Diskutejo de SAT-Cxielarka Frakcio: grupo por samseksemaj, gejaj, lesbaj, ambauxseksemaj, senseksemaj, transseksemaj, transvestaj, tutseksemaj, poliamaj, monogamaj, diversaj sekskapriciemaj homoj, kaj subtenantoj de diversa seksemo kaj seks-libereco.
Kaj SAT-anoj kaj ne-SAT-anoj povas aligxi.
Ni celas:
- pridiskuti organizadon de Cxielarka Frakcia programo cxe SAT-Kongreso;
- ebligi starigon de nova SAT-frakcio;
- kunlabori kun LSG kaj aliaj "cxielarkaj" Esperantistoj, ankaux kun iuj ajn geprogresemuloj.