Alia afisxo de Klivo Lendon pri la historio de la tero, kiun li afisxis
(antaux semajno! mi pardonpetas pro la prokrasto) en
per-esperanto-bazascienco@yahoogroups.com .
-- Don Harlow
---
Proterozoika* Erao
antaux 2.5 miliardoj gxis 544 milionoj da jaroj
La transiro de Arhxea Erao al Proterozoika Erao ne estas markita per
subita sxangxigxo. La sxangxigxoj estis gradaj, kaj tial la difino
de la komenco je 2.5 miliardoj da jaroj estas arbitra.
Efikoj de Cianobakterioj
Dum la malfrua Arhxea kaj frua Proterozoika, krustaj platoj farigxis
pli kaj pli grandaj, kaj grandaj stabilaj kontinentoj formigxis. En
la varmaj malprofundaj akvoj cxirkaux la kontinentoj, stromatolitoj
(kolonioj de cianobakterioj) prosperis. Cxi tiuj fotosintezantaj
bakterioj radikale sxangxis la kemian karakteron de la atmosfero kaj
oceano.
Per fotosintezo, cianobakterioj konvertas akvon kaj karbondioksidon
al sukero, sia nutrajxo. La proceso produktas oksigenon kiel
forjxetajxon. Kvankam cianobakterioj konstante eligis oksigenon,
antaux la Proterozoika, kaj dum la frua parto, estis tre malmulte en
la atmosfero (< 1 procento). Libera oksigeno ne povis akumuligxi cxar
la oceano estis plena je feraj jonoj, kiuj kombinigxis kun la
oksigeno, formante magnetiton (Fe3O4) kaj hematiton (Fe2O3). (Cxi tiu
proceso nomigxas rustigxo.)
Magnetito kaj hematito ne solveblas en akvo. Cxi tiuj mineraloj
sinkis kaj formis feroricxan sedimenton cxe la fundo de la oceano.
Tio estis bona por la cianobakterioj, cxar tro da oksigeno mortigas
ilin, sed dum la kvanto da fero en la oceana akvo falis, la kvanto da
oksigeno kreskis. Finfine, la oceano akumulis tro da oksigeno, kaj la
cianobakterioj amase mortis. (Sed ne cxiuj mortis.)
Post la morto de la cianobakterioj, la kvanto da oksigeno en la
oceano kompreneble falis, kaj la kvanto da feraj jonoj povis denove
kreski. Magnetito kaj hematito cxesis formigxi, kaj anstatauxe,
sen-feraj sedimentoj de silikatoj formigxis cxe la oceana fundo. Post
tempo, la cianobakterioj revenis, kaj la ciklo denove komencigxis.
Antaux 1.8 miliardoj da jaroj, cxi tiu ciklo ripetigxis multfoje. La
minerala rezulto, 'striitaj feraj formajxoj', konsistas de tavoloj de
fero-ricxaj mineraloj inter tavoloj de senferaj silikataj mineraloj
(cxerto kaj jaspiso).
Inter 2.2 kaj 1.9 miliardoj da jaroj, oksigeno komencis akumuligxi
en la atmosfero. Fero sur la kontinentoj ankaux rustigxis, formante
rugxajn bedojn. Post rustigxo de la tuta Tero, la kvanto da libera
oksigeno povis multe kreski, atinginte proksimume 15 procentojn je
la fino de la Proterozoika. (Hodiaux, la atmosfero estas 21-procente
oksigeno.)
Euxkariotoj
En la historio de vivo, tre grava evento estis la apero de nova speco
de cxelo, la euxkarioto*. Euxkariotoj estas cxeloj en kiuj la
genetika materialo, DNA, estas protektita en nukleo. Arhxeuloj kaj
bakterioj havas pli simplan strukturon, sen nukleo, kaj estas
klasifikitaj kiel prokariotoj* aux moneroj*.
Laux kelkaj kriterioj, euxkariotoj pli similas al arhxeuloj ol al
bakterioj. Tial, iuj sciencistoj opinias ke ili evoluis de arhxeuloj
post la disbrancxo de arhxeuloj kaj bakterioj. Aliaj opinias ke
euxkariotoj evoluis per hximera unuigxo de arhxeulo kaj bakterio.
Kiam euxkariotoj ekaperis ankaux estas disputata. La plej fruaj
euxkariotaj fosilioj estas planktonoj kiuj agxas almenaux 1.7
miliardojn da jaroj, eble gxis 2.2 miliardoj. Per nombrigo de genaj
diferencoj inter arhxeuloj kaj euxkariotoj, kiuj kolektigxas laux
fiksita rapideco, oni povas akiri krudan takson pri la tempo de
disbrancxo. Tiaj analizoj indikas agxon de 2 miliardoj da jaroj por
euxkariotoj.
