"8" <tonyodelbarrio@...>:
> (mi konscias ke che "Nikaragvo" tiu solvo ne taugas char tiam la
> akcento trovighus en malbona loko)
Kiam oni esperantigas nomojn, oni absolute ne povas konservi la
akcenton. Oni neniam ech provu konservi ghin.
> Tamen, neniu el vi menciis alian pli gravan ne-uzon de la akuzativo,
> okazantan kiam ni uzas esprimojn kian "unu el...", "pli ol...", "multe
> da...", k.s. Krome, kiam unu el tiuj kombinoj estas uzata kiel
> subjekto kaj alia kiel objekto povas estighi miskomprenoj.
Chia gramatiko permesas miskomprenojn. La chefafero estas, ke la gramatiko
estas simpla kaj klara. Kaj la gramatiko simple kaj klare difinas, ke
kazojn havas nur substantivoj, adjektivoj kaj pronomoj (se ni ignoras la
direktan n-finajhon de la lokadverboj).
Ke tia gramatiko permesas relative liberan ordon de propozicieroj, estas
iom flanka afero, kaj la manko de kazoj al la aliaj vortklasoj ne estas
praktika problemo. Plej ofte sintaksajn plursencecojn solvas semantiko.
> Mi petas la opinion de la forumanoj pri jena rimedo kiun mi taksas
> tute natura kaj fundamenta kaj kiun mi jam uzas de antautempe: la
> substantivigo de la unua parto de la esprimo. Tiamaniere mi
> diferencigas inter: * Unu el ni vidis plion ol kvin personoj <=> Unuon
> el ni vidis pli ol kvin personoj.
La problemo ne estas reala kaj ne bezonas solvon. Via solvo ne sonas
natura (= laua al la interna logiko de la lingvo). O kaj ON estas
substantivaj finajhoj. Oni postmetas ilin post substantivajn radikojn
(ekzemple post fremdlingvajn nomojn).
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:marko@... http://www.pacujo.nu/marko/