Nova klubo en MALAVIO, Kunsidoj komitata kaj estrara en, kaj Esperanto
en lernejo en Demokratia Kongolando
=====================================================
Klubo en Malavio
********************
Komence de la karo 2005 Christine MBAZUMUTIMA, eklernis Esperanton per la
angla. Shi tuj invitis kunulinojn. La Afrika oficejo de UEA disponigis al
ili kurson. la kurso pluiras kaj jen jhus kreighis klubo. Shi raportas :
"DZALEKA ESPERANTO KLUBO EN MALAVIO"(DEKM)
Mi klopodas instrui miajn gelernantojn sen helpo de tabulo. Mi deziras; ke
chiuj malavianoj parolu Esperanton. Mankas al mi tabulo por fari la
laboron, tamen mi iel klopodis, kaj povis interesigi kelkajn personojn, kaj
kiujn mi instruas. Ni nun havas klubon, en kiu ni agadas. Ghi estas gvidata
de :
Prezidantino :Christine MBAZUMUTIMA
Vicprezidanto :pastro IRAMBONA JEAN CLAUDE
Kasistino : JERESSE WA BABY
Ni havas planon por nia agado :
- konstrui propran lernejon : ni jam havas la lokon
- organizi kursojn por chiuj
Por tion chi fari ni havas jenajn bezonojn:
1.Longa nigra tabulo
2.dekdu longaj benkoj
3.dek kvin ferladoj
4.dek sakoj da cementoj
5.unu granda shranko de libroj
Por iomete sendependighi, ni shatus bredi hejmebestojn.
Ni havas unu kokinejon kun dek kvin kokinoj ; ni deziras ankorau kvin
kokinojn kaj la medikamentojn por ili
La adreso de nia klubo estas :
IRAMBONA Jean Claude B.
"DZALEKA ESPERANTO KLUBO EN MALAVIO"(DEKM)
C/O JRS
P. O. Box 1530
Lilongwe
MALAWI
Demokratia Kongolando
****************************
Okazis kunsidoj komitata kaj estrara, kaj komencighis instruado de
Esperanto en lernejo.
Komitatkunsido
-----------------------
La 22-a de oktobro kunsidas la komitato de DKEA kun la partopreno de sep
Esperantistoj. La chefaj punktoj pritraktitaj koncernis Eksperimenton pri
Esperanto en la lernejoj, la 4-an Datrevenon de nia E - Radio, Financojn
de la landa Asocio kaj Kalendaron de la agado en DR KONGO.
La vicprezidanto raportis pri sia vizito en la lernejo ELYKIA kie
okazos baldau la eksperimenta instruado de la Internacia lingvo,al sesdek
(60) mezlernejanoj kaj dudek (20) lernejannoj de unuagrada nivelo
La 22-an de februaro 2002 audighis Esperanto tra Elsendo de "Radio en
Marche" en Demokratia Kongolando. Baldau okazos la 4-a datreveno de la
evento. Malgrau krizoj en la lando, kluboj tamen fartas pli malpli bone kaj
kune celebros la feston. Vizitoj okazos al kluboj por vidi kiel ili agadas.
La membroj de la asocio kotizetas, kaj ankau atendas la subvencion de
UEA/AO, kiun ili devus jam ricevi, char jam je la 2a de aprilo 2005 Hans
BAKKER sendis 250 eurojn al Emile Malanda per Western Union.
Estrarkunsido
--------------------
Sub la prezido de la vicprezidanto de DKEA, la estraro kunvenis por trakti
la punktojn, el kiuj precipas :
La subvencieto 2005
Eksperimento de Esperanto en lernejo Elykia
Kultura semajno
Radio
Lau la vortoj pri la komitatkunsido, estas sciate, ke la subvencio estas
sendita al la prezidanto Emile MALANDA de DKEA. Pliaj vortoj koncernis la
instruadon de Esperanto jam priparolita dum la komitatkunsido. La instruado
komencighis la 24-an de oktobro 2005 Lerniloj estas do bezonataj.
Plie, estas petate de la futbalteamo AS Esperanto pluklopodi por atingi pli
altan nivelon en la championado.
Raporto pri eksperimenta kurso en la lernejo Elykia
--------------------------------------------------------------------------
La 24an de oktobro 2005, ekis eksperimentado pri la lingvo ESPERANTO. La
gelernantoj akceptis kun granda ghojo la lingvon. La E-instruisto Pastoro
Leonardo Matondo estis unue prezentita al la gelernantoj de la direktoro
Laurent Tuku.Hazarde la nomo de lernejo, kie okazas la eksperimentado ,
estas ELYKIA, kiu lingalalingve (unu el la kvara naciaj lingvoj) signifas:
ESPERO. Eble la autoritatoj estas personoj kiuj vere esperas
(esper-antoj).Do Esperanto havas sian lokon tie. Tial la etoso estas
varmega. Materialo (junulkursoj) estas bezonata.La nombro de gelernantoj
estas 35, kaj la lingvo estas instruata du horojn
semajne (lundo kaj vendredo). La instruisto havas junulkurson kiun li uzas,
sed la malfacilajho estas por la legado de tekstoj, char la gelernantoj ne
havas la librojn.
Estas kurso ankau pri informadiko sed mankas komputiloj. Inter la
gelernantoj estas fraulinon Kinkani Lumeya.
La lernejo ELYKIA trovighas sur la strato Kifumu N°73
kvartalo: Malala Komunumo de Makala,
urbo: Kinshaso,
lando: R.D.Kongo
**************************************************
Kurantajn bestojn la dormantajn vekas
**************************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
(228) 271 47 12
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
- Fakso : (228) 227 51 64
E-posxto :
esp.togo@...
_____________________________________________________
Dokumentojn alkrochitajn (ATTACHMENT) mi ne povas
malfermi.Tial chi, tiajn ne sendu al mi.
Prefere diru chion en la mesagho mem.
_____________________________________________________
--
No virus found in this outgoing message.
Checked by AVG Anti-Virus.
Version: 7.1.362 / Virus Database: 267.13.3/173 - Release Date: 16/11/2005
---------------------------------
Appel audio GRATUIT partout dans le monde avec le nouveau Yahoo! Messenger
Téléchargez le ici !
[Non-text portions of this message have been removed]