Stanley NEIL GLASS <stano@...>skribis:
> Mi opinias jene: Same kiel chiuj el la lingvoj Esperanto ne havas iun
> ajn rajton ekzisti, tamen ghi ja havas la rajton preni ekzisti.
La demando estas alia. Chu mi havas la rajton de komunikado en
Esperanto kun la UEA organizajhoj?
> Malkiel
> la multaj landlingvoj, Esperanto devigas demonstri al la mondo ke,
> ghi kaj meritas kaj havas iun ajn valoran esti mondlingvo.
???
>Kion, do, la komencantoj povas fari?
Post ellerno de la bazo de la lingvo ekuzi ghin. Tion malhelpas la
malentuziasmiga nacilingva (krokodilada) etoso. Nacilingvumado ech sen
Esperanto eblas.
>Chu ni devas kulpi
> la komencanton, au chu ni devigos kulpi siajn, pri chi tiu stato de
> aferoj?
Pri la stato de la afero, nome pri neuzo de Esperanto, kaj pri la
malagnosko de la rajto uzi ghin, ni kulpas. Aliaj ja ech ne povus
kulpi.
csaba
On Saturday, April 5, 2003, at 07:20 AM, . csaba wrote:
> ... Chu en Esperantio lingvaj rajtoj estas en ordo?
>
> Mi klarigis mian sperton lau kiu la normala komunikado plej ofte iras
> en nacia lingvo, okaze de aludo al rajto de Esperanto oni ricevas
> instruan lecionon pri a rajtoj de ne komprenantoj, eternaj komencantoj.
>
> ... Kion vi opinias pri la problemo? Se vi trovas ghin ghusta, chu vi
> havas iun ideon pri kion eblas fari?
Mi opinias jene: Same kiel chiuj el la lingvoj Esperanto ne havas iun
ajn rajton ekzisti, tamen ghi ja havas la rajton preni ekzisti. Malkiel
la multaj landlingvoj, Esperanto devigas demonstri al la mondo ke, ghi
kaj meritas kaj havas iun ajn valoran esti mondlingvo. Ni laute
proklamas ke, oni povas sinlerni Esperanton facile kaj rapide kaj ke,
Esperanto havas bonuzon tutmonde. Ni chiame diras ke, jam ekzistas
multajn librojn per kiuj oni povas lerni Esperanton, oni devas havi
acheti au mendi ilin de UEA au alia vendejo. Tamen vidu chirkaue,
malmulti sinlernas Esperanton, kaj ni ne laboras kunkune por provizi au
normigajn lernolibrojn au instruistoj al tiuj, kiuj eble shatus lerni
nian lingvon. Kion, do, la komencantoj povas fari? Chu ni devas kulpi
la komencanton, au chu ni devigos kulpi siajn, pri chi tiu stato de
aferoj?
Amike,
Stano NG <mailto:stano@...>
snss-i
"Unueco donas fortecon"
Saluton,
>La arkivo estas atingebla nur por listmembroj.
Ah, jes. Mi forgesis. Nu, jen pri kio temas.
>Jena informero aperis en NUN
>http://www.esperanto.se
>
>Nikola Rasic demisiis kiel KKS
>
>Nikola Rasic, Konstanta Kongresa Sekretario c'e la Centra Oficejo de
>UEA, demisiis hierau' de sia posteno. Kiel kau'zon li donis
>malakordon kun la Estraro de UEA kaj g'ia maniero gvidi la asocion.
>Li restos en sia posteno g'is la fino de aprilo, kiam, provizore,
>g'in transprenos Clay Magalhaes. Nikola Rasic akcentas en sia
>komuniko, ke li restas daure membro de UEA kaj esperantisto.
>
>Raportis: Franko Luin <inko@...>
Amike,
Neil.
*********
>Neil MacKilligin skribis:
> > Mi esperas ke uea-membroj travivos sian krizon, kaj denove permesos
> > lingvan demokration.
>
>Ne ekzistas shanco de tio, tiom longe kiom la homoj pasive akceptas
>tion kio estas tie okazinta. Plejmulto shajnas esti nedemokratoj,
>kaj ech Vladimir "konsentas cxesigi la batalojn pri tiu temo".
