Gekaraj,
La honora prezidanto de IKUE, pastro Duilio Magnani, kaj la
prezidanto Miloslav Svacek invitas chiujn membrojn kaj amikojn
spirite unuighi morgau vespere, okaze de la 15a datreveno de la
oficiala agnosko de IKUE fare de la Sankta Segho.
Chisabate, 10an de februaro je la 21h15 (Europa Tempo), en Rimini,
Italio, pastro Duilio Magnani kuncelebros Sanktan Meson kun alia
esperantista pastro.
Chijare, IKUE festas plurajn gravajn datrevenojn:
- 2a de januaro: 30 jaroj de Eo-elsendoj de Vatikana Radio (ekde
1977)
- 11a de februaro: 15 jaroj de Pontifika agnosko de IKUE (ekde 1992)
- 13a de majo: 25 jaroj de Konsekrigho al la Senmakula Koro de
Maria
(1982)
Gekaraj, bonvolu atentigi kiel eble plej multajn katolikajn
esperantistojn, precipe tiujn sen interreto.