Search the web
Sign In
New User? Sign Up
ikue · Dissendolisto de IKUE (Internacia Katolika Unuigho Esperantista)
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Real people. Real stories. See how Yahoo! Groups impacts members worldwide.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Messages 1 - 30 of 4187   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Messages: Show Message Summaries   (Group by Topic) Sort by Date v  
#30 From: "Daniel Alberto Cotarelo Garcia" <dacg@xxx.xxxx
Date: Sun Jun 27, 1999 2:22 pm
Subject: provmesagxo -- bonvolu ignori
dacg@xxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Saluton.

Daniel

#29 From: "Daniel Alberto Cotarelo Garcia" <dacg@xxx.xxxx
Date: Sun Jun 27, 1999 2:21 pm
Subject: Re: provmesagxo -- bonvolu ignori
dacg@xxx.xxxx
Send Email Send Email
 
----- Mensaje original -----
De: Daniel Alberto Cotarelo Garcia <dacg@...>
Para: <ikue@onelist.com>
Enviado: Domingo, 27 de Junio de 1999 11:15
Asunto: [ikue] provmesagxo -- bonvolu ignori


> From: "Daniel Alberto Cotarelo Garcia" <dacg@...>
>
> Saluton.
>
> Daniel
>
>
>
> --------------------------- ONElist Sponsor ----------------------------
>
> ONElist:  where real people with real interests get connected.
> http://www.onelist.com
> Join a new list today!
>
> ------------------------------------------------------------------------
>
> Por elighi de la listo, sendu ajnatekstan mesaghon al:
> ikue-unsubscribe@onelist.com
> La servo sendos al vi anglalingvan mesaghon, kiun vi
devos respondi kun ajna (au nenia) teksto.
Tiam via nomo estos forvishita de la listo.
>
> Por kontaktighi kun la listestroj, bonvolu skribi al:
> ikue-owner@onelist.com
>

#28 From: "Daniel Alberto Cotarelo Garcia" <dacg@xxx.xxxx
Date: Sun Jun 27, 1999 2:15 pm
Subject: provmesagxo -- bonvolu ignori
dacg@xxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Saluton.

Daniel

#27 From: "Daniel Alberto Cotarelo Garcia" <dacg@xxx.xxxx
Date: Sun Jun 27, 1999 2:11 pm
Subject: provmesagxo -- bonvolu ignori
dacg@xxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Saluton.

Daniel

#26 From: "Daniel Alberto Cotarelo Garcia" <dacg@xxx.xxxx
Date: Sun Jun 27, 1999 1:48 pm
Subject: eta sxangxo en TTT-aliro
dacg@xxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Onelist faris etan sxangxon en sia enirpagxo. Anstataux "member center", nun
legeblas "log in".

Aldonigxis ankaux eta plibonigo: skribinte vian nomon kaj kodvorton, vi jam
ne bezonas klaki al "log in" (antauxe "member center"). Suficxas, ke vi
premu la klavon "Enter" (aux via nacilingva versio).

Via,

Daniel

#25 From: Bruno <bruno@...>
Date: Sun Jun 27, 1999 1:44 pm
Subject: Katolika meso dum IEK-99 en Metz
bruno@...
Send Email Send Email
 
Karaj gefratoj,

Dum la Internacia Esperanto-Konferenco 1999, en Metz
kuncelebros meson en esperanto unu pastro franca kaj
unu germana, ambau IKUE-membroj:
- Pastro Degrelle, diocezo de Nancy
- Pastro Kronenberger, diocezo de Speyer

La meso okazos dimanche, 18an de julio, je 17h30, tuj post
vizito de la urbo Metz, jhus antau akcepto en Urbodomo
kaj koncerto de Klaviceno kaj Liuto.

IEK estas organizata, kiel kutime, per kunlaboro de OSIEK
kun loka grupo, chifoje la Esperanto-Klubo de Metz, membro de
la SarLorLuks-Unio por Neutrala Internacia Lingvo.

Ankorau eblas alighi al IEK-99 pri "Mono kaj Civilizo".
Kotizo, 100 euroj, malfermas  partoprenon al chiuj prelegoj,
vizitoj kaj koncertoj. Rabatoj por junuloj, paroj, B-landanoj ktp.
Kompleta priskribo che:
   http://osiek.org/iek/metz99.html

Bruno MASALA, Esperanto-Klubo de Metz
mailto:eo-metz@...

#24 From: "Mike Leon" <leon@xxxx.xx.xxx
Date: Sat Jun 26, 1999 11:10 pm
Subject: Gxustigo kaj pregxo
leon@xxxx.xx.xxx
Send Email Send Email
 
Karaj amikoj,

Hodiaux estas la Festo de Sanktaj Petro kaj Pauxlo en Nov-Zelando (kaj
tutmonde?).

Mi adaptis la Solenan Benon el la Meso kiel pregxo por la anoj de nia
novzelanda Listo 'kiwicatholic'. Kaj do mi kunsendas tradukon.

IKUE-ano bonvole atentigis, ke estas manko en mia listo da UEA-delegitoj. La
gxustigita listo sekvas.

Bondezirojn kaj cxiuj Dibenojn,

Mike Leon

**********************
La Sinjoro  fiksis nin en sian Eklezion,
konstruita sur la roko de la fido de Petro.
Li benu nin per fido necedema.

La Sinjoro sciigis al ni la fidon
per la laboroj kaj predikado de Sankta Pauxlo.
Lia ekzemplo inspiru al ni gvidi aliajn al Kristo
per niaj vivmanieroj.

La sxlosiloj de Petro kaj la vortoj de Pauxlo,
iliaj senmorta atesto kaj  pregxoj,
gvidu nin al tiu gxojplena hejmo eterna
kiun Petro gajnis per kruco, kaj Pauxlo per glavo.

La cxiopova Dio benu nin,
la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

***************************
JARLIBRO 1999

FAKAJ ASOCIOJ p.66

Fokolar-Movado:
Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado. Hamilton, Ontario, Kanado.
(La movadon Focolare fondis Chiara Lubich, italino, dum la dua mondmilito.
Gxi nun estas tutmonda movado por renovigo de la Eklezio, plejparte laikula
kaj katolika.)

Katolikismo:
IKUE
Unuafoje aperas la adreso de nia hejmpagxo: http://www.tolna.net/~szep/ikue

FAKDELEGITOJ: KATOLIKA AGADO. KATOLIKISMO. TEOLOGIO, KATOLIKA. (RELIGIO,
KATOLIKA jam ne aperas).
Entute estas 22. Ne listigxas du FD el la 1998-a jarlibro; kvin nove aperas,
indikitaj per '[1999]'.

