Estimataj listanoj.
Mi petas pardonon,
cxi mesagxo celas unuavice
s-ron (SpadaRON ;-) Mikola Ramanouski.
Tamen mi sendas gxin publike
pro la sekva kialo. Mi jam remarkis,
ke multaj el miaj ideoj restas sen
realigo pro mia pigreco kaj manko
de kun-laborantoj. Do por esti certa,
ke la novan ne atingu tia cxi sorto,
mi faras gxin publike, por senti
iun respondeson pri gxi.
Do post mult-vorta enkonduko, jam
laciginta multajn el vi, mi proponas
traduki en E-on la libron de
Vitauxt Cxaropka "Nomo en legendoj"
("Imia u lietapisi"). Jxus tiu "genia"
ideo trafis mian feblan cerbon, mi
ekvidis en "Bjelarusa palicxka"
(virtuala biblioteko bjelarusa), ke
bonaj homoj jam komencis enkomputiligi
la bjelarusan varianton. Do por mi
estos pli facile traduki, rigardante
en pagxon sur ekrano, ol konstante
foliumante libron (kaj la cxefo apude
sidas, kaj li certe kun plezuro ekscius,
pri kio mi okupigxas dum labor-tago).
Mi bezonas homo(j)n kiu(j) kontrolus erarojn
kaj helpus traduki kelkajn vortojn
kaj esprimojn.
Zmicier Lapcionak
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
> De: R.Corsetti-A.Lowenstein <corsetti@...>
>Pardonu bedau'rindan nebjelaruson.
Pri kio vi pekas, filo mia?
(Mi antaux ne longe vizitis pregxejon)
> Kio estas
>> "tarasxkevicxa" lacina kaj cirila skribo?
Certe Mikola povas pli detale informi vin.
Tamen mi iomete sercxis kaj trovis bonegajn
pagxojn far Peter Kasaty:
http://www.friends-partners.org/~kasaty/bel-ling.htm
Tio povas esti al vi deira punkto.
Kiam mi trovos ion pli proksimam al via temo,
mi aldonos la informojn.
Kaj jen mia demando. Kiu estas tiu A. Lowenstein?
Mi vidis la nomon en "Monato".
Eble la demando aperas ne en gxusta loko, kaj
entute estas tro privata, tiam simple ignoru gxin.
Zmicier
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
Saluton.
Mi aldonis kelkajn novajn pagxojn
al la lernolibro de Paulikaviec.
Por nesciantoj de la belarusa
lingvo tio eble ne estas interesa,
tamen mi sendas cxi mesagxon "por historio".
Interalie mi sxangxis la formaton,
nun tie kusxas ne apartaj pagxoj,
sed pakita per ZIP arkivo.
Zmicier
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
Hello R.Corsetti-A.Lowenstein,
Wednesday, April 19, 2000, 9:51:08 AM, you wrote:
RCAL> Kara Mikola,
RCAL> vi diras:
>>La oficiala ortografio neoficiale nomigxas "narkomauxka" (pro tio, ke
>>estis enkondukita en 1933 per dekreto de Sovnarkomo (la registaro)).
>>Ekzistas ankaux alternativa ortografio, nomata "tarasxkievica" laux la
>>[famili]nomo de Branislaux Tarasxkievicx, kiu gxin unue (en 1918) formale
>>kodis. Gxi havas kaj cirilan kaj latinan variantojn.
[forigita]
RCAL> C'u ekzistas, lau' vi, libro kun informoj pri c'i tiuj alfabetaj variaj'oj
RCAL> en unu el la
RCAL> okcident-eu'ropaj lingvoj? Bedau'rinde mi ne povas legi la rusan au'
aliajn
RCAL> slavajn lingvojn.
Povas esti. Mi esploros kaj informos. Kaj mi mem komentos ankaux, kiam
igxos pli libera. Bv. rememorigi al mi komence de majo, se mi ne
reehxos mem.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Kara Mikola,
vi diras:
>La oficiala ortografio neoficiale nomigxas "narkomauxka" (pro tio, ke
>estis enkondukita en 1933 per dekreto de Sovnarkomo (la registaro)).
>Ekzistas ankaux alternativa ortografio, nomata "tarasxkievica" laux la
>[famili]nomo de Branislaux Tarasxkievicx, kiu gxin unue (en 1918) formale
>kodis.
>Gxi havas kaj cirilan kaj latinan variantojn.
La afero estas tre interesa por mi. En mia kurso pri psih'olingvistiko mi
aparte emfazas la soci-psih'an ligon de nacioj ne nur al sia lingvo sed
ankau' al sia skribo.