Necesas ne batali, sed en la nuna situacio skribi en <uea-membroj> pri tiuj
temoj, kiuj interesas nin.
Esperantisme Via Vladimir MININ
>
>Roy
_________________________________________________________________
Add photos to your e-mail with MSN 8. Get 2 months FREE*.
http://join.msn.com/?page=features/featuredemail
>Vladimir skribis:
> La libereco de <demokratia_UEA> ankaux estas garantiita. Neniu membreco
> ekzistas en <demokratia_UEA>. Eble Johano M. konsentos, ke Vi povu esti
>la
> administranto de la unuigita dissendolisto. Ni unuigi, sed ne disipu,
>niajn
> fortojn.
>
> Mi plene konsentas.
> amike
> Johano
Do nun Johano kaj Neil McKilligan povas interkonsenti, kiel eblas praktike
unuigi la dissendolistojn <demokratia_UEA> kaj <individuaj-membroj>.
Amike Vladimir MININ
_________________________________________________________________
Help STOP SPAM with the new MSN 8 and get 2 months FREE*
http://join.msn.com/?page=features/junkmail
Ankorau en la alia listo mi iniciatis la temon:
Chu en Esperantio lingvaj rajtoj estas en ordo?
Mi klarigis mian sperton lau kiu la normala komunikado plej ofte iras
en nacia lingvo, okaze de aludo al rajto de Esperanto oni ricevas
instruan lecionon pri a rajtoj de ne komprenantoj, eternaj komencantoj.
Mi proponis, ke UEA esploru kion eblas chi rilate fari.
La temo ne vekis intereson. Do mi ne scias chu ghi estas regiona
problemo au chiuj konsentas pri la malrajto al Esperanto.
Fine kun Renato ni komprenighis (jam postliste, private), kaj li
promesis ke esploros chu UEA povas influi siajn landajn asociojn, ke
Esperanto estas la unua lingvo, chiu devas funkcii pere de ghi. Kiu ne
komprenas ghin tiu estu traktata simile, kiel en nacilingva medio oni
traktas alilingvanon, respektantente ties lingvajn rajtojn. (Tiu chi
estas mia interpreto.)
Kion vi opinias pri la problemo? Se vi trovas ghin ghusta, chu vi
havas iun ideon pri kion eblas fari?
csaba
csaba skribis:
>Mi opinias, ke ni lasu en paco la teknikajn detalojn de la listo au
>pridiskutu privatletere.
Mi konsentas. Post unu monato, post kiam la membraro montrighas stabila, ni
revenu al la temo. Dankon csaba.
Bonvenon al la novaj membroj!
Amike,
Neil,
listestro.
***************
Neil MacKilligin <neil@...>skribis:
> Kaj foriras kun sia piedpilko.
Mi pensas, ke la ghisnunaj mesaghoj estas senvaloraj, do lauokaze mi
vochdonus forigi chiujn.
Mi opinias, ke ni lasu en paco la teknikajn detalojn de la listo au
pridiskutu privatletere.
Do, en mia sekva letero mi daurigos tie, kie mi en la origina listo
finis.
csaba
Roy skribis:
>Vi estas rifuzanta du aferojn:
Mi rifuzis nenion.
> unue, respekti mian laurajtan peton rilate mian propran mesaghon;
Mi respektas la peton, sed ne rajtas tuj akcepti ghin.
> kaj due, permesi baloton (se tio devus necesi).
Mi permesas baloton, sed ne tujan senprokrastan.
>Pardonu, sed mi vere ne disponas je sufiche da tempo por perdi ghin che
>ellaborado de balotoregularo por tiu chi listo.
Kaj tiam li diris:
> Oni simple vochdonu se estas io pridecidota, kaj du-triona plimulto decidu.
Tio shajnas al mi justa balota regulo. Kion pensas la aliaj?
> Adiau, mi ne plu
>disputos.
>
>Roy McCoy
>(malabonante)
Kaj foriras kun sia piedpilko.
Sed, kiu estas la hodiaua dato? atentu!
Amike,
Neil.
