Karaj! Skribas Nori, pri alia temo.
Ni japanaj Esperantistoj nun okupighas pri preparado
de la UK en Jokohamo, Japanio. Unu el la plej
kapdolorigaj problemoj estas trovi bonan amasloghejon
chirkau la kongresejo. Ghenerale en Japanio chio
multekostas kaj la urbo Jokohamo estas urbego, tie
estas malfacile trovi malmultekostajn hotelojn...
Por malaltigi koston de tranoktado kaj krei pli
profundan amikecon, gravas amasloghejo. Kutime
en UK-j amasloghejo estas ekz. gimnastejo de lernejo.
En augusto ankau lernejoj en Japanio libertempas, sed
estas preskau neeble lui gimnastejon tutan periodon
dum la UK. Rezulte nun estas unu plano, ke ni luos
gimnastejon municipan. Sed estas ege malfacila kondicho,
ke tranoktantoj devas forlasi tien dumtage ekde 9:00
ghis 21:00. Char simple civitanoj uzas la lokon dumtage.
Tie estas komunaj necesejoj, dushejoj kaj chambroj por
shanghi vestojn, sed ne estas klimatizilo, nek manghejo.
Por tranokti tie uzi dormsakon estas bone, sed ne chiuj
alportas ghin, tial oni povas pruntepreni matracon kaj
litkovrilon (japanstila hutono). Chiumatene tranoktantoj
devas alporti litajhojn al alia chambro.
Kompreneble tranokti tie estas tre malmultekoste, ekz.
iom pli 30 euroj por tuta periodo. Chu vi pensas, ke
multaj preferas tranokti tie? Mi sciigos viajn respondojn
kaj konsilojn al respondeculo.
Amike
Nori
PS
Mi planas interesan renkontighon inter Esperantistaj
vegetaranoj kaj japanaj vegetaranoj (ne-Esperantistaj)
kun vegetarana tagmangho dimanche post la tago de malfermo.