----------
> De:
klivo@...
> A:
esperanto-l@...
> Asunto: Astrologio, estis: Chu Zamenhof vegetarano?
> Fecha: Lunes 11 de Enero de 1999 02:07 AM
>
> In article <
E0zzPwH-0004pS-00@...>,
> <
concsoni@...> wrote:
> > Estimata Sinomo:
> >
> > Ne penu plu. Vi neniam sukcesos pri tio. La Homaro, pere de la dogma
> > scienco, multfoje intencis detrui chion kio ne estas materia, racia,
kaj
> > tiel plu. La Kristo jam klarigis sufiche ke tio ne eblas. Astrologio
estis
> > malpermesata scienco dum kelkaj jarcentoj, sed la dogma scienco neniam
> > povis ne povos pruvi ghian malverecon. Ghis.
> >
> > Gijermo Riudor
> > el Chilio
> >
>
> Iom hasta kaj senpermesa traduko de teksto el
>
http://www.sync.org/e/astrolgy.htm
> La aŭtoro havas interesan nomon: Eric Krieg.
> Vidu ankaŭ
http://www.sync.org/e/skeptic/
>
> Mallonga Astrologia Deklaro
>
> Astrologio estis fondita sur la kredo je multaj mitaj diaj
> imagoj. Ĝi ekzistis dum miljaroj en multaj kontraŭdiraj formoj.
> Ĝi ŝajnas esti subtenata ĉefe per virinoj kiuj emas memori
> trafaĵon kaj ŝatas aŭdi pri si mem. Sciencaj studoj pri
> diversaj astrologiaj sistemoj montris nenian kapablon antaŭdiri
> personecon, edziĝan sukceson nek morton.
>
> PROBLEMOJ KIUJN SKEPTIKULOJ VIDAS EN ASTROLOGIO
>
> 1. Ĝia evoluigo baziĝis sur tercentrismo kaj forlasita multdia
> religio de kapricemaj dioj.
>
> 2. Astrologiaj signoj ne rilatas al planeda moviĝo en la nomitaj
> konstelacioj. (En la ĉefa, tropika astrologia sistemo.)
>
> 3. Mankas universale akceptitaj normoj:
> 1.a) 6, 12, 14, 24 aŭ 28 sunsignoj 2.b) tropikaj aŭ stelaj sunsignoj
> 3.c) 'domaj' dividoj estas malsamaj por Regiomontanus, Campanus
> aŭ Placidus 4.d) malsamaj signifoj asignitaj por malsamaj 'domoj' kaj
> malsamaj orbitro-larĝecoj (orb widths) 5.e) pluraj difinoj por la
> ĉiela areo kiu entenas konstelaciojn.
>
> 4. Ŝajne ne estas ajna natura klarigo por kiel la steloj povus
> rekte efiki al infano dum la momento de naskiĝo. La gravita kaj
> elektromagneta efikoj de proksima horloĝo estus pli granda ol tio
> de la plej proksima planedo.
>
> 5. Se estus iu konata aŭ nekonata forto kiun la fizikaj planedoj povus
> havi sur homoj, kiel ĝi ekskluzive efikus tiujn kiuj naskiĝis je certa
> tempoloko?
>
> 6. Ĉu la momento de koncipiĝo ne estus pli bona por naskoastrologio,
> ĉar tio estas la momento kiam la genetika ĵetkubo estas ĵetita?
> Ĉu la ekzakta momento de naskiĝo ne estas posta konsekvenco de
> embria evoluiĝo, ĉar 8-monata feto estas vivkapabla kaj konsiderita
> de multaj esti konscia enutera homa estaĵo? Kiujn specialajn kvalitojn
> havas utero, ke ĝi povus portempe ŝirmi kontraŭ astrologiaj efikoj?
> Ĉu du homoj naskitaj je la sama momento ne havus grandajn
> diferencojn pro siaj genetikaj trajtoj, kulturo, religio kaj sano?
>
> 7. Kio pri homoj naskitaj ene de la arkta kaj antarkta cirkloj, kiuj
> havas nenian 'arkon' nek astrologian informon?
>
> 8. Se la planedoj influas nin, kiel ni povas esti certaj ke oni nomis
> ilin ĝuste kaj asignis la ĝustajn atribuojn de la ĝusta antikva dio?
>
> 9. Kial pli fruaj famaj astrologoj ne rimarkis la malprecizecon kaŭzitan
> pro la malatento al la influoj de Urano, Neptuno, kaj Plutono?
>
> 10. Ĉu 'naskiĝa diskriminacio' ne estus tiom malbona kiom rasa,
> seksa, aĝa, aŭ nacia diskriminacio? (Tio estas, rifuzo dungi aŭ asocii
> iun pro naskiĝa dato?)
>
> 11. Ĉar la distanco de planedoj ne estas konsiderita, ĉu la nekonata
> astrologia forto estas tute sendependa de distanco? Kaj se jes, ĉu
astrologio
> ne devas konsideri la forajn nebulojn, stelojn kaj planedojn? Ĉu estas
> astrologia efiko pro la asteroida zono, la spaca naveto (space shuttle),
> lunoj de aliaj planedoj, kometoj, sunaj flamoj, aŭ interstelaj polveraj
> nuboj?
>
> 12. La granda parto de la "scienca subteno" ofertita de astrologoj
> estas difekta. La Gauguaghlin-studo malpruvis standardan astrologion
> - sed ĝia aserto pri Marsa kunrilato kun sporto estas senbaza. Ne
> ekzistas indikoj pri pli da strangeco de ajna speco dum plenaj lunoj.
>
> Same kiel multaj deklaroj pri eksternormalaĵoj: se vera, ĝi meritas pli
> multe da studado kaj uzado por utili al la homaro; se falsa, ĝi kaŭzis
> multajn homojn malŝpari tempon kaj fari malĝustajn decidojn.
>
>
> ----------------------------------------
> Tradukis Klivo
>
>
>
>
> -----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
>
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own
------------------------------------------------------------------------
eGroup home:
http://www.eGroups.com/list/astro-jog-vege
Free Web-based e-mail groups by eGroups.com