Kvankam mi iomete legis pri c'i tiuj alfabetaj problemoj, mi neniam renkontis
la problemon de la bjelarusa skrib-sistemoj.
C'u ekzistas, lau' vi, libro kun informoj pri c'i tiuj alfabetaj variaj'oj
en unu el la
okcident-eu'ropaj lingvoj? Bedau'rinde mi ne povas legi la rusan au' aliajn
slavajn lingvojn.
Dankon!
Renato
Hello R.Corsetti-A.Lowenstein,
Tuesday, April 18, 2000, 11:51:04 PM, you wrote:
RCAL> Pardonu bedau'rindan nebjelaruson.
RCAL> Kio estas
>>"tarasxkevicxa" lacina kaj cirila skribo?
La oficiala ortografio neoficiale nomigxas "narkomauxka" (pro tio, ke
estis enkondukita en 1933 per dekreto de Sovnarkomo (la registaro)).
Ekzistas ankaux alternativa ortografio, nomata "tarasxkievica" laux la
[famili]nomo de Branislaux Tarasxkievicx, kiu gxin unue (en 1918) formale kodis.
Gxi havas kaj cirilan kaj latinan variantojn.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
> From: Mikola Ramanouski [mailto:miram@...]
> Mi vidis normale (IE4.0). Bela laboro, gratulojn!
> Iom da preseraroj, kiel cxiam.
Mi ecx ne dubis.
> Poste mi rekontrolos.
Antaudankon.
> Post kiam la teksto estos preta, LMHO indos gxin proponi
> ankaux al "Bielaruskaja palicxka" [Bjelorusa librobreto]
> -- la deponejo de B-lingvaj e-tekstoj.
Jes. Mi gxuste tiel deziris. Mi jam kontaktis kun kelkaj
bjelarusaj TTT-mastroj, iuj jam atendas.
> Cxu vi tajpas aux skanas la lernolibron?
Mi skanas, kaj poste korektigas permane.
Mankas bjelarusaj vortaroj kaj literumiloj,
do ne eblas kontroli automate.
> Mi jxus kontaktis kun Zmicier San'ko, kiu respondecis
> pri gxia eldono. Gxi estis fotokompostita, li diris; do
> elektrona teksto ne ekzistas principe.
Bedaurinde.
> Li rememoris, ke li persone ekvidis la libron nur antaux
> konfirmi gxin por presado, kaj estis sxokita PRO la kvanto
> de anakronismoj (sovetecaj: ja estis komenco de 90-j jj),
> kaj misajxoj en bjelarusa lingvo.
Mi scias kaj sentas ke la lingvajxo iam estas nenatura,
tro oficiala, kaj certe tre "soveteca".
> Li diris, ke principe eblas, ke li trarigardu la elektronikan
> version kaj rekorektu ...
Ju pli multe da korektigontoj, des pli bone.
Pri stilo kaj la anakronismoj. Mi opinias fari unuan version
"kiel gxi estas" = "netusxebla". Gxi estos en cirila skribo
(oficiala) kaj plene koincidos kun papera originalo.
Poste ni re-aranjxos chapitrojn, korektigos stilon, ekzemplojn,
tekstojn; kaj faros varianton en "tarasxkevicxa" lacina kaj
cirila skribo.
ZL> Deziru al mi, ke mia deziro fini la
ZL> lernolibron ne cxesu! ;-)
> "se mi tiel dezirus, kiel mi ne deziras" (c) odesa diro :)
Mi bedaurinde ne komprenis :-(
Zmicier
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
Hello Zmicier,
Monday, April 17, 2000, 12:24:49 PM, you wrote:
ZL> Mikola, mi ankau faris vin "moderanto" de la listo. Necesas
ZL> iu kiu povus prizorgi la liston kaj tutan aferon se al mi io
ZL> okazos. (Tjfu 3 foje ;-)
Ecx 3x3 :) Laux alia odesa diro, mi progresas kiel paralizo :) Por tiu
nedezirata okazo, tamen, vi ja rakontu (private?), kion kaj kiel fari.
>> From: Alex [mailto:tolmachoff@...]
>> Due, mi proponas uzi kiel formato nur "simpla teksto"-n
>> anstataux "html".
ZL> Pri kio temas? Mi ne gxuste komprenis.
ZL> Se vi volas, ke cxiu sendu leterojn en formato "simpla teksto",
ZL> do tio sxajne estas standarto por dissendo-listoj. Tamen
ZL> eGroups subtenas HTML-mesagxojn, mi tamen ne scias, kiel
ZL> malpermesi tiajn en listo. Eble ni lasu cxi tion al bona
ZL> konscienco de membroj, kaj supozu, ke ni ne sendos leterojn,
ZL> ne legeblajn de aliaj.
