Search the web
Sign In
New User? Sign Up
esperanto-l · soc.culture.esperanto (Usenet)
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Messages 77394 - 77423 of 77423   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Messages: Show Message Summaries   (Group by Topic) Sort by Date v  
#77423 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Dec 12, 2009 7:58 pm
Subject: KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?
"Kaj [Maria] naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21).
Unu el la plej celebrataj festoj je la jaro estas la kristnaska festo La festo estas cxi tie denove. Multaj homoj, precipe la infanoj, jam estis kaptitaj per la "febro" de la festo. Estas debate pri la origino de la festo. Multaj homoj opinias ke gxi devenis de iu pagana festo. Cxi tio jam faris ke multaj kristanaj konfesioj kaj sektoj ne rilatigas sin al la festo. Aliaj homoj argumentas ke estas nenia festo kiel kristnaskofesto je la Sankta Biblio.
Multaj homoj kredas ke la kristnaska tago estas la datreveno de Jesuo Kristo, kvankam, oni jam malpruvis cxi tion el multaj pruvoj. Tamen, kion signifas la kristnasko al vi? Kristnaska festo estas nur festa periodo por kelkaj homoj. Tial, tiaj homoj estas pretaj celebrias celebri gxin kiel ili celebras ian alian festan periodon. Ili vidas la periodon kiel tempon por amuzi sin. El tiaj homoj estas tiuj kiuj kredas en preno de iliaj infanoj por viziti Sanktan Nikolaon kiu amuzas la infanojn kaj donas al ili donacojn kontrau iu prezo. Kristnaska periodo estas periodo dum kiu kelkaj homoj kredas ke ili povas fari rapidan profiton je sia komerco au entrepreno. Ili altigas la koston de siaj komercajxoj kaj servoj. Multaj homoj,precipe Kristanoj, kunigas la periodon al la unua veno de Jesuo Kristo al cxi tiu mondo. Tamen, kelkaj estas indiferentaj. Lau ili, kristnaska periodo au ecx kristnaskatago estas kiel iu alia periodo au tago.
Tamen, oni devas konsideri la popularan opinionon pri la kristnasko – la nasko de Jesuo Kristo. Kial Li "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj" (Filipianoj 2:7) venante al cxi tiu acxa mondo? La cxefa kialo estas por savi homojn de iliaj pekoj (Mateo 1:21; Johano 1:29; Agoj 13:38-39; 1 Johano 3:5; Apokalispo 1:5-6) "por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu ununura ago enhavas multajn aliajn aferojn kiuj donas al kristnasko multajn signifojn al multaj homoj.
Negravas ia alia signifo kunigita al la kristnaskfesto au ia debate prig gxi, la plej cxefa afero estas ke Jesuo venis al cxi tiu mondo je iu tempo je historio por la savo de homaro. Cxu vi jam estas savita de Li kion signifas la kristnaskfesto al vi?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77422 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Dec 5, 2009 6:41 pm
Subject: KONDUTO, NE KONDOMO
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
Je la 3-a de decembro, 2006, mi unue dissendis la mesagxon sube por rememorigi la Tagon de Aidoso en la Mondo tiujare. Estis multaj reagoj por kaj kontrau la mesagxo. Tamen, mi decidas dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo cxijare. Jen gxi:
KONDUTO, NE KONDOMO
"Cxar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro" (1 Tesalonikanoj 4:3-4).
Aidoso, iu klinika simptomaro (grupo de diversaj malsanoj kiuj kune karakterizas iun afekcion) devenante de difekto al la imuna sistemo kauzita de infekto per la homa imuna-nesuficxa viruso (HIV), jam batalas kontrau homaro ekde 1980. La malfelicxajxo pri gxi estas ke estas nenia sanigilo eltrovita por gxi. Tial, estas multaj kampanjoj por malebiligi gxin kaj helpi al tiuj kiujn gxi jam infektis au tusxis.
Cxar oni alprenas gxin cxefe per koito, la uzo de kondomo jam estas unu el la rimedoj kiujn multaj homoj rekomendas por malebligi la disvastigxon de cxi tiu mortiga malsano. Cxi tio jam igis multajn homojn esti plue dismalcxastaj. Sxajnas ecx ke homoj rekomendas la uzon de kondomo je la malprofito de fideleco al onia edz(in)o, au tuta abstinado de koito gxis edzigxo, kiu estas la originala volo kaj celo de Dio. Tamen, esploro jam montris ke la uzo de kondomo ne estas tute sekura por malebligi la disvastigxon de aidoso. Cxi tiu nova eltrovo jam pravigis la religiajn organizojn kiuj predikas tutan abstinadon por needzigxaj homoj au fidelecon al onia edz(in)o por edzigxaj homoj kiel unu el la rimedoj por malebligi la disvastigxon de la viruso.
Antau ne longe, mi estis je kunveno kie kelkaj reprezentantoj de iu organizo venis por plu informi nin pri la malebligo kaj mastrumado de aidoso. Cxi tiu homoj estis la unuaj nereligiaj homoj kiuj diris publike je mia audo ke ili ne rekomendas kondomon, sed konduton kiel rimedon de malebligo de la disvastigxo de la viruso. Lau ili, cxar kondomo ne estas tute sekura, estas pli bone intersxangxi de kondomo al konduto – maniero kie needzigxa homo tute detenas sin de koito, kaj kie edzigxa homo estas fidela al sia edz(in)o.
Jes! Konduto estas pli bona ol kondomo: krom la malebligo de tiu mortiga viruso kaj aliaj sekse transdonataj malsanoj, gxi igos vin fari lau la volo kaj celo de Dio (Eliro 20:14; Levidoj 18:20; 20:10; Sentencoj 6:24-35; Mateo 5:27-28; 1 Korintanoj 6:9; Efesanoj 5:3-5; Koloseanoj 3:5-6; 1 Tesalonikanoj 4:3-8; Hebreoj 12:16; 13:4).
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de gxia disvastigxo por ke vi ne estu infektita per gxi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed  ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos  glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA  VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77421 From: Nalini F <f_nalini@...>
Date: Wed Dec 2, 2009 1:07 pm
Subject: MBA Degree Prog - 2010 Pursue Mgmt. Education in India Search & Apply to Best B-Schools.
f_nalini
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77420 From: Nalini F <f_nalini@...>
Date: Tue Dec 1, 2009 7:56 am
Subject: Study In New Zealand Helping Aspiring Students To Study Abroad. All Our Services Are Free!
f_nalini
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77419 From: "marryqxkiss" <marryqxkiss@...>
Date: Mon Nov 30, 2009 8:31 am
Subject: Sexy biker babes are waiting to meet you!
marryqxkiss
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Sexy biker babes are waiting to meet you! Check their HOT profiles here:
http://vinlover.zoomshare.com/files/chicks.htm