Euxkariotoj estas pli grandaj ol prokariotoj, kaj havas pli komplikan
internan strukturon, kun diversaj organetoj. Tiuj kiuj spiras
oksigenon (preskaux cxiuj) enhavas organetojn nomatajn mitohxondrioj,
kiuj konvertas sukeron kaj oksigenon al karbondioksido, akvo, kaj
energio por la cxelo. Mitohxondrioj havas multajn trajtojn de
bakterioj, inkluzive de propra DNA. Genetika analizo montris ke ili
devenis de sendependaj bakterioj, versxajne proteobakterioj, kiujn
la fruaj euxkariotoj sukcesis gastigi ene de si. Cxi tio okazis eble
inter 2 kaj 1.5 miliardoj da jaroj.
Euxkariotoj de la Planta Regno kapablas fotosintezi, pro verdaj
organetoj kiuj nomigxas kloroplastoj. Surbaze de genetika analizo,
oni scias ke kloroplastoj estis origine sendependaj cianobakterioj,
kiujn iuj euxkariotoj enkorpigis en si, antaux eble 1 miliardo da
jaroj.
Cxirkaux la sama tempo, inter 1 miliardo gxis 700 milionoj da jaroj,
euxkariotoj evoluigis la kapablon formi multcxelajn organismojn.
Bakterioj, kiel cianobakterioj, povas formi longajn cxenojn, sed
cxiu cxelo estas sama al alia. La euxkariotoj evoluigis metodon por
diferencigi siajn cxelojn, tiel ke malsamaj cxeloj havu malsamajn
funkciojn. (Notu: Multcxeleco evoluis ne unufoje sed plurfoje inter
la euxkariotoj.)
Glacio
Plurfoje en la historio de la Tero estis glaci-epokoj, kiam granda
parto de la Tero estis kovrita per glacio. La glaciepokoj kiuj okazis
dum la Proterozoika estis aparte longaj, kaj aparte severaj. Estas
indikoj ke glacio atingis ecx tropikajn regionojn.
La unua epizodo de glaciigxo okazis dum la frua Proterozoika, antaux
2.2 miliardoj da jaroj. Dum la malfrua Proterozoika, inter 750
milionoj kaj 580 milionoj da jaroj, la Tero farigxis 'negxobulo'
eble kvar fojojn.
La kauxzoj de cxi tiuj glaciepokoj ankoraux ne estas klaraj. Unu
faktoro eble estis kreskanta kvanto da ozono en la alta atmosfero.
(Ozono estas jonigita formo de oksigeno, O3, kiu haltigas
ultraviolajn radiojn, kaj tial emas malvarmigi la Teron.) Alia
faktoro eble estis la heleco de la Suno, kiu eble estis malpli ol
nun.
Glaciepoko dum la malfrua Proterozoiko kauxzis la unuan grandan
formorton en la historio de la Tero. Antaux 650 milionoj da jaroj,
proksimume 70% de la specioj formortis. Sxajnas mirakle ke multcxela
vivo ecx travivis la Proterozoikajn glaciepokojn.
Laux iu komputila modelo de Proterozoika klimato, dum la glaciepokoj
estis mallargxa zono de senglacia oceano cxirkaux la ekvatoro, kie
iuj multcxelaj vivajxoj povus travivi. La glaciepokoj eble ecx
stimulis la evoluon de multcxelaj vivajxoj: nur tiuj specioj kiu
povus adapti al ekstremaj kondicxoj travivus.
La Proterozoikaj glaciepokoj eble dauxris po 10 milionojn da jaroj,
kaj sxajne finigxis tre rapide, pro vulkanoj. Vulkanoj malrapide
plenigis la atmosferon per karbondioksido, kiu absorbas infrarugxajn
radiojn, kaj tiel varmigas la Teron. Kiam la kvanto da karbondioksido
atingis suficxan nivelon, la negxobula Tero tre rapide malglaciigxis
(en centoj da jaroj).
Ediakaraj Vivajxoj
La lasta parto de la Proterozoika Erao, inter 650 kaj 544 milionoj
da jaroj (post la granda formorto kaj antaux la Kambria), nomigxas
Vendia* aux Ediakara* Periodo. Dum cxi tiu periodo vivis en la oceano
la unuaj grandaj multcxelaj vivajxoj. Ediakaraj vivajxoj estas
malfacile klasifikeblaj. Iuj aspektas kiel algoj, meduzoj, vermoj,
aux molaj artropodoj, sed aliaj estas nerekoneblaj. Cxe la fino
de la Ediakara, la plejo da cxi tiuj strangaj vivajxoj formortis.
Sciencistoj ankoraux debatas cxu cxi tiuj vivajxoj estis prapatroj
de modernaj grupoj, aux unikaj vivajxoj kiuj ne lasis praidojn.
* Proterozoika - grekaj radikoj, signifantaj 'frua vivo'
* Euxkarioto - grekaj radikoj, signifantaj 'vera nukleo'
(karion = nukso, kerno)
* Prokarioto - grekaj radikoj, signifantaj 'antaux nukleo'
* Monero - grekaj radikoj, signifantaj 'unuopa' aux 'sola'
* Ediakara - laux la Ediakaraj Montetoj en Suda Auxstralio
* Vendia - laux antikva slava tribo, la Vendoj aux Venedoj.
-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Pasis longa voj'
Iri ĉi tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...
Literaturaĵoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo
ELNA Nacia Kongreso 2002: http://www.esperanto.org/ELNA2002/