BRAZILO
Araquara SP : Jo~ao Baptista Olivi
Pindamonhangaba SP : Frato Bertino Goerner
Sorocaba SP : Eluizio Bueno Rodrigues [1999]

CXEHXIO
Prostejov : Frantisek Arnost [1999]

EBURA BORDO
Abidjan : Koffi Doumegnon

FRANCIO
Piennes (Meurthe-et-Moselle : Pastro Roger Degrelle
Saint Etiennne (Loire) : Eloi Thiolliere

GERMANIO
Bad Worishofen (Bayern) : Rudolf Skoruppa
Neustadt/Weinstrasse (Rheinland-Pfalz) : Albrecht Kronenberger
Villingen/Schwenningen (Baden Wurttemburg) : Bernhard Eichkorn

HUNGARIO
Nyiregyhaza : d-ro Sandor Szenasi

ITALIO
Cesena (Emilia-Romagna) : Pastro Bruno Benini
Massa (Toscana) : Egisto Umberto Borghini
Milano (Lombardia) : D-ro Gianfranco Polerani [1999]
Rimini (Emilia-Romagna) : Pastro Duilio Magnani
Tirolo (Alto Adige) : Franz Knoflach
Torino (Piemonte) : Armando Zecchin

JAPANIO
Kisiwada (Osaka-hu) : Hatiro Matubara

KOLOMBIO
Medellin : Jorge Velasquez [1999]

KROATIO
Dakovo (Slavonija) : Prof. Franjo Gruic

SLOVAKIO
Bratislava : d-rino Magda Saturova
Nove Mesto nad Vahom : S-ino Maria Tomasovicova [1999]

#23 From: b.eichkorn@xxxxxxxx.xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx)
Date: Sat Jun 26, 1999 9:49 am
Subject: Re: Valorricxa tapisxo!
b.eichkorn@xxxxxxxx.xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Send Email Send Email
 
C.Sarandrea@... skribis:
>
> From: C.Sarandrea@...
>
> Karegaj cxiuj,
> eble mi jam ofte tedis Vin per rakontoj de okazintajxoj cxe C.O. Kaj
> mi cxiam demandis al mi, cxu tio, kion mi rakontas, interesas al iu
> ajn. Sed cxi-foje mi nepre devas rakonti!

Kara,
kun intereso mi legis vian Romanan rakonton. Eble tiaj rakontoj kreskos
iam al romano.
Kun koraj salutoj de Bernhard Eichkorn

*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*

     Niaj ret-pagxoj - kun esperanta parto:
     http://home.t-online.de/home/st-fidelis

*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*

#22 From: C.Sarandrea@xxxxx.xxx.xx
Date: Thu Jun 24, 1999 7:32 pm
Subject: Valorricxa tapisxo!
C.Sarandrea@xxxxx.xxx.xx
Send Email Send Email
 
Karegaj cxiuj,
eble mi jam ofte tedis Vin per rakontoj de okazintajxoj cxe C.O. Kaj mi

cxiam demandis al mi, cxu tio, kion mi rakontas, interesas al iu ajn.
Sed cxi-foje mi nepre devas rakonti!

Vi jam scias ke la presisto de EK alportas la revuon en strangaj horoj. Por
porti numeron 5-6/99 li elektis horon 13an de dimancxo la 20an de junio.
Por ne perdi sian tradician noktan servon, li tamen anoncis al mi sian
alvenon la antauxan tagon... li plibone... la antauxan nokton, per
telefonalvoko je horo 23.30....

Mi tuj diris al li: mi forestos! Cxu vi ne povus veni ankaux cxi-foje
vespere?
Ne, ne, mi venigu min tro malfrue! (SENKOMENTE!!!!). Ne gravas ke vi
cxeestu: lasu vian cxekon por pagi la revuon al via pordisto; mi lasos la
pakajxojn kun la revuo fronte al la pordo.
Bone, mi diris.

La postan tagon (dimancxon) je la 7a.30 mi vekigxis kun la penso: "Sed
hodiaux ankaux la pordisto ne cxeestas!"
Do, mi telefonis al la presisto, kiun mi trovis nur je horo 10.30 en lia
presejo (mi pensas ke li vivas en gxi!), informante lin pri la ne-cxeesto
de la pordisto.
Kaj li?
Tute trankvila li diris: "Ha, ne gravas ke ne cxeestas la pordisto... Lasu
la cxekon en koverto bone videbla, ekz. en la posxtkesto....
"Kion? En la posxtkesto???? Videbla?

Post kelkaj minutoj da intertrakto, ni venis al la konkludo, ke mi lasu la
cxekon (1.900.000 italajn lirojn, egalvalore al 981,27 euxroj, 1917 DM) sub
la tapisxo fronte al la pordo de la C.O.
Kajk fakte, dum kelkaj horoj tiu cxeko restis sub la tapisxo.... Presisto
trovis gxin kaj lasis la revuon kun fakturo.

Mi kelkfoje demandas al mi mem, cxu en aliaj estimataj E-asocioj okazas
tiaj aferoj, kiuj okazas al mi kun IKUE....

Fine, bv. noti ke E.K. numero 5-6/99 estis enposxtigita en la vatikanajn
posxtkestojn mardon la 22an de junio.

Kun koraj salutoj:
Carlo

#21 From: "Philippe Cousson" <filipo@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 20, 1999 8:13 pm
Subject: personaj ttt-paghoj
filipo@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Mi petas pardonon pro la duablajhoj.

En miaj ttt-paghoj : prezento de KELI, prezento de la projekto TETH de
teologia dokumentado. Krome franclingvaj paghoj pri mia eklezio, mia
profesio, du predikoj, kaj la kvar prelegoj de interreligia renkontigho.

Ghis baldau.

Philippe Cousson
26 rue de Pré Ventenet
FR-86340 Nouaillé Maupertuis
tel : 33+(0)5 49 46 80 21
e-mail : filipo@... (perso.),
Philippe.Cousson@... (profes.),
diaregno@... (KELI - Dia regno)
web : http://filipo.citeweb.net/
ICQ : #2566860

#20 From: Ulrich.Matthias@xxxxxxxx.xxxxxxxxxxxxxxxxxxx)
Date: Mon Jun 21, 1999 2:59 am
Subject: Ne^utraleco de UEA
Ulrich.Matthias@xxxxxxxx.xxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Send Email Send Email
 
Attila skribis:

> > laux miaj scioj IKUE ne estas faka asocio de UEA, nur kunlaboranta. Cxar
> > faka asocio devas esti neuxtrala cxiurilate. IKUE ne estas neuxtrala laux
> > religio, kaj pro tio gxi ne rajtas estis FA de UEA.

Daniel respondis:

> Cxu vi certas pri tio? Multaj esperanto-organizoj, kies membroj dauxre
> esprimas sian malamon al kristanismo kaj speciale al la Katolika Eklezio, ne
> povus esti fakaj asocioj de UEA.
>
> Aux tiu regulo validas nur unuflanke?

Kara frato Daniel,

UEA fakte havas nur 9 fakajn asociojn: blindulojn, ekonomikistojn,
fervojistojn, filatelistojn, instruistojn, medicinistojn, sciencistojn,
Mondan Turismon kaj Mondan Kunagadon.

Tiuj ^ci asocioj estas por UEA sufi^ce ne^utralaj la^u ilia statuto. Sed
ne forgesu, ke iliaj membroj tamen rajtas libere esprimi sian opinion
por kaj kontra^u io ajn. Supozeble ne ekzistas iuj oficialaj deklaroj de
tiuj ^ci asocioj kontra^u kristanismo a^u la katolika eklezio.

Daniel skribis plu:

> Eble mi erare memoras. Sed, ne estis TEJO kiu aperigis tiun artikolon kun
> tiom da insultoj al Vatikano? Cxu tio estas konsiderata neuxtrala?