#77418 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Nov 28, 2009 6:56 pm
Subject: ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE
"Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio" (Johano 1:11-13).
Antau nelonge, estis iu okazajxo je mia familio kiu estas pensiga. Mia edzino preparis la matenmagxajxon kaj donis al la infanoj la oportunon de elekto de ia speco da stufajxo kiun ili preferis por la mangxajxo. Cxiu el ili faris sian elekton, kaj estis servita per la elektita stufajxo. Tiam, mia nau-jara-agxa filo diris bedaure, "Ajx, mi devus elekti ovan stufajxon, sed estas tro malfrue nun." Li malkontente mangxis sian matenmangxajxon tiutage.
Cxiu el ni ankau havas la elekton fari nun pri kie kaj kiel pasigi nian eternecon. La elekto devas esti farita antau ol estas tro malfrue. Ni povas elekti esti kun Dio kaj Liaj sanktaj angeloj je cxielo au kun Satano kaj Liaj subuloj je Infero. La ununura rimedo esti kun Dio estas kredi je Lia Filo, Jesuo Kristo, cxar Li estas "la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro [Dio] krom per [Li]" (Johano 14:6), kaj "Kiu fidas al li, tiu ne estas jugxata; sed la nekredanto jam estas jugxita, cxar li ne fidas al la nomo de la solenaskita Filo de Dio" (Johano 3:18).
Estas nenia alia vojo al cxielo ol cxi tiu Vojo. Faro de alia elekto kondukos al bedauro kaj eterna kondamno. Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton. Elektu la Vojon de Jesuo. Profeto Mihxah avertis sian popolon: "Cxu al la Eternulo faros plezuron miloj da sxafoj au sennombraj torentoj da oleo? cxu mi donu mian unuenaskiton pro mia krimo, la frukton de mia ventro pro la peko de mia animo? Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antau via Dio" (Mihxah 6:7-8). Estante modesta antau Dio kaj havante Lian vivon estas kredo je Lia Filo, Jesuo Kristo (Johano 1:11-12; 1 Johano 3:23; 5:12).
Antau ol estas tro malfrue, faru la gxustan elekton nun! "Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo" (2 Korintanoj 6:2).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77417 From: "La Ondo de Esperanto" <sezonoj@...>
Date: Wed Nov 25, 2009 10:08 am
Subject: BET-46
sezonoj
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la vicajn chiujarajn
internaciajn somerajn 46-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-46).

CELOJ kaj TASKOJ: studi problemojn de la Esperanto-movado, elstarigi
nuntempajn chefajn taskojn de la Esperanto-agado, intershanghi sperton pri
esperantista laboro, perfektighi en Esperanto, enhavoriche pasigi la tempon.
BET okazas ekde 1959 chiujare lauvice en Latvio, Estonio, Litovio. BET- 46
estas dedichata al la 35-jarigho de la litova urbo VISAGINAS.