En mia dosierujo ne estas ecx unu .html-mesagxo. Do versxajne tio
estas konkretigata por cxiu abonanto aparte. Ankaux cxe CityCat estas
same. Eble vi iru al www.egroups.com kaj sercxu la koncernan menueron
por sxangxi viajn konton.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Hello Zmicier,
Cxu vi tajpas aux skanas la lernolibron?
Mi jxus kontaktis kun Zmicier San'ko, kiu respondecis pri gxia eldono.
Gxi estis fotokompostita, li diris; do elektrona teksto ne ekzistas
principe. Li rememoris, ke li persone ekvidis la libron nur antaux
konfirmi gxin por presado, kaj estis sxokita per la kvanto de
anakronismoj (sovetecaj: ja estis komenco de 90-j jj), kaj
misajxoj en bjelarusa lingvo. Li severe riprocxis la redakcianojn pro
tiuj anakronismoj; sed jam estis pretaj la filmoj, do malmulton eblis
ripari. Li diris, ke principe eblas, ke li trarigardu la elektronikan
version kaj rekorektu, sed mankas tempo, kaj li ne povas promesi
gxustan daton. Li ja estas cxefredaktoro de eldonejo "Technalohija" kaj estas
tre
okupita.
Monday, April 17, 2000, 6:52:23 PM, you wrote:
ZL> Deziru al mi, ke mia deziro fini la
ZL> lernolibron ne cxesu! ;-)
"se mi tiel dezirus, kiel mi ne deziras" (c) odesa diro :)
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Hello R.Corsetti-A.Lowenstein,
Monday, April 17, 2000, 11:58:31 PM, you wrote:
>>Mi jxus finis 3 unuajn pagxojn de
>>lernolibro en belarusa lingvo.
>>Por kontroli mian enkomputiligadon,
>>oni povas viziti
>><http://www.egroups.com/files/Esperanto-en-Belarus/Lernolibro+de+Paulukavec/>
RCAL> mi provis sed ne sukcesis vidi g'in. c'iukaze, tre bone!
Mi vidis normale (IE4.0). Bela laboro, gratulojn!
Iom da preseraroj, kiel cxiam. Poste mi rekontrolos.
Post kiam la teksto estos preta, LMHO indos gxin proponi ankaux al
"Bielaruskaja palicxka" [Bjelorusa librobreto] -- la deponejo de
B-lingvaj e-tekstoj.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Mi jxus finis 3 unuajn pagxojn de
lernolibro en belarusa lingvo.
Por kontroli mian enkomputiligadon,
oni povas viziti
<http://www.egroups.com/files/Esperanto-en-Belarus/Lernolibro+de+Paulukavec/>
Tie jam estas:
enhavo
antau-parolo de autoro
chapitro 1a. Esperanto en Belarusio.
Deziru al mi, ke mia deziro fini la
lernolibron ne cxesu! ;-)
Zmicier
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
Saluton.
Jen multaj respondoj al multaj leteroj.
> From: Volodimir Hurtovenko [mailto:vladh@...]
> ZL> Mi ne scias, kio estas tiu "sxlosilo". Cxu temas pri
> ZL> nacilingva folieto reklamanta E-on ...
> Cxu vi nenion scias pri tio? Tio estas interesa historio.
Pri tiu libreto mi sciis, sed ne konjektis, ke gxi nomigxas
"Sxlosilo". Dankon.
> From: Mikola Ramanouski [mailto:miram@...]
> Eble vi kiel la mastro de le listo sxangxu gxian priskribon,
> skribinte plene "Esperanto" anstataux "E"? Cxar ne estas
> tuj klare, pri kio temas.
Farite. La listo nomigxas nun "Esperanto-en-Belarus".
Mikola, mi ankau faris vin "moderanto" de la listo. Necesas
iu kiu povus prizorgi la liston kaj tutan aferon se al mi io
okazos. (Tjfu 3 foje ;-)
> From: Alex [mailto:tolmachoff@...]
> Due, mi proponas uzi kiel formato nur "simpla teksto"-n
> anstataux "html".
Pri kio temas? Mi ne gxuste komprenis.
Se vi volas, ke cxiu sendu leterojn en formato "simpla teksto",
do tio sxajne estas standarto por dissendo-listoj. Tamen
eGroups subtenas HTML-mesagxojn, mi tamen ne scias, kiel
malpermesi tiajn en listo. Eble ni lasu cxi tion al bona
konscienco de membroj, kaj supozu, ke ni ne sendos leterojn,
ne legeblajn de aliaj.