*****************
Neil skribis:
> Plej gravas la juro. Ghis okazas demokratia baloto, mi mem devas
> interpreti la leghojn de tiu chi listo. Mi promesis ne vishi mesaghojn,
> do mi ne vishas mesaghojn - ghis la membraro demokratie decidos permesi
> al mi vishi. Baloto ne povas esti demokratia ghis kiam la membraro estas
> stabila kaj balotoregularo estas demokratie fiksita.
Vi estas rifuzanta du aferojn: unue, respekti mian laurajtan peton rilate
mian propran mesaghon; kaj due, permesi baloton (se tio devus necesi).
Pardonu, sed mi vere ne disponas je sufiche da tempo por perdi ghin che
ellaborado de balotoregularo por tiu chi listo. Oni simple vochdonu se
estas io pridecidota, kaj du-triona plimulto decidu. Adiau, mi ne plu
disputos.
Roy McCoy
(malabonante)
Roy skribis:
>Mi ne petis baloton, kaj ne kredas ke ghi necesas krom se oni petas ghin.
>Tio kion mi petis estis la eblo je balotado, kaj mi ne vidas ke tio devas
>esti prokrastata ghis iu estonta tempopunkto cetere shajne fiksota de vi.
La membraro de tiu chi listo kreskas po 10% chiutage. Demokratia maniero
trovi "la volon de la popolo" estas atendi ghis la membraro montrighas
stabila, interkonsenti pri bolotoreguloj, kaj nur tiam okazigi baloton.
Ghis tiam mi devas garantii la rajtojn de ankorau ne alighintaj membroj de
la listo.
> > Mi promesis neniam vishi au redakti mesaghojn.
>
>Kaj do? Kio pli gravas, via promeso au la rajto/deziro de partoprenanto
>(temas fine pri ties, ne via, mesagho), respektive volo de plimulto.
>Mi denove petas vin vishi la koncernan mesaghon, kaj se vi ankorau ne
>volas tion fari, mi petas tujan vochdonon pri la afero.
Plej gravas la juro. Ghis okazas demokratia baloto, mi mem devas interpreti
la leghojn de tiu chi listo. Mi promesis ne vishi mesaghojn, do mi ne
vishas mesaghojn - ghis la membraro demokratie decidos permesi al mi vishi.
Baloto ne povas esti demokratia ghis kiam la membraro estas stabila kaj
balotoregularo estas demokratie fiksita.
Mi petas vian paciencon.
Amike,
Neil.
****************
Neil MacKilligin skribis:
> Mi anoncis la refondon de ind-mem en la nove nomita uea-membroj.
> Post kelkaj tagoj mi ripetos la anoncon tie kaj eble aliloke.
Ripeto de la anonco en la nuna UM-listo certe estus tre malbonvena,
kaj mi konsilas al vi ne fari tion.
> Mi esperas ke uea-membroj travivos sian krizon, kaj denove permesos
> lingvan demokration.
Ne ekzistas shanco de tio, tiom longe kiom la homoj pasive akceptas
tion kio estas tie okazinta. Plejmulto shajnas esti nedemokratoj,
kaj ech Vladimir "konsentas cxesigi la batalojn pri tiu temo".
Roy
Neil MacKilligin skribis:
> Jes, vi certe pravas. Kiam chio montrighas stabila ni okazigu baloton.
Mi ne petis baloton, kaj ne kredas ke ghi necesas krom se oni petas ghin.
Tio kion mi petis estis la eblo je balotado, kaj mi ne vidas ke tio devas
esti prokrastata ghis iu estonta tempopunkto cetere shajne fiksota de vi.
> Mi promesis neniam vishi au redakti mesaghojn.
Kaj do? Kio pli gravas, via promeso au la rajto/deziro de partoprenanto
(temas fine pri ties, ne via, mesagho), respektive volo de plimulto.
Mi denove petas vin vishi la koncernan mesaghon, kaj se vi ankorau ne
volas tion fari, mi petas tujan vochdonon pri la afero.
Dankon,
Roy
Vladimir skribis:
>La libereco de <demokratia_UEA> ankaux estas garantiita. Neniu membreco
>ekzistas en <demokratia_UEA>. Eble Johano M. konsentos, ke Vi povu esti la
>administranto de la unuigita dissendolisto. Ni unuigi, sed ne disipu, niajn
>fortojn.