LOKO: BET-46 okazos en la orientlitovia urbo VISAGINAS , kiu situas 150
kilometrojn for de la litovia chefurbo Vilnius proksime de la landlimo kun
Belorusio. En la urbo estas 30000 loghantoj de pli ol 40 naciecoj, do, ghi
estas multnacia urbo. Ghi okupas 896 hektarojn de areo, el kiuj preskau
duono estas belega pinarbaro. La urbo, fondita en 1975, estas la plej juna
urbo de Litovio. La urbo situas sur bordo de la lago VISAGINAS nur 6
kilometrojn for de la fama Ignalina nuklea elektrocentralo, kiu chesos
funkcii fine de 2009. La urbon de chiuj flankoj chirkauas belegaj regionaj
kaj naciaj naturparkoj de Litovio. En la teritorio de la urbo Visaginas kaj
proksime estas 13 lagoj kaj lagetoj kaj chirkaue je 10 kilometroj de la urbo
estas 110 lagoj kaj lagetoj de diversa grandeco. Tiu-chi regiono pro arbaroj
kaj montetoj estas nomata Litovia Svislando kaj pro abundaj lagoj Litovia
Finnlando. La blazono de la urbo VISAGINAS estas arghenta gruo sur blua
fono. Tra VISAGINAS iras unu el la plej gravaj internaciaj fervojlinioj de
Litovio (Sankt-Peterburgo - Daugavpils - Vilnius - Varsovio - Berlino).
BET-46 funkcios en moderne kaj bonege ekipita Profesia studcentro pri
teknologioj kaj entreprenado de VISAGINAS (str. Festivalio 7) , kie estas
luksaj kondichoj por laboro. Partoprenantoj de BET-46 libere povos uzi
chiujn ejojn kaj servojn de la Studcentro (salonoj, auditorioj, la plej
modernaj teknikajhoj, muzikiloj, multaj komputiloj kun libera reta aliro,
videoekipajhoj por internaciaj forestaj konferencoj k.s.). VISAGINAS estas
facile atingebla trajne, buse kaj automobile. BET-46 ghuos chiuspecan helpon
kaj kunlaboron de urba gvidantaro.

TEMPO: BET-46 funkcios la 26-an de junio - la 4-an de julio 2010. Veni al la
arangho eblas jam la 25-an de Junio.

PARTOPRENO: ni invitas chiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi
esperantistojn el la landoj chirkau Balta maro, sed ankau de chiuj aliaj
najbaraj kaj pli foraj landoj. La kvanto de partoprenantoj ne estas
limigita.

ANTAU KAJ POST BET-46 estas ebleco lau moderaj prezoj aktive ripozi en
proksime de VISAGINAS funkciantaj vilaghaj altkvalitaj turismejoj kaj
ripozejoj. Interesighantoj pri tio bonvolu aparte peti informojn che
Organiza komitato.

ALIGHKOTIZO:Ghis la 31.12.2009:
A) 30 lidoj por esperantistoj el Estonio, Latvio, Litovio.
B) 40 lidoj por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
C) 50 lidoj por esperantistoj el ekssocialismaj Europaj landoj.
D) 60 lidoj por okcidentanoj kaj egaluloj.

De 01.01.2010 ghis la 31.03.2010 la alighkotizo por chiuj kategorioj kreskas
je 15 lidoj (do, 45, 55, 65, 75 lidoj). Ekde 01.04.2010 la alighkotizo por
chiuj kategorioj kreskas plus je 15 lidoj (do, 60, 70, 80, 90 lidoj).

Infanoj, lernantoj kaj studentoj la alighkotizon ne pagas. Pageblas en ajna
konvertebla valuto. Unu euro egalas al 3,45 lidoj, la kurzo estas konstanta
kaj ne shanghighas.

ALIGHO: por alighi necesas plenigi la alighilon kaj sendi ghin al Litova
Esperanto-Asocio: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. Eblas alighi telefakse
+370-37-228616 au rete al litova.ea@.... Samtempe pagu la alighkotizon.
La alighiloj riceveblas che LEA.

PAGEBLECOJ:

1) sendi poshte al konto de kasisitino de BET-46 respondeca sekretariino de
Litova Esperanto-Asocio Irena ALIJOSIUTE - SEB Vilniaus bankas, Konto Nr.
LT447044060001341495, banka kodo 70440, BIC ( SWIFT ) - CBVILT2X.

2) ghiri al konto de Litova Esperanto-Asocio litv-s che UEA en Roterdamo,
Nederlando.

3) pagi per kontanta mono en la Oficejo de LEA en Kaunas, str. L.Zamenhofo 5
au en ties filio en Vilnius.

4) interkonsenti kun la Organiza komitato pri alia pagmaniero.

5) esceptokaze konsente de OK pagi surloke che veno al la arangho, se ne
eblas anticipa pago.

La alighkotizo ne estas repagebla. Aligho sen pago de kotizo ne validas
(krom speciale interkonsentitaj kazoj).

LOGHADO:

1) en bonkvalitaj dulitaj kaj trilitaj chambroj en apuda komunloghejo de la
Studcentro (sur unu etagho estas kvar dulitaj kaj kvar trilitaj chambroj,
komunaj dushejoj, necesejoj kaj kuirejo por chiuj chambroj). Unu lito por
unu tagnokto kostas 20 lidojn.

2) eblas mendi chambrojn en urbaj hoteloj. Prezoj estas proksimume 10-oble
pli grandaj ol en komunloghejo. Hotelaj prezoj inkluzivas matenmanghon.
Interesighantoj petu pli detalajn informojn aparte.

3) laudezire por junularo eblos aranghi amasloghejon. Prezo anoncota.

Prezoj en komunloghejo ne inkluzivas matenmanghon. Pagu same kiel la
alighkotizon, dezirinde laueble pli frue, esceptokaze eblas pagi ankau
surloke veninte dum registrado.

MANGHADO: Estos organizita komuna tuttaga manghado (matenmangho, tagmangho
kaj vespermangho) en la manghejo de la Studcentro. Bonkvalita trifoja
manghado kostas 25 lidojn tage. Eblos organizi vegetaran manghadon. En la
sama konstruajho funkcios bufedo, kie eblos acheti manghetajhojn kaj
trinkajhojn.

Pagu same kiel la alighkotizon, laueble pli frue, esceptokaze eblos pagi
ankau surloke veninte dum la registrado.