^Ciukaze vi ^guste memoras. Miaopinie TEJO tamen estas ne^utrala, ^car
^gi principe allasas ajnajn opiniojn. Tiel ^gi aperigis anka^u la
replikon de Carlo. (^Gi mallongigis ^gin al 42 linioj; tamen la repliko
estas simile longa kiel la origina teksto.) Ne tute juste estas, ke en
la sama numero 1999:3 de Kontakto tuj post la repliko jam aperas nova
reago de Daniele Vitali, 25-lina, kun kelkaj novaj atakoj. Tamen ni ne
devas maltrankvili^gi pro tio; liaj vortoj montras ian blindan
agresemon.

Al mi ^sajnas, ke la redaktorino de Kontakto, Sabira Stahlberg, havas
iomete kontra^u-katolikan sintenon, dum la estraro de TEJO havas sufi^ce
ne^utralan a^u ekvilibran sintenon rilate al religio. Vicprezidanto
Miquel Gomes i Besos e^c helpis ^ce la Esperanto-stando en kristana
foiro anta^u du jaroj.

Entute mi opinias, ke ne estas bone, ke UEA kaj TEJO akceptas nur
"ne^utralajn" asociojn kiel fakajn asociojn. Bon^sance ^ce landaj
asocioj la situacio kutime estas alia, ekzemple la Germana IKUE-Sekcio
jam delonge estas faka asocio de Germana Esperanto-Asocio.

Amike, Ulrich

*********************************************************
Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden
Tel. +49-611-466712; E-Mail <Ulrich.Matthias@...>
http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/hejmo.htm
*********************************************************

#19 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 20, 1999 2:40 pm
Subject: Re: UEA Jarlibro 1999
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
----- Mensaje original -----
De: SZEP Attila <szep@...>
Para: <ikue@onelist.com>
Enviado: Domingo, 20 de Junio de 1999 02:37
Asunto: Re: [ikue] UEA Jarlibro 1999


> laux miaj scioj IKUE ne estas faka asocio de UEA, nur kunlaboranta. Cxar
> faka asocio devas esti neuxtrala cxiurilate. IKUE ne estas neuxtrala laux
> religio, kaj pro tio gxi ne rajtas estis FA de UEA.

Cxu vi certas pri tio? Multaj esperanto-organizoj, kies membroj dauxre
esprimas sian malamon al kristanismo kaj speciale al la Katolika Eklezio, ne
povus esti fakaj asocioj de UEA.

Aux tiu regulo validas nur unuflanke?

> Ni deziris, ke IKUEJ estu faka sekcio de TEJO, sed ankaux ni ne rajtis
> tion fari. Ecx, se vi rigardas la ttt-pagxon de Virtuala Esperanto
> biblioteko, cxe la fakaj asocioj vi ne trovos IKUE-n, sed cxe la
> Internaciaj organizajxoj. Ankaux pro la sama kialo.

Eble mi erare memoras. Sed, ne estis TEJO kiu aperigis tiun artikolon kun
tiom da insultoj al Vatikano? Cxu tio estas konsiderata neuxtrala?

Via,

Daniel

#18 From: SZEP Attila <szep@xxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 20, 1999 5:37 am
Subject: Re: UEA Jarlibro 1999
szep@xxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
On Sun, Jun 20, 1999 at 10:43:34AM +1200, Mike Leon wrote:

Saluton,

> En la pagxoj de Fakaj Asocioj tamen, mankas sekcio "Kristanismo". Kristana
> Esperantista Ligo Internacia aperas sub "Evangeliismo" kaj IKUE sub
> "Katolikismo".

laux miaj scioj IKUE ne estas faka asocio de UEA, nur kunlaboranta. Cxar
faka asocio devas esti neuxtrala cxiurilate. IKUE ne estas neuxtrala laux
religio, kaj pro tio gxi ne rajtas estis FA de UEA.

Ni deziris, ke IKUEJ estu faka sekcio de TEJO, sed ankaux ni ne rajtis
tion fari. Ecx, se vi rigardas la ttt-pagxon de Virtuala Esperanto
biblioteko, cxe la fakaj asocioj vi ne trovos IKUE-n, sed cxe la
Internaciaj organizajxoj. Ankaux pro la sama kialo.

Sed, tiu estas laux mia scio. Pri la precizaj juraj aferoj mi ne scias,
cxar versxajne asocio devas havi kontrakton kun UEA ktp.

Dio benu,
--
@tti
PGP-key: http://www.tolna.net/~szep/pgpkey.html

#17 From: "Mike Leon" <leon@xxxx.xx.xxx
Date: Sat Jun 19, 1999 10:43 pm
Subject: UEA Jarlibro 1999
leon@xxxx.xx.xxx
Send Email Send Email
 
Karaj amikoj,

Unue al Daniel: Gratulojn kaj elkorajn dankojn pro la ampleksaj klarigoj pri
la funkcioj de nia Listo. Esperantlingva forumo devas havi tian helpilon
kiel nepra servo al listanoj. Des pli bone, cxar la mesagxoj eniris la
arkivon kaj oni facile povos sendi kopiojn al novaj anoj.

Depost februaro mi administras la novzelandan dissendoliston "kiwicatholic"
*  per OneList, cxiam sen ia ajn problemo. Mi estas certa, ke ni gxuos
stabilan, sengxenan kaj longedauxran cxeeston en nia nova "hejmo".

(* Averto por vojagxontoj: En Nov-Zelando "kiwi" (kivio/apterigo) estas
neformala nomo por novzelandano. La samnoman frukton ni cxiam nomas
"kiwifruit" (kivifrukto). Se vi diros cxi tie, ke vi "sxatas mangxi
kiviojn", oni rigardos vin strange. ;-)

En la 70-aj jaroj oni anoncis, ke la dumviva membrokotizo de Universala
Esperanto-Asocio estas baldaux levigxonta. Mi rapide pagis la tiaman
kotizon kaj do ricevados la revuon 'Esperanto' kaj la Jarlibron gxis mia
vivofino, mi supozas.

La Jarlibro de 1999 jxus alvenis kaj malsupre mi enlistigis kelkajn erojn.
Pri la Indekso de Fakdelegitoj mi precipe rimarkis, ke sub "Kristanismo"
trovigxas ecx ne unu katolika fakdelegito. Mi atendus mikson da Faknomoj ...
katolikismo, religio - katolika, kristanismo - katolika .... Sed cxiuj
katolikaj fakdelegitoj trovigxas sub "Katolikismo" krom unu, sub "Teologio,
Katolika". Cxu pro tro-entuziasma indeksinto cxe UEA? Tamen la Indekso donas
la impreson, ke "Kristanismo" kaj "Katolikismo" estas senrilataj aferoj.

En la pagxoj de Fakaj Asocioj tamen, mankas sekcio "Kristanismo". Kristana
Esperantista Ligo Internacia aperas sub "Evangeliismo" kaj IKUE sub
"Katolikismo".

Carlo, cxu estas eble disukti cxi tiun punkton kun UEA?

