Search the web
Sign In
New User? Sign Up
elna-anoncoj · ELNA anoncoj
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Show off your group to the world. Share a photo of your group with us.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
[Fwd: N-ro 307 - Gazetaraj Komunikoj de UEA]   Message List  
Reply | Forward Message #391 of 392 |


-------- Original Message --------
Subject: N-ro 307 - Gazetaraj Komunikoj de UEA
Date: Tue, 18 Nov 2008 19:06:51 +0100
From: Osmo Buller <direktoro@...>
Reply-To: por.gazetaraj.komunikoj@...
To: gazetaraj.komunikoj@...



=================================================================
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 307
2008-11-18
=================================================================

Enhavo:
1. Kongresa temo kun du dimensioj
2. Bjalistoka IKU invitas prelegontojn

* * * * *

KONGRESA TEMO KUN DU DIMENSIOJ

En 2009 oni festos la 150-an datrevenon de la naskigxo de d-ro L.L. Zamenhof.
Tre konvene UN proklamis la saman jaron Internacia Jaro de Interpacigxo. Estis
do nature, ke la Estraro de UEA inspirigxis de tiu koincido, kiam gxi elektis
"’Krei pacan ponton inter la popoloj’: Zamenhof hodiaux” kiel la temon de
la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a de julio gxis la
1-a de auxgusto en Bjalistoko. La citajxo en la vortumo de la temo devenas de la
parolado de Zamenhof en la Kembrigxa UK en 1907.


La kongresa temo estos vaste traktata en la oficiala programo de la UK, sed la
Estraro esperas, ke ankaux fakaj asocioj konsideros gxin en siaj propraj
dumkongresaj kunsidoj. Krome, por la Internacia Kongresa Universitato oni
bonvenigas prelegproponojn pri la kongresa temo. Ankaux la Belartaj Konkursoj
aparte alvokas por siaj esea kaj filma brancxoj konkursajxojn pri la temo. Fine,
la temo evidente ne estas io specife rezervita por la UK. La Estraro instigas
trakti gxin en konvenaj manieroj kaj formoj en cxiaj Esperanto-arangxoj kaj en
la Esperanto-gazetaro ankaux dum la cetero de la jaro.


* * * * *

BJALISTOKA IKU INVITAS PRELEGONTOJN

Dum la 94-a UK en Bjalistoko okazos la 62-a sesio de Internacia Kongresa
Universitato. UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn
kun simila kvalifiko sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU, prof.
Amri Wandel (PK 767, IL-71799 Makabim, Israelo; rete: amri@...) antaux la
31-a de januaro 2009.

Lige kun IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS)
kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson,
kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du dauxrigajn
prelegojn. Oni bv. indiki, cxu la IKU-propono estu konsiderata ankaux kiel
AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj tauxgaj por klera publiko.
Estos aparte bonvenaj proponoj ligitaj al la temo de la 94-a UK ("Krei pacan
ponton inter la popoloj": Zamenhof hodiaux). Cxiu propono enhavu mallongan
resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol
unu pagxo).

La proponoj estos prijugxataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de
la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aux neakcepto
antaux la 15-a de aprilo 2009. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan
tekston de siaj prelegoj al UEA antaux la 31-a de majo 2009.

Cxiu prelegonto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aligxo. Prelego
estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj kaj antauxaj
IKU-prelegoj kaj -resumoj trovigxas en la IKU-pagxo cxe
http://uea.org/dokumentoj/IKU.


* * * * *


_______________________________________________
Gazetaraj.komunikoj mailing list
Gazetaraj.komunikoj@...
http://co.uea.org/mailman/listinfo/gazetaraj.komunikoj


--
Bill HARRIS
Direktoro, Centra Oficejo / Director, Central Office
Esperanto-USA
http://www.esperanto-usa.org/




Tue Nov 18, 2008 7:13 pm

eusa@...
Send Email Send Email

Forward
Message #391 of 392 |
Expand Messages Author Sort by Date

... Subject: N-ro 307 - Gazetaraj Komunikoj de UEA Date: Tue, 18 Nov 2008 19:06:51 +0100 From: Osmo Buller <direktoro@...> Reply-To:...
Esperanto-USA
eusa@...
Send Email
Nov 18, 2008
7:13 pm
Advanced

Copyright 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help