GRAVE: Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangho
au/kaj signife helpos organize, pro la loghado ( krom hoteloj ) kaj la
manghado ne pagos.

PROGRAMO: tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj
kursoj, literaturaj aranghoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri
situacio kaj problemoj de la Esperanto-movado en la Baltiaj landoj,
tradukista kurso, pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj
aktivuloj, movada lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj aranghoj, instruado de
kantoj, junularaj aranghoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj,
ekskursoj tra la urbo kaj aliaj apudaj vidindajhoj, diskutoj, forumoj,
libroservo, interkona vespero, diservo, baza konatigho kun la litovaj lingvo
kaj kulturo, ekspozicioj, filmoj kaj lumbildoj, gazetara konferenco, sportaj
ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiaua vespero k.a..

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo,
ankau sinproponojn.

VIZOJ: al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de chiuj landoj de la Europa
Unio kaj de multaj aliaj landoj. Aliaj vizojn havigu en Litoviaj ambasadejoj
kaj konsulejoj en diversaj landoj. En problemaj kazoj turnu Vin por helpo al
Litova Esperanto-Asocio. Se necese, LEA povas sendi oficialan inviton.

ALIAJ GRAVAJHOJ: Fine de majo 2010 chiu alighinto ricevos Informilon Nr.2
kun pli detalaj kaj aktualaj informoj pri BET. Ni antauvidas eldonon de
chiutaga gazeto dum la tuta periodo de la arangho. Aktualajn informojn pri
BET-46 Vi povas trovi en retejo de Litova Esperanto-Asocio www.esperanto.lt,
informojn pri la urbo VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.visaginas.lt
(bedaurinde nur en la litova, rusa kaj angla lingvoj), informojn pri la
Studcentro de VISAGINAS Vi povas trovi en retejo www.vpm.lt (nur en la
litova lingvo ).

ALIGH-KONTAKTADRESO: p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio, Litova
Esperanto-Asocio. La stratadreso de LEA estas: str. L.Zamenhofo 5, LT -44287
Kaunas, Litovio. Poshtelefonoj de LEA estas +370-687-12219 kaj
+370-686-69875. Telefakso estas: +370-37-228616. Retadresoj de LEA estas :
litova.ea@... ; pjegorovas@... kaj irenaa@... .

BONVENON AL LITOVIO!

Organiza komitato
21.11.2009

#77416 From: "girliejcchick" <girliejcchick@...>
Date: Tue Nov 24, 2009 10:06 am
Subject: [Private Photo Share] Sexy Girl- Has sent you private photos.
girliejcchick
Offline Offline
Send Email Send Email
 
I do not want the entire group seeing these photos.Because some may recognize
me. Here's the link:
http://hotloveru.zoomshare.com/files/photos.htm

Enjoy babe :)

#77415 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Nov 21, 2009 7:19 pm
Subject: RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO
"Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo" (Ijob 19:25).
La viro Ijob estis viro de honesteco pri kiu Dio povis fanfaroni ecx antau la Diablo. Per la permeso de Dio, li alfrontis multajn suferojn de la Diablo. Lia edzino konsilis lin malbeni Dion por ke li mortu. Liaj amikoj ne helpis lin je lia sufero dum ili kulpigis lin pro la sufero. Malgrau tioj, Ijob ne permesis ke sia problemo superu sian kredon je Dio. Li estis futureca. Li povis rigardi preter sia problemo. Li kredis je sia Dio kaj atestis ke Li baldau savos lin el cxiuj la cxiuj katastrofoj kiuj frontis al li. Dio ja savis lin kaj redonis al li cxiujn ajxojn kiujn li perdis.
Multaj homoj permesas iliajn problemojn superi ilian kredon je Dio. Ili estas tiel subpremataj de la problemoj ke ili ne povas rigardi preter la problemoj. Multaj ecx perdis esperon pro la problemoj kaj atendas la malbonajxon. Tamen, kiel Ijob, ni ne devas perdi esperon. Ni devas prefere rigardi preter niaj problemoj kaj rigardi al Jesuo, kiu estas la autoro kaj perfektiganto de la fido. Li ne perdis esperon, sed suferis la krucon (vidu: Hebreoj 12:2).
Kio estas la problemo kiun vi havas nuntempe? Cxu vi estas tiel subpremata de la problemo ke vi forgesas vian cxiu-potencan Dion? Cxu vi estas perdonta esperon pro viaj problemoj? Ne perdu esperon! Rigardu preter via problemo! Via Liberigonto ankorau vivas! Li estos kun vi. Vi venkos la problemon, kaj homoj gxuos kun vi je la nomo de Jesuo Kristo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77414 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Wed Nov 18, 2009 10:45 am
Subject: 60-a Kongreso de KELI: Placxo de Cxeesto
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
Mi ne bezonas ian prezenton cxe vi pro miaj retaj cxiusemajnaj predikoj kaj kelkfojaj
eldonitaj artikoloj en nia revuo “Dia Regno.” Tamen, vi povas scii plie pri mi cxe
http://www.thewordthruthenet.org/
Placxus al mi cxeesti la 60-a kongreso de KELI okazonta inter la 2-a kaj 9-a de augusto,
2010 en Beregdaroc, Hungario. Sed, mi ne povas subteni min. (Ekde 1991 kiam mi eklernis
Esperanton kaj estas aktiva je gxia utilo, mi neniam cxeestas ian Esperanto-kongreson.)
Cxu vi au via organizo povos subteni min pagi aligx-kotizon, kongresan kotizon kaj eble
kotizon por fluga bileto. Mi prizorgos la akiron de vizo cxi tie.
Dio benu vin!
 