Jes, vi pravas. Bonvolu inviti la (ne)membrojn de dem-uea alighi al
ind-mem. Dankon.
Amike,
Neil.
************
csaba skribis:
>Mi tute hazarde trovis la renaskighon de la listo.
>Mi deziras al ni sukceson en tio.
>
>csaba
>
>P.s.: Dankon, Neil.
Dankon al vi, kaj bonvenon al chiuj novaj alighintoj. Mi anoncis la
refondon de ind-mem en la nove nomita uea-membroj. Post kelkaj tagoj mi
ripetos la anoncon tie kaj eble aliloke.
Mi esperas ke uea-membroj travivos sian krizon, kaj denove permesos lingvan
demokration.
Amike,
Neil.
************
Roy skribis:
>[...] lau mi vi ja devus esti preta "fordoni" la administrantecon se
>la listanoj volus kaj elektus alian por tiu rolo. Tiel mi faris en la
>malnova UM-listo, kaj ghi certe montras veran demokratiecon.
Jes, vi certe pravas. Kiam chio montrighas stabila ni okazigu baloton.
>Pri la mesaghoj, ekzemple, mi kredas ke devas regi la volo de la listanoj
>kaj ne tiu de la posedanto au administranto. Mi do petas, ke *mia* antaua
>mesagho estu vishita.
Mi promesis neniam vishi au redakti mesaghojn.
Amike,
Neil.
******************
>Vladimir MININ skribis:
> >Mi proponas unuigon de <individuaj-membroj> kaj de <demokratia_UEA>, cxar
> >ili havas la saman celon.
>
>Interesa ideo, sed mi devas klarigi ke ne eblas egalece unuigi listojn; kio
>okazas estas ke unu voras la alian, kaj unu listestro ekestras super la
>alia. Tio okazis en la unuigo de la UM kaj IM listoj.
>Mi jam promesis garantii la liberecon de chi tiu listo, do mi ne povas
>fordoni ghin al iu alia listestro. Cetere, mi jam ne estas membro de
>demokratia_UEA, char ghi shajnis esti tute ne demokratia.
La libereco de <demokratia_UEA> ankaux estas garantiita. Neniu membreco
ekzistas en <demokratia_UEA>. Eble Johano M. konsentos, ke Vi povu esti la
administranto de la unuigita dissendolisto. Ni unuigi, sed ne disipu, niajn
fortojn.
>Vladimir, kiam vi afishas, bonvolu antauindiki kiu skribis kion. Dankon.
La afero estas simpla. Cxuj linioj kun unu "birdeto" antauxe estas skribitaj
far Vi. La ceteraj linioj estas skribitaj far mi.
Kunlaboreme Vladimir MININ
>Amike, Neil.
_________________________________________________________________
STOP MORE SPAM with the new MSN 8 and get 2 months FREE*
http://join.msn.com/?page=features/junkmail
Mi posxtis mesagxon en "individuaj-membroj" kun la titolo "Subvencio Cigno".
Preskaux hazarde, mi trovis iaspecan reagon de Renato en "uea-membroj" kun
la ingxenia titolo "Fwd: Unable to deliver your message".
Nu, mi estis demandinta:
>>se Subvencio Cigno estis aljugxita al la Amerika
>>Komisiono, kial gxia sumo estis metita en la konton de Amerika
>>Fondajxo?
Renato respondis:
>c'ar la oficejo en braziljo estas mastrumata de la Amerika Komisiono, kiu
>samtempe havas sian monon en la Amerika Fondaj'o.
Tamen, se oni vere intencas fondi aux jam fondis Amerikan Oficejon, gxi
cxiukaze devas havi propran konton cxe UEA. Cxu ne al gxi la subvencio
devintus iri?
>cetere, rapida kontrolo de la ricevantoj, montras ke en nesuspekteblaj
>tempoj alia instanco de UEA ricevis tiun premion.
Kion Vi celas? Cxu Fondajxon Afriko? Sed tio estis en 1999, kiam Vi jam
sidis en la estraro.
Amike
Istvan
----------
---
Outgoing mail is certified Virus Free.
Checked by AVG anti-virus system (http://www.grisoft.com).