> listo ideale devas havi retpagxon (por arkivo, regularo,
> gastlibro, adresaro, novajxoj k.a.). Cxu gxi ekzistas (krome
> eGroups.com)?
Ankorau ne. Mi nur planas krei Esperanto-Belarusan pagxaron.
Tie estu lernolibro, vortaro, literaturo, arkivo, ktp.
Mi tamen kun gxojo akceptus helpon cxi-rilate.
Zmicier
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
Saluton!
Mikola skribis:
>Eble vi kiel la mastro de le listo sxangxu gxian priskribon,
>skribinte plene "Esperanto" anstataux "E"? Cxar ne estas tuj klare, pri
kio temas.
Mi same proponas skribi "Esperanto" anstataux "E" kaj "esperanto-belarus"
anstataux "eo-en-belarus". Mi opinias ke tio estus pli komprenebla (kaj pli
trovebla por sercxontoj). Cxu ne?
Due, mi proponas uzi kiel formato nur "simpla teksto"-n anstataux "html".
Trie, cxiu listo ideale devas havi retpagxon (por arkivo, regularo,
gastlibro, adresaro, novajxoj k.a.). Cxu gxi ekzistas (krome eGroups.com)?
Bondezirante,
Aleks
__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Talk to your friends online with Yahoo! Messenger.
http://im.yahoo.com
Hello Zmicier,
Eble vi kiel la mastro de le listo sxangxu gxian priskribon,
skribinte plene "Esperanto" anstataux "E"? Cxar ne estas tuj klare, pri kio
temas.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Hello Volodimir,
Friday, April 14, 2000, 3:11:10 PM, you wrote:
>>> Ja en Homiel ion faradas Koval,
VH> Cxu li havas retaliron?
Momente, KMS, ne. Eble baldaux havos. Li de monatoj jam esploras
eblecojn por acxeti komputoron. Cxu li havas retaliron cxe laborejo,
mi ne scias.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Hello Zmicier,
Friday, April 14, 2000, 12:44:51 PM, you wrote:
>> NB laux la nuna legxaro ni ne rajtas uzi en gxi
>> la substantivon "Bjelarusio",
>> sed nur la adjektivon "bjelarus[i]a".
ZL> Cxu? Lau bjelarusa legxaro? Mi ne scias.
ZL> Tamen gxis oficiala registrigxo ankorau necesas gxisvivi.
Jes, sed la limigo konsiderendas de komenco.
Oni ankaux ne rajtas uzi en la oficialaj nomoj la vorton "popola" --
"narodny", eble ankaux "nacia" -- "nacyjanalny". Sed nin, felicxe, tio
ne koncernas :)
>> "sce" -- cxu soc.culture.esperanto?
ZL> Jes. Mi dum duonjaro konstante legis gxin,
ZL> tamen de aprilo tia ebleco cxesis, mi devas
ZL> sercxi ian alian eblecon.
Kiamaniere gxi aboneblas? Gxi ja apartenas al UseNet, sed kiel eblas
gxin trafi?
>> Pri historio de la E-movado en Bjelarisio
>> kontaktendas kun Matjusxkov.
ZL> Estimata Mikola, eble vi ja kontaktu?
Jes. Mi devas tion fari ankaux por interparoli pri la
ZL> Kaj cxu vi scias ion pri Mandrik? Cxu li
ZL> ankorau vivas?
Jes. Antauxnelonge festis naskigxtagon. Li estas nun en iu vilagxo
apud Minsk.
Cxu vi legis lian auxtobiografion?
ZL> Pagxoj pri historio de E-movado en Bjelarisio
ZL> el lernolibro far Paulukaviec mi hodiau finos.
ZL> Gxi finigxas per nomo de Alla Fridman. Do ni
ZL> devas kolekti historiajn informojn de tiu tempo.
OK. Jxus mi provis telefoni, sed la numero ne kunmeteblas. Mi poste
rekontrolos.
Cetere, kelkaj minskaj e-istoj iris al Israelo (i.a. Dora
Gurevicx, Boris Elkind). Eble ni provu ilin retrovi kaj peti pri
rememoroj?
>> Cxe iu bjelarusa pagxaro (KMM de iu Maroz)
ZL> Cxu tiu Maroz, kiu nomas sin "Zabrannik" ?
?? La lastan vorton aux nomon mi vidas unuafoje. Tamen kial ne? Mi
vizitis lian pagxaron dum tre mallonge kaj ne cxion vidis. Kion pri
tiu Zabrannik?