Bondezirojn kaj cxiujn Dibenojn,

Mike Leon
Nov-Zelando
*********************

El la UEA-JARLIBRO 1999:

FAKAJ ASOCIOJ

Fokolar-Movado:
Esperanto-grupo en la Fokolar-Movado. Hamilton, Ontario, Kanado.
(La movadon 'Focolare' fondis Chiara Lubich, italino, dum la dua mondmilito.
Gxi nun estas tutmonda movado por renovigo de la Eklezio, plejparte laikula
kaj katolika.)

Katolikismo: IKUE
(Unuafoje aperas nia hejmpagxo: http://www.tolna.net/~szep/ikue )

FAKDELEGITOJ: 'KATOLIKISMO'. 'TEOLOGIO, KATOLIKA'. (RELIGIO, KATOLIKA jam ne
aperas)

Entute estas 21. Ne enlistigxas du FD el la 1998-a Jarlibro; nove aperas
kvar, indikitaj per '[1999]'.

BRAZILO
Araquara SP : Jo~ao Baptista Olivi
Pindamonhangaba SP : Frato Bertino Goerner
Sorocaba SP : Eluizio Bueno Rodrigues [1999]

CXEHXIO
Prostejov : Frantisek Arnost [1999]

EBURA BORDO
Abidjan : Koffi Doumegnon

FRANCIO
Piennes (Meurthe-et-Moselle : Pastro Roger Degrelle
Saint Etiennne (Loire) : Eloi Thiolliere

GERMANIO
Bad Worishofen (Bayern) : Rudolf Skoruppa
Neustadt/Weinstrasse (Rheinland-Pfalz) : Albrecht Kronenberger
Villingen/Schwenningen (Baden Wurttemburg) : Bernhard Eichkorn

HUNGARIO
Nyiregyhaza : d-ro Sandor Szenasi

ITALIO
Cesena (Emilia-Romagna) : Pastro Bruno Benini
Massa (Toscana) : Egisto Umberto Borghini
Rimini (Emilia-Romagna) : Pastro Duilio Magnani
Tirolo (Alto Adige) : Franz Knoflach
Torino (Piemonte) : Armando Zecchin

JAPANIO
Kisiwada (Osaka-hu) : Hatiro Matubara

KOLOMBIO
Medellin : Jorge Velasquez [1999]

KROATIO
Dakovo (Slavonija) : Prof. Franjo Gruic

SLOVAKIO
Bratislava : d-rino Magda Saturova
Nove Mesto nad Vahom : S-ino Maria Tomasovicova [1999]

#16 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Fri Jun 18, 1999 2:52 am
Subject: TTT-aliro al la listo (5-a parto)
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
(Tiuj listanoj, kiuj deziras uzi la liston nur retposxte, povas preteratenti
cxi tiun mesagxon.)

En antauxaj mesagxoj mi klarigis, kiel eniri la pagxon de la listo cxe
Onelist.

En tiu pagxo vi trovos, inter alial ligiloj, unu al "Post message" ( = sendu
mesagxon)

Klakinte gxin, vi eniros alian pagxon, kiu havas la titolon "Send a message"
( = sendu mesagxon).

Nun vi povas plenigi la temon de la mesagxo, apud la vorto "Subject" ( =
temo), kaj poste la korpon de la mesagxo. Kiam vi finigxos, klaku la butonon
"send message" ( = sendu mesagxon). La mesagxo estos tuj sendita al la
listo.

Per cxi tiu rimedo vi povas sendi mesagxojn ecx se vi ne trovigxas cxe via
propra komputilo. Vi povas uzi iun ajn komputilon en la mondo, ecx en t.n.
"kiber-kafejo". Tamen, vi ne povos alkrocxi dosierojn al la mesagxo.

Via en Jesuo Kristo,

Daniel

#15 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Wed Jun 16, 1999 3:28 am
Subject: TTT-aliro al la listo (4-a parto)
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
(Tiuj listanoj, kiuj deziras partopreni la liston nur retposxte, povas
preteratenti cxi tiun mesagxon.)

Se vi eniras la membrocentron, kaj klakas la ligilon kun la nomo de la listo
"ikue", vi eniros alian pagxon, kie vi povos legi la jenon:

1) Supre, la nomo de la listo, kaj du konitajxoj: "Number of members" ( =
nombro da membroj) kaj "Established" ( = starigita). Kompreneble, en nia
listo cxi tiu dato ne estas korekta, cxar la listo estis starigita antaux
kelka tempo en alia servo. La dato, kiun vi vidos, nur indikas kiam ni
translokigxis al Onelist.

2) Priskribo de la listo. Niakaze, en Esperanto, do neniu klarigo estas
bezonata.

3) Ligiloj al la jenaj eblecoj:

- "View archives" ( = vidi arkivojn)
- "Post message" ( = sendu mesagxon)
- "Calendar" ( = kalendaro)
- "Survey" ( = enketo)
- "Bookmarks" ( = ligiloj)
- "Shared files" ( = partoprenitaj dosieroj)
- "Member profiles" ( = priskriboj de la membroj)
- "Return to member center" ( = reiri al la membrocentro)

Kompreneble, per klako al la lasta ligilo, vi foriros de cxi tiu pagxo kaj
revenos al la membrocentro.

Mi jen klarigos la menueron "View archives" ( = vidi arkivojn). En venontaj
mesagxoj, mi klarigos po unu menuero en cxiu mesagxo.

Klakinte la ligilon al "View archives" vi eniros alian pagxon kun la jena
menuo:

- "Subscribe to this community" ( = aligxu al cxi tiu komunumo). Kompreneble
vi ne bezonas klaki cxi tien, cxar vi jam estas membro de cxi tiu komunumo.
Sed se iu persono vizitus niajn arkivojn kaj dezirus aligxi, li povus fari
tion per cxi tiu menuero, sen bezono sendi retmesagxon.

- "Archive index" ( = indekso de arkivoj). Cxi tie vi povas vidi la
diversajn resummesagxojn ekde tiam, kiam la listo translokigxis al Onelist.
La klarigo en angla lingvo signifas: "La indekso de arkivoj havigas al vi
liston de cxiuj arkivitaj resummesagxoj de la komunumo. Resummesagxojn oni
estigas cxiunokte kaj estas kunigo de cxiuj mesagxoj senditaj dum la antauxa
tago."

Tuj sube vi vidos la lastan resummesagxon, kun indiko de gxia numero (apud
la vorto "digest" = resummesagxo) kaj la dato aput la vortoj "originally
sent" ( = originale sendita). Resummesagxoj komencigxas per la jenaj
anglalingvaj frazoj: "There are N messages in this issue" ( = cxi tiu eldono
enhavas N mesagxojn) kaj "Topics in today's digest" ( = temoj en la hodiauxa
resummesagxo). Cxio alia estos en Esperanto, do simple plulegu.

Se vi deziras vidi antauxajn resummesagxojn vi devas klaki al "archive
index", kio portos vin al alia pagxo. Tie vi trovos la jenon:

- Skribloko apud la vortoj "search archives" ( = sercxu arkivojn). Tie vi
povas skribi iu(j)n ajn vorto(j)n, ekzemple: "Espero Katolika". Post klako
al la butono "search" ( = sercxu), la sistemo montros al vi liston de
ligiloj al cxiu resummesagxo, kie trovigxas la dezirata(j)n vorto(j)n.

