En tiu ĉi grupo, junaj kristanoj de ĉiuj branĉoj de kristanismo povas kune diskuti en Esperanto pri Dio, kredo, religio, ekumenismo, kaj rilataj temoj.
"Ĉar kie du aŭ tri kunvenas en mia nomo, tie mi estas meze de ili." (Mat 18,20)
Esperanto ebligas diskutojn je internacia nivelo kaj, kune kun interreto, efike kunligas junajn kredantojn el la tuta mondo.
"Ili ĉiuj estu unu." (Joh 17,21)
Nuntempe la grupo fokusiĝas pri planado kaj popularigo de la Junularaj Ekumenaj Esperanto-Tagoj, renkontiĝo okazonta inter la 21-a kaj la 28-a de Julio 2007 en Pelplin, Pollando.
"Dio estas amo." (1 Joh 4,16)