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
 
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/
"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77413 From: "La Ondo de Esperanto" <sezonoj@...>
Date: Mon Nov 16, 2009 3:48 pm
Subject: Liro-2009 - restas du semajnoj ghis la limdato
sezonoj
Offline Offline
Send Email Send Email
 
NUR 15 TAGOJ RESTAS ĜIS LA LIMDATO DE LIRO-2009.

=======================

Literatura konkurso Liro-2009

"La Ondo de Esperanto" denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la
tradicia literatura konkurso Liro. Ĉi-jare la organizantoj proponas tri
originalajn branĉojn:

         1. Originala prozo
         2. Originala poezio
         3. Recenzo de la romano "Serpentoj en la puto" de István Nemere
(Kaliningrado: Sezonoj, 2009). Aĉetebla ĉe
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=8256

En la 1a (prozo) kaj en la 2a (poezio) branĉoj oni rajtas partopreni per ne
pli ol tri verkoj; en la 3a branĉo (recenzo) — nur per unu verko.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn
ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka
(RU-236039 Kaliningrad, abon. jaŝĉik 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos
atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2009.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la
pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al
la adreso sezonoj@....

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj
konkursoj.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1a
de januaro 2012 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la
ricevitaj konkursaĵoj en "La Ondo de Esperanto" kaj elektronike. La
kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la
organizanto en okazo de libroforma eldono.

Legu pli pri Liro
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm

Sukcesojn!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2009

#77412 From: Nalini F <f_nalini@...>
Date: Sun Nov 15, 2009 7:06 am
Subject: Education Loan MBA/MS etc Education loans for studying in India & going to USA (100% Finance)
f_nalini
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77411 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Nov 14, 2009 8:06 pm
Subject: VIA PENADO NE ESTAS VANTA
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
VIA PENADO NE ESTAS VANTA
"Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis. Kaj multaj venis al li, kaj diris: Johano ja ne faris signon; sed cxio, kion Johano diris pri cxi tiu, estis vera. Kaj tie multaj kredis al li" (Johano 10:40-42).
Johano la Baptisto faris sian publikan servon en la dezerto kaj kie oni povas konsideri kiel nekonatajn lokojn. Li ne predikis en urboj kaj urbegoj kie li povis facile akiri malmultekostan popularecon. Malgrau cxi tio, multaj homoj iris al li en tiuj nekonataj lokoj (vidu: Mateo 3:1-13; Marko 1:4-9; Luko 3:1-19; Johano 3:23). Li predikis al kaj baptis multajn homojn, sed estas neniu historio ke tiuj homoj reale pentis je siaj pekoj. Efektive, oni malliberigis lin, kaj poste senkapigis lin pro lia prediko (Mateo 14:3-12; Marko 6:17-29; Luko 3:19-20; Johano 3:23-24). Tamen, li estis fidela je sia devo prepari la vojon por Jesuo Kristo. Li ecx diris ie, "[Jesuo Kristo] devas altigxi, sed mi devas malaltigxi" (Johano 3:30).
Oni eble konkludis ke li ne havis sukcesan servon, sed la historio de Johano 10:40-42 montris ke lia servo ja preparis vojon por la servo de Jesuo Kristo. Lau la historio, homoj atestis pri lia servo kaj kredis je Jesuo Kristo pro lia servo.
Kion Dio jam donis al vi? Kie vi klopodas fari gxin? Kiel fidela vi estas je gxi? Cxu vi alfrontas malfacilajxojn en gxi? Cxu gxi estas sucesa kiel vi volas ke gxi estu? Ne gravas kie vi estas nuntempe kaj kiel sukcesa vi estas. Kio gravas estas fideleco. Kiu scias, vi eble preparas la vojon por la sukceso de la laboroj de Dio estonte. Via penado de amo ne estas vanta.
Paulo admonis la Korintanojn, "Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Bayo Afolaranmi (Pastor).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://www.facebook.com/bayo.afolaranmi
Visit and become a follower of http://thewordthruthenet.blogspot.com/

I eagerly expect and hope that I will in no way be ashamed, but will
have sufficient courage so that now as always Christ will be exalted
in my body, whether by life or by death. FOR TO ME, TO LIVE IS CHRIST
AND TO DIE IS GAIN (Philippians 1:20-21, NIV).