Version: 6.0.449 / Virus Database: 251 - Release Date: 27/01/03
[Non-text portions of this message have been removed]
Neil MacKilligin skribis:
> Mi jam promesis garantii la liberecon de chi tiu listo, do mi ne povas
> fordoni ghin al iu alia listestro.
Tion mi bone komprenas, kaj mi certe subtenas vian rajton resti posedanto,
kaj do chefa listestro, de listo kiun vi starigis. La situacio tie chi
estas malpli klara chi-rilate pro la antaue uzata nomo individuaj-membroj,
sed almenau mi ne disputos pri tio. Dirante unue ke mi ne volus administri
tiun chi liston kaj ne akceptus administri ghin se hazarde petite, mi tamen
aldonos ke lau mi vi ja devus esti preta "fordoni" la administrantecon se
la listanoj volus kaj elektus alian por tiu rolo. Tiel mi faris en la
malnova UM-listo, kaj ghi certe montras veran demokratiecon.
Pri la mesaghoj, ekzemple, mi kredas ke devas regi la volo de la listanoj
kaj ne tiu de la posedanto au administranto. Mi do petas, ke *mia* antaua
mesagho estu vishita. Lau mi vi povas respekti la deziron de membro kiu
skribis kaj sendis mesaghon, kaj aparte char ne estas okazinta komuna
decido ke la mesaghoj estu absolute nemodifeblaj. Mi jam rekomendis ke
la unuaj tri test-mesaghoj estu same vishitaj, sed se vi volas lasi ilin,
tio estas via afero (au afero de la listanoj, en la malvershajnega kazo
ke ili igus ghin sia).
> Cetere, mi jam ne estas membro de demokratia_UEA, char ghi shajnis esti
> tute ne demokratia.
Johano ja estas demokratia, sed faras esceptojn. :-)
Roy
Vladimir MININ skribis:
>Mi proponas unuigon de <individuaj-membroj> kaj de <demokratia_UEA>, cxar
>ili havas la saman celon.
Interesa ideo, sed mi devas klarigi ke ne eblas egalece unuigi listojn; kio
okazas estas ke unu voras la alian, kaj unu listestro ekestras super la
alia. Tio okazis en la unuigo de la UM kaj IM listoj.
Mi jam promesis garantii la liberecon de chi tiu listo, do mi ne povas
fordoni ghin al iu alia listestro. Cetere, mi jam ne estas membro de
demokratia_UEA, char ghi shajnis esti tute ne demokratia.
Vladimir, kiam vi afishas, bonvolu antauindiki kiu skribis kion. Dankon.
Amike,
Neil.
**************
>Saluton,
>Mi invitas vin (re)alighi al la diskutlisto individuaj-membroj.
>Jen ghia priskribo:
>Libera diskutejo por la Individuaj Membroj de UEA.
>Por alighi sendu malplenan mesaghon al:
>individuaj-membroj-subscribe@yahoogroups.com
Mi proponas unuigon de <individuaj-membroj> kaj de <demokratia_UEA>, cxar
ili havas la saman celon.
Esperantisme Via Vladimir MININ
>Neil MacKilligin,
>listestro de individuaj-membroj
_________________________________________________________________
Protect your PC - get McAfee.com VirusScan Online
http://clinic.mcafee.com/clinic/ibuy/campaign.asp?cid=3963
>ne plusendi au citi
>mesaghon de la listo sen permeso de ghia autoro;
Ricevi permeson ne eblas praktike. Se mi partoprenas la diskutojn nur
semajnfine, mi povas ricevi permeson minimume post semajno, kiam tiu permeso
jam malaktualigxis kaj ne estas bezonata. Se iu ne deziras disvastigon de
citajxoj el sia letero, tiu nepre menciu, ke la letero estas sekreta kaj ne
disvastigenda, cxar plejofte oni deziras disvastigon de siaj leteroj, ol la
malon.
>Mi provos iom prilabori g'in por koncizigi g'in kaj reliefigi, ke g'i ne
>estas g'enerala diskutejo, sed listo en kiu oni parolas pri la agado de UEA
>kaj la agado por Esperanto g'enerale. Sed, kompreneble, mi provos legi
>c'iujn viajn sugestojn pri tio, kion vi s'atus vidi en tiu priskribo.
