-------- Original Message --------
Subject: Avo Frosto 2008
Date: Tue, 28 Oct 2008 20:21:27 -0400
From: Normand Fleury <
normandfleury@...>
To: destinataires inconnus:;
*Komunikajxo por tuja publikigo.*
* *
* *
Avo Frosto respondas en esperanto !
Kristnasko 2008 alvenas kaj plurcentmiloj da infanoj en la tuta mondo
skribos al Avo Frosto. Jam delonge, Avo Frosto kutimas respondi en la
franca, la angla kaj en dudeko da aliaj lingvoj sed ekde 2002,
la norda sagxulo ankau lernis esperanton.
Ni invitas cxiujn esperantistojn, junaj kaj junkoraj, malkovri tiun
tradicion, skribante al Avo Frosto.
Simple sendu manskribitan leteron al la adreso:
AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO – CANADA
HOH OHO
Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn, ecx se skribitaj de etaj
manoj kiuj lernas skribi. Ne forgesu *klare skribi vian nomon kaj
adreson* por certigi ricevon de respondo.
Krome,indiku klare ke la letero estas en Esperanto cxar la helpantaj
koboldoj ne cxiam rekonas pri kiu lingvo temas.
P.S. La posxta kodo estas vera kaj grava parto de la adreso. Gxi estas
rezervita al Avo Frosto.
-30-
Pretas respondi demandojn :
Normando Fleury
koboldo por la Kanada Posxta servo
Esperanto-Societo Kebekia
6358-A, rue de Bordeaux, Montrealo, Kebekio, Kanado, H2G 2R8
normandfleury@...
--
Bill HARRIS
Direktoro, Centra Oficejo / Director, Central Office
Esperanto-USA
http://www.esperanto-usa.org/