#77410 From: Nalini F <f_nalini@...>
Date: Tue Nov 10, 2009 4:25 am
Subject: Free Online College Study ACCA 100% Online Get 100% Funded MBA!
f_nalini
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77409 From: "newaksfriends" <newaksfriends@...>
Date: Mon Nov 9, 2009 1:28 pm
Subject: Click here to check out my new photos!
newaksfriends
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77408 From: "harleybechick" <harleybechick@...>
Date: Fri Nov 6, 2009 4:46 am
Subject: Click here to check out my new photos!
harleybechick
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77407 From: "kellyacfriend" <kellyacfriend@...>
Date: Tue Nov 3, 2009 8:28 am
Subject: Click here to check out my new photos!
kellyacfriend
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77406 From: "marryqxkiss" <marryqxkiss@...>
Date: Fri Oct 30, 2009 6:57 pm
Subject: i found a very interesting Flash Game!
marryqxkiss
Offline Offline
Send Email Send Email
 
haha! I i found a very interesting Flash Game today, so I wanna share it with
you.  You can play online here:

http://roly-poly.zoomshare.com/files/flashgame.htm

#77405 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Oct 24, 2009 7:19 pm
Subject: CXU VI HAVAS SPIRALAJN RISORTOJN?
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
CXU VI HAVAS SPIRALAJN RISORTOJN?
"Nur estu forta kaj tre kuragxa, penante agi lau la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne deklinigxu de gxi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu cxie, kien vi iros. Cxi tiu libro de la instruo ne forigxu de via busxo, sed meditu pri gxi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu cxion, kio estas skribita en gxi; cxar tiam vi havos felicxon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson" (Josxua 1:7-8).
La projektantoj de diversaj specoj da veturiloj, aviadiloj kaj similaj faras kasxitajn aparatojn kiuj estas fiksitaj al la pneuoj de veturiloj por absorbi vibrojn kauzitajn de la neegaleco de la suprajxo de vojo. Cxi tiuj aparatoj estas nomitaj spiralaj risortoj. Neniu gxuas veturadon je ia veturilo kun neniu au malbona spiralaj risortoj. Ecx je glataj kaj bonaj vojoj, cxi tiuj aparatoj ankorau estas gravaj partoj de veturilo.
La mondo estas plena da neegaleco kaj neglataj vojoj. Nur "spiralaj risortoj" povas absorbi la "vibrojn" kauzitaj de neegaleco kaj neglataj vojoj de vivo. Cxi tiuj spiralaj risortoj estas taugaj kompreno kaj apliko de la vortoj de Dio dum la vibroj de vivo estas spertoj de vivo inkluzive la bonajn kiel sukceso, abundo, ofico de autoritato, kaj la malbonaj kiel afliktoj, suferado, persekutado, kaj similaj.
Bedaurinde, multaj homoj estas indiferentaj al cxi tiuj spiralaj risortoj kaj cxi tio jam farigxis ilia ruinigo. Iu bona ekzemplo de tiuj homoj estis Regxo Salomono. Pro sia abundo, li ne obeis la vortojn de Dio skribitajn en la Legxo de Moseo (Readnomo 17:16-20) kaj ecx tiujn kiuj li rekte audis de Dio due (1 Regxoj 3:14; 9:3-9). Cxi tio kauzis lin peki kontrau Dio, kaj la Eternulo estis kolera kontrau li kaj sxiris la regnon de Izraelo de li kaj donis gxin al unu el liaj subuloj (vidu: 1 Regxoj 11). Jesuo Kristo estis diferenta. Li povis kontraubatali la tentojn de la Diablo per la vortoj de Dio (vidu: Mateo 4:1-11).
Cxu vi havas spiralajn risortojn por absorbi la vibrojn de vivo? Kiel bonaj ili estas? Kiel sciebla vi estas je la vortoj de Dio? Cxu vi meditas je ili ofte? Cxu vi havas taugan komprenon de ili? Cxu vi aplikas ilin al via cxiutaga vivado? La Psalmisto diris, "En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antau Vi" (119:11).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).


Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/

"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77404 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Oct 17, 2009 7:17 pm
Subject: ESTAS ANKORAU ESPERO!
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 

Estimataj,

ESTAS ANKORAU ESPERO!

"Cxar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankorau esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta" (Predikanto 9:4).

La konsilanto sidis kviete dum la viro elversxis sian animo. Estis evidente ke la viro jam perdis cxian esperon. Li ne plu sciis tion kion li faru. La viro konkludis, "Nenio faras bone por mi. Mi estas malgxoja pro vivo. Estas pli bone se mi estas mortanta ol esti vivanta senespere."

Multaj homoj estas je similaj situacioj kiel tiu seniluziigita viro. Ili preferas morti anstatau vivi cxar ili jam perdis cxian esperon. Tamen, ne gravas la situacio, estas ankorau espero. Pro tio ke estas ankorau vivo, estas espero. Ecx, se oni estas tute senespera, iomete da oportuno povas turni onian historian al gloro. Ijob, je sia dolorego, diris: "Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo, Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9).

Kio estas via nuntempa situacio? Cxu vi jam perdis esperon je tia situacio? Cxu vi deziras ke estas pli bone se vi estas mortanta ol vivanta? La skribinto de la libro de Predikanto diris, "Cxar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankorau esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta" (9:4). Jes, al hundo vivanta estas pli bona ol al leono mortinta! Vivanta mizerulo estas pli bona al mortinta ricxulo. La kialo estas ke la vivo de la antaua povas esti plibonigita; estas neniu espero por la posta ecx je lia multekosta tombo.

Ne gravas via situacio, kiam estas vivo, estas espero. Ecx, je evidenta senespera situacio, Jesuo Kristo rememorigis Marta-n, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Sxi ja vidis tiun gloron. Je via sxajna senespera situacion, estas ja ankarau espero!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
 
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/
"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77403 From: "newaksfriends" <newaksfriends@...>
Date: Wed Oct 14, 2009 4:32 pm
Subject: Click here to check out my new photos!
newaksfriends
Offline Offline
Send Email Send Email
 
#77402 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Oct 10, 2009 7:40 pm
Subject: LI NE BEZONAS IAN DEFENDON
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 

Estimataj,

LI NE BEZONAS IAN DEFENDON

"Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. Cxu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj? Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?" (Mateo 26:52-54).