- Nova invito al subskribo, nenecesa por vi se vi jam estas membro de la
listo.

- Ligiloj al cxiuj antauxaj resummesagxoj.

Por eliri el cxi tiu pagxo vi povas uzi la retroirbutonon de via
retesplorilo, aux simple klaku al la butono "member center" ( =
membrocentro), kiun vi trovigxos sur la maldekstra parto de la ekrano.

Nun kelkaj komentoj pri la listarkivoj.

Kelkaj listestroj nur permesas al listmembroj legi la arkivojn. Aliaj ecx ne
arkivigas la mesagxojn. Mi pensis, ke por nia listo, kiu duoble celas
disvastigon (de nia kredo kaj de nia lingvo), estas pli bone havi
malfermitajn arkivojn, tiel ke cxiu persono povas kontaktigxi kun niaj
temoj. Tamen, eble iuj personoj preferus ke la mesagxoj estu duonprivataj,
kaj ne malfermitaj al cxiu vizitanto, do mi atendas viajn opiniojn rilate al
tiu temo.

La listestro povas modifi la listarkivojn. Tio signifas, interalie, ke se iu
listano repentas, ke li sendis iun mesagxon, li povas peti de mi ke mi
forvisxu gxin, kaj mi plenumos lian peton. Kompreneble, bonvolu fari tion
nur pro gravaj kialoj, kaj ankaux konsideru, ke mi neniel povas solvi tion,
ke aliaj listanoj jam ricevis la mesagxon en siaj komputiloj kaj eble ecx
disvastigis gxin. Do, pensu skribonte prefere ol skribinte.

Mi sxatus legi viajn komentojn pri cxi tiuj mesagxoj rilatantaj al
TTT-aliro. Cxu vi trovas ilin utilaj/senutilaj/malutilaj, interesaj/tedaj,
facilaj/malfacilaj/nekompreneblaj?

Via en Jesuo Kristo,

Daniel

#14 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Mon Jun 14, 1999 7:18 pm
Subject: alia listo en Esperanto
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Karaj gesamideanoj:

Antaux kelkaj tagoj oni lancxis alian liston en Esperanto, ankaux en
Onelist. Mi kontaktigxis kun gxi,cxar mi cxiutage ricevas la novajxojn de
Onelist -- vi kredu gxin aux ne, sed pluraj dekoj da listoj malfermigxas
cxiutage.

La priskribo de la listo trovigxas en angla lingvo:

"In this mailing list you will be able to speak in and learn ESPERANTO. All
people are welcome, even beginners who have never even heard about the
language before. Also in this list will be links for places to learn
ESPERANTO."

Tio signifas:

"En cxi tiu dissendolisto vi povos paroli kaj lerni Esperanton. Cxiuj
personoj estas bonvenaj, ecx komencantoj kiuj neniam antauxe auxdis pri la
lingvo. En cxi tiu dissendolisto vi ankaux trovos ligilojn al lokoj por
lerni Esperanton."

Kelkaj tagoj pasis, sed la mesagxoj estas malmultaj, kaj precipe pri
interesigxantoj kiuj ankoraux ne estas Esperantistoj, aux nuraj komencantoj.
Mi pensis, ke eble iuj el la IKUE-listanoj dezirus aligxi ankaux al cxi tiu
alia listo. Mi klarigas, tamen, ke mi mem estas nur simpla membro de tiu
listo kaj havas nenian specialan funkcion.

Por aligxi al tiu listo, simple sendu mesagxon al
101_esperanto-subscribe@onelist.com

Poste, por skribi, vi devos adresi mesagxojn al 101_esperanto@onelist.com

Via,

Daniel

#13 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Mon Jun 14, 1999 6:26 pm
Subject: TTT-aliro al la listo (3-a parto)
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
(Tiuj listanoj, kiuj deziras partopreni la liston nur retposxte, povas
preteratenti cxi tiun mesagxon.)

En antauxaj mesagxoj mi klarigis, kiel eniri la TTT-ejon de Onelist kaj iri
al la membrocentro ("member center").

Nun vi trovigxas en la membrocentro, kie vi vidas liston de la
dissendolistoj, kiujn vi partoprenas -- almenaux, vi vidos la liston IKUE.

Sur cxiu alineo vi trovos la jenajn elementojn:

- Ligilo al la nomo de la listo.
- Eta kadro sub la titolo "Digest" ( = resummesagxo)
- Eta kadro sub la titolo "No mail" ( = sen mesagxoj)
- Ligilo kun la vorto "Unsubscribe" ( = disigxi)

Vi povus trovi kroman indikon "no post" ( = ne povas skribi), kio signifas
ke la moderanto decidis, pro suficxe gravaj motivoj, ke vi ne povas skribi
en la listo, sed nur ricevi mesagxojn. Sed espereble tio neniam okazos.

La ligilo al la nomo de la listo portos vin al diversaj eblecoj, kiujn ni
pritraktos alimesagxe.

Se vi klakas al la kadro sub la titolo "Digest", eta marko aperos en gxi,
kiu signifas ke vi volas aktivigi la sendadon al vi de resummesagxoj. Tio
estas, anstataux ricevi unuope cxiun mesagxon senditan al la listo, vi
ricevos ilin arope, kunigitaj en unu sola mesagxo. Onelist kunigas gxis 25
mesagxoj en unu, sed se la mesagxoj en unu tago ne atingas tiun kvanton, gxi
kunigas ilin kaj sendas la resummesagxon.

Konsiderante la nunan (negrandan) kvanton da mesagxoj, cxi tiu ebleco estas
tute nenecesa en nia listo, sed en tre aktivaj listoj gxi povas esti utila.

Se oni havas tiun funkcion aktiva, kaj deziras malaktivigi gxin, nova klako
al la kadro malaperigos la marketon kaj malfunkciigos la sendadon de
resummesagxoj.

Personoj sen aliro al TTT povas funkciigi la resummesagxojn sendante
mesagxon al ikue-digest@onelist.com, kaj malfunkciigi ilin sendante mesagxon
al ikue-normal@onelist.com; la servo auxtomate plenumos la petitan sxangxon.

La alia kadro, per simila metodo, igos vin ne ricevi mesagxojn de la listo.
Tio povas esti utila por persono kiu ferios kaj ne deziras ricevi mesagxojn
dun iu tempo, sed kompreneble li devas memori pri malfunkciigo de cxi tiu
ebleco kiam li revenos de la ferio. Aliaj personoj havas du aux pli adresoj,
kaj deziras posxti el iu ajn sed, kompreneble, ne deziras ricevi du- aux
triobligitajn mesagxojn, do ili funkciigas la eblecon de "no mail" ( = sen
mesagxoj) por cxiuj siaj adresoj krom unu.

La sxangxoj al ambaux eblecoj ("digest" kaj "no mail") devas esti
konfirmitaj per klako al "Change" ( = sxangxu), piede de la pagxo. Alie, se
vi eliras de la pagxo sen tiu konfirmo, la servo malatentos la sxangxojn kaj
nenio okazos.

