflanke nuligis tiun gravegan programon. Mi do
plej sincere deziras, ke LKK nun tuj faros necesan reagon sur baze de
nia komuna interkonsento.
2. Ni decidis, ke la kunsido pri Azia agado okazos du foje; Unu por
respondeculoj de landaj asocioj en la 22a de Aug. je 14:00, kaj la alia
estas la kunsido pri landa asocioj kiel malfermita kunsido en la 23a de
Aug. je la sam tempo 14:00. Tiuj du kunsidoj estas nepraj, do LKK devas
enmeti du kunsidojn lau nia decido.
3. LKK unufkanke decidis lu-koston por la chambroj por fakaj kunsidoj je
100 usonaj dolaroj. Tion mi jam rimarkis en mia lasta fakso al vi. Certe
ni ne tushis la problemon en nia lasta preparkunsido. Nun mi serioze
ripete indikas, ke LKK devas shanghi la politikon pagigi tiun
multekostan lu-koston. Kiel prave indikite de s-ro Takeuti, se oni
pagigas al chiuj fakkunsidoj tiom multan koston, eble nenia fakkunsido
okazos. Ni ne tushis la aferon en Hanojo, char en Shanhajo oni ne
pagigis al fakaj organizoj por salonoj, kaj tiel ni kredis, ke samos la
cirkonstanco ankau en Hanojo.
Mi memoras, ke ni diskutis en Hanojo pri pagigo pri budoj, kiujn oni
uzos komerocele, kvankam ni ne decidis monsumon. Do pri la budoj LKK
rajtas pagigi al eventualaj bud-uzantoj.
4. Bankedo, lau nia interkonsento, okazos en la 22a de Aug je 19:00. Se
ghi tamen okazos en la fina kongresa tago, oni perdos preskau
duon-partoprenontojn. Mi diru, ke kutime bankedo lau sia
programo-karaktero okazas en la komenca parto de kongrestagoj, ekz.
Universalaj kongresoj ktp. Do mi petas vin enmeti la programon lau nia
komuna decido en Hanojo.
Kara estimata prez. Nguyen kaj aliaj LKK-anoj;
Mi skribas chi-leteron kun granda espero, ke vi sufiche komprenos nian
situacion. LKK kaj KAEM jam du foje havis preparkunsidojn, kaj la
decidoj faritaj en tiuj kunsidoj rigore devas esti tenataj en nia komuna
laboro.
Mi sendas tiun chi leteron al vi urghe, char mi pensas, ke jam tempo ege
mankas. kaj tial mi petas vin laueble tuj reagi.
Kun plej kora kunlaboremo kaj respekto, mi jam atendas vian respondon.
via sincere
Puramo CHONG
Prez.KAEM
*****************************************************************************
Mi sendos tiun chi leteron al LKK fakse en la mateno de la 22a de
Aprilo.
(Nun estas nokto-mezo de merkredo, la 21a de April.)
Krome mi ankau faros miajn aliajn taskojn, kiujn s-ro Takeuti menciis,
kaj mi
tre baldau refoje skribos al vi per alia temo.
via
puramo
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/list/kaem
Free Web-based e-mail groups by eGroups.com
$)C
Karaj KAEM-anoj;
Mi antauhierau sendis leteron al vi pere de adreso, KAEM@egroups.com.
Mi esperas, ke vi jam komprenis mian intencon kaj bonorde reagos.
Se vi konsentas uzi ghin , ni, KAEM-anoj pli facile kontaktos per tiu
grupa adreso. Nur hodiau mi almetas viajn respektivajn adresojn sur
tiu chi letero kaj ekde venont-fojo mi uzos grupan adreson por kontakti.
Por via referenco mi almetas la suban leteron, kiun mi sendis hodiau al
LKK de VEA. La suba teksto enhavas supersignajn vortojn, do komprenu
malfacilan legeblecon. Kaj mi baldau reskribos al vi per alia temo.
via sincere
Puramo
*********************************************************************
99-04-18
Kara estimata prez. de VEA, s-ro Nguyen Dinh Hien,
Mi ja dankas vin kaj aliajn LKK-anojn, kiuj nun klopodas labori por la
dua Azia kongrso. Mi bonorde ricevis vian leteron (99-04-06) kaj jen mi
respondas al vi kun la pardonpeto pro mia ne-tuja respondo.
1. En la kongresa libro au en dua bulteno oni ne bezonus aperigi la
salut-parolon de prezidanto de KAEM, sed nepre necesus aperigi la
salut-parolon de urbo-estro de Hanojo (a? de alta protektanto de nia
kongreso)
2. En la kongresa libro oni aperigu la fotojn de )!iuj KAEM-anoj kun tio
de LKK-anoj. (Mi do sendos mian foton aparte al vi pere de letero, kaj
mi petos aliajn KAEM-anojn tuj sendi siajn fotojn al LKK.)