>> cxu ortografii laux Tarasxkievicx aux laux oficiala regularo?
ZL> Mi planas fari:
ZL> oficialan kiril-litere,
ZL> "Tarasxkievicx"-an kiril- kaj latin-litere.
ZL> Mi esperas, ke vi helpos al mi pri kontrolado
ZL> de "ne-oficiala" versio.
Kun plezuro. Ecx pri ambaux.
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Zmicier:
>Mi ne scias, kio estas tiu "sxlosilo". Cxu temas pri
>nacilingva folieto reklamanta E-on, bele kaj bunte kolorigita?
Ne, temas pri nacilingva libreto kun la bazaj reguloj de la gramatiko kaj
vortareto.
>Pri la "Praga Manifesto". Se mi bone memoras, iam Pejno Simono
>iom kritikis gxin kaj vi respondis, ke UEA konsideros tion.
>Cxu mi eraris? Se ne, cxu estis iaj sxangxoj?
Vi ne eraras, sed intertempe la manifesto ne s'ang'ig'is. Mi sendis al
Mikola ekzemplerojn por traduki.
Amike
Renato
Saluton, Zmicier,
ï'ÿòíèöÿ, 14 Êâ³òåíü 2000, you wrote:
ZL> Mi ne scias, kio estas tiu "sxlosilo". Cxu temas pri
ZL> nacilingva folieto reklamanta E-on, bele kaj bunte kolorigita?
Cxu vi nenion scias pri tio? Tio estas interesa historio.
En la unuaj jaroj post apero de la unua lernolibro en la mondo estis
tre malmulte da esperantistoj kaj ne abundis la metodoj de popularigo
de la lingvo.
Kaj la Majstro elpensis jenon:
Li sendadis al multaj homoj leterojn en Eo kaj en la sama koverto - la
sxlosolon. Do, SXLOSILO estas kovertformata brosxureto, enhavanta
tutan gramatikon de Eo kaj bazan naci-Esperantan vortaron. Dank al tiu
sxlosilo cxiu persono povus tuj "malfermi" leteron, skribitan en la
lingvo gxis nun ne konata.
Tiuj sxlosiloj aperis en multaj lingvoj, versxajne estis ankaux en la
belarusa. En mia biblioteko estas kelkaj tiaj sxlosiloj.
>> Ja en Homiel ion faradas Koval,
Cxu li havas retaliron?
Cxion la plej bonan,
Volodimir mailto:vladh@...
> From: R.Corsetti-A.Lowenstein [mailto:corsetti@...]
> se vi produktos originalon de la Manifesto de Prago
> en la bjelarusa
...
> se vi produktos novan version de la "s'losilo" mi povos
Mi ne scias, kio estas tiu "sxlosilo". Cxu temas pri
nacilingva folieto reklamanta E-on, bele kaj bunte kolorigita?
Pri tradukado al la bjelarusa lingvo. Certe pri tio
pli bone okupigxu Mikola, kiel la plej sperta en la lingvo.
Pri la "Praga Manifesto". Se mi bone memoras, iam Pejno Simono
iom kritikis gxin kaj vi respondis, ke UEA konsideros tion.
Cxu mi eraris? Se ne, cxu estis iaj sxangxoj?
> De: Mikola Ramanouski [mailto:miram@...]
> NB laux la nuna legxaro ni ne rajtas uzi en gxi
> la substantivon "Bjelarusio",
> sed nur la adjektivon "bjelarus[i]a".
Cxu? Lau bjelarusa legxaro? Mi ne scias.
Tamen gxis oficiala registrigxo ankorau necesas gxisvivi.
> ZL> kiuj volas kaj pretas helpar en tio.
> help-ari -- cxu amase helpi? :) Aux hel-pari?
...
> ZL> relatantajn al la afero:
> r_i_latantajn, cetere.
Pardonon, tio estas "Idismo", mi intencis "helpi"
kaj "rilatantajn".
> Mi ne certas, cxu estas korekte tuj _publikigi_
> [cx]ies adresojn. Eble sendi ilin al vi private?
Gxuste. Mia celo estis krei adresaron, lau gxi
dissendi invitilojn. El adresoj de respondintoj
krei alian adresaron kaj plue uzi gxin kvazau
"membro-listo" - do dissendi novajxojn, alian
informon ktp. Tamen mi ne volas publikigi ies
adreson sen ties permeso.
> ZL> 2) Kolekti informojn pri E-agado en aliaj urboj
> ZL> de la lando. Kreskigi inter-rilatojn inter ili.
