Lastaj elsendoj de Radio Vatikana, enarkivigitaj cxe:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org
2009-06-28, dim
Komentario: Marko 5: 21-43 ... Ekumenaj solenadoj por la fermo de la Jaro de
Sankta Pau(lo, apostolo, en Romo kaj aliloke; pro la ciferoj kaj atingoj de
la Jaro; papo Bendedikto akceptas delegacion de la patriarko de
Konstantinopolo; torturado dau(re estas tolerata kaj praktikata; monda tago
kontrau( toksikaj drogoj; raporto de la Internacia Komitato de la Rug^a
Kruco; NRO-oj plendas pri duarangaj c^eestantoj el ric^aj landoj en
konferenco pri la monda ekonomia krizo ... Honora prezidanto de IKUE p.
Duilio Magnani intervjuita en Pola Radio.
2009-06-25, j^au
Nuntempaj religiaj temoj kaj problemoj: La emausa krizo.
2009-06-24, mer
Henri Dunant kaj la Rug^a Kruco; alvoko por junaj kaptitoj en batalregionoj;
sankta Johano Maria Vianney kaj la Jaro de la Pastreco ... Delegacio sendita
de la Ekumena Patriarko Bartolomeo okaze de la festo de sanktaj Petro kaj
Pau(lo; gazetara konferenco pri la rebonigo de la Pau(la Kapelo;
prozelitismaj atakoj de sektoj en Gvatemalio; FAO: la plago de malsato
konstante kreskas; alilandaj investoj en evolulandoj probable malkreskos;
mortiga epidemio de febro dengue en Srilanko.
Radio Vatikana: Programoj en Esperanto -
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/index.asp