Mi proponas, ke la administranto estu demokratie elektata, sed ne uzurpata
far Grigorjevskij. Plejmulto de la listanoj vocxdonis por Roy McCoy, sed ial
la administranto igxis Grigorjevskij. Kial?
Esperantisme Via Vladimir MININ
>Amike
>Renato
_________________________________________________________________
Help STOP SPAM with the new MSN 8 and get 2 months FREE*
http://join.msn.com/?page=features/junkmail
>Andrej Grigorjevskij <andreo@...>skribis:
> > Kio koncernas la nomsxangxon, gxi ja estas plejparte pravigita kaj
> > gxenerale respegulas la aktualan staton de la listo.
>
>Mi kun bedauro informas vin chiujn, ke mi neniam alighis al la listo de
>uea-membroj, sed nure al individuaj-membroj.
>Se mi volas partopreni en la diskutoj de uea-membroj, mi alighos al ghi.
>La listo de individuaj membroj kun lerta artifiko tiel chesis, ke mi
>nun devos malalighi de listo al kiu mi neniam intencis alighi.
>Mia bedauro estas ech pli forta char shajne nun mi komencis ricevi
>komprenon en iu grava detalo, almenau de Renato, ech se tiu kompreno
>ankorau estas nur teoria, senfrukta.
>Eble nun estis venonta la ebleco pasho post pasho diri mian opinion,
>kion UEA proponu al individuaj membroj (kiun demandon mi pli frue
>ricevis).
>La eventoj fortigis mian konvinkon, ke UEA donas nenion por siaj
>individuaj membroj, do ne indas alighi al ghi.
UEA ecx forprenas tion, kion gxi donis antauxe. Cxe mi estas la impreso, ke
Grigorjevskij intence inspiris kunigon de <individuaj-membroj> kaj
<uea-membroj> kaj poste forigis la moderiganton (Roy McCoy) de la unuigita
dissendolisto por preni "la potencon" en siajn manojn. Mi auxguris, ke la
unuigo de la listoj malgrandigos la diskutojn kaj la membraron. Kaj miaj
auxguroj efektivigxas. Grigorjevskij dauxrigas sian politikon, kiun li jam
delonge efektivigas en aliaj dissendolistoj: <reu-agado>, <e-rus>,
<esperanto-rus-informoj>, <esperanto-en-rusio>... Li ne toleras opiniojn,
kiuj malsamas disde la liaj. Li malebligas partoprenon de tiuj personoj,
kiuj ne placxas al li. Tio ne estas akuzo kontraux Grigorjevskij, sed nur
konstato de faktoj. Eble Grigorjevskij pravas: estas bezonata strikta
disciplino en UEA. Sed kion opinias aliaj kunlistanoj?
Esperantisme Via Vladimir MININ
>csaba
>csze-p
>dumviva membro de UEA
_________________________________________________________________
Tired of spam? Get advanced junk mail protection with MSN 8.
http://join.msn.com/?page=features/junkmail
>VM> E-o ne kontrauxas la merkatan logikon. Gxi estas pli bonkvalita varo
>kompare
>VM> kun la naciaj lingvoj.
>
>Nia lingvo devas esti uzata. La esperantistoj devas montri la
>ekzemplon. Dume ili nur babilas senrezulte. Mi proponas al vi,
>Volodja, laboron. Trovu tablotensajn klubojn tra Interneau aliel
>kaj sendu tien mian leteron tradukite. Dankon!
Mi sendas Vian leteron al <esperanto-rus>. Tieaj listanoj estas el diversaj
landoj.
> Mi havas al vi apartan peton. G^i ne estas urg^a kaj ne estas
>nepra g^ia plenumo. Mi dume volas sendi g^in al miaj amikoj. Mi timas,
>sendi g^in al E-asocioj estas preskau senutila. Oni povas aperigi
>mian peton ie. Ordinare tion neniu reagas.... Tamen mi provos
>sendi mian suban leteron ankau al tiuj adresoj.
>
>Estimataj geamikoj,
> mia longdaura amiko kaj meritoplena
>esperantisto havas intencon kaj esperas bone propagandi nian
>lingvon inter tenisitoj de sia urbo. Li mem pasie ludas
>tablotenison. Li decidis arang^i E-kurson en sia sportista klubo.