Se vi deziras disigxi de la listo vi povas klaki al la ligilo "unsubscribe".
La sistemo montros al vi alian pagxon kun tri indikoj: "Verify Change" ( =
konfirmu sxangxon), nomo de la listo, kaj "You have asked to be unsubscribed
from the list" ( = Vi petis disigxon de la listo).

Se via peto estas korekta, vi devas klaki al "Unsubscribe" ( = disigxi). Sed
se vi aperis cxi tie pro mistajpo aux eraro, aux vi repensis la aferon kaj
ne deziras disigxi, klaku al "cancel" ( = malkonfirmi), kaj vi restos en la
listo kaj nenio okazos.

Personoj kiuj ne havas aliron al TTT povas disigxi de la listo per sendo de
mesagxo al ikue-unsubscribe@onelist.com

Via,

Daniel

#12 From: Cristian Mocanu <cristi@xxxxxxxxxx.xxx
Date: Mon Jun 14, 1999 10:15 am
Subject: informo
cristi@xxxxxxxxxx.xxx
Send Email Send Email
 
Karegaj cxiuj!

           Jen 2 informoj-eble interesaj por Vi,cxefe por tiuj,kiuj
interesas pri E-radioelsendoj:
           1.Esperanto-Radioklubo el Italio organizas konkurson
dedicxitan al la memoro de Girolamo Lucchetta.Temas pri auxskultado de
E-elsendoj de diversaj radiostacioj.La konkurso komencis ekde 31-a de
majo,sed gxi dauxras gxis la 26-a de JULIO do gxi estas ankoraux
aktuala.
     Petu informojn al retadreso:Giovanni Lorenzi [tzzlorenzi@...].
       Dum la konkursperiodo,la organizantoj estigas ankaux "piratan" aux
liberan radiostacion "Radio Senlandlimoj" kiu elsendos esperante sur la
frekvenco 6980 kHz,tuj post la fino de la E-elsendo de Itala Radio
(sabate ekde 20.20 gxis 20.30 UTC).Kompreneble,la RAI International
estas auxskultebla sur la gxisnunaj frekvencoj,sed Radio Senlandlimoj
versxajne ne volas "konkuri" aliajn E-elsendojn,kvankam mi dubas ke oni
povas auxskulti la "samidean-piratojn" ekster la itala duoninsulo!
         Tiun informon mi forprenis el itala revuo "Radiorama".
        2.Sur la sama pagxo, S-ro Marcello Casali el Romo,donas liston de
programoj kaj frekvencoj de la E-elsendoj. Kun dika (aldina) skribo
estas indikitaj la frekvencoj kiuj "vere estis auxskultataj en
Italio".Iom maltrankviliga estas por Radio Vaticana ke gxuste la
mezondaj frekvencoj uzataj "por la Roma zono",t.e.527 kaj 1611 kHz ne
estas dike skribitaj! La programsxangxo de RV kun la enkonduko de la
Kosovo-programo  sur 1611 kHz,efektivigis jxus kiam "Radiorama"estis
finpresita,do ili nenion sciis pri tio ke por iom da tempo la E-programo
ne plu estos elsendata sur tiu frekvenco.Cxiuokaze,Carlo,cxu Vi povas
transdoni tiun informon al la teknikistoj?
                           Via en Kristo,
                            Cristian

#11 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sat Jun 12, 1999 5:07 pm
Subject: TTT-aliro al la listo (2-a parto)
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
(Tiuj listanoj, kiuj intencas uzi la liston nur retposxte, povas
preteratenti cxi tiun mesagxon.)

Enirinte la TTT-ejon de Onelist, kaj korekte skribinte vian retadreson kaj
kodvorton, vi trovigxos en la membrocentro ("member center"). Se cxio estas
en ordo, vi vidos sciigon "Your account status is: Normal" (= La stato de
via konto estas normala).

Tuj sub cxi tiu sciigo, vi vidos tri ligilojn:

1) "To change your email address or password, click here" ( = Por sxangxi
vian retadreson aux kodvorton, klaku cxi tie)

2) "To change your user profile, click here" ( = Por sxangxi vian
mempriskribon, klaku cxi tie)

3) "To log in under a different email address, click here" ( = Por eniri sub
malsama retadreso, klaku cxi tie)

Jen la instrukcioj por cxiu el ili:

1) Se vi klakas la ligilon por sxangxi vian retadreson aux kodvorton, vi
eniros alian pagxon, kun du eblecoj:

- Por sxangxi la retadreson, skribu gxin apud "New email address" ( = Nova
retadreso), kaj klaku al "Change email" ( = Sxangxi retadreson). Onelist
sendos al la nova adreso konfirmmesagxon, kiun vi devas respondi. Vi ne
bezonas skribi ion ajn, suficxas ke vi resendu al la sendinto la mesagxon.
Tiel Onelist scios ke via adreso estas valida, kaj la sxangxo estos
akceptita.

- Por sxangxi vian kodvorton, vi devas skribi dufoje vian novan kodvorton
(por eviti akcidentan mistajpon, kiuj neebligus al vi postan eniron), unue
apud "New password" ( = Nova kodvorto) kaj due apud "Re-enter new password"
( = Retajpu novan kodvorton). Vi vidos kroman skriblokon apud "Something
that will remind you of your new password, in case you forget it" ( = Io
memorigonta vin pri via nova kodvorto, okaze ke vi forgesus gxin). Ekzemple,
se via kodvorto estas la nomo de via edzino, vi povas skribi cxi tie "nomo
de mia edzino". (Kompreneble, la nomo de via edzino trovigxas tre alte en la
listo de plej malbonaj elektoj por kodvortoj, cxar iu ajn kiu konas vin,
povas falsigi vian identecon antaux la servo). Se vi eniras en Onelist, kaj
ne memoras vian kodvorton, la servo montros al vi la memorigilon, por ke vi
povu skribi gxin korekte. Tamen, kelkaj personoj opinias ke ne estas
prudente havi tiajn memorigilojn, kiuj povus esti uzataj ankaux de
falsistoj, kaj do ili skribas "nenio" kiel memorigilo. Vi decidu mem.

2) Estas utile havi mempriskribon, kiuj aliaj membroj povas legi. Cxi tie vi
povos doni la jenajn konitajxojn:

- "Email alias" ( = alternativa retadreso). Se vi havas du retadresojn, kaj
deziras skribi alternative ekde iu ajn el ili, vi povas skribi la duan cxi
tie. Tiel, vi povos sendi mesagxojn ekde iu ajn el la du retadresoj, sed la
listmesagxojn vi ricevos nur en tiu adreso, per kiu vi aligxis al la listo.

- "How your email address is displayed on the website" ( = Kiel oni montras
vian retadreson en la TTT-ejo). Vi povas elekti iun ajn el la jenaj eblecoj:
"Complete address" ( = tuta adreso), "First part (before @ sign)" ( = Unua
parto, antaux la signo @), kaj "Email address is not displayed" ( = Oni ne
montras retadreson). Estas tute malkonsilinde elekti la unuan, cxar
senskrupululoj povus "rikolti" adresojn por sendi nedeziratajn mesagxojn.
Elektante la trian, viaj konitajxoj estos kasxitaj de aliuloj. La kutima
elekto estas la dua, kaj se vi nenion indikas, la servo auxtomate faros
tion.