Antau nelonge, mi ricevis ekspeditan cxenitan retmesagxon petantan min partopreni je afero por protesti al iu sociala reta servo forigi iun retejon kiu estas ofenda al la personeco de Jesuo Kristo

de la reta servo de la sociala reto. Centoj da homoj jam aligis siajn nomojn al la retmesagxo dum oni ekspedis gxin al aliaj homoj antau ol gxi atingis min. Mi volis aligi mian nomon, sed mi memoris ke estas neniu bezono komenci la aferon je la unua aferon cxefe cxar Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon de iu ajn.

Subtenantoj de multaj mondaj religioj, konfesioj, kaj aferoj estas pretaj defendi la inciatintojn de tiaj religioj, konfesioj, au aferoj per la lasta guto de sia sango. Tamen, Jesuo Kristo au la Dio kiun la kristanoj adorservas ne bezonas tian defendon. Li estas sin-suficxa, nesxangxebla kaj ne movebla. Nenio povas depreni ion ajn de Lia Esteco ne gravas la malestimiga vorto uzita por Li. Provoj defendi Li eble povas esti labori kontrau Lia volo!

Kiam oni volis aresti Jesuon Kriston, unu el Siaj disxciploj pruvis defendi Lin, sed Li avertis lin kaj sciigis lin ke Li povas regi la situacion. Je tiu tempo, gxi estis parto de la arangxo por plenumi la dian celon de Lia veno al la mondo. Malgrau la aresto, molesto, proceso, krucumado kaj morto de Jesuo Kristo, Li levigxis je la tria tago. Li estas tre alte superigita kaj ricevinta "nomon, kiu estas super cxia nomo, por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:9-11). Neniu kvanto de malestimiga vorto povas redukti Lian suverenecon. Homoj kiuj uzas abomenajn vortojn kontrau Li nur malsxparas sian tempon.

Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon. Malgrau cxi tio, kiu estas Li al vi? Kiel vi rilatas al Li? Li jam venis kiel la Savinto de la mondo. Li nuntempe defendas tiujn kiuj kredas je Li. Li venos reen baldau kiel la Jugxo de la tuta mondo. Cxu vi estas preta alfronti Lin?

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/
"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77401 From: "kellyacfriend" <kellyacfriend@...>
Date: Fri Oct 9, 2009 6:05 am
Subject: Message Alert - You Have 1 Important Unread Message!
kellyacfriend
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Message Alert - You Have 1 Important Unread Message!
http://prettyase.zoomshare.com/files/invite.htm

#77400 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Oct 3, 2009 8:24 pm
Subject: VEKU LIN!
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Estimataj,
VEKU LIN!
"Kaj Li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis Lin, kaj diris al Li: Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?" (Marko 4:38).
Jesuo Kristo sxipveturis kun la discxiploj tra la nestabila Maro Galilea dum furioza sxtormo komencigxis. Gxi estis minaco por ili kaj iliaj posedajxoj. Mi opinias ke kelkaj el ili, kiel spertaj fisxkaptistoj, provis cxiajn taktikojn uzatajn en simila situacio. Tamen oni mirdemandas, kial Jesuo Kristo estis dormanta ie en la sxipeto. Kiel Li povis dormi en tia situacio? Tamen, la discxiploj agis gxuste: ili iris veki Lin. Vekite, Li tuj parolis al la sxtormo, kaj kaj cxio serenigxis!
Kristana vivo ne estas fugxo de dangxero, sed aserto de Lia cxiama cxeesto. Kio sxtormas en via vivo? Kio minacas gxin? Cxu vi provas trovi helpon? Kvankam "…ne dormetas kaj ne dormas la gardanto [Jesuo Kristo de Siaj popoloj]" (Psalmaro 121:4), tamen, vi devas voki Lin en la cxi-momenta situacio. Li estas apud vi, sxajne dormanta. Veku Lin!
Jen kelkaj promesoj de Dio por vi:
"Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmaro 50:15).
"Voku al Min, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias" (Jeremia 33:3).
"Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donate; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. Cxar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite" (Luko 11:9-10).
"Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos" (Jesaja 65:24).
"Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj [kiujn] Li vokas, por cxiuj, kiuj Lin vokas" (Psalmaro 145:18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu prediko estis unue dissendita je la 14- a de Marto, 2004.
 
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/
"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77399 From: "marryqxkiss" <marryqxkiss@...>
Date: Thu Oct 1, 2009 7:53 am
Subject: i found a very interesting Flash Game!
marryqxkiss
Offline Offline
Send Email Send Email
 
haha! I i found a very interesting Flash Game today, so I wanna share it with
you.  You can play online here:

http://roly-poly.zoomshare.com/files/flashgame.htm

#77398 From: Bayo Afolaranmi <spiritualdigest@...>
Date: Sat Sep 26, 2009 7:09 pm
Subject: AL LA LABOR’!
spiritualdigest
Offline Offline
Send Email Send Email
 

Estimataj,

AL LA LABOR’!

"Cxar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankau ne mangxu" (2 Tesalonikanoj 3:10).

"Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon" (Sentencoj 28:19).