3. Eble vi jam scius, ke en la kongres-libro oni aperigas skizan
prezenton pri kongres-urbo, Hanojo kaj pri Esperanto-movado en Vietnamio
(au en Hanojo) kun aparta mencio pri kongresa temo.
4. Unu pionira nomo de korea E-movado estas "Hajpin LI"
Lia mallonga biografio estas;
"Naski)*is en 1917, eklernis Esperanton en (-anhajo en 1935. Poste
fondis E-klubon kaj instruis Esperanton en Koreio. Kompilis
Esperanto-Korean vortaron en 1969 kaj Korean Esperanto-vortaron en 1983.
Vicprezidanto de Korea E-Asocio. Fari)*is homora membro de UEA en 1993,
Forpasis en 1997."
5. En la nomo de KAEM mi aparte sendos invitilon s-ron Kep Enderby,
prez. de UEA, kaj ankau al C.D Osmo Buller, kiu jam en Montpeliero
promesis veni al Hanojo, kaj Retato Corsetti, vic.prez. de UEA ktp.
6. Mi oficiale petas vin enigi fakkunsidon de NATURKURACISTOJ en la
kongresan programon. Mi estas nun prezidanto de I.N.A.(Internacia
Naturkuraca Asocio), kiu en )!iu jaro okazigas fakkunsidon en
universlalaj kongresoj. (*i okazis ankau en la 1a Azia kongreso en
(-ahajo.
7. Krom INA-kunsido, mi atentigas vin, f-ino Hortensio CHOI en Koreio
jam anta?e petis min kaj vin kun oficiala pet-letero enigi sian
fak-kunsidon por SEKSO KAJ EGALECO en la kongresan programon.
8. Mi anka? oficiale petas vin enigi specialan programon pri JUNULARA
MOVADO DE AZIAJ JUNULOJ en kongresan programon. Nun junuloj en aziaj
landoj ekkomencis aktivi por sia movado kaj ili volas havi specialan
tempon por kunsidi okaze de la 2a azia kongreso en Hanojo.
9. Mi lastatempe telefone kontaktis kun (-anhaja esp-tisto kaj
konfirmis, ke )!irka? 20 homoj jam planas partopreni en la kongreson.
Sed li diris, ke ili voja)*os Hanojon pere de sia urba voja)*-agentejo,
kiu pli faciligas ilin voja)*i al via urbo. Li diris, ke li jam bonorde
ricevis leteron de vi.
10. En la dua preparkunsido inter KAEM-LKK en 98-11-29, ni
interkonsentis, ke KAEM povos sendi unu E-instruiston por helpi al
lingvo-perfektigo de vietnamaj esp-tistoj anta? la kongreso. Kio estas
via opinio? (!u vi bezonas a? ne? Krome )!u vi bezonas iun ajn alian
eksterlandan esp-tiston, kiu helpos al LKK la prepar-laborojn?
11. Mi trovis, ke la telefon-numero de via LKK )-an)*i)*is de
84-4-8454587(Fax 84-4-8432756) al 84-8-232012 (Fax 84-4-7330201) ekde
tiu )!i monato,aprilo.
Mi do provis telefoni al nova tele-numero, sed malsuksis kontakti, )!ar
la numero ne estas valida numero, kial? En ur)*a kazo vi povas telefoni
al mi kiam ajn per la maniero, Collect-call, kiu pagigas ne al
telefoninto sed al ricevinto la koston.
12. Japana E-Instituto lastatempe faris tre bonan informan kampanjon,
"Azien Somere, Azien A?tune,'99", kiu informas diversajn E-eventojn,
okaza(yojn en Azia regiono. Do danke al tio oni jam multe kaj bone
ekkonas nian kongreson en Hanojo.
13. Vi skribis, ke la lupago-kosto por 1 salono por havi fak-kunsidon
estas prks.100 USD. Pri tiu kosto KAEM kaj LKK ne detale diskutis en nia
lasta preparkunsido. Lau mia opinio 100 USD dolaro estas multe kosta. Mi
memoras, ke en (-anhajo oni ne pagigis al fak-organizoj por la
salono.(Sed en Universalaj kongrsoj oni devas pagi la? la uzo-tempo kaj
la grandeco de salono.)
Vi devus pripensi aktualan situacion de fakaj organizoj, )!u vere ili
kapablas pagi 100 usonajn dolaroj por havi unu salonon, en kiu nur
dekoj da homoj kunsisdas nur unu horon.
Mi hodiau skribas )!i tiom, kaj mi refoje skribos )!enecese. Se vi havas
ia ajn proponojn, petojn kaj aliajn demandojn, certe ne hezitu levi
ilin.
Mi deziras esti laueble facile kontaktebla kun vi.
via sincere
Puramo CHONG
------------------------------------------------------------------------
eGroup home: http://www.eGroups.com/list/kaem
Free Web-based e-mail groups by eGroups.com