Pri la Velo-sesio de la suna jaro 1388, ni havis du sesiojn ne tre fruktodonajn, unu el ili estis pri "Marjorie Boulton" kaj la alia sesio martirigxis pere de diskutoj malrilataj al la literaturo kaj interparoloj.
Kaj nun, nia Velo-sesio de la monato Hxordad estos en la vendredo, 22-a de Hxordad / 12-a de Junio.
La cxeftemo de la Hxordada sesio estos "HUMORAJXOJ k SXERCOJ en Esperanto-literaturo" kaj nia fokuso estos sur libro nomita 'Libro de humorajxoj". Tio estas ni decidis ke cxiuj Vel-anoj legu la libron kaj interdiskutu pri la enhavo kaj esprimu siajn opiniojn kaj menciu aux citu partojn interesajn lauxplacxe.
Mi esperas ke niaj Velsesioj de monato al monato farigxos pli vigla kaj aktiva, kaj ni povu gustumi gxiajn abundajn, bongustajn kaj kolorajn fruktojn.
Mi invitas kaj bonvenigas cxiujn karajn geamikojn, al kiuj placxas la literaturo Esperanta.
Mi metas la PDF-dosiron kune kun du aliaj libroj cxirilate. Ni ne forgesu ke la libro sur kiu ni koncentros, estos "Libro de humorajxoj"Â far Paul de Lengyel.
Gxis re-Velo.
--
http://www.ipernity.com/home/m.mirbozorgi
http://mirbozorgi.blogspot.com/