- Poste vi povas (tute nedevige) doni iujn (aux cxiujn, aux neniun) el la
jenaj konitajxoj: "Your first name" ( = via personnomo), "Your last name"
  = via familinomo), "Your gender" ( = via sekso), "Your year of birth" ( =
via naskojaro), "Your primary language" ( = via denaska lingvo), "Your city"
( = via urbo), "Your state/province" ( = via sxtato/provinco), "Your
country" ( = via lando), "Your time zone" ( = via hor-loko), "Your job" ( =
via laboro), "Your home page" (= via hejmpagxo), "Your ICQ#" ( = via
ICQ-numero). Sub "Your interests" ( = viaj interesoj), vi povas marki iu(j)n
el la jenaj: "Technology" ( = teknologio), "Entertainment" ( = spektakloj,
distro), "Sports" ( = sportoj), "Music" ( = muziko), "Shopping" ( =
vendejumado), "Lifestyles" ( = vivostiloj), "Business and investing" ( =
negocoj kaj investado), "Outdoor recreation" ( = eksterporda distro),
"Indoor hobbies" ( = hejmaj hobioj), "Arts and culture" ( = artoj kaj
kulturo), "News and current events" ( = novajxoj kaj aktualaj eventoj).

Kiam vi finas vian mempriskribon, ne forgesu klaku al "Change your profile"
( = sxangxi vian mempriskribon). Alie, cxiu sxangxo forvaporigxos kiam vi
eliros!

3) Se vi registrigxis pli ol unu adreso cxe Onelist (ambaux kiel unuaj
adresoj, ne kiel alternativaj), kaj vi eniris sub unu el ili, vi devos klaki
cxi tie, antaux ol vi povos eniri sub la alia.

Sube, se vi administras iun liston cxe Onelist, vi vidos ligilojn al ili,
por ke vi plenumi fari administrajn funkciojn. Sed se vi administras iun
liston cxe Onelist (saluton, Mike Leon!), vi certe ne bezonas miajn
klarigojn, cxar vi jam konas cxion, kion mi povas diri. Do, ni konsideros
nur la kazon de tiuj kiuj estas simplaj partoprenantoj en listo(j) cxe
Onelist.

Pli sube, vi vidos ligilojn al la listoj, kiujn vi partoprenas, por ke vi
povu plenumi membrajn funkciojn. Sed tion ni pritraktos en alia mesagxo.

Se io ne estus klara, aux vi trovas ian problemon, bonvolu demandi al mi.
Ankaux, se aliaj uzantoj de Onelist trovas erarojn en miaj klarigoj, aux se
tiuj, kiuj parolas la anglan lingvon, trovas erarojn en miaj tradukojn,
korektigoj estos bonvenigataj.

Via,

Daniel

#10 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxx.xxxx
Date: Thu Jun 10, 1999 5:29 am
Subject: TTT-aliro al la listo
dacg@xxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Estimataj gesamideanoj:

Tiuj el vi, kiuj deziras uzi la liston nur retposxte, sen aliro al TTT,
povas preteratenti cxi tiun mesagxon.

Tiuj, kiuj deziras utiligi novajn eblecojn, devas registrigxi cxe Onelist
(tute senpage, kompreneble) por havigi al si kodvorton.

Kiam mi aldonis la jam ekzistantajn membrojn, Onelist sendis al cxiu
automatigitan mesagxon kun instrukcioj en angla lingvo kaj kodvorton
("password").

Do, povas okazi ke vi memoras (aux havas) cxi tiun kodvorton, aux ke vi
forgesis aux perdis gxin.

Ni traktu cxiun kazon aparte:

1) Se vi memoras aux havas vian kodvorton, vi povas aliri la liston cxe
www.onelist.com. Vi trovos tie pagxon en angla lingvo, kaj devas kompletigi
la jenon:

- Email address = via retradreso.
- Password = via kodvorto.

Tiam vi klaku al "Member center" (membrocentro), kaj vi trovigxos en via
membropagxo cxe Onelist. Vi vidos liston de la dissendolistoj, kiujn vi
partoprenas, kaj aliajn eblecojn, kiujn mi klarigos poste.

2) Se vi ne memoras vian kodvorton, bonvolu skribi vian adreson cxe "Email
address" kaj klaku al "Member center". Vi tuj legos sciigon, ke vi ne
skribis vian kodvorton. Klaku al "send me my password" ( = sendu al mi mian
kodvorton), kaj vi ricevos retmesagxon kun la kodvorto. Tiam reiru al pasxo
1).

Nu, vi jam eniris en Onelist. En alia mesagxo mi komencos klarigi, kion vi
trovos tie.

Via,

Daniel

#9 From: Cristian Mocanu <cristi@xxxxxxxxxx.xxx
Date: Wed Jun 9, 1999 8:54 am
Subject: al cxiuj
cristi@xxxxxxxxxx.xxx
Send Email Send Email
 
Karaj gefratoj!

       Mi havas iom plej multe da problemoj por tre multe skribi [nun]
sed mi volas sciigi al Vi la sekvantaj:
          Unue:dankon al Daniel por la bona ideo translokigi nian liston
cxe "onelist".Kaj gratulon!
           Due,la n-ro 3-4/99 de EK atingis mian hejmon la 7-an de
junio.Dankon al Carlo por persona mesagxo.Estas la unua fojo kiam mi
ricevis tiaspecan mesagxon kun abonricevita revuo.(apudrimarko:kiom poke
mi konis sur Benedikto la XV-a! Kaj sur Laoso!)
                                  Frate Via,
                                     Cristian

#8 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Tue Jun 8, 1999 10:39 am
Subject: Re: EK 3-4/99
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
> From: Marija Belosevic <mbelosev@...>
>
> Hierau Espero Katolika" 3-4/99 atingis Zagrebon.
>
> Marija

Marija, mi gxojegas, ke finfine vi povas posxti al la listo!

Saluton al cxiuj,

Daniel

#7 From: Marija Belosevic <mbelosev@xxxxxx.xxxx.xxx
Date: Tue Jun 8, 1999 5:05 am
Subject: EK 3-4/99
mbelosev@xxxxxx.xxxx.xxx
Send Email Send Email
 
Hierau Espero Katolika" 3-4/99 atingis Zagrebon.

Marija

#6 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Mon Jun 7, 1999 11:18 pm
Subject: (Forward by Dissendolisto de IKUE): Ordenano
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Pastro Eichkorn, skribis:
> > Karega a-ro Sarandrea!
> > Pro tiu laborego (EK 5/6-99 aperis jam en 6/99)
He, "aperis": estas tro frue por diri tion. Ni atendu la laboron de la kara

presisto!
Mi dirus: finkompostita.

vi meritas ne nur la
> > plej altan ordenonon de IKUE,
Efektive IKUE ne havas "medalon". Metalajn medalojn jes, nome, en la C.O.
estas konservataj kelkaj medaloj faritaj por Kongresoj, sed ne specifaj
premioj por (ekz.) altranguloj, grandaj mecenatoj ktp). Se mi bone memoras,
ecx la Statuto ne antauxvidas nomumon de "honoraj" membroj.