Mi malofte bazas miajn predikojn sur la reagoj de homoj al miaj pasintaj predikoj. Tamen, mi estas kondukita bazi cxi tiun predikon sur la reagoj de kelkaj homoj al mia prediko de pasinta semajno. Cxi tiuj homoj kiuj estas sendube kontrau kristanismo kaj estas pretaj diri ion ajn iam ajn kontrau kristanaj predikoj malkonsentis kun mi ke oni devas pacience atendi la miraklon de Dio. Tamen, ili ignoris la fakton ke mi aldonis la vorton "fidele" en la ago de atendo. Lau cxi tiuj homoj, mi kuragxigas maldiligentecon. Bedaurinde, kiel cxi tiuj homoj montris je sia kontraustaro, multaj pastoroj nuntempe ja kuragxigas maldiligentecon flanke de sia pregxejanaro pro la troa emfazo de la pastoroj sur prospero sen laboro, tujaj mirakloj, sukcesoj kaj similaj. Tiaj pastoroj kaj siaj sekvantoj jam forgesis ke Dio ne benas maldiligentecon. Li nur benos tiun kiu faras ion. Ne mirinde, tiuj homoj kiujn Li vokis kaj uzis en la Sankta Biblio estis okupitaj kaj diligentaj homoj.

Apostolo Paulo pridiskutis la aferon de diligent laboro kontrau maldiligenteco en siaj epistoloj al la Tesalonikanoj (1 Tesalonikanoj 4:11-12; 5:12-13; 2 Tesalonikanoj 3:10). Li malestimis maldiligentecon kaj kuragxigis sian audantaron esti diligentaj. Tiu fama kristana himna verkisto, Fanny J. Crosby (1820-1915), verkis angle, "To the work! To the work! We are servants of God, Let us follow the path that our Master has trod; With the balm of His counsel our strength to renew, Let us do with our might what our hands find to do. Toiling on, toiling on, toiling on; Let us hope, let us watch and labor till the Master comes." La skribinto de la libro de Sentencoj donis multajn admonojn kontrau maldiligenteco kaj favore al diligenteco (vidu: Sentencoj 6:6-11; 10:4, 26; 12:11, 24; 13:4; 15:19; 18:9; 19:15, 24; 20:4; 21:25; 24:30-34). Nuntempaj Kristanoj devas atenti tiajn admonojn.

De la menkciitaj versikloj de la Sankta Biblio, estas evidente ke kristanismo ne altigas maldiligentecon au ion ajn rilate al gxi. Tial, iu ajn kiu volas ke Dio benu lin kiam li estas maldiligenta trompas sin. Jes, mirakloj ankarau ekzistas nuntempe, sed se vi volus ke Dio benu vin, estu diligenta je via laboro. Se vi estus sendungita, la Eternulo baldau provizos taugan dungon por vi. Se vi estus malpli dungita, tio estas, ne tauge pagita, dauru esti fidela.

Al la labor’!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).
 
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
+234 805 515 9591
http://www.thewordthruthenet.org/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/
"Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21).


#77397 From: "newaksfriends" <newaksfriends@...>
Date: Fri Sep 25, 2009 11:54 pm
Subject: Sexy biker babes are waiting to meet you!
newaksfriends
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Sexy biker babes are waiting to meet you! Check their HOT profiles here:
http://dababygu.zoomshare.com/files/chicks.htm

#77396 From: "La Ondo de Esperanto" <sezonoj@...>
Date: Fri Sep 25, 2009 2:09 pm
Subject: Liro-2009
sezonoj
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Literatura konkurso Liro-2009

"La Ondo de Esperanto" denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la
tradicia literatura konkurso Liro. Ĉi-jare la organizantoj proponas tri
originalajn branĉojn:

1. Originala prozo
2. Originala poezio
3. Recenzo de la romano "Serpentoj en la puto" de István Nemere
(Kaliningrado: Sezonoj, 2009). Aĉetebla ĉe
http://katalogo.uea.org/index.php?inf=8256

En la 1a (prozo) kaj en la 2a (poezio) branĉoj oni rajtas partopreni per ne
pli ol tri verkoj; en la 3a branĉo (recenzo) — nur per unu verko.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn
ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka
(RU-236039 Kaliningrad, abon. jaŝĉik 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos
atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2009.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la
pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al
la adreso sezonoj@....

Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj
konkursoj.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1a
de januaro 2012 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la
ricevitaj konkursaĵoj en "La Ondo de Esperanto" kaj elektronike. La
kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la
organizanto en okazo de libroforma eldono.

Legu pli pri Liro
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-liro.htm

Sukcesojn!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2009

#77395 From: "newaksfriends" <newaksfriends@...>
Date: Wed Sep 23, 2009 11:30 am
Subject: i found a very interesting Flash Game!
newaksfriends
Offline Offline
Send Email Send Email
 
haha! I i found a very interesting Flash Game today, so I wanna share it with
you.  You can play online here:

http://roly-poly.zoomshare.com/files/flashgame.htm

#77394 From: "harleybechick" <harleybechick@...>
Date: Tue Sep 22, 2009 4:33 am
Subject: Do u think this picture is funny?
harleybechick
Offline Offline
Send Email Send Email
 
LOL, I found a very funny picture and wanna know your opinion. Do u think this
picture is funny? Check the funny picture here:
http://funnyopic.zoomshare.com/files/funny.htm

Messages 77394 - 77423 of 77423   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Advanced
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help