> Formoj de la kreskigo?
Kutimaj, paper-posto, telefono. Kiel unua pasxo necesas
klarigi, cxu existas, kaj se jes kiaj kluboj, kiel ili
fartas. Poste konstante intersxangxi informojn (iajn
ajn, nur ne cxesu inter-kontakto).
> Ja en Homiel ion faradas Koval, kaj io
> okazadas en Mahilou. (Kio nome? :)) Estas iuj homoj en
> Viciebsk, sed cxu iel agas?
> Pri Hrodna ni en Minsk scias nenion momente, cxu?
Jen vi mem diras, ke ni nenion scias pri niaj najbaroj,
ili same. Ho ve!
> "sce" -- cxu soc.culture.esperanto?
Jes. Mi dum duonjaro konstante legis gxin,
tamen de aprilo tia ebleco cxesis, mi devas
sercxi ian alian eblecon.
> Pri historio de la E-movado en Bjelarisio
> kontaktendas kun Matjusxkov.
Estimata Mikola, eble vi ja kontaktu?
Kaj cxu vi scias ion pri Mandrik? Cxu li
ankorau vivas?
Pagxoj pri historio de E-movado en Bjelarisio
el lernolibro far Paulukaviec mi hodiau finos.
Gxi finigxas per nomo de Alla Fridman. Do ni
devas kolekti historiajn informojn de tiu tempo.
> Cxe iu bjelarusa pagxaro (KMM de iu Maroz)
Cxu tiu Maroz, kiu nomas sin "Zabrannik" ?
> cxu ortografii laux Tarasxkievicx aux laux oficiala regularo?
Mi planas fari:
oficialan kiril-litere,
"Tarasxkievicx"-an kiril- kaj latin-litere.
Mi esperas, ke vi helpos al mi pri kontrolado
de "ne-oficiala" versio.
Zmicier
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup
Hello R.Corsetti-A.Lowenstein,
Thursday, April 13, 2000, 11:51:08 PM, you wrote:
RCAL> Mikola:
>>Ambaux projektoj, kiel tradukaj, verxsajne estas por mi :) Momente mi
>>estas trosxargxita de laboro, sed post ~ duonmonato pli liberos por pri tio
>>okupigxi.
RCAL> Tre bone. Diru al mi vian adreson por papera pos'to kaj mi sendos al vi
RCAL> ekzempleron de la praga manifesto kaj la nederlandan s'losilon.
P.O.Box 167
Minsk-50
220050
Belarus
Antauxdankon :)
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Mikola:
>Ambaux projektoj, kiel tradukaj, verxsajne estas por mi :) Momente mi
>estas trosxargxita de laboro, sed post ~ duonmonato pli liberos por pri tio
>okupigxi.
Tre bone. Diru al mi vian adreson por papera pos'to kaj mi sendos al vi
ekzempleron de la praga manifesto kaj la nederlandan s'losilon.
Amike
Renato
Hello Zmicier,
Thursday, April 13, 2000, 1:49:39 PM, you wrote:
ZL> (Pri nomo de la lando estas preferinda formo Belarusio au Bjelarusujo)
Ajna sola formo preferindas pli ol nuntempa hazardo. Sed iu vorto
devas esti unika: la nomo de projektata asocio. Ni pripensu. NB laux la nuna
legxaro ni ne rajtas uzi en gxi la substantivon "Bjelarusio", sed nur la
adjektivon "bjelarus[i]a".
ZL> Tiu cxi listo estas kreita por:
ZL> - kolekti homojn,
ZL> kiuj interesigxas pri E-movado en Belarusio,
ZL> kiuj deziras ke gxi estu pli aktiva, membroza
ZL> kiuj volas kaj pretas helpar en tio.
help-ari -- cxu amase helpi? :) Aux hel-pari? Svetlaja parocxka :)
(Pardonu, Renato: netradukebla slava folkloro :))
ZL> - kolekti diversajn materialojn elektronajn,
ZL> relatantajn al la afero:
ZL> lerno-libro en belarusa lingvo,
ZL> vortaroj
ZL> planoj, ideoj
ZL> kontakt-adresoj
kaj akuzativoNNNNNNNNN :) r_i_latantajn, cetere.
ZL> Antau kreado de tiu cxi listo kelkaj homoj jam
ZL> interparolis en privataj leteroj. Kiel konkludo
ZL> mi proponis la sekvan "programon" au "planon".