>Mi opinias, ke nia tasko estas helpi lin. Kion mi petas? Mi
>petas, mi turnas min al bonvolemaj kaj helpemaj personoj, ke ili
>eksciu la adreson de sialoka (sialanda) tenisista klubo kaj
>skribu tien la suban leteron, tradukinte g^in nacilingven.
Eble Vi scias, ke mi logxas nun en Usono. Mi ne povas traduki la leteron en
la anglan lingvon, cxar gxi estas tre malfacila por mi, kvankam mi lernas
gxin dum 5 jaroj.
>Mi
>petas tiujn homojn esti perantoj de korespondontaj siaj
>tenisistoj.
Mi ne povas esti peranto cxe usonaj tenisistoj, cxar necesas paroli kun ili
en la angla lingvo, kiu estas tre malfacila.
Esperantisme Via Vladimir MININ
> Mi petas tradukadi la venontajn kaj sendotaj
>leterojn. La laboro ne estos multa, kvankam g^i estas ege respondeca,
c^ar
>de ili dependas sukceso de mia amiko en arang^o de E-kurso c^e la
>tenisista klubo. Ni devas helpi la sportistojn ekamikig^i
>translime kaj eble ekposedi nian lingvon. Se iu el la
>bonvolemuloj arang^os E-kurseton por la lokaj tenistoj, tio
>estos "dikonvena afero", kiel diris pri Esperanto grafo Leo
>Tolstoj. La nomo de mia amiko estas Jefim Zajdman. Krome li estas
>poeto, kantisto amatora. Por la komenco li petas trovi amikojn
>por sia lernantino. Bedaurinde li ne skribis al mi s^ian nomon.
>
>13-jara knabino volas korespondi rete kaj papere pri la vivo
>kaj tabla teniso en Esperanto kun profesia au amatora
>tablotenisist(in)o. S^i estas c^ijara cxampiono de la lando inter la
>samag^uloj.
>S^i log^as en urbo Jalta, kiu situas en duoninsulo Krimeo c^e la Nigra
Maro
>(Ukrajnio).
> La retadreso de Jefim: espero@...,
> la paperpos^ta adreso: Jefim Zajdman, Kirov-str. 26-14, Jalta-98600,
> Ukrajnio, CIS
> Mi petas respondi, informi ankau al mi pri via deziro helpi al
> Jefim, c^ar min ege interesas temo "Sporto kaj Esperanto".
> Dankegon al vi! Eugeno S.P.
_________________________________________________________________
MSN 8 helps eliminate e-mail viruses. Get 2 months FREE*.
http://join.msn.com/?page=features/virus
Neil MacKilligin skribis:
> Mi petas al Roy McCoy, eventuale, laubezone, kontroli membrecon
> de mesaghantoj ... almenau dum li restas oficisto en la CO de UEA...
Tion mi (preskau?) certe ne rajtas. Mi ne povas pensi pri alia eblo,
ol simple kredi ke tiu kiu asertas esti IM, fakte estas. Eble en la
praktiko ne ekestus problemo pro tio - kvankam, eble jes.
Roy
Saluton, karaj listanoj!
Ho ve! Kion diri?
Unue, bonvenon al chiuj!
Mi intence ne skribis longan priskribon au regularon por chi tiu
diskutlisto char:
1. Reguloj povas esti misinterpretitaj fare de ruzuloj.
2. Mi estas demokrato kaj ne volas trudi miajn ideojn al aliaj.
Mia intenco kiel refondinto de tiu chi listo estas garantii ghian
liberecon. Mi permesas alighon de kiu ajn sed nur Individuaj Membroj rajtas
afishi. La sola regulo kiun mi trudas al vi estas, "Bonvolu esti bonvola".
La arkivo estas publika kaj mi promesas neniam vishi au ech redakti
mesaghojn. Mi petas al Roy McCoy, eventuale, laubezone, kontroli membrecon
de mesaghantoj ... almenau dum li restas oficisto en la CO de UEA...
Nu, chu mi jhus verkis regularon?
Amike,
Neil.
******************