>sed plusan ferian semajnon, kiun vi pasigu
> > en Gliwice dum la Ekumena Esperanto-Kongreso 1999.
Mi estas kortusxita pro Via bonkoreco, des pli bona cxar gxi rekonas
meritojn kiujn mi ne havas. Mi simple regxustigis malfruon, estigxinta de
amaso da farendajxoj (kaj de la teknikaj problemoj kun komputilo).
Multe da merito havas tiuj gesamideanoj kiuj sendis artikolojn por plenigi
la spacon.

La fondotan
> > IKUE-ordenon mi dotas per 100.-Euroj, kiujn mi transdonos al vi en
> > Gliwice.
Konstatante la "falegon" de euxro, eble la doto "inflaciigxos". Sed mi ne
dubas, ke gxi utilos por helpi novulon, junulon, partopreni en la EEK.

Mi iam estis juna kaj bela. Bedauxrinde nun mi estas nur bela.... ;-)

Mi komencis la arangxojn, por ke mi povu veni al Gliwice. Mi supozas ke mi
povos konfirmi tion ene de kelkaj tagoj.

Kun multe da dankoj kaj koraj salutoj de Carlo

#5 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 6, 1999 8:27 pm
Subject: novaj eblecoj
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Karaj gesamideanoj:


Onelist donas al la listmembroj novajn eblecojn, kiujn oni ne havis cxe
VPList.

Dum la venontaj tagoj, mi iom post iom klarigos ilin al vi.

Kompreneble, tiuj membroj kiuj nur uzis la liston elektronikposxte, povas
dauxrigi sen ia ajn sxangxo, krom la adreso, kiu estas ikue@onelist.com
anstataux ikue@...

Plej estime via,

Daniel

#4 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 6, 1999 8:07 pm
Subject: (Forward by Dissendolisto de IKUE): provmesagxo
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Se mi bone arangxis cxion, cxi tiu mesagxo devas esti resendita al mi de
ikue@..., kaj mia sistemo devas auxtomate plusendi gxin al
ikue@onelist.com

Daniel

#3 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 6, 1999 7:35 pm
Subject: mesagxoj al la antauxa listservo
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Rilate al la antauxa listservo list.to, mi faris la jenajn arangxojn:

a) Cxiu persono, kiu sendas aligxpeton al la antauxa adreso, ricevos
mesagxon, ke la listo translokigxis al cxi tiu, kal instrukciojn por aligxi
cxi tie.

b) Se iu el la jam ekzistantaj membroj, erare sendus mesagxon al
ikue@..., la sistemo sendos la mesagxon al mi, kaj mia sistemo auxtomate
resendos gxin al ikue@onelist.com, tamen kompreneble ioma malfruigo
estigxos.

c) Oni dauxre povos legi la antauxajn mesagxojn en la TTT-ejo
http://list.to/srv/WebArchive?id=_hKRCrjUWX726oz5+Y8IskA=

Cxu mi forgesis ion?

Via,

Daniel

#2 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 6, 1999 7:27 pm
Subject: mesagxo de Carlo
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
Mi resendas mesagxon de Carlos Sarandrea, kiun la antauxa listservo ne estis
procezinta.

Via,

Daniel

============================
Karegaj gefratoj,
nur dimancxe la 30an de majo nia kara presisto portis al mi la presitan
numeron 3-4/1999 de Espero Katolika. Li venis iom pli frue ol kutime: li
sonorigis la citofonon je la horo 23.30 anstataux je noktomezo. Li farigxas
pli bonkora...

CXi-foje la malfruon (mi fakte liveris la filmojn al li por presado komence
de majo) kauxzis Euxropo: jes, cxar proksimas la balotoj en la Euxropa Unio,
nia presisto strecxe laboras por presigi la propagandajn afisxojn de romaj
kandidatoj. CXio cetera prokrastigxas.
Konante lin, kaj lian akuratecon, mi ne mirus se li liverus la afisxojn al
kandidatoj POST la balotoj... (cxu mi sxercas? Sciu, ke lia kalendaro - kiun
li donacas al klientoj - por 1999 estis preta fine de januaro... Por sxpari
monon, li povus fari 11-monatan kalendaron!).

CXar cxio necesa por alsendo estis preta, Espero Katolika n-ro 3-4/1999
estis enposxtigita jam la unuan de junio 1999 en la vatikanajn posxtkestojn.

Intertempe pretas EK 5-6/1999. Jen gxia enhavo:
Sur la kovrilo: Patro Pio el Pietrelcina benas; malantaux li staras nia
honora prezidanto, pastro Duilio Magnani (31.3.1960).

Bildo de Sankta Maria de la Gracoj
        PATRO PIO EL PIETRELCINA, BEATA
Mistikulo de la kruco

La cxefaj datoj de lia vivo

"Mi konfesas! Mi sxtelis skarpon al patro Pio". Pastro Magnani rakontas
siajn renkontigxojn kun la beatulo

"Dio benas la apostoladon per Esperanto" Persona sperto de esperantisto kun
patro Pio

14a EKUMENA E-KONGRESO 1999. Prezento de la kongresa urbo Gliwice
KORESPONDE
NEKROLOGE
MOVADE
'' LA VIRETO KIU SURGRIMPIS ARBON ''
La funkciulo, kiu sxangxis profesion (Mat 9,9-13)

Je cxi tiu punkto, pro la spertoj de la pasinteco, mi ne kuragxas fari
prognozojn pri la dato kiam cxi tiu nova numero estos en Viaj manoj.
Se Vi deziras vidi gxin pli frue, gxi aperos kiel kutime en la TTT-pagxoj de
IKUE.
Sed, kiam Vi ricevos gxin, Vi havos tre belan surprizon.

Frate kaj kore:
Carlo
=============================

#1 From: "Daniel Cotarelo Garcia" <dacg@xxxxxxx.xxxx
Date: Sun Jun 6, 1999 7:10 pm
Subject: Re: (Forward by Dissendolisto de IKUE): Re: EK 5-6/99
dacg@xxxxxxx.xxxx
Send Email Send Email
 
----- Mensaje original -----
De: Bernhard Eichkorn <b.eichkorn@...>
Para: Daniel Cotarelo Garcia <dacg@...>
Enviado: Domingo, 06 de Junio de 1999 15:30
Asunto: (Forward by Dissendolisto de IKUE): Re: [ikue] EK 5-6/99


> Karega a-ro Sarandrea!
> Pro tiu laborego (EK 5/6-99 aperis jam en 6/99) vi meritas ne nur la
> plej altan ordenonon de IKUE, sed plusan ferian semajnon, kiun vi pasigu
> en Gliwice dum la Ekumena Esperanto-Kongreso 1999. La fondotan
> IKUE-ordenon mi dotas per 100.-Euroj, kiujn mi transdonos al vi en
> Gliwice.
> Kun koraj salutoj de Bernhard Eichkorn
>
> -----
> Meine Netzadresse ist auch erreichbar unter:
> Mia ret-adreso estas atingebla ankaux per:
> Bernhard.Eichkorn@...
>
> *#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*
>
>     Unsere Netzseiten - kun esperanta parto
>     http://home.t-online.de/home/st-fidelis
>
> *#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*#*
>
>
>

Messages 1 - 30 of 4187   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Advanced
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright © 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help