ZL> 1) Kolekti cxiujn adresojn de belarusaj E-istoj
ZL> kaj tiuj, kiuj volas partopreni en reviglado
ZL> de E-movado en Belarusio. (Sendu al cxi listo
ZL> kaj ret-adresojn kaj ordinar-posxtajn adresojn de
ZL> homoj, kiuj volas partopreni au estas interesantaj).
Mi ne certas, cxu estas korekte tuj _publikigi_ [cx]ies adresojn. Eble
sendi ilin al vi private? Tamen, la celo de la listo estas pure
teknika, kaj abonantoj malmultas...
ZL> Krei malgrandan leteron, en kiu priskribi la
ZL> nunan staton, niaj planoj kaj proponoj. (Sendu cxi
ZL> tien proponojn). Dissendi cxi letereton al cxiuj
ZL> adresatoj. Poste subteni kontaktojn kun ekinteresigxintaj.
Kaj ecx al ne-ekinteresigxintaj auxtomate sendi informon pri cxiuj
eventoj. Pri grandaj eventoj (kiel eventuala OkSEJT) -- ankaux al
gazetaro.
ZL> 2) Kolekti informojn pri E-agado en aliaj urboj
ZL> de la lando. Kreskigi inter-rilatojn inter ili.
Formoj de la kreskigo?
ZL> 3) Renovigi klubojn kaj kursojn. Por tio necesas
ZL> homo(j), kapablaj organizi, gvidi, instrui.
Plej malfacila ;( Por la cxeestantoj plej aktualas kurso en Minsko.
Ja en Homiel ion faradas Koval, kaj io
okazadas en Mahilou. (Kio nome? :)) Estas iuj homoj en Viciebsk, sed cxu iel
agas? Mi
_eble_ estos tie cxi-printempe. Pri Hrodna ni en Minsk scias nenion
momente, cxu?
ZL> 4) Reaperigi E-periodajxojn. Mihxail Sxelestov
ZL> iam eldonis "Spektanto" - necesas helpi al li.
ZL> Kiam mankos materialoj en nia en-landa vivo,
ZL> eblas preni el interretaj fontoj. (esper-rus-xxx,
ZL> sce, urb-kataj dissendoj ktp).
Jes. "sce" -- cxu soc.culture.esperanto?
ZL> 5) Krei en la interreto bonan pagxaron en belarusa
ZL> lingvo kun lernolibro, vortaro, kaj aliaj materialoj.
ZL> Tie estu historio de nia movado, literaturaj pagxoj
ZL> kaj ia taglibro - priskribo de kurantaj eventoj kaj
ZL> kalendaro de planitaj.
Pri historio de la E-movado en Bjelarisio kontaktendas kun Matjusxkov.
ZL> 6) Reklami cxi liston en la interreto por venigi
ZL> pli multajn homojn - plu da homoj sekve plu
ZL> da ideoj kaj plu da helpantoj.
Kaj des pli la pagxaron. Pri la listo mi dubas: ja E-istoj retanoj
estas en RB malmultegaj (sen mi 4 en la Adresaro, el ili 1 aux 2 jam tie
cxi; al aliaj sendu invitilojn?); sed novulo
trovos tie cxi abrakadabron. Tamen, mi ne tro spertas pri retoj...
Cetere: momente la listo havas 7 abonantojn. (Mi jxus kontrolis.)
ZL> 7) Reklami E-on kaj nian movadon en belarusaj
ZL> amas-komunikiloj (gazetaro, televido, radio).
ZL> 8) Venigi ne-E-istojn al cxi agado. Necesas
ZL> aktivaj homoj spertaj pri kluba laboro, pri
ZL> organizado de renkontigxoj, pri instruado.
ZL> Kiam tiaj homoj aperas en cxi listo, iu devos
ZL> traduki naci-lingvajn mesagxojn E-en kaj ree.
Aux ili ellernu E-n. Almenaux por kompreni :)
Cxe iu bjelarusa pagxaro (KMM [= kiom mi memoras] de iu Maroz) mi
trovis interesan tekston pri organizado de ~ kluba laboro. Baldaux mi
gxin e-igos kaj jxetos cxi tien. (Gxi estas malgranda).
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Hello R.Corsetti-A.Lowenstein,
Thursday, April 13, 2000, 4:13:53 PM, you wrote:
RCAL> - se vi produktos originalon de la Manifesto de Prago en la bjelarusa, mi
RCAL> volonte reproduktos por vi en la kvanto, kiun vi bezonas por disdonado al
RCAL> neesperantistoj.
RCAL> - se vi produktos novan version de la "s'losilo" mi povos aperigi g'in por
vi
RCAL> (mi povas sendi al vi la s'losilon aperintan en Nederlando por montri ke
RCAL> ankau' per tiu modesta libreto oni povas fari ion prezenteblan).
