Skip to search.
Japaneskoj

Group Information

  • Members: 19
  • Category: Esperanto
  • Founded: Jul 8, 2004
  • Language: English
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Messages

  Messages Help
Advanced
Eseeto: Kiel legi hajkon   Message List  
Reply Message #76 of 320 |

[Amikoj: La jenan eseeton pri la hajko aperigis la revuo /Komencanto/
en sia 5a nomero de 2004, p. 6. Mi esperas, ke gxi ankaux interesos
al vi!]


Kiel legi hajkon
de Donald Jacob UITVLUGT

La hajko kiel poemoformo jam ne estas nur japana sed ja internacia
afero. Oni povas trovi hajkojn verkitajn en preskaux cxiu lingvo de
la mondo -- ankaux en nia Esperanto. Tamen krom tiu atesto pri la
eblecoj de la mallongega formo, multaj ankoraux ne komprenas kio
estas la hajko aux kiel oni legu gxin. En Usono tio rezultas parte
pro ia perceptita "infaneco" de la formo. Estas nemalkutime por
instruistoj taski lernantojn verki hajkon kiel hejmtaskon. Do multaj
en mia lando rigardas la hajkon kiel lernejan aferon kaj nenion plu.

Iasence la hajko ja estas infaneca, sed ne tial, ke gxi estas simpla
aux infanbabilajxa. La hajko estas infaneca cxar gxia eco devenas el
infansimila percepto de la vivo. Legante bonan hajkon, oni spertas
tian infanecan miron kiu diras: "Aha! Jes, tia ja estas la mondo."
Pro cxi tiu kialo, la hajko estas eble la plej demokrata poemoformo.
La hajko ne estas la posedajxo de kleruloj aux spertuloj -- gxi estas
por cxiuj kiuj povas legi gxin kun infansimila koro.

Kiel do oni legu hajkon? Unue ni devas kompreni, kio estas hajko.
Preskaux cxiu scias, ke la hajko estas japandevena poemoformo el tri
versoj de 5, 7 kaj 5 silaboj. Laux la propono de /Parnasa gvidlibro/,
oni rimligas la unuan kaj trian versojn. MIYAMOTO Masao kaj la aliaj
poetoj de la t.n. "Hajkista Klubo" verkis multajn bonajn hajkojn en
cxi tiu rimita formo. Sed la japana hajko ne rimigxas, do kompreneble
ne necesas, ke la esperanta hajko estu rimata.

En la hajko temas kutime pri sperto de la natura mondo. Aux pli
precize pri la interrilato de la homo kun la natura mondo. Sed la
povo de la hajko kusxas en la fakto, ke gxi ne nur prezentas la
sperton de la verkanto, sed ankaux invitas leganton kunsperti tiun
sperton. La hajko estas konversacio, en kiu la verkanto konigas
sian "Aha-sperton" al la leganto. Tradicie oni faras tion per du
apartaj rimedoj -- per la "sezonovorto" kaj per la "trancx-"
aux "cezurvorto".

La "sezonovorto" donas al la hajko "kiamon". La hajka sperto ne estas
abstrakta sed konkreta. Oni spertas realan aferon en gxiaj propraj
tempo kaj loko. En la japana poezio, la sezonovorto ne devas esti nur
la nomo de la sezono, sed ankaux povas esti ferio, kiu okazas dum tiu
sezono, aux veterajxo aux ecx planto, aux animalo kiu aludas la
sezonon. Tiu "aludo" gravas. Oni memoru ke hajko prezentas ne ideon,
sed sperton. La japanaj hajkistoj foje uzas la vorton "aromo" por
priskribi trajton de bona hajko. Kiel aromo ofte vekas asociojn (pri
malsanulejo, pri printempaj floroj, pri la panjo bakanta panon,
ktp.), tiel do la sezonovorto helpas perceptigi la sperton de hajko.

La dua rimedo, kiun oni uzas en japana hajko, estas la cezurvorto.
Cxi tio estas japana partikulo, kiu trancxas la hajkon en du partojn.
En Esperanto oni ofte (sed ne cxiam) uzas interpunkcion anstataux
cezurvorto. Inter la du partoj de la hajko oni trovas "resonancon".
Tiuj cxi du partoj influas unu la alian, kiel agordila forko povas
kauxzi samtonan rezumadon al alia ne zumanta forko. La du aferoj
elvokas la hajkan sperton en la koro de la leganto.

Ni provu nun legi hajkon. Jen hajko de la plej grava majstro de la
formo, Macuo Basxoo (1644-1694). Mi citas la tradukon de MIYAMOTO
Masao el /Hajka antologio/ p. 27:

Cikado trilas
nun rokon penetrante --
natur' trankvilas.




En cxi tiu hajko "cikado" estas la sezonovorto. Kiam oni pensas pri
tiu insekto, oni pensas pri la varmaj someraj monatoj. La auxtoro
eble staras en soleca loko, nur roko kaj cikado kaj li. La leganto
eble povas senti la sunon brilantan sur sian nukon dum la cikado
cxirpadas.

Por la japana cezurvorto Miyamoto uzas strekon. Ni do havas du
partojn -- la triladon de la cikado kaj la trankvilon de la naturo.
Kia resonanco ekzistas inter la du partoj? La leganto denove sentas
la solecon de la loko -- krom la cikado oni auxdas nenion. Sed oni
eble
Ankaux sentas la tauxgecon de la sperto. Estas sumero, kaj cxio
fartas kiel gxi devus farti. La naturo mem gxuas someran ferion. La
leganto spertas cxion cxi legante nur 17 silabojn. Li kunhavas la
sperton kun Basxoo.

Mi esperas, ke cxi tiuj kelkaj rimarkoj helpos al vi pli gxui la
hajkon. Unu fina vorto -- cxar la hajko tiel intime kunligas la
verkanton kaj la leganton, estas tre facile intersxangxi rolojn. Vi
povas legi hajkon -- nun provu verki unu. Prenu sperton de la natura
mondo, loku gxin en sezono, uzu du partojn por rekrei kion vi ja
spertis. Baldaux legantoj kunhavos *viajn* spertojn!






Tue Nov 30, 2004 12:07 am

uitvlugtdj
Offline Offline
Send Email Send Email

Message #76 of 320 |
Expand Messages Author Sort by Date

[Amikoj: La jenan eseeton pri la hajko aperigis la revuo /Komencanto/ en sia 5a nomero de 2004, p. 6. Mi esperas, ke gxi ankaux interesos al vi!] Kiel legi...
Donald Jacob Uitvlugt
uitvlugtdj Offline Send Email
Nov 30, 2004
12:19 am
Advanced

Copyright © 2010 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines NEW - Help