Por informo
----- Original Message -----
Dr. Christoph Klawe
Pilgrimado al la Sankta Tuniko en Treviro (Germanio), 13-a de aprilo gis
13-a de majo
Karaj gesamideanoj,
ekde la 13-a de aprilo gis la 13-a de majo 2012 ja okazos la malofta
montrado de la "sankta tuniko" [Johano 19,23]
(http://de.wikipedia.org/wiki/Heiliger_Rock,
http://nl.wikipedia.org/wiki/Heilige_Rok,
http://fr.wikipedia.org/wiki/Sainte_Tunique_du_Christ), la plej valora
trezoro de nia diocezo ci tie en Treviro, kaj la tiurilata pilgrimado
(retpagaro, gis nun bedaurinde nur en la Germana:
http://www.heilig-rock-wallfahrt.de). La cefa celo de la pilgrimado estas
helpi la ekumenon per la formo de tiel nomita "Kristo-Pilgrimado", kiun
ankau la evangelia eklezio oficiale aprobas. Mi aldonis Germanan informilon
pri la ekumena aspekto. Se vi planas viziti Treviron okaze de la pilgrimado
unuope au kune kun grupoj de viaj organizoj IKUE au KELI, mi volonte pretas
ciceroni au helpi al vi iel ajn, ekz. trovi tranoktejojn, gvidi vin tra la
urbo k.t.p. Bonvolu kontakti min gustatempe.
Elkore salutas vin,
D-ro Christoph Klawe
[Non-text portions of this message have been removed]