Ambaux projektoj, kiel tradukaj, verxsajne estas por mi :) Momente mi estas
trosxargxita de laboro, sed post ~ duonmonato pli liberos por pri tio
okupigxi. Dankon pro la helpopropono pri reproduktado. Loke ni LMO
reale kapablas ion reprodukti nur per mezkvalita printilo.
Al ZL: cxu ortografii laux Tarasxkievicx aux laux oficiala regularo?
:) Cxiama problemo, %@#@$!@#$%...
Al MSx: cxu vi estas cxi tie?
--
Best regards,
Mikola mailto:miram@...
Zmicier:
>Mi insiste petas cxiujn fari kontroladon, aldoni viajn
>ideojn pri plano kaj pri gxia plenumado.
Mi kontrolis kaj la plano s'ajnas al mi tre bona.
Mi volas nur aldoni du flankajn aferetojn, kiuj c'efe rilatas al la "papera"
mondo:
- se vi produktos originalon de la Manifesto de Prago en la bjelarusa, mi
volonte reproduktos por vi en la kvanto, kiun vi bezonas por disdonado al
neesperantistoj.
- se vi produktos novan version de la "s'losilo" mi povos aperigi g'in por vi
(mi povas sendi al vi la s'losilon aperintan en Nederlando por montri ke
ankau' per tiu modesta libreto oni povas fari ion prezenteblan).
Amike
Renato
Saluton, karaj listanoj.
Ni komencu laboron por revigligo de E-movado en Belarusio.
(Pri nomo de la lando estas preferinda formo Belarusio au Bjelarusujo)
Tiu cxi listo estas kreita por:
- kolekti homojn,
kiuj interesigxas pri E-movado en Belarusio,
kiuj deziras ke gxi estu pli aktiva, membroza
kiuj volas kaj pretas helpar en tio.
- kolekti diversajn materialojn elektronajn,
relatantajn al la afero:
lerno-libro en belarusa lingvo,
vortaroj
planoj, ideoj
kontakt-adresoj
Antau kreado de tiu cxi listo kelkaj homoj jam
interparolis en privataj leteroj. Kiel konkludo
mi proponis la sekvan "programon" au "planon".
1) Kolekti cxiujn adresojn de belarusaj E-istoj
kaj tiuj, kiuj volas partopreni en reviglado
de E-movado en Belarusio. (Sendu al cxi listo
kaj ret-adresojn kaj ordinar-posxtajn adresojn de
homoj, kiuj volas partopreni au estas interesantaj).
Krei malgrandan leteron, en kiu priskribi la
nunan staton, niaj planoj kaj proponoj. (Sendu cxi
tien proponojn). Dissendi cxi letereton al cxiuj
adresatoj. Poste subteni kontaktojn kun ekinteresigxintaj.
2) Kolekti informojn pri E-agado en aliaj urboj
de la lando. Kreskigi inter-rilatojn inter ili.
3) Renovigi klubojn kaj kursojn. Por tio necesas
homo(j), kapablaj organizi, gvidi, instrui.
4) Reaperigi E-periodajxojn. Mihxail Sxelestov
iam eldonis "Spektanto" - necesas helpi al li.
Kiam mankos materialoj en nia en-landa vivo,
eblas preni el interretaj fontoj. (esper-rus-xxx,
sce, urb-kataj dissendoj ktp).
5) Krei en la interreto bonan pagxaron en belarusa
lingvo kun lernolibro, vortaro, kaj aliaj materialoj.
Tie estu historio de nia movado, literaturaj pagxoj
kaj ia taglibro - priskribo de kurantaj eventoj kaj
kalendaro de planitaj.
6) Reklami cxi liston en la interreto por venigi
pli multajn homojn - plu da homoj sekve plu
da ideoj kaj plu da helpantoj.
7) Reklami E-on kaj nian movadon en belarusaj
amas-komunikiloj (gazetaro, televido, radio).
8) Venigi ne-E-istojn al cxi agado. Necesas
aktivaj homoj spertaj pri kluba laboro, pri
organizado de renkontigxoj, pri instruado.
Kiam tiaj homoj aperas en cxi listo, iu devos
traduki naci-lingvajn mesagxojn E-en kaj ree.
Tio estas "beta" versio de plano. Mi insiste
petas cxiujn fari kontroladon, aldoni viajn
ideojn pri plano kaj pri gxia plenumado.
Kun espero
Zmicier Lapcionak
______________________________________________
FREE Personalized Email at Mail.com
Sign up at http://www.